Lucien Péraire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lucien Peraire)
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Posern kaj Lucien Péraire en reklam-bildkarto de ilia bicikla mondvojaĝo (1928)

Lucien PÉRAIRE [luSJEN peRER] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1906 en Lavardac (Francio), mortis la 19-an de novembro 1997 en Léhon) estis franca esperantisto, konata pro sia bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda (1928-32), kiun li rakontis en la libro Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (eld. 1974, 1990, 2007).

Lia junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lucien Péraire naskiĝis en malriĉa familio, en Francio. Dum sia tuta vivo li ĉiam malriĉis kaj li nelonge vizitis lernejon. Jam de sia 11-a jaro li eklaboris.

Dum la unua mondmilito li devis labori ĉiutage. Li volis lerni kaj lernis stenografion. Biciklo-riparisto helpis lin munti lian unuan biciklon. Ĉarpentisto instruis lin kalkuli kaj desegni. Li ekveturis al ĉiuj grandaj francaj urboj por labori.

Li ekpensis ke por eviti militon, la homoj devas praktiki toleremon. Li lernis Esperanton per korespondado kaj en 1927 li partoprenis la kongreson de SAT. Poste, li legis en la gazeto Sennaciulo: "Juna germano serĉas alian esperantiston por bicikladi tra la mondo al Orienta Azio."

Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • La 24-an de julio 1928, en Mulhaŭzo, li dronsavis fraŭlinon. En Alzaco, li ne komprenis la diversajn lingvojn.
  • La 29-an de julio, li transiris la germanan limon. Liaj unuaj impresoj rilatis la kamparanan gastamecon, novajn manĝo-kutimojn, ordon kaj purecon. Li rimarkis ke estis multaj senlaboruloj. Tiun situacion Hitlero estis ekspluatonta. En Döbeln li renkontis sian kunvojaĝanton POSERN.
  • La 24-an de aŭgusto, ili estis en Aŭstrio. Ili estis tre kortuŝitaj kiam modesta kamparanino donacis pirojn al ili. Kelkaj policistoj kaj doganistoj parolis al ili esperante.
  • La 31-an de aŭgusto, ili foriris el Vieno kaj eniris Hungarion, kaj la 16-an de septembro, ili atingis Pollandon. La vojo malaperis, kiel la latinaj literoj. Ili devis ripari siajn biciklojn. Ili renkontis malriĉajn sed malavarajn familiojn, lernantojn, lokajn esperantistojn, ktp, dormante sur pajlo. Dum veturo inter Varsovio kaj Odeso, ili devis alfronti barojn, ne naturajn sed artefaritajn: landlimajn, lingvajn, politikajn.

Sovetunio[redakti | redakti fonton]

  • La 12-an de oktobro, ili transiris la rivereton Zbruĉ, kaj eniris en Sovetunion kun emocio ĉar tiun landon oni nomis "la lando de homoj kun tranĉilego inter la dentoj" en okcidenteŭropo. Ili vidis ĉie fotojn de Lenino (kiun en Okcidento oni propagandis kiel tre danĝeran banditon). Tial ke ili ne plu havis vojon, ili devis veturi sur reloj, kaj Lucien ekpensis pri sistemo por veturi sur reloj per biciklo. La Germanon kaj Francon surprizis la sincera kamaradeco de la fervojaj laboristoj, kaj de la sociema popolo. Kiam ili volis danki la rusojn, ili kantis la Internacion.
  • La 17-an de oktobro, ili renkontis en Odeso sian korespondanton. Odeso estis duondetruita pro la civila milito. Lucien petis impresojn pri la nova reĝimo: vivo pli malfacila por la meza klaso, plibonigita por la etkamparanoj kaj la salajruloj, sed la senlaboruloj estas ankoraŭ malfeliĉaj. En ĉiuj urboj kiujn ili trairis, ili devis deponi siajn pasportojn al GPU (politika polico), kaj peti restadpermeson, preskaŭ ĉiutage. Ili vizitis klubojn, gazetojn, "infanvilaĝon" kaj sport-federacion por paroli pri sia vojaĝo. Lucien admiris la kamaradecon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, la junuloj kaj la maljunuloj, la instruistoj kaj la lernantoj...
  • Post ili forlasis Simferopolon kaj Sebastopolon, en la Perekop-markolo, la du vojaĝantoj perdiĝis en la pluva kaj nigra nokto sed Lucien renkontis homojn, kiuj helpis kaj kondukis lin en kolĥozon, sed li ne komprenis ilin... ĝis unu knabo ekparolis en Esperanto. Dank'al tio, ili povis helpi la kamaradon de Lucien.
  • Post aliro al Novorossijsk, la du vojaĝantoj devis disiĝi ĉar Lucien devis iri al Moskvo por revalidigi sian pasporton. Ili povis renkontiĝi hazarde en 1933 en Francio.
  • La 6-an de februaro, Lucien tro penis aliri. La glacio kaj la neĝo faligis lin kaj urĝigis lin reveni al Novorossijsk, kie li petis laboron por ĝisatendi pli bonan veteron.
  • La 7-an de aprilo, Lucien forlasis Novorossijsk-on kun celo: Stalingrado, kiun li atingis la 19-an de aprilo, akceptita de la loka Esperanto-grupo.
  • La 22-an de majo, Lucien forlasis Moskvon.
  • La 11-an de junio, li alvenis en Kazan, la ĉefurbo de la Tatara Respubliko, kaj ekkonstruis aparaton por bicikli sur fervojaj reloj. Dum tri semajnoj, li konstruis tion en ŝtata uzineto, devante trovi la tutan materialon en la nigra merkato. La 30-an de junio, Lucien ricevis permeson veturi sur reloj de transsiberia fervojo. Pri tiu evento la ĉinaj kaj japanaj ĵurnaloj raportis kaj kiam Lucien alvenis en Bangkoko (Siamo), li vidis infanojn kun simila aparato. Li ekruliĝis sur la fervojo, biciklante dum la tago kaj tranoktante en urboj, vilaĝoj aŭ dormejoj. Unufoje, li estis arestita ĉar oni timis ke li estus sabotisto, kiu volus detrui la relojn (estis revolucia kaj milita periodo). Post kiam li klarigis la situacion, li liberiĝis.
  • Dimanĉon la 13-an de oktobro, oni informis al Lucien en Irkutsk ke li ne povis akiri vizon por Manĉurio pro milito. Kiel ĉiam, la esperantistaj kamaradoj bonege helpis lin kaj estis tre lertaj por rapidigi la permesojn ruliĝi sur la reloj. La 16-an, Lucien laŭiris la mirindan Bajkallagon, sed li devis reveni en Irkutskon ĉar ĉina-rusa milito minacis ĉe la orienta landlimo. La situacio pligraviĝis ĉiutage: oni informis lin ke li devas retroiri al Francio. Li retroiris en Novosibirskon per trajno kaj fine li sukcesis akiri restadpermeson por Irkutsko, kie la malvarmo (-25°C ĝis -45°C) devigis lin resti.
  • La 9-an de decembro, Lucien eklaboris kiel ĉarpentisto. En la posta tago de kristnasko, li inaŭguris sian Esperanto-kurson. Lia restado daŭris ĝis la 8-a de majo 1930, kaj la 26-an Lucien atingis la landlimon kaj eniris en Manĉurion.
  • La 11-an de junio, Lucien renkontis japanajn esperantistojn, kaj ricevis invitleteron de tre grava japana esperantistino (F-ino Ouada, eble OWADA Hinako). Li samtage lernis manĝi ĉinmaniere: per korn-bastonetoj.
  • La 5-a de julio 1930 estis la lasta etapo de lia trasoveta vojaĝo: Lucien alvenis en Vladivostoko. Se oni diris ke li estas la unua viro kiu transiris bicikle de Atlantika al Pacifika Oceanoj, li ĉiam pensis ke li faris tion sen oficiala helpo, nur dank'al solidareco kaj helpo de Esperantistoj.

Japanio[redakti | redakti fonton]

Lucien Péraire en Japanio
  • Finfine, la 28-an de julio, li enŝipiĝis al Japanio. Japanlando estis vere nova mondo por Lucien. Li listigis la mirindaĵojn kiujn li malkovris, kiel la facileco por komprenigi sin esperante aŭ la facileco por ricevi permeson surteriĝi. Japanio estis verda, pura, trankvila, ĉarmoplena. Ĉio estis nova: la kutimo de senŝuiĝo por eniri en la domojn, la hejmaj banujoj...
Lucien Péraire en Yukata, japana vestaĵo
  • La 3-an de aŭgusto, Lucien malfermis la 18-an Nacian Kongreson de Esperanto. Li, kiu estis nekonata vojaĝanto, estis nun akceptata kiel heroo de la 1000 delegitoj. Poste, oni renkontigis lin kun japana prostituado. La tiama japana moro rilate al prostituado estis malsama ol la franca moro. La nokto estis neforgesebla, inter feliĉo, honto kaj kolero.
  • En la autaŭurbo de Tokyo-Kibosha, en la Kibosha-kulturejo, Lucien ricevis princan akcepton dank’ al esperantistoj, kiujn li renkontis en Ĥarbino. Ĉiuj ĉeestantoj parolis flue en Esperanto.
  • En Tokio, la 23-an de aŭgusto 1930, li vizitis modernan leprulejon[1], organizatan fare de la urbeto. Poste, li amikiĝis kun fraŭlino Inako Ouado, kiu invitis lin jam en Ĥarbino. Lucien estis akceptata bonege en Tokio, Osaka, Kobe, Okajama, Hiroshima, Beppu de multaj malsamaj personoj (edzino de imperiestra kortegano, laboristoj aŭ komunista bonzo).

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

  • La 28-an de oktobro, malgraŭ la konsiloj, ke li ne iru al lando meze de anarkio, Lucien decidis ektrairi Ĉinion. La enŝipiĝo en Nagasaki estis ĝislarme emocianta. Post trankvila vojaĝo, li estis en Ŝanhajo. Li estis atendata de siaj novaj esperantistaj amikoj, sed denove la franca konsula sekretario forte malkonsilis, ke li iru pli foren. Ĉinio en 1930 estis mizerega kaj transformanta mezepokan socion en modernan. Tiu transformo estis akompanata de politikaj konfuzoj. Sed la ĉefa deziro de la plejmulta parto de la popolo estis sole plu vivi.
  • Post Nankino, Lucien decidis iri al Hunan, danĝera provinco pro rezistado de Mao Zedong, sed tio estis la plej racia vojo ĝis Kantono kaj Hindoĉinio. Lia kutimo estis respekti ĉiujn homojn, kaj Lucien certis ke tio lin protektas ĉiam. Jes: laboruloj, kampanaroj invitis lin manĝi kun ili. Lia voĵago estis okazo por apologii eksterordinarajn modestulojn: Li salutis la kvalitojn de la ĉinaj riverŝipaj laboruloj.
  • Kantonon li eniris la 24-an de decembro. Tiutempe Kantono estis grandega vilaĝo. La konsulo tre malbone akceptis Lucien ĉar lia sendanĝera vojaĝo estis suspekta, li malkonsilis lin trairi la landlimon, pli sekura estis enŝipiĝi (la landlimo inter Ĉinio kaj Hindoĉinio estis tiutempe barita de “Tonkinaj partizanoj” de Ho Chi Minh). La kantonaj esperantistoj proponis al Lucien instrui Esperanton en urbaj altlernejoj. Li laboregis por eki sian kurson de Esperanto (bazita sur la Cseh-metodo): li devis dekomence instrui la nekonatan latinan alfabeton. Tio estis la plej granda okupo dum lia longega restado en Kantono. la 17-a de julio 1931, li foriris el Kantono.
  • Antaŭ ol eniri en Hindoĉinion, Lucien estis naŭzigata, kiam li malkovris la “leĝan privirinan trafikon” de la eŭropaj militistoj: ili edzinigas/aĉetas virinon por difinita tempo, kaj kiam ili revenis al Francio, ili forlasis virinon kaj infanojn.

Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

  • Finfine, la 9-an de aŭgusto, Lucien alvenis en Hanojo, kaj en la 24-a de aŭgusto, li forlasis Vinh. Lucien vidis mizeregan regionon kun mizerega popolo. Li ekkoleriĝis pro sia lando, kiu ne estis kapabla certigi la pluvivon de siaj kolonioj. Jen kial li volis subteni ĉiujn, kiuj luktis por homa emancipiĝo, kaj opiniis ke internacia lingvo estas ilo por tio. Lucien rakontis ke la pretendata civilizanta misio de Francio estis fakte la "franca fambrilo" (pro tio, oficialuloj timis ke vagulo kiel li reduktus tiun fam-brilon), kondutante kun la "indiĝenoj" plimalbone ol kun prizonuloj. La imperiistaj metodoj de la protektanta nacio ŝokis Lucien. Hodiaŭ, oni povas facile kompari tiujn metodojn kun faŝismo kaj naziismo.
  • La 22-an de septembro 1931, Lucien renkontis doganiston, kiu esprimis siajn zorgojn pri komunistoj: tiu ega homamaso manifestis ankoraŭ pacifisme pri pano, sed la doganisto ricevis la ordon pri perforte puni ilin. Kiam ili interbatalis, la koloniuloj nenion povis fari kontraŭ ili.
  • Dum lia irado inter Dalat kaj Sajgono, Lucien rimarkis ke la koloniuloj alportis pli da alkoholejoj kaj tabakejoj ol da dispensarioj kaj lernejoj. Li preferis havi higienan vivon, kun pura akvo, aero kaj suno. Malgraŭ tio, li ekmalsaniĝis en Sajgono kaj devis ĉeesti en urba hospitalo. Li, malestimata de la la administracio, estis tre amata de la popolo. Oni organizis adiaŭan ceremonion: post futbala matĉo, oni invitis lin ĉirkaŭrajdi per biciklo la tutan stadionon.

Sud-Orienta Azio kaj reveno[redakti | redakti fonton]

  • La sekvaĵo de la vojaĝo estis malpli detalata. Lucien preskaŭ ne plu havis monon, kaj sentis sekvojn de sia malsano. Malgraŭ tio, li vizitis la templojn de Angkor (Kamboĝo), antaŭ ol elŝipiĝi al Javo.
  • En Sumatro, li vizitis la Merapio-monton (aktiva vulkano), kun Nederlandaj esperantistaj gvidantoj. Unu jaron antaŭe ĝi viktimigis 18.000 personojn, Lucien emociiĝis aŭdante kamparan knabinon kanti sian nostalgion.
  • Dum la reveno al Japanio per ŝipo, Lucien haltis rapide en Formozo (malnova nomo de Tajvano), loĝata de japanoj, ĉinoj kaj "indiĝenoj".
  • Li foriris de Japanio el Curuga, per ŝipo, la 28-an de aprilo 1932, salutate de Fraŭlino Ouada kaj aliaj esperantistoj kiuj flirtigis verdajn flagetojn, kun la ideo ke "Esperanto pruvis al [li] ke la tuthomara fratiĝado [...] estas ebla."
  • Li trairis Azion kaj Eŭropon per trajno, kaj fine li eniris Francion kun granda emocio sed li ne plu havis monon por aĉeti manĝaĵon.
  • En Parizo, liaj kromgepatroj donis al li sufiĉe da mono por aĉeti novan biciklon kaj reveni en sian naskiĝurbon. Finfine, li alvenis en Lavardac.

Post la vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Kelkajn tagojn post lia reiro, grava akcidento trafis Lucien. Postvenis multaj malfeliĉoj kaj li bezonis tempon por kompili kaj publikigi senhelpe siajn notojn.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Vjetnama Esperanto Asocio.jpg
  • En Junio 2005, la franclingva ĵurnalo de Kamboĝo rakontis ke franca studento malkovris ke la unua kontakto inter Kamboĝo kaj Esperanto ne okazis en 1979 (oficiala dato de aperado de Esperanto en tiu lando), sed en 1931... kun Lucien.
  • Dimanĉe la 23-an de aprilo 2006, en Hanojo, okazis kunveno de hanojaj esperantistoj por celebri la 100-an datrevenon de naskiĝtago de Lucien Péraire. Ili laŭtlegis la du leterojn skribitajn de Péraire al la vjetnama esperantistaro, unu en 1972 por subteni ilian lukton por nacia sendependeco, kaj la dua je la 1-a de Majo 1975 por gratuli ilin pri la venko kaj restarigo de la paco. En lia unua letero, estis skribite:
"[...]Unue, mi deziras scii ĉu mia vizitado kaj propagando en Hindoĉinio estis fruktodona? Ĉu oni ankoraŭ memoras pri mi?"
La Vjetnama Esperantistaro respondis:
"Lucien ne scias, ke ne nur ni memoras pri li, sed ankaŭ ke dank’al lia propagando, la esperanta movado en Vjetnamio de 1932 konis antaŭan puŝon, kaj hodiaŭ ni celebras la centjaran datrevenon de lia naskiĝtago en la Nguyen Van To Kulturdomo, la lulilo de la vjetnama esperanta movado dum la jaroj 1930, ne malproksime de la Lernejo Victor Hugo kie, en 1931 li prelegis pri Esperanto antaŭ 1000 homa ĉeestantaro. Kaj li ne scias ke venontjare en 2007, Hanojo, la unua urbo kiun li vizitis veninte Hindoĉinion, gastigos la Internacian Junularan Kongreson (IJK)."
  • En marto 2007, fondiĝis la Klubo Lucien Péraire ĉe la Hanoja Fremdlingva Universitato, Vjetnamio.
  • En Novembro 2011, kadre de la aktivecoj por saluti la venontjaran UK-97an, Klubo Lucien Péraire organizis kunvenon por celebri la datrevenon de alveno de Lucien Péraire al Vjetnamio en 1931. Partoprenis 50 homoj.[2]

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (eldoninto: SAT, jaro: 1990; 3-a eldono: SAT-Broŝurservo - Laŭte!, Beauville, 2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ja) Paĝo pri la Esperoanto-klubo de la leprulejo Zensei, kun referenco al lia vizito.
  2. Klubo Lucien Péraire brile celebris la 80an datrevenon de alveno de Lucien Péraire al Vjetnamio, artikolo de VEA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Lucien Péraire » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo estis verkita plejparte baze de lia libro. Aliaj fontoj estas :

  • La Revuo Orienta, bildoj kaj tri tekstoj de li en n-roj de septembro, oktobro kaj novembro 1930
  • La Vjetnama Esperanto Asocio
  • S-rino Renata Chassard-Caubel
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.