Eŭropa Verda Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Verda Partio
Europäische Grüne Partei
European Green Party
Parti Vert européen
Partito Verde Europeo
Partido Verde europeo
Prezidanto Monica Frassoni kaj Philippe Lamberts (kunprezidantoj)
Fondis 2004-02-21
Komandejo rue Wiertz 31
1050 Bruselo, Belgio
Politika Ideologio verda
Internacia Parenceo Tutmondaj Verduloj
Eŭropa Parlamenta Grupo Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
Koloroj Verda kaj Flava
Retejo www.europeangreens.org (angla)
Vidu ankaŭ

Politikaj partioj

vdr

La Eŭropa Verda Partio (aŭ Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova trans-Eŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribado de la taktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. [1]

La eŭropaj verduloj estas la unua vere eŭropa politika partio tiusence, ke ĉiu membro de membra partio estas per tio membro de la eŭrop-nivela partio. Ĝis la 21-a de februaro 2004 ekzistis nur federiĝoj de partiaj organizaĵoj, ekzemple la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj kaj similaj federacioj de konservativaj, socialdemokrataj kaj liberalismaj partioj.

La programo de la Eŭropaj Verduloj emfazas tipajn verdajn temojn kiaj nuklea energio, konsumula protektado kaj feminismo. En la areo de Interreto-politiko, la parlamenta frakcio "Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco" iĝis fama per la forta subteno de proponantoj por Malfermita Informa Infrastrukturo, precipe en sia verko "Direktivo pri la patentebleco de komputile realigitaj inventoj" en 2003.

La unua celo de la nove fonditaj Eŭropaj Verduloj estis la elektada kampanjo por la Eŭropa Parlamento en Junio, 2004 (vidu Eŭropa baloto 2004), kiu estis la unua elektada kampanjo en Eŭropo, kiu enhavis similajn motivojn kaj sloganojn en ĉiuj landoj de EU.

Kritikuloj opinias, ke la Eŭropaj Verduloj ankoraŭ ne konsistifas unu partion: precipe la diversaj naciaj partoj havas larĝe varian aliron al la Eŭropa Unio, kiu gamas de forte eŭrop-federaciemaj fortoj ĝis eŭropo-skeptikuloj. Pasintece ĝi asociiĝis kun regionismaj kaj naciismaj partioj en Eŭropa Libera Alianco, sed ne inkluzivis partiojn en la Nordia Verda Maldekstrularo.

Anoj kaj observantoj

Membraj partioj

sunfloro - internacia simbolo de la verda movado
Membraj partioj (2011)

Observantaj partioj

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la Eŭropa Verda Partio (Ĉefe en la angla, sed kun la du tekstoj en esperanto, ĉi-sube) greke "Manifesto" de la Eŭropa Verda Partio por la Eŭropaj Voĉdonadoj 2009 (Esperanta versio, elŝutebla) greke "Verda estonteco por Eŭropo" : Fonda teksto de la Verda Eŭropa partio - adoptita dum la Kontinenta Kongreso 2006 (Esperanta versio, elŝutebla)

greke retejo de la Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE (en Esperanto) greke verdaj membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-1914