Augsburg: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.3) (robota aldono de: diq:Augsburg |
e r2.7.2) (robota aldono de: ms:Augsburg |
||
Linio 130: | Linio 130: | ||
[[mk:Аугсбург]] |
[[mk:Аугсбург]] |
||
[[mr:आउग्सबुर्ग]] |
[[mr:आउग्सबुर्ग]] |
||
[[ms:Augsburg]] |
|||
[[nah:Augsburg]] |
[[nah:Augsburg]] |
||
[[nl:Augsburg (stad)]] |
[[nl:Augsburg (stad)]] |
Kiel registrite je 05:57, 10 dec. 2012
Augsburg | |||||||
| |||||||
urbego • universitata urbo • Luterurbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksa administra teritoria unuo • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Libera regna urbo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Bavario | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | ||||||
Distrikto | sendistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0821 | ||||||
Poŝtkodo | 86150–86199 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 8900 | ||||||
Aŭtomobila kodo | A | ||||||
Oficiala Municipokodo | 09761000 | ||||||
NUTS | DE271 | ||||||
LOCODE | DE AGB | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Paul Wengert (germane: Paul Wengert) | ||||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | 41 Stadtbezirke 17 Planungsräume Stadtverwaltung Maximilianstraße 4 86150 Augsburg | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 301033 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 22′ N, 10° 54′ O (mapo)48.36888888888910.897777777778Koordinatoj: 48° 22′ N, 10° 54′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 446–561 m | ||||||
Areo | 146,93 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.augsburg.de/ | ||||||
La sudgermana urbo Augsburg (Aŭgsburgo) estas la administra sidejo de samnoma distrikto (al kiu ĝi tamen ne apartenas), ĉefurbo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, universitaturbo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Augsburg situas borde de la ĉefriveroj Lech,Wertach kaj Singold. En Augburg troviĝas hodiaŭ pli ol 600 pontoj kaj pontetoj sur multaj kanaloj, kanaletoj kaj rojoj.
Historio
Fondita dum la jaro 15 antaŭ Kristo, la romia setlejo Augusta Vindelicorum evoluis al riĉa urbo.
La regiono ĉirkaŭ Lech (Licus) kaj Wertach (Virdo ankaŭ Vinda) nomiĝis Vindelicum pro la tie loĝantaj Vindelikoj. Pro honori la romian imperiestron nomiĝis la urbo Augusta Vindelicorum. Dum la tiama epoko Augsburg estis nodo de romiaj stratoj al ĉiuj urboj kaj setlejoj de la okupita regiono. La plej fama strato estas la parte hodiaŭ videbla Via Claudia. 500 jaroj poste la alemanoj forpelis la romianojn.
En la jaro 955 okazis la batalo kontraŭ la hungaroj en la Lechkampo antaŭ la urbmuroj.
Pro la bona pozicio en Eŭropo ol trafiknodo la urbo kreskis kaj estiĝis mondmetropolo en la 13jarcento per la komercistfamilioj Fugger kaj Welser. La Fugger estis bankieroj kaj la Welser gajnis monon per markomerco.
Jakob Fugger la riĉulo fondis en 1516 la Fuggerei, socialan loĝlokon por katolikaj Augsburganoj, kiuj senkulpe malriĉiĝis. La hodiaŭa luprezo por unu jaro estas ĉirkaŭ 1€ pro loĝejo.
Per la Augsburga paco de konfesioj (Augsburger Religionsfrieden) je la 25a de septembro 1555 permesiĝis, ke la suvereno povis decidi pri la konfesio de sia regiono (cuius regio, eius religio). Kiu havus alian konfesion ol la suvereno, havis nun la rajton de transloĝiĝo. Bedaŭrinde la paco ne daŭris.
Post la 30jara milito kreskis la metio, precipe la ora kaj arĝenta metio. En la 18a jarcento evoluis la tekstila industrio kaj la maŝinkonstruado. La unua fabriko en Eŭropo konstruiĝis 1770-1772 de Johann Heinrich Schüle kiel palaco. Tie 350 homoj samtempe povis surpresi katunon.
Dum la dua mondmilito la urbo tre suferis pro la bomboj, precipe pro la bombnokto je la 25a ĝis la 26a de februaro en 1944.
Esperanto
UEA havis en 1910 en tiu ĉi urbo UEA-kongreson, kaj en 1985 la Universalan Kongreson de Esperanto.
Tri kongresoj de SAT okazis tie, en 1970, 1977 kaj 1997.
Vidindaĵoj
- Romia muzeo
- Urbdomo kun Perlachturo
- Fuggerei
- Marioneta teatro
Partneraj urboj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la urbo greke reta urba plano greke paĝoj de la universitato Augsburg greke La Esperanto-Lingvoklubo Augsburg
|