Heiligenbrunn
Heiligenbrunn, hungare Szentkút [sentkUt] estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing. Ankoraŭ 4 vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 34 km²
- Alto super marnivelo: 223 m
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 7522
- Aŭtokodo: GS
- Telefonkodo: (0) 3324
Situo
Heiligenbrunn troviĝas laŭ traira flankovojo, laŭ la hungara landlimo (kontraŭe Pinkamindszent troviĝas). Güssing estas 14 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo en 1198, jam tiam estanta pilgrim-loko. En 1342 aperis la hungara loknomo "Scenthkut" (=sankta puto). La vilaĝanoj longe okupiĝas pri vinkulturo. En 1910 vivis en Szentkút 344 homoj (plejparte germanoj), en la municipo 1643 (1121 germanoj, 473 kroatoj, 48 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Heiligenbrunn 989 homoj (915 germanoj, 36 kroatoj, 13 hungaroj, 5 ĉeĥoj, 4 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando
Fontoj
- germana Vikipedio
- http/adatbazis.mtaki.com
- http/maps.google.com
- hungare