Sambo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzikisto kun surdo kaj Caixa kaj dancistino de la sambolernejo Imperatriz Leopoldinense dum la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro en 2008

Sambo (portugale: samba, prononcu ˈsɐ̃bɐ) estas la nomo por stilo de brazila muziko, kiun oni plejparte ligas kun la urbo Rio-de-Ĵanejro, kiun oni tamen laŭ diversaj variaĵoj muzikas kaj dancas en preskaŭ tuta Brazilo. Sambo estas la ĉefa termino por diversaj muziktipoj kiel ekzemple la samba enredo de la karnavalaj paradoj, samba pagode ludataj en malgrandaj rondoj, la tradicia, kampra samba de roda aŭ la baladeca samba canção.

Historio

Origino

Moritz Rugendas: Lundú (1821). La lunduo apartenas al la antaŭuloj de sambo

Kiam la portugaloj deportis afrikanojn kiel sklavojn al Brazilo, tiuj ĉi kunportis siajn muzikojn, kiuj estis tradiciaj afrikaj muzikstiloj. Ĉar la sklavoj devenis el plej diversaj afrikaj regionoj kaj kulturoj, en Brazilo ĉi tiuj malsamaj tradicioj ne konserviĝis en neta formo, sed intermiksiĝis kaj kunfandiĝis, tiel ke ekestis specifaj elformaĵoj de la afrika muzika heredo. Simile ankaŭ cetere ekestis afrikusona muziko.

Oni supozas, ke la radikoj de sambo troviĝas en la regionoj de la riverbaseno de Kongo kaj Zambezo. El la iama portugala kolonio Angolo devenas la danca kaj muzika stilo sembo. La supozo, ke la brazilportugala nomo samba devenas de semba, estas evidenta, tamen ne certigita.[1] La sambo-batukado dedukteblus – ankaŭ termine – de la perkutinstrumente akompanata danco batuko. Nun ĝin plejparte forŝovis la sambo. Krom tio ankaŭ la lunduo kaj ĵongo validas kiel antaŭuloj de sambo.

La verbo sambar en la portugala ankaŭ signifas „danci sambon“.

La ĉoro en Rio-de-Ĵanejro proksimume 1900

Grupo Chiquinha Gonzaga: Cubanita (1908)

Per la ĉoro evoluis proksimume 1870 en Rio-de-Ĵanejro la unua nacia brazila muzikstilo, kiu pro la invento de la sondisko tutlande disvastiĝis. Ĝi ekestis el kunfandiĝo de portugala fado, populara eŭropa dancmuziko, ekzemple polko, valso, mazurko, ŝoteo kaj kvadrilo, kun afrikobrazila muziko, ekzemple lunduo. Samtempe ekestis la brazila tango maŝiŝo – jam antaŭ la argentina, kun kiu li havas nur malmultan komune – kaj ĝin ludis ankaŭ la ĉoro-ensembloj. Post la militista ŝtatrenverso kaj la proklamo de la respubliko en la jaro 1889 armeaj kaj blovmuzikaj bandoj enprenis ĉorojn en siajn repertuarojn. Ĝin ludis kaj dancis precipe la malsupra meztavolo socia. Ĝi travivis sian florepokon inter 1870 kaj 1920, sed ĝi estas flegata ĝis nun. La plej multaj ĉorokomponaĵoj distingiĝas per relative alta tempo, sambotipaj strukturoj melodia kaj ritma same kiel improvizadoj pri la temo de la komponaĵo. Ĉoroensembloj konsistis tradicie el du gitaroj, unu kavakinjo kaj fluto fluto kiel soloinstrumentoj. Ilin kompletigis ofte pandero kaj aliaj perkutinstrumentoj, klarneto kaj mandolino (bandolim). Ekde la fino de la 1950-aj jaroj la sepkorda gitaro violão de sete cordas ofte transprenas la basfunkcion.

Elformiĝo de la moderna sambo

Patrício Teixeira: Samba de fato (1932), komponaĵo de Chiquinha Gonzaga

Laŭ sia moderna formo la sambo ekestis proksimume 1920 en Rio-de-Ĵanejro. Tiutempe la ĉoro-orkestroj perdis sian gravecon, aperis ĵazbando kaj salonorkestroj, kiuj muzikis fokstroton, maŝiŝojn, marŝojn kaj sambojn. Sambo ekestis el miksaĵo de ĉoro kun la batukoj, kiujn oni tiam ludis en la antaŭurboj de Rio-de-Ĵanejro.

En 1917 Banda Odeon registris la unuan sambon sur sondiskon: Pelo telefone („Per la telefono“).[2] La kanto fariĝis furoraĵo en la karnavalo. Per Pixinguinha estis aparte grava por la venko de sambo muzikisto, kiu jam en la ĉoromedio jam tenis eminentan pozicion.

En 1928 fondiĝis en Rio-de-Ĵanejro la unua sambolernejo nome Deixa Falar („Lasu ilin paroli“), mallonge poste sekvis la Estação Primeira de Mangueira, la ankoraŭ nun ekzistanta plej tradiciabunda sambolernejo de Brazilo. Per tio la muziko fariĝis grava sontubo de la malsupra socia klaso de Rio-de-Ĵanejro, al kiu apartenis plejparte la nigrula loĝantaro. Tiu ĉi stilo nomiĝis samba de morro, la sambo de la montetoj, kiuj simbolas la mizerkvartalojn de Rio-de-Ĵanejro.

Carmen Miranda: Uva de caminhão (1939)

Samba tamen ankaŭ eniris la blankulan, burĝan medion. La samba-canção [sambokanto] pli emfazis la melodion, havis pli malrapidan tempon kaj pli bone poluritajn tekstojn. Per la apero de la radiofonio sambo rapidege disvastiĝis kaj fariĝis en la 1930-aj la muzika pulsodonanto de la lando. En 1939 Ary Barroso komponis la faman muziktitolon Aquarela do Brasil, kiu en la mallonga formo Brazil famiĝis kaj travivis multajn interpretadojn. En la sama jaro la sambokantistino Carmen Miranda iris Usonen, kie ŝi supreniĝis kiel plej bone pagata aktoro kaj kantistino de Holivudo.

La brazila aktorino Carmen Miranda helpis popularigi sambon je tutmonda nivelo.

Pluevoluo en la bosanovo

En la malfruaj 1950-aj jaroj pli kaj pli elementoj de bolero, fokstroto kaj ĉaĉao enpenetris en la sambon, kiu en tiu ĉi tempo perdis laŭgrade siajn tipajn distingilojn. Tiu ĉi degenero estis ekigilo por muzika revolucio nome bosanovo. Alie ol la strata sambo bosanovo ekestis en la urba mezklaso en la medio de burĝa intelektularo. Stilformanto estis ĉefe João Gilberto, kaj per sia mallaŭta kanto kaj ankaŭ per sia maniero ludi la gitaron. La sinretenema kantado turnis la operetecan belkanto-stilon, kiu estis venkinta en la sambo de la 1950-aj jaroj, en la malon. Iniciatilo por la tutmonda trarompo de bosanovo estis la filmo Orfeu Negro, kiu en 1959 ricevis Premion Oskaro kaj la Oran Palmon dum la Festivalo de Cannes. La filmo baziĝas sur teatraĵo de Vinícius de Moraes, kiu verkis tekstojn por sambokantoj por kvar muzikistaj generacioj. Li translokis la antikvan miton de Orfeo en la estantecon de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. La filmmuzikon komponis Tom Jobim kaj Luiz Bonfá, kies titolkantoj A Felicidade kaj Manhã de Carnaval estis fariĝontaj klasikaĵoj de bosanovo. Krom tio la strata sambo de karnavalo ĉiam denove trapasas la filmon. Vinícius de Moraes kaj Tom Jobim ankaŭ verkis kune la kanton Garota de Ipanema, kies anglalingva versio Girl from Ipanema fariĝis la plej fama bosanova kanto, kiun ĝis nun en kaj ekster Brazilo interpretas multaj bosanovaj kaj ĵazaj muzikistoj. Simile grandiozan sukceson ekhavis Sérgio Mendes per sia kanto Mas Que Nada. Post kiam la kuba influo sur la muzikon de Usono post la revolucio de 1953 ĝis 1959 estis malpliiĝinta, nun Brazilo fariĝis per bosanovo la plej grava impulsdonanto por nordamerika latinida ĵazo. Ekde la 1990-aj jaroj bosanovo travivis renaskiĝon per novinterpretadoj ekzemple de Bebel Gilberto kaj per adaptaĵoj en la elektronika muziko.

Sambo en la strata karnavalo

Dosiero:Mangueira-1998.jpg
Dancistinoj en la koloroj de la tradicia sambolernejo en Rio-de-Ĵanejro: Mangueira
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro kaj Karnavalo en San-Paŭlo.

En la 1950-aj jaroj la strata karnavalo de la sambolernejoj flankenovis la burĝan karnavalon en la centro de Rio-de-Ĵaneiro. Nun la karnavalo en Rio-de-Ĵaneiro (carnaval carioca) validas kiel plej granda popolfesto de la mondo. La parado (desfile) de la sambolernejoj kun po pluraj centoj da muzikistoj kaj dancistoj estas transsendata tutlande kaj staras muzike sub la signo de samba enredo. Ĉiu sambolernejo prezentas temon (enredo). Ludi blovinstrumentojn malpermesas la regularo, la ununura melodia instrumento estas la kavakinjo, kiu akompanas la kantadon. Supro estas la enmarŝo de la grupoj en la Sambodromon kun lokoj por 60.000 spektantoj, kiun Oscar Niemeyer starigis en 1984. Tie ĉi ankaŭ la juĝantaro havas sian sidejon kaj prijuĝas la diversajn grupojn laŭ strikte starigitaj kriterioj. La unuarangigita lernejo kaj la komponisto de la venkinta sambo ĝuas en tuta Brazilo altan prestiĝon, tiuj lernejoj kun la minimuma nombro da poentoj tamen devas tamen „malsupreniĝi“ kaj estas en la venonta jaro anstataŭata per alia.

La 44 sambolernejoj de Rio-de-Ĵaneiro estas bone organizitaj asocioj kun parte pluraj miloj da membroj, kiuj transprenas la preparon, la probojn, sed ankaŭ sociajn taskojn en siaj respektivaj (formalaj aŭ malformalaj) kvartaloj. Pro la altaj kostoj de la paradoj kun la elspezaj kostumoj kaj alegorie ornamitaj ĉaroj kaj pro la granda turisma intereso la karnavalo en Rio-de-Ĵaneiro estas treege komercigita, kaj ekzistas parte rilatoj kun la mafioj, kiuj uzas la sambolernejojn por monlavado.

Sambolernejoj

Dosiero:Mangueira-1998.jpg
Dancistinoj en la koloroj de la sambolernejo Mangueira.

Sambolernejo (portugale escola de samba) estas asocio de populara tipo, kiu sin distingas per la praktikado de sambaj muziko kaj danco, preskaŭ ĉiam kun la celo eniri en konkurson kun similaj grupoj. Ili originas de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), kaj ili prezentas dum publikaj paradoj historion al la sono de samba-enredo, akompanata de grupo da perkutinstrumentoj, kies membroj ludas fantaziaĵojn aludajn la proponitan temon.[3]

La lernejoj paradas tra avenuo ĉirkaŭata de tribunoj, centoj da membroj de ĉiu lernejo sin vestas per unuformaj roboj, dancas sambomuzikon laŭ koreografioj antaŭe aranĝitaj kaj laŭ originalaj muzikaĵoj. Ĉiu lernejo elektas apartan temon kiel centra motivo, ekzemple historian eventon, faman personon aŭ brasildevenan legendon. La kanto de la samba temo devas pritrakti la elektitan temon, kaj la parado de ĉiu lernejo devas disvolvi la temon per siaj kostumoj, pentraĵoj aŭ skulptaĵo el papermaĉaĵo.

La plej konataj sambolernejoj estas tiuj de la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, kiuj paradas en la Sambódromo de Rio-de-Ĵanejro. Ekzistas ankaŭ sambolernejoj en preskaŭ ĉiuj federacieroj brazilaj kaj en multaj landoj de la mondo.[4][5] La sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro oni konsideras kiel gvida, se ne la ĉefa montrofenestro de la brazila karnavalo,[6] kaj aktuale ili pli kaj pli alprenas surscenigan aspekton kun kelkaj dramaj, teatraj kaj koreografiaj ecoj.[7]

Variaĵoj de sambo

Samba de roda kaj Samba de caboclo apartenas al la plej originaj variaĵoj de sambo. En ĉi tiuj stiloj oni tradicie uzas la atabakon, kiu estas malvaste parenca kun la kuba kongao kaj devenas de afrikaj mantamburoj. Intertempe la kongao ankaŭ en Brazilo estas vaste disvastiĝinta. Samba de roda estas samtempe cirklodanco. Kie afrikobrazila kulturo intermiksiĝas kun indiĝenaj influoj, oni uzas la terminon caboclo, kiu ankaŭ signifas miksrasuloj kun indianaj prauloj. Tia variaĵo estas la samba de caboclo. Fakte la influo de indiĝena muziko sur la sambon tamen estas tre malgrava.

Je la pagode la voĉoj de la surdoj estas transdonitaj sur la mantamburojn (surdo de mão: tantan, rebolo und repique de mão) kaj akompanataj de la pli malgrandaj perkutinstrumentoj pandero kaj brazila tamburino. Gravan rolon kiel melodia instrumento ludas je tio la kavakinjo kaj la kantado. Tiun ĉi formon oni ofte ludas en societema rondo kaj malpli sur scenejo.

Samba enredo estas la moderna sambo de la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro kaj São Paulo, sed ankaŭ je la karnavalo en Recife kaj en aliaj urboj. Ekde pluraj jardekoj en samba enredo fariĝas evoluo, argordi la instrumentojn pli alten kaj ludi la sambon pli kaj pli rapide. Tiun ĉi tendencon ebligis, ke ekde la 1970-aj jaroj oni anstataŭis la pli frue kutimajn naturfelojn per nilonfeloj. Krom tio je la karnavala parado nur laŭtaj muzikinstrumentoj estas aŭdeblaj sen elektra plilaŭtigo, tiel ke pandero kaj la frototamburo kuiko en la grandaj sambolernejoj ne plu estas ofte troveblaj. Superregas repinikoj, caixas (knartamburoj), surdoj agordataj laŭ tri malsamaj tonaltoj, tamburinoj, agogooj, ĉokaljoj (skuotuboj) kaj la fajfilo apito. Abunde ornamitaj dancistaroj ĉiam antaŭiras la muzikgrupojn (baterias), kiuj povas ampleksi plurcent muzikistojn.

Samba batucada estas simile ludata kiel samba enredo, plejparte kun proksimume de ĝis dudek muzikistoj kaj sen kantado. Parte oni uzas malpli laŭtajn instrumentojn, ekzemple ganzaon anstataŭ ĉokaljo. La pli malgranda ensemblo ebligas al siaj unuopaj anoj ludi pli ofte solaĵojn kaj improvizi respektive variigi.

Samba canção estas plejofte malrapida, baladeca kantovariaĵo de sambo, kiu estis populara precipe en la 1940-aj ĝis 1960-aj jaroj. Aliaj variaĵoj estas sambolero, miksaĵo el sambo kaj bolero, samba-chorosamba de breque [bremsa sambo].

Pli nova pluevoluo estas la sambofunko respektivefunkeado. La plej novaj muzikstiloj de la 1990-aj jaroj enprenis fortajn influojn de funko same kiel de repo kaj kunfandis tiujn ĉi stilojn kun sambo. Famaj bandoj el Rio-de-Ĵanejro estas Funk'n Lata, kies muzikistoj lernis en la sambolernejo Mangueira, same kiel Monobloco.

En Salvador de Bahio evoluis el la tiea sambotradicio kaj influoj de regeo ekde la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la samboregeo. Tiun stilon kutime oni ne plu konsideras kiel sambostilo. Famaj samboregeaj muzikistaroj estas Olodum, Timbalada aŭ la pli tradiciaj Ilê Aiyê. Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo estas la du centroj kaj de sambo kaj ankaŭ de la brazila amuzekonomio kaj krome la ekonomiaj centroj de la lando. Pro ĉi tiuj kialoj la muziko el tiu ĉi regiono disradias sur tutan Brazilon. Tio validas ankaŭ por la sambomuziko, kiu pro tio estas konsiderebla kaj kiel regiona muziko kaj ankaŭ kiel superregiona muzikstilo. Samboformoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj regionoj de Brazilo; ekzemple en la karnavalo de Recife aŭ en tiu de Olinda en Pernambuko prezentas sambogrupoj. Samboinfluoj estas distingeblaj je malsamaj ampleksoj krom tio en preskaŭ ĉiuj stiloj de Muziko Populara Brazila (MPB).

Muziko kaj danco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sambo (danco).

Tradicie en la afrikobrazila kulturo danco estas fiksa ero de la muzikkulturo, ambaŭ do pro tio ne estas disigeblaj.[8] Ankaŭ dum la desfile [parado] en la karnavalo estas neimageble, ke tamburistaro prezentus sen dancistaro. En la sambolernejoj la muzikaj kaj la dancaj ensembloj estas egalrajtaj.

La tre simpligita formo de la sambodanco, kiu atingis en la 1950-j jaroj la dancolernejojn en Eŭropo kaj Nordameriko kaj je 1959 eniĝis en la turniran programon de la latinidaj dancoj, havas preskaŭ nenion komunan kun la origina brazila dancformo.

Sambo kaj politiko

Sambodromo kun sambogrupoj dum la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro

En la 1970-aj jaroj evoluis en la plej malriĉaj kvartaloj de Salvador de Bahio (Brazilo) tamburistaj grupoj nome bloco afro. Grupoj kiel Ilê Aiyê kaj Olodum fondiĝis kiel politika esprimo de nigrula memkonscio, kiel formo de rezisto kontraŭ la kreska elfermateco el la ekonomio. „Afrikaj blokoj“ tenis mobilizan funkcion je strikoj, manifestacioj kaj demonstracioj. Sambogrupoj ankaŭ nuntempe ofte partoprenas tutmonde al kontraŭkapitalisma agado.

Pri la nomo

Komence de la dudeka jarcento sambo signifis simple festaĉo. La plej verŝajna etimologio estas la vorto samba el Kasanĝeo, kiu signifas preĝa kunveno. Dum la preĝaj kunvenoj, la nigraj sklavoj kantis kaj la blankuloj pensis, ke ili festas. Oni uzis Ĵongo-ritmon.

Muziko

La ritmo de sambo estas dutempa kaj multe sinkopa. Kutima instrumentoj por ludi sambon estas tamburino kaj aliaj tamburoj, kavakinjo kaj gitaro. Apito, esperante ankaŭ sambofajfilo, estas tritona fajfilo uzata kiel signalilo en brazila sambomuziko. Oni uzas ĝin por marki la ritmon.

Sambo en aliaj mondopartoj

Disvastiĝo de la populareco de sambo

Krom esti unu de la muzikaj ĝenroj plej popularaj de Brazilo, sambo estas sufiĉe konata en eksterlando kaj rekonata ankaŭ kiel simbolo brazila ĉeflanke de piedpilkado kaj de karnavalo. Aquarela do Brasil (portugale por akvarelo de Brazilo) estas samba muzikpeco, kiun komponis en 1939 la brazila komponisto Ary Barroso. Mallongaforme la titolo famiĝis tutmonde kiel "Brazil" anglalingve, kiam Walt Disney uzis ĝin en 1942 por sia filmo Saludos Amigos. Krome kontribuis al la populareco de sambo Carmen Miranda (apogate de la brazila prezidanto Getúlio Vargas kaj la „politiko de bona najbareco“ de Usono), kio portis la sambon en nordan Amerikon. La populareco pludaŭris per la bosanovo, kiu enigis Brazilon definitive en la muzikoscenaron de la mundo.

Disvastiĝo de sambolernejoj kaj -aranĝoj tutmonde

Dancistino dum la 26-a Sambokarnavalo de Asakusa en 2006

La sukceso de sambo en Eŭropo kaj Japanujo nur konfirmas ĝian kapablon konkeri fervorulojn, sendepende de ilia poa lingvo. Aktuale ekzistas centoj da sambolernejoj nur en Eŭropo (dissemitaj en landoj kiel Germanujo, Belgujo, Nederlando, Francujo, Svedujo, Svisujo).

Jam en Japanujo la diskeldonejoj investas masive en la eldono de malnovaj sondiscoj de renomaj sambistoj, kio kreis novan merkaton por japana diskoproduktado. En Japanujo okazas ekde 1981 ciujare la Samba Karnavalo de Asakusa. Proksimume 500.000 spektantoj rigardas en la stratoj de Tokio la prezentadojn de la kostumitaj dancistinoj kaj tamburistaroj.

… kaj ekzemple en Germanujo

La unuaj sambolernejoj en Germanujo fondiĝis en la malfruaj 1970-aj jaroj, ekde la 1980-aj jaroj ilia nombro eksplodis. En Germanujo ili ĉefe ludas la samboregeon devenantan el la nordoriento de Brazilo. Por la plej mulaj sambogrupoj germanaj sambo estas – alie ol por sambolernejoj en – nur unu ritmo el multaj. Metropoloj de sambo en Germanujo estas Kolonjo, Berlino, Hamburgo, Munkeno kaj Bremeno.

Bremena karnavalo de 2007

La plej granda samboaranĝo ekster Brazilo estas la sambofestivalo de Coburg, kiu allogas ekde 1992 ĉiun jaron en julio dum tri tagoj proksimume 100 grupojn kaj pli ol 200.000 spektantojn. En Bremeno sabaton antaŭ karnavala lundo pli ol cent sambogrupoj paradas tra la urbo. La svisa artistino Janine Jaeggi kreis la karnavalon en Bremeno en la jaro 1985. In Berlino okazas ekde 1996 pokaze la lastan septembran semajnfinon la aranĝo Samba Syndrom, kaj ankaŭ la berlinan Karnavalon de la Kulturoj ĉiun pentekoston partoprenas multaj sambogrupoj. La sambofestivalo de Bad Wildungen okazas ekde 2001 ĉiun duan jaron en la unua septembrosemajno. La kvartaga festivalo apartenas per siaj pli ol 50.000 vizitantoj[9] kaj proksimume kvindek sambogrupoj al la plej grandaj en Eŭropo. Ĝin organizas sambogrupo nome Sempre Samba.

Kiel por la plej multaj germanaj muzikgrupoj ankaŭ por ĉiuj ĉi tiuj aranĝoj validas, ke ili ne limiĝas nur je sambo, kvankam ili sin nomas „Sambafestivals“. Anstataŭe ili okupas la tutan spektron de brazilaj kaj aliaj ritmoj, transigataj sur brazilajn perkutinstrumentojn.

Famaj sambo-kantistoj kaj bandoj

Krome

Literaturo

  • Arne Birkenstock, Eduardo Blumenstock: Salsa, Samba, Santeria. dtv, Munkeno 2002, ISBN 3-423-24341-4
  • Ruy Castro: Bossa nova. Eine Geschichte der brasilianischen Musik. Hannibal, Höfen 2005, ISBN 3-85445-249-7
  • The Garland encyclopedia of world music. South America, Mexico, Central America, and the Caribbean. Herausgegeben von Dale A. Olsen und Daniel E. Sheehy, Garland Publishing, New York u.a. 1998, ISBN 0-8240-4947-0
  • Egon Ludwig (eldoninto): Música Latinaoamericana. Das Lexikon der lateinamerikanischen Volks- und Populärmusik. Lexikon-Imprint-Verlag, Berlino 2001, ISBN 3-89602-282-2
  • Tiago de Oliveira Pinto: Samba, en: Die Musik in Geschichte und Gegenwart, eldonita de Ludwig Finscher kaj Ilka Sühring, Kassel 2007
  • Maria Isaura Pereira de Queiroz: Die Samba-Schulen in Rio de Janeiro. En: Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, eldonita de Tiago de Oliveira Pinto. Schott, Majenco k.a. 1986, ISBN 3-7957-1811-2, pj. 205–221 (Schott Reihe Weltmusik mit einzelnen Aufsätzen zu verschiedenen Aspekten der brasilianischen Musik)
  • Dudu Tucci, Tiago de Oliveira Pinto: Samba und Sambistas in Brasilien. Noetzel, Wilhelmshaven 1992, ISBN 3-7959-0619-9

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Tiago de Oliveira Pinto: Capoeira, Samba, Candomblé, Berlino 1991, p. 110
  2. Arne Birkenstock, Eduardo Blumenstock: Salsa, Samba, Santeria, Munkeno 2002, p. 182
  3. Sambariocarnaval.com.br: Como funciona o carnaval, 5-a de januaro 2009 (portugallingva)
  4. Academia do Samba: Academia do Samba - escolas do Brasil, 3-a de januaro 2009 (portugallingva)
  5. Academia do Samba: Academia do Samba - escolas do Mundo, 3-a de januaro 2009(portugallingva)
  6. Carnaval do Brasil ĉe blumar.com.br (portugallingva)
  7. Paulo Barros mantém mistério sobre carnaval da Viradouro globo.com, 3-a de januaro 2009 (portugallingva)
  8. Tiago de Oliveira Pinto: Capoeira, Samba, Candomblé, Berlino 1991, p. 149
  9. Waldeckische Landeszeitung/Frankenberger Zeitung de la 5-a de septembro 2005