Saltu al enhavo

Esperanto-Asocio de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
11-a jarkunveno de Esperanto-Asocio de Estonio en Viljandi, 16-17.04.1933

Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) estas landa organizo de estonaj esperantistoj, fondita je 6-a de aprilo 1922 en Tartu kadre de la Unua Kongreso de Estonaj Esperantistoj.

La fondintoj reprezentis 409 esperantistojn el 6 lokoj. Dum la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj EAE disvolvis vastan agadon de eldonado kaj instruado. En 1940 la tutan agadon finis okupacio de Sovet-Unio. Je la 22-a de oktobro 1988 la 4-a (neregula) konferenco de EFASE partoprenita de 56 Estonaj esperantistoj el 11 lokoj, decidis reorganizi la filion memstara EAE kun sia propra statuto, per tio fakte daŭriganta la agadon de antaŭmilita EAE. La 20-an de januaro 1996 ĝenerala kunveno de tiu EAE deklaris denove funkcianta EAE fondita en 1922.

La organo de EAE estas Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio.

Literaturo

Vidu ankaŭ