Charles-Geneviève d'Éon de Beaumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles-Geneviève de Beaumont
Kavaliro de Éon
Portreto de Charles-Geneviève de Beaumont vestita kiel ino, pentrita de Thomas Hudson ĉ.1770
Portreto de Charles-Geneviève de Beaumont vestita kiel ino, pentrita de Thomas Hudson ĉ.1770
Persona informo
Naskonomo Charles-Geneviève-Louis-Auguste-André-Timothée-Robert-Pierre d'Éon de Beaumont
Naskiĝo 5-a de oktobro 1728
en Tonnerre, Reĝlando Francio
Morto 21-a de majo 1810
en Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Tombo tombejo de la Malnova preĝejo Sankta-Pancras
Lingvoj franca
Nacieco Francio
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Subskribo Charles-Geneviève d'Éon de Beaumont
Okupo
Okupo Literaturisto, Diplomato, Spiono
vdr

Charles-Geneviève d'Éon de Beaumont \ʃaɾl ʒən.vjɛv de.ɔ̃ də bo.mɔ̃\, ankaŭ konata kiel la kavaliro de Éon estis franca diplomato, spiono, oficiro, kaj literaturisto, naskita la 5-an de oktobro 1728 en Tonnerre (Reĝlando Francio), kaj mortinta la 21-an de majo 1810 en Londono (Unuiĝinta Reĝlando).

Portreto de Charles-Geneviève de Beaumont vestita kiel viro, gravurita de Augustin de Saint-Aubin.

Ri restas fama pro sia forta emo al transvestismo kiu konfuzis riajn samtempulojn pri ria sekso, kiu fariĝis enigmo por ili. Ri vivis konata kiel viro dum 49 jaroj, kaj konata kiel ino dum 32 jaroj. Post ria morto, kuracistaro konstatis dum nekropsio ke ri havis tutajn virajn seksorganojn kvankam alia kuracista ekzameno, farita dum ria vivo sed vestite, konkludis la malon.

Ri grave rolis en la oficiala kaj ĉefe sekreta diplomatio de Ludoviko la 15-a. Ri kontribuis al la alianciĝo de Rusia Imperio kun Francio komence de la Sepjara milito. Poste, kiam ri oficis en la brita ambasejo, ri ellaboris planon pri mara invado al Britio.

Ri ankaŭ verkis diversajn eseojn pri specifaj temoj, ekzemple Memuaro pri la utileco de la kultivado de moruso kaj de la edukiĝo de silkraŭpoj en Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familia deveno[redakti | redakti fonton]

Laŭ la genealogio kiun publikigis en 1779 Peyraud de Beaussol sub la kaŝnomo « de la Fortelle » laŭpete de la kavaliro[1], ria familio originus en Bretonio[2], same kiel la bretona nobela familio « Le Senéchal »[3],[4]. Du membroj de tiu familio, la grafo de Kercado kaj la markizo de Molac, tuj kontraŭis tiun aserton. Laŭ ili la nomo « D'Éon » ne estas patronoma kaj neniam estis tielnomita familio en Bretonio[5],[6]. Ili ekis proceson al la kavaliro de Éon en la Granda Châtelet, en Parizo « por devigi lin [de la Fortelle] pruvi siajn asertojn, aŭ rezigni pri ili kaj ripari la domaĝon kaŭzita de ili[7],[8] ».

Du verdiktoj, publikigitaj en la numero 39 de la revuo Mercure de France en 1780, pri tiu proceso okazinta la 27-an de aŭgusto 1779[9], kaj pri la apelacia proceso, ekita de la kavaliro, okazinta la 22-an de aŭgusto 1780 permesis al la kavaliro pretendi deveni de bretona familio Éon[10].

La kavaliro do estus ido de la fama herezulo el la 12a jarcento Eudo de Stella[4],[11], kondamnita en 1148 de Koncilio en Reims, kaj kiu forlasis Bretonion kun siaj familianoj. Kelkaj el ili eble ekloĝis en Ravières kaj estus la prauloj de la kavaliro[12]. Ili tenis sian nomon kaj la tri orajn stelojn de sia blazono, al kiu ili aldonis poste « virkokon tenante per sia levita dekstra piedo brulantan ruĝan koron » kun la devizon « Vigil et audax » (Viglo kaj aŭdaco latine)[13],[6],[14],[15].

La rekta kaj senpaŭza genealogio de tiu familio komencas je Robert d'Éon[16],[10], el Molesmes (Yonne), naskita en 1309. Ne eblas koni precize kaj certe la antaŭaj familianoj pro la granda incendio kiu brulis la tutan urbon la 8-an de julio 1556. François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois publikigis alian en 1865[17], kiu reuzas la faron de la Fortelle[1] publikigita en 1779, kiun li ĝisdatigis. La patroflanka linio gvidas en 1576 al André Deon, naskita en Ravières[18],[19].

Gustave Chaix d'Est-Ange rimarkas en 1918 ke François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois faris detalhavan genealogion de la familio d'Éon, kiu iras ĝis la 14a jarcento. Li skribas « Reale, la familio d'Éon ŝajne apartenis nur al la alta burĝaro de sia regiono. Ne videblas, ĉiokaze, ke ĝi iam agnoskigis sian nobelecon per proceso, aŭ ke ĝi eĉ registrigis sian blazonon al la ĝenerala blazonaro de 1696 [20] », blazono kiun Henri Jougla de Morenas mencias en sia Grand Armorial de France publikigita en 1935[21]. Chaix d'Est-Ange poste reuzas la genealogion de André Deon.[20].

Jean-Robert Blot[22] estas pasiulo pri genealogio[23] kaj vic-prezidento de la Socio pri historio kaj arkeologio de la regiono de Tonnerre kiu entreprenis kontroli la verkon de la Fortelle[1], ellaborita kiam la kavaliro vivis, en kiu troveblas atestilo pri nobeleco[24]. Li konkludas ke tiu genealogio malveras en sia plej malnova parto, kiu iras ĝis Eudo de Stella. Li asertas ke la familinomo Deon estis ofta en la regionoj de Ravières, Ancy-le-Franc kaj Chassignelles[22].

Laŭ Blot, « La atestita praulo de tiu familio estas André Deon [kvankam li ne trovis dokumenton kiu atestas ke André Deon naskiĝis en Ravière en 1576, ke li estis advokato en la parlamento kaj ke li edziĝis en 1602 kun Sébastienne Petit[22], kiel asertas de la Fortelle[18] kaj François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois[19]], li havus fraton Nicolas kiu estus farinta tri pilgrimadon al Romo, inter kiuj almenaŭ unu nudpiede, kaj kiu estus enirinta ermitejon apud Ravières. Tiu familio estas burĝa familio kiu ascendis ene de la socio de Tonnerre, sed ĝi ne sukcesis ŝajnigi esti nobela, interalie en 1668. Kiel kutimis tiuepoke en ĉiu burĝa familio, la malsamaj idoj uzos kromnomojn (ofte nomon de loko ligita al ilia posedaĵo)[22]. »

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Hotelo de Uzès, kie naskiĝis la kavaliro de Éon.

Charles-Geneviève d'Éon (nomita alude al sia baptopatro Charles Regnard, advokato ĉe la parlamento kaj bajulo de Cruzy-le-Châtel, kaj al sia baptopatrino Geneviève d'Éon (aŭ Déon), edzino de Sinjoro Mouton, vinvendisto en Parizo[25],[26]) naskiĝis la 5-an de oktobro 1728[25],[22], en la hotelo de Uzès en Tonnerre[27] kaj estis baptita du tagojn poste, la 7an[25], en la kirkejo Notre-Dame de Tonnerre. Ri rakontas en sia aŭtobiografio ke ri naskiĝis kovrita de fetaj membranoj[28], kaj ke pro tio la kuracisto ne sukcesis determini rian sekson. Plejeble tion asertas la kavaliro nur por konfuzigi la veron pri sia sekso. Ria patro estas Louis Déon (aŭ d'Éon) de Beaumont[29],[30],[22], advokato en la Parlamento de Parizo, konsilisto ĉe la reĝo, urbestro de Tonnerre, subdelegito de la intendanteco de Parizo, inspektoro en la reĝa bienaro[31], kaj ankaŭ registo de la reĝaj vinkultivejoj[mankas fonto] ; li riĉiĝis vendante vinon[mankas fonto]. Ria patrino estas Françoise de Chavanson[32], filino de ĝenerala milita komisaro ĉe la armeoj de Hispanio kaj Italio.

Ri ekstudas en Tonnere kaj, en 1743, ekloĝas en Parizo ĉe sia onklo Michel d'Éon de Germigny[33],[34], por daŭrigi sian studadon en la prestiĝa gimnazio Mazarin[35].

Estante tre bona lernanto, ri ekhavas diplomon pri kanona kaj civila juro en 1749, 21-jaraĝe. Laŭ la familia tradicio ri iĝas la 22-an de aŭgusto 1748 advokato ĉe la parlamento de Parizo[35]. Ri iomete pripensas iĝi religiulo[35]. Ri montras talentojn pri rajdarto kaj eĉ pli pri skermo, tiom ke ri rapide estas taksita kiel unu el la plej bonaj glavstoj de Francio[35]. Ri ankaŭ ekverkas kaj publikigas en 1753 Historiaj kaj politikaj konsideroj. Riaj verkoj spertas sukceson[35].

Krome la juna kavaliro, famiĝinte en alta socio, facile kreas por si socian reton en kiu troviĝas la princo Louis-François de Bourbon-Conti, kuzo de la reĝo Ludoviko la 15-a, kiu nomumas rin reĝa cenzuristo pri Historio kaj Beletro[36]. Kiel respondulo pri reĝa cenzuro, ĉia verko rilata al unu el tiuj du fakoj nepre devas ricevi rian imprimatur antaŭ esti publikigita. D'Éon sukcesis altiri la favorojn de la princo, redaktante kaj fojfoje verkante liajn versojn kaj madrigalojn[35].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Charles-Geneviève d'Éon estas dungita en la t.n. « Nigra kabineto » de Ludoviko la 15-a, vidita kiel la unua sekreta servo organizita kaj daŭra en Francio, tie li gvidas neoficilan diplomation kiu povis esti tre malsama de la oficiala. Fremdaj ŝtatoj kaj eĉ la aliaj reĝaj konsilioj ne sciis pri ĝia ekzisto. Tial la kavaliro de Éon estas vidita kiel unu el la unuaj francaj spionoj[37]. Ĝiaj agentoj povas libere agi, eĉ kontraŭleĝe, por atingi siajn celojn. Ĝin regis Louis-François de Bourbon-Conti, kaj poste Charles-François de Broglie. En ĝi membris ankaŭ Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais.

Sankt-Peterburgo[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj fontoj, la kavaliro de Éon estus dungita en la sekreta servo de la reĝo mem post li renkontis rin junie de 1756 dum balo, vestite kiel ino. La reĝo estus allogita de tiu homo kaj, post oni diris al li ke temis pri viro, li ekpensis ke tiel vestite la kavaliro povus sensuspekte proksimiĝi al la rusa carino Elizabeto por konviki ŝin alianciĝi kun Francio kadre de la sepjara milito.

Pli verŝajne la kavaliron dungis la princo de Conti, kiu sendis rin al la rusia kortego kiel ambasadan sekretarion. En Sankt-Petersburgo la carino organizas maskobalojn en kiuj viroj vestiĝu kiel inoj kaj reciproke. Tie la kavaliro, malgranda kaj preskaŭ senbarba[38],[39]), sukcesas esti kunfuzita kiel ino[40]. Tiel ri rapide amikiĝas kun multaj proksimuloj de la carino kaj sukcesas konvinki anglofiliajn konsilistojn pri la neceso de alianciĝo kun Francio, dum aliaj francaj diplomatoj malsukcesis de pluraj monatoj.

Ri denove oficas kiel ambasada sekretario en Sankt-Petersburgo inter 1758 kaj 1760. Kiam alia alianca traktado estas subskribita, ri mem alportas ĝin al la reĝo. Alveninte du tagoj antaŭ la oficiala letero de la carino, la reĝo rekompensas rin per nomumo kiel kapitano de dragonoj. Charles-Geneviève partoprenas en la lastaj kampanjoj de la sepjara milito, dum kiuj ri estas vundita. Ri forlasas armeon en 1762 por reiĝi sekreta agento[41].

Londono[redakti | redakti fonton]

En 1762, Charles-Geneviève d'Éon estas sendita al Londono, kie ri oficas, kiel « sekretario de ambasadejo de Francio por kompletigi ĝeneralan pacon », ĉe la ambasadoro Louis-Jules Mancini-Mazarini, por vortigi la parizan pactraktadon, subskribita la 10-an de februaro 1763 kaj kiu finigis la sepjaran militon. Malvenkinte, Francio celas cedi tiel malmulte kiel eble al Britio per tiu traktado. Dum festeno ri sukcesas portempe ŝteli dokumenton de brita demarŝisto enhavante la liston de ĉiuj koncedoj kiujn Britio pretas fari[41]. Tiujn informojn Étienne-François de Choiseul utiligos dum la demarŝoj. Pro tio la kavaliro ricevas la ordenon de Sankta Ludoviko, unu el la tiam plej pretiĝaj ordenoj[39].

Post tio la nigra kabineto taskas al la kavaliro ellabori planon pri mara invado al Britio. Ri kaj Louis François Carlet de La Rozière eksondas la britajn marbordojn[42].

Kiam la francia ambasadoro ĉe Britio, Louis-Jules Mancini-Mazarini, malsana, revenas al Parizo en 1763[41], la kavaliro portempe anstataŭas lin. Ri tuj organizas ĉiutagajn bankedojn en kiuj ĉiuj britaj gravuloj estas invititaj. Ri klopodas ekhavi ilin ĉiujn kiel amikojn. Eĉ la reĝo Georgo la 3-a ŝatas rin. Sed Francio trovas rin tro malŝparema[39], ri elĉerpas kelkmonate la jaran buĝeton de la ambasadejon[41] kaj kiam ri petas ke la buĝeto estu plialtigita la ministro pri eksteraj aferoj, Étienne-François de Choiseul, rifuzas.

Kiam, ses monatoj poste, la nova ambasadoro, Claude Louis François de Régnier de Guerchy, ekoficas, Charles-Geneviève d'Éon iĝas lia sekretario. Ili ekkonis unu la alian dum la sepjara milito kaj malŝatas unu la alian[41]. Du kontraŭaj kampoj aperas en la ambasadejo kaj paskvila-batalo ekas.

Centre de la disputoj inter la du homoj troviĝas la planoj pri mara invado de Britio. Ludoviko la 15-a rezignis pri tia projekto kaj la ambasadoro postulas al la kavaliro doni al li la planojn por detrui ilin. La kavaliro rifuzas doni ilin sen konsento pri kompenso por sia laboro. Por Guerchy, tio estas nekonceptebla. La 4-an de novembro 1763 Ludoviko la 15-a eksigas la kavaliron el la ambasadejo kaj petas al britaj aŭtoritatuloj venigi rin al Francio kun la planoj[43]. Tamen ili rifuzas, lasante tiun konflikton en la ambasadejo daŭri. La kavaliro daŭre aperadas en la ambasadejo kaj, en 1764, malkaŝas parton de sia korespondado kun la reĝa povo. Guerchy daŭre rifuzas pagi la kavaliron por ke ri donu la planojn kaj, dum proceso, atestanto asertas ke la ambasadoro provis venenigi sian eks-sekretarion (fakte li provis forkapti rin). Pro tio Guerchy estas eksigita. En 1767 alian proceson en Britio venkas la kavaliro, kiu denove rajtas ricevi renton. Devante ĉeesti plian proceson, havante nek advokatojn nek atestantojn, ri preferas malaperi. Ri vestas sin kiel ino kaj rifuĝas ĉe amiko[39].

Sekso[redakti | redakti fonton]

Iom post iom la konflikto inter la kavaliro kaj Guerchy malaperas. Perdinte siajn oficon, povon kaj famon, la kavaliro estas forgesita de plejmulto. Tiam, laŭ multaj historiistoj[41], por ke oni denove atentu rin, ri ekhavas ideon krei skandalon vestante kiel ino, kaj asertante de ĉiam esti ino[41]. Denove ri akiras famon. En la ambasadejo de Francio ĉe Britio oni profitas la « frenezon » de la kavaliro kiu fuelas la paskvilojn de Pierre-Henri de Treyssac de Vergy kaj Ange Goudar.

Rapide en Londono oni klaĉas pri la sekso de la kavaliro, kiu estas karikaturita en britaj gazetoj kiuj renomas rin « Ambaŭseksulo de Éon ». Homoj vetas pri ria sekso. Proceso inter du vetantoj, post aŭskultado de diversaj astestantoj sed ne de la kavaliro mem, finiĝas per la jena verdikto: la kavaliro estas ino[44].

En 1774, Ludoviko la 15-a postulas ke la kavaliro de Éon ĉesigu la klaĉon, kiuj malkreditigas la ambasadejon, definitive sciigante sian veran sekson. La kavaliro responde asertas esti ino, kaj tion konfirmas kuracistoj kiuj palpis rin tra la vestoj (ĉar la kavaliro rifuzis senvestiĝi)[45]. Tiu rivelo ĝenas Francion. Pluraj provoj klarigi tiun konduton estis proponitaj, invokante psikologion (aŭ eĉ psikiatrion) aŭ politikon: deziro venĝi sin, ridindigante la landon kiu eksigis rin.

La kavaliro de Éon ŝajne neniam havis seksrilaton[41]. Oni ĝenerale pensas ke ri estis transvestulo kaj ke ria nura seksa plezuro estis transvestismo kaj la rigardoj de aliuloj (kaj ria propra) al ri. Tiu parafilio estas nomita Eonismo, reference al la kavaliro de Éon.

Tiuepoke la kavaliro korespondadas kun la franca paskvilisto Charles Théveneau de Morande, kiu sendas al ri la Memoraĵojn de Madame du Barry, satiro kiun li verkis. En 1775 Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, estas sendita al Londono de Ludoviko la 16-a por forpreni ĉiujn riajn dokumentojn.

Post 14 monatoj, kaj multaj peripetioj, 20-paĝa transakcio estas farita: la kavaliro akceptas alfidi ĉiujn siajn tiklajn dokumentojn, promesas ĉiam vestiĝi kiel ino kaj prezenti sin kiel « Fraŭlino de Éon », interŝanĝe ri ricevos dumvivan pension[39].

La 13-an de aŭgusto 1777 la kavaliro eliras Londonon kaj aperas en la francia kortego en sia uniformo de kapitano de dragonoj. Reĝa preskribo de la 27-a de aŭgusto 1777 dekretas:

Citaĵo
 Estas ordonata al Charles-Geneviève-Louise-Auguste-André-Timothée d'Éon de Beaumont forlasi la uniformon de dragono kiun li kutimas surhavi, kaj repreni la vestaĵojn kiuj taŭgas al lia sekso, kun la malpermeso aperi en la reĝlando kun aliaj vestaĵoj ol tiuj, kiuj taŭgas por inoj[46] 

Vestita de Rose Bertin, danke al elspezo de Marie-Antoinette, ri aperas en la kortego surhavante kunbartajn robon kaj korseton la 23-an de novembro 1777.

En 1779, la kavaliro de Éon volas partopreni en la usona milito de sendependeco kontraŭ Britio flanke de Gilbert du Motier de La Fayette. Ri denove vestiĝas kiel dragono sed estas arestita la 20-an de marto 1779 kaj ekzilita al Tonnerre, kie ri akceptas loĝi en sia familia domego[39].

Vivfino[redakti | redakti fonton]

Memormonumento de Burdett-Coutts honore al homoj entombigitaj en la malnova preĝejo Sankta-Pancras, inter kiuj troviĝas la kavaliro.
Suda flanko de la memormonumento, la kavaliro de Éon estas la dua plej supra.

En 1783, la reĝo lasas rin reveni al Parizo. Novembre de 1785 ri revenas al Londono kaj ekscias ke la proprietulo de ria apartamento postulas la nepagitan lupagon[47].

Tiuepoke okazis ŝajn-duelo inter la kavaliro de Éon kaj Jozefo Bolonjo de Sankta-Georgo, kiu venis al Britio specife por tio[48]. Ĝi okazis en Carlton House la 9-an de aprilo 1787, laŭ peto de la Princo de Kimrio, kaj onta reĝo, Georgo Aŭgusto, pri kiu onidiroj asertas ke li estus la filo de la kavaliro[49](Tiuj onidiroj malverŝajnas, ĉar dum la gravediĝo de la reĝino Charlotte de Mecklembourg-Strelitz, d'Éon partoprenas en milito en profunda Germanio, kaj ria partopreno estas bonege dokumentita. Krome, laŭ pluraj historiistoj, la reĝa paro vivis en tre intima proksimeco kaj estis tute fidela[50]). Kvankam ĝenita de siaj porinaj vestaĵoj, d'Éon trafis sepfoje la kavaliron de Sankta-Georgo[51] kaj ria venko plifortigis rian famon kiel lerta skermisto[52].

D'Éon bonvenigis la alvenon de la Franca revolucio de 1789 kaj eĉ sendas, la 10-an de majo 1792, al la parlamento petskribon per kiu ri, apogante sin sur dekreto de la Konstitucifara asembleo de 1789, petas rehavi sian rangon kaj povi denove servi en armeo:

Citaĵo
 Nun ke mi vidas la nacion, la leĝon kaj la reĝon [ri aludas la tiaman nacian devizon] en granda danĝero, mi vidas mian amon por la patrio vekiĝi kaj mia milita emo ribeli kontraŭ mia kufo kaj miaj jupoj: mia koro denove postulas per grandaj krioj mian kaskon, mian sabron, main ĉevalon kaj nepre mian rangon en armeo por iri kontraŭbatali malamikojn de Francio. Por al mi ebligi fari bonan laboron en armeo, oni konsentu al mi permeson por ekstari legion nomota la legio de volontuloj de d'Éon-Tonnerre. Mi klopodos konsistigi ĝin almenaŭ duone per veteranaj soldatoj, kaj la alian duonon per fortika kaj bonvolema junaro, kiu estos baldaŭ spertiĝinte en aktiva milito[53]

La petskribo, prezentita de Lazare Carnot ĉe la parlamento la 11-an de junio 1792, estas plusendita al la milita komitato[54] sed ĝi ne havos konsekvencojn.

La eko de milito de Francio kontraŭ Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando, la 1-an de februaro 1793, kaj riaj ŝuldoj devigas rin resti en Londono[39], kie ri malriĉiĝas.

Riaj posedaĵoj en Francio estas konfiskitaj, la mebloj de ria domo en Tonnerre estas venditaj kaj la paperoj kiujn ri tenis tie estas forprenitaj. Ri vivtenas sin parte danke al pensio konsentita de la reĝo Georgo la 3-a[53].

Por vivteni sin, ri ankaŭ devas akcepti partopreni publikajn skermajn batalojn[55]. Malgraŭ riaj 60-kaj-kelkaj jaroj kaj porinaj vestaĵoj, ria skerma talento igas rin venki la plejmulton de bataloj. Maje de 1791, ri fine devas vendi sian libraron[47]. Ri daŭre, malgraŭ sia dikeco, skermas ĝis la aĝo de 68 jaroj. La 26-an de aŭgusto 1796 en Southampton, dum publika skermado, ri estas grave vundita, la kovrilon de la fino de la rapiro de ria kontraŭulo rompiĝinte. La vundo estas 10-centimetrojn longa en ria dekstra brako[56].

Rin prizorgas de la 31-a de decembro 1796 Mary Cole, samaĝa franco kaj vidvino de William Cole, inĝeniero en la brita mararmeo [57].

La 2-an de junio 1804, d'Éon kaj Mary Cole estas malliberigitaj pro ŝuldoj[58]. Liberigita post kvin monatoj[59], ri subskribas kontrakton por verki sian aŭtobiografion sed rin trafas paralizo post falo kaŭzita de apopleksio. Ri vivos dum pliaj kvar jaroj, dum la lastaj du ne plu povante forlasi sian liton[60], kaj mortos 81-jaraĝe la 21-an de majo 1810 en New-Wilman Street, n°26, en Londono[51].

Farante rian post-mortan purigadon, oni surprize malkovras ke tiu, kiun oni supozis maljunulinon, fakte havis viran korpon. Tamen:

Citaĵo
 Aliflanke, certigis al Sinjoro de Loménie[61] eminentulo kiu konis d'Éon-on dum la lastaj jaroj, la pseŭdo-kavalirino fine ekŝatis la inan kostumon, al kiu ŝi ĉiam aldonis ion el iĉa vestostilo. La sama homo aldonis, cetere, « ke se oni ankoraŭ kredis en Francio, en 1809, je la ina sekso de d'Éon, en Anglio, ĉiuj kiuj frekventis la kavaliron ne dubis ke li estis viro». – Ĉiuj, krom malnova amiko, Mistress Mary Cole (origininte el Loreno) kiu, longtempe antaŭ la morto de d'Éon, gastigis lin ĉe ŝi kaj mildigis liajn lastajn jarojn[59]

La kirurgiisto Copeland, kun 17 atestantoj, anoj de la Medicina fakultato de Britio, asertas en jurmedicina raporto[62], la 23-an de majo 1810 :

Citaĵo
 Per tiuj vortoj, mi certigas ke mi ekzamenis kaj sekciis la korpon de la kavaliro de Éon kun la ĉeesto de Sinjoro Adair, de Sinjoro Wilson, de la pastro Élysée kaj ke mi trovis sur tiu korpo la virajn organojn de generado perfekte formitaj laŭ ĉiuj vidpunktoj[63],[64]

La kirurgiisto Copeland ankaŭ aldonas sekvatage:

Citaĵo
 Konsekvence de la noto de la homoj supre menciitaj, mi ekzamenis la korpon, kiu apartenis al la vira sekso. La originala desegnaĵo[65] estis farita de Sinjoro C. Turner, kun mia ĉeesto.[66] 

Charles Turner samtempe faras gravuron de la post-morta masko[67].

La kavaliro de Éon estas entombigita la 28an de majo en la tombejo de la Malnova preĝejo Sankta-Pancras[68], paroĥa kirkejo de la eklezio de Anglio kiu tiam estis parto de la graflando Middlesex[63],[69],[70]. Ri lasis testamenton per kiu ri elektas kiel ties ekzekucianton William Sidney Smith.

La testamento havas kiel antaŭparolon « Soli Deo Gloria et honor » (Nur al Dio la gloron kaj honoron, latine), komencas per « Mors mihi lucrum » (Morto estas gajno por mi, latine) kaj finiĝas per

Citaĵo
 Nude de la ĉielo mi malsupreniris,
Kaj nude mi estas sub tiu ŝtono:
Do, esti vivinte sur tiu tero,
Mi nek gajnis, nek perdis. 

Ne plu akceptinte novajn tombojn de 1850, la tombejo de la malnova preĝejo de Sankta-Pancras senfunkciiĝis en 1865 pro la konstrulaboro de la stacidomo de Sankta-Pancras, kaj poste iĝis publika ĝardeno junie de 1877[68],[71]. Baronino Angela Burdett-Coutts tiam ekas konstruon de memor-monumento, inaŭgurita en 1879, kiu samnomas kiel ŝi.

Obelisko estas starigita je memoro de homoj kiuj iam estis entombigitaj proksime de la malnova preĝejo de Sankta-Pancras, kaj la nomoj de pli ol 70 el ili estas enskribitaj sur ĝi, inter ili troviĝas tiu de la kavaliro de Éon sur la suda flanko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Listo de la verkoj de la kavaliro de Éon troveblas fine de la jenaj artikoloj:

  1. « Le chevalier d'Éon », publikigita en 1854 de Le Maistre en la 8a numero de la Bulletin de la Société des sciences historiques et naturelles de l'Yonne[72].
  2. « Le chevalier d'Éon de Beaumont », publikigita en 1892 de Ch. Moiset en la 46a numero de la Bulletin de la Société des sciences historiques et naturelles de l'Yonne[73].

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Eonismo[redakti | redakti fonton]

Eonismo estas la bezono por iuj viroj sekvi vestajn kaj sociajn sintenojn rigardataj kiel tipe inaj. Ĉefe 2 vidpunktoj pri eonismo ekzistas: laŭ la psikologiisto Havelock Ellis eonismo estas la unua etapo de "seksa inversiĝo", teorio de la malfrua 19a jarcento laŭ kiu samseksemeco estas korelata kun emo aspekti same kiel anoj de la alia sekso. Laŭ la psikiatriisto Angelo Hesnard eonismo estas alpropriĝo de aspekto de inoj per transvestismo kaj povas konduti al ia perverseco.

Por klarigi rian seksan ambiguon, estis ankaŭ sugestitaj la sindromoj de Kallmann, de nereago al androgeno, de Klinefelterfetiĉo rilata al transvestismo[74].

La kavaliro de Éon estas vidita de la GLAT-komunumo kiel "la patrona sanktulo de transvestuloj"[75].

Brita Muzeo[redakti | redakti fonton]

Brita Muzeo rete publikigis artaĵaron rilata al la kavaliro de Éon[76].

Muzeo de la kavaliro de Éon[redakti | redakti fonton]

La domego en Tonnerre, kiun konstruis ria patro komence de la 18a jarcento, kie la kavaliro pasis sian infanaĝon kaj, poste, ricevis famulojn, estis aĉetita en 2014 de Philippe Luyt. La t.n. Hotelo d'Éon enhavas de 2015 la muzeon de la kavaliro de Éon[77]. Ĝi enhavas pli ol 200 artaĵojn, inkluzive riajn glavojn kaj jupojn[78].

Statuo[redakti | redakti fonton]

En 2018, okaze de la 290a datreveno de ria naskiĝo, la asocio de la kavaliro de Éon kontraktis por starigi statuon de ri en Tonnerre[79].

Liceo de Tonnerre[redakti | redakti fonton]

La liceo de la urbo Tonnerre estis nomita laŭ ri[80].

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Chevalière d'Éon : comédie historique en deux actes, mêlée de couplets, de Charles Dupeuty kaj Charles-Auguste Clever, barono de Maldigny, 1837[81]
  • Le Chevalier d'Éon : comédie en trois actes, mêlée de chants, de Jean-François Bayard kaj Dumanoir, 1837 OCLC 691361028
  • Eonnagata, de Robert Lepage, 2010
  • Éon/Beaumarchais ou la Transaction, de Christian Bédard, 1991

Kinarto[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  • En Sans contrefaçon, la kantisto Mylène Farmer diras esti la kavaliro de Éon alude al sia vestomaniero.
  • En Mon Chevalier d'Éon, la kantisto el la muzikgrupo Perox rakontas pri sia amafero kun iu kavaliro de Éon.

Bildstrioj[redakti | redakti fonton]

  • Ri estas la inspiro de ベルサイユのばら (Berusaiyo no bara) de Riyoko Ikeda, publikigita en Japanio en 1972, adaptita kiel filmo de Jacques Demy (Lady Oscar, 1978) kaj kiel animeo (Lady Oscar, 1979).
  • La mangao シュヴァリエ (Shobarie) de Kazuhiro Furuhashi, publikigita en 2006, temas pri la gefratoj Lia de Beaumont kaj d'Éon de Beaumont. Ĝi estis adaptita kiel animeo[84].
  • Le Chevalier d'Éon, kies unua volumo estis publikigita januare de 2014 ĉe la eldonejo Ankama, estas bildstrio de Agnès Maupré pri la vivo de la kavaliro (ISBN 978-2-35910-428-8) (ISBN 978-2359105353).
  • Ri aperas en la 8a volumo de la mangao イノサン (Inosan), pri la vivo de Charles-Henri Sanson.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Videoludoj[redakti | redakti fonton]

  • La kavaliro de Éon estas ludebla kiel franca spiono en Empire: Total War.
  • La kavaliro de Éon aperas en Assassin's Creed: Unity, en kiu ri batalas kontraŭ la ludanto.
  • La kavaliro de Éon aperas en Fate/Grand Order, en kiu ria sekso dependas de la elekto de la ludanto.
  • La kavaliro de Éon aperas en Dress Up! Time Princess.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charles d'Éon de Beaumont en la franca Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 1,2 de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 81 legi rete
  2. de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 83 legi rete
  3. François-Alexandre Aubert de La Chesnaye-Desbois. Dictionnaire de la noblesse (france), p. 531.
  4. 4,0 4,1 de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 84 legi rete
  5. Anne-Gabriel Meusnier de Querlon. Affiches, annonces, et avis divers: 1779 (france), p. 33.
  6. 6,0 6,1 François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865 legi rete
  7. Anne-Gabriel Meusnier de Querlon. Affiches, annonces, et avis divers: 1779 (france), p. 35.
  8. Nicolas-Toussaint des Essarts. Procès de Mademoiselle la Chevalière d'Eon, contre MM. de Carcado & de Molac (france), p. 1.
  9. Nicolas-Toussaint des Essarts. Procès de Mademoiselle la Chevalière d'Eon, contre MM. de Carcado & de Molac (france), p. 79.
  10. 10,0 10,1 François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865, p. 221-222 legi rete
  11. François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865, p. 219-220 legi rete
  12. Charles Moiset 1892, p. 6 legi rete
  13. de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 85 legi rete
  14. Louis Charles WAROQUIER DE MÉRICOURT DE LA MOTHE DE COMBLES. Traité des devises héraldiques ... pour servir d'introduction à l'État de la France (france), p. 116.
  15. Aristide Dey (1862). Armorial historique de l'Yonne. Alirita la 10-an de novembro 2019.
  16. de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 87 legi rete
  17. François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865, p. 218 legi rete
  18. 18,0 18,1 de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 98 legi rete
  19. 19,0 19,1 François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865, p. 227-228 legi rete
  20. 20,0 20,1 Gustave Chaix d'Est-Ange 1918, p. 63 legi rete
  21. Grand Armorial de France, tome III, p. 273 (1935). Alirita la 9-an de novembro 2019.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 22,5 Jean-Robert Blot. Famille DÉON. Arkivita el la originalo je 2016-08-11. Alirita 2023-12-28.
  23. Jean-Robert Blot.
  24. de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 154 legi rete
  25. 25,0 25,1 25,2 AD 89, Tonnerre Notre-Dame, BMS 1721-1740 (vue 225/575) legi rete
  26. Frédéric Gaillardet 1866, p. 2 legi rete
  27. Frédéric Gaillardet. (1967) Les mémoires du chevalier d'Eon, ‑a eldono (france), p. 96–97.
  28. Évelyne Lever & Maurice Lever 2009, p. 17 legi rete
  29. de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 121 legi rete
  30. François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865, p. 240 legi rete.
  31. Edme-Louis Anne Le Maistre 1854, p. 173 legi rete
  32. Frédéric Gaillardet. (1967) Mémoires du chevalier d'Eon, ‑a eldono (france), p. 24–25.
  33. de La Fortelle & Peyraud de Beaussol 1779, p. 98 legi rete
  34. François-Alexandre Aubert de La Chenaye-Desbois & Jacques Badier 1865, p. 237-238 legi rete.
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 35,4 35,5 Charles Moiset 1892, p. 2 legi rete.
  36. Lever & Lever 2009, p. 15-17.
  37. Gilles Perrault 1996
  38. Frédéric Gaillardet 1866, p. 5 legi rete.
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 39,4 39,5 39,6 Le chevalier d'Éon (Charles de Beaumont, 1728-1810) (france).
  40. Le chevalier d'Éon, Deux mille ans d'Histoire, France Inter, février
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 41,4 41,5 41,6 41,7 L'ombre d'un doute - Le chevalier d'Éon un agent trop secret, 7-a de oktobro 2017
  42. Frédéric Gaillardet 1866, p. 101 legi rete
  43. Frédéric Gaillardet 1866, p. 146 legi rete
  44. Simon Burrows 2006, p. 43
  45. 45,0 45,1 Secrets d’Histoire : Qui se cachait derrière le chevalier d'Éon ?, France 2, 22-a de junio 2008.
  46. Frédéric Gaillardet 1866, p. 295 legi ret
  47. 47,0 47,1 Charles Moiset 1892, p. 89-92[1]
  48. Charles Moiset 1892, p. 94[2]
  49. Frédéric Gaillardet 1836, p. 344[3]
  50. Edme-Louis Anne Le Maistre 1854, p. 179[4]
  51. 51,0 51,1 Frédéric Gaillardet 1866, p. 325[5]
  52. Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 329[6]
  53. 53,0 53,1 Charles Moiset 1892, p. 93[7]
  54. Pierre Caron (1904). Les Comités militaires des Assemblées de la Révolution (1789-an VIII) (france). Alirita la 28-an de oktobro 2019.
  55. Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 318 [8]
  56. Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 351[9]
  57. Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 353[10]
  58. Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 357 [11]
  59. 59,0 59,1 Charles Moiset 1892, p. 95[12]
  60. Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 361[13]
  61. Louis de Loménie 1858, p. 438[14]
  62. Attestation justificative du sexe du chevalier d'Éon (france).
  63. 63,0 63,1 AD 89 Tonnerre Décès 1826 (paaĝoj 33-34-35/394) [15]
  64. John Davenport 2003
  65. Anatomia desegnaĵo de la peniso kaj de la kruroj de Charles Geneviève Louis Auguste Andrée Timothée d'Éon de Beaumont, British Museum [16]
  66. Frédéric Gaillardet 1866, p. 330 [17]
  67. Post-morta masko de Charles Geneviève Louis Auguste Andrée Timothée d'Éon de Beaumont, British Museum [18]
  68. 68,0 68,1 Gabriel Letainturier-Fradin 1901, p. 372 [19]
  69. Frédéric Gaillardet 1866, p. 329[20]
  70. Pierre Pinsseau 1945, p. 256
  71. Paraĥa tombejo de Sankta-Pancras en Londono
  72. Edme-Louis Anne Le Maistre 1854, p. 192-195[21]
  73. Charles Moiset 1892, p. 101-102[22]
  74. Colette Chiland 2011, p. 84
  75. Le portrait du chevalier d'Éon, Saint-Patron des travestis, retrouvé (france) (21-an de aprilo 2012). ĉe Slate
  76. Artaĵaro dedeiĉita al la kavaliro de Éon, Brita Muzeo [23]
  77. Domo de la kavaliro Deon. Arkivita el la originalo je 2017-07-16. Alirita 2024-02-02.
  78. Muzeo de la kavaliro de Éon
  79. la statue du celebre espion originaire de tonnerre sera devoilee demain place de la republique (france) (4-an de oktobro 2018).
  80. Lycée Chevalier d'Éon. Arkivita el la originalo je 2018-01-12. Alirita 2024-02-02.
  81. Pièce La chevalière d'Éon de 1837 [24].
  82. Le Secret du chevalier d'Éon ĉe YouTube
  83. Chevalier d'Éon, sans contrefaçon je suis un espion ! (france). Alirita la 14-an de oktobro 2020.
  84. Streaming légal et gratuit - Le Chevalier d'Éon VF – Kazé (france) (19-an de januaro 2012). Alirita la 5-an de novembro 2012.