Hřebeč estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kladno en Mezbohemia regiono. Dank' al sia kreskado en lastaj 20 jaroj (proksimume ekde la 20-a kaj la 21-a jarcentŝanĝoj), kaj dank' al kreskado de la proksima urbo Kladno, la municipo hodiaŭ troviĝas nur proksimume netutan kilometron sudoriente de la lasta kladna konstruareo. Vivas ĉi tie 2 170 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1285.
La 10-an de junio 1942 la najbara municipo Lidice, kie multe da loĝantoj de Hřebeč havis siajn parencojn kaj amikojn kaj kiel por Hřebeč estis tradicie ankaŭ tombejo, estis brute atakita fare de okupantoj – germanaj naziistoj. Ili murdis la virojn la saman tagon, ili forveturigis la virinojn en germanan koncentrejon kaj plimulton de infanoj ili ankaŭ murdis. En la sekvantaj semajnoj ili tute egaligis la municipon kun la tero. La ataktaĉmento de la soldatoj, kiuj ruinigis Lidicon kaj profanigis eĉ la tiean tombejon kun la mortintaj kuncivitanoj el Hřebeč, estis krom alia loĝigita en Hřebeč en konstruaĵo de jubilea lernejo de Masaryk. Tiu estis por lernantaro fermita. Tiuj ĉi germanaj junuloj laŭ memorigantoj de Hřebeč ofte ekzercis sur la proksima placo Draha.