Carolyn S. Shoemaker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carolyn Jean Shoemaker
Persona informo
NomoCarolyn Jean Shoemaker
Dato de naskiĝo24-a de junio 1929
NaskiĝlokoGallup (Nov-Meksiko)
Dato de morto13-a de aŭgusto 2021 [#]
MortolokoFlagstaff [+]
Aĝo94
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomino
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Edz(in)oEugene M. Shoemaker [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoMedalo de NASA pro Escepta Scienca Atingo, James Craig Watson Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Carolyn Jean Shoemaker (naskiĝis la 24-an de junio 1929 en Gallup (Nov-Meksiko), mortis la 13-an de aŭgusto 2021 en Flagstaff) estis usona astronomino. Naskita Carolyn Jean Spellmann, ŝi estis edzino de la astronomo Eugene M. Shoemaker.

Ŝi estas konata kiel kun-malkovrintino de la kometo Shoemaker-Levy 9, kun sia edzo kaj kun David H. Levy.

Vivo

Ŝi ŝajnis ne interesita pri sciencoj : la kursoj pri geologio, kiun ŝi sekvis, tedis ŝin. Ricevinte en 1950 sian magistron pri historio kaj politika scienco de la Kalifornia Ŝtata Universitato en Chico, ŝi renkontas sian ontan edzon Eugene M. Shoemaker, geologon studanta por sia doktoreco en Caltech.

Post mallonga kariero en instruo, ŝi edziniĝas kun Eugene Shoemaker en 1951. Ŝi havas tri infanojn kaj, dum tridek jaroj, vivas kiel dommastrumantino, kvankam ŝi fojfoje helpas sian edzon.

Malkovroj

De 1976, ŝi ekinteresiĝas pri astronomio, kaj, uzante stereoskopon por ekzameni la fotografiojn faritaj per la larĝ-kampa teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, ŝi serĉas objektojn, kiuj movas rilate al la fiksa fono de la steloj. En 1982, tiu aktiveco gvidas al la projekto PACS (Palomar Asteroid & Comet SurveyAsteroida kaj Kometa Enketo ĉe Palomar), por kiu la geedzoj Shoemaker uzas dum po 7 noktoj ĉiuj monatoj teleskopon de la Observatorio Palomar. Ili malkovras ĉirkaŭ 900 asteroidojn, inter kiuj 47 trojajn kaj plurajn terrenkontajn objektojn.

Sed ŝi plej interesiga pri la kometoj : inter 1983 kaj 1994, helpita de Henry E. Holt kaj David H. Levy , ŝi malkovras aŭ kun-malkovris 32 de tiuj astroj, kaj estas rigardita, kiel la homo kiu malkovris plej grandan nombron da kometoj[1]. En 1993, ŝi kun-malkovras la kometon Shoemaker-Levy 9 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, tiu kometo, kiu alfrapis Jupiteron en 1994, estis senkompara, ĉar ĝi unuafoje permesis observi kometan alfrapon sur planedon.

La geedzoj Shoemaker popularigas la ideon pri ebleco de alfrapo de kosmaj objektoj sur Teron. De 1984 ili pasas po 3 monatojn ĉiuj jaroj en Aŭstralio por fari eksploradojn de krateroj ; ĉar sur tiu-ĉi kontinento kun malforta tektonika aktiveco, la spuroj de malnovaj krateroj povas longtempe postresti.

Dum unu el tiuj vojaĝoj, en 1997 okaziĝis la akcidento pro kiu Eugene Shoemaker mortis. Carolyn estas nur vundita.

Honoroj

Carolyn Shoemaker ricevis :

Notoj kaj referencoj

  1. Carolyn Shoemaker and 'Her Comet' (Carolyn Shoemaker kaj "Ŝia Kometo") (angle)
  2. Paĝo de la Medalo James Craig Watson (angle)

Eksteraj ligiloj