Historio de fiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neŭtona pendolo, nomita laŭ fizikisto Isaac Newton.

Fiziko estas branĉo de scienco, kies ĉefaj studobjektoj estas materio kaj energio. Malkovroj de fiziko trovas aplikojn ĉie en natursciencoj kaj en teknologio. Historie, fiziko eliris el la scienca revolucio de la 17-a jarcento, rapide kreskis en la 19-a jarcento, poste estis transformita per serio da malkovroj en la 20-a jarcento. Fiziko hodiaŭ povas esti dividita loze en klasika fiziko kaj moderna fiziko.

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de astronomio.

Elementoj de kio iĝis fiziko estis tiritaj ĉefe de la kampoj de astronomio, optiko, kaj meĥaniko, kiuj estis metodike unuigitaj tra la studo de geometrio. Tiuj matematikaj disciplinoj komenciĝis en la antikva epoko ĉe la babilonanoj kaj kun helenismaj verkistoj kiel Arkimedo kaj Ptolemeo. Antikva filozofio, dume, inkludis tion, kio estis nomita "Fiziko".

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

La fiziko en sia moderna signifo naskiĝis en la 16-a jarcento, per la uzo de eksperimentado kaj observado fare de homoj kiel Galileo Galilei, kiu estas ĝenerale konsiderata kiel la patro de la fizika scienca metodo.

En la 17-a jarcento okazis forta antaŭeniro de la Fiziko danke al la rezultoj atingitaj de Newton kiu formulis la ĉefajn leĝojn de la dinamiko (leĝoj de Newton) kaj la gravito, krom la disvolvo de diversaj laboroj en la kampo de la optiko.

La 18-a jarcento vidis la disvolvon de aliaj disciplinoj kiel termodinamiko, statistika mekaniko kaj fiziko de fluaĵoj.

En la 19-a jarcento disvolviĝas avancoj revoluciaj en la fakoj pri elektro kaj magnetismo. En 1855 Maxwell unuigis ambaŭ fenomenojn kaj kreis novan Teorion de Elektromagnetismo. Ĝi ankaŭ provokis fortan ŝanĝon en la kompreno de la teorio de la lumo.

Fine de tiu jarcento kaj komence de la 20-a malkovriĝas diversajn radiadojn, ĝis nun nekonatajn, kaj oni faras gravajn malkovrojn rilate al la elementaj partikloj. Tio kondukas al la naskiĝo de revolucia kampo: la nuklea fiziko.