Julio Baghy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:
| esperantiĝis en = [[1911]]
| esperantiĝis en = [[1911]]
}}
}}
'''Julio BAGHY''', originale '''BAGHY Gyula''' ({{prononco|ˈbɒgi ʝulɒˈ }}, pseŭdonime '''Jobo''' kaj '''Paĉjo'''), (naskiĝis la [[13-a de januaro|13-an de januaro]] [[1891]] en [[Szeged]], mortis la [[18-a de marto|18-an de marto]] [[1967]] en [[Budapeŝto]]) estis [[verkisto]] kaj [[aktoro]]. Naskita en [[Hungario]], li lernis [[Esperanto]]n en [[1911]] kaj komencis sian laboron por la [[Esperanto-movado]] dum sesjara milita kaptiteco en [[Siberio]]. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto]]. Dum la dua mondmilito li laboris kiel teleraro-lavisto en maldigna nokta klubo en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).
'''Julio BAGHY''', originale '''BAGHY Gyula''' ({{prononco|ˈbɒgi ʝulɒˈ }}, pseŭdonime '''Jobo''' kaj '''Paĉjo'''), (naskiĝis la [[13-a de januaro|13-an de januaro]] [[1891]] en [[Szeged]], mortis la [[18-a de marto|18-an de marto]] [[1967]] en [[Budapeŝto]]) estis [[verkisto]] kaj [[aktoro]]. Naskita en [[Hungario]], li lernis [[Esperanto]]n en [[1911]] kaj komencis sian laboron por la [[Esperanto-movado]] dum sesjara milita kaptiteco en [[Siberio]]. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto]]. Dum la dua mondmilito li laboris kiel teleraro-lavisto en maldigna noktoklubo en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).


== Lia vivo ==
== Lia vivo ==

Kiel registrite je 04:04, 23 sep. 2017

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Julio Baghy

Portreta foto kun aŭtografo, ĉ. 1925
Persona informo
Aliaj nomoj Jobo, Paĉjo
Naskiĝo 13-an de januaro 1891
en Szeged, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de marto 1967
en Budapeŝto, Hungario
Mortokialo malsano
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Julio Baghy
Familio
Patro Gyula Baghy
Patrino Mária Bodrogi
Okupo
Okupo aktoro • romanisto • poeto • eldonisto • esperantistoverkisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj Cseh-metoda instruisto
Akademiano vicprezidanto de AE
Esperantistiĝis en 1911
vdr

Julio BAGHY, originale BAGHY Gyula ([ˈbɒgi ʝulɒˈ ], pseŭdonime Jobo kaj Paĉjo), (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Dum la dua mondmilito li laboris kiel teleraro-lavisto en maldigna noktoklubo en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).

Lia vivo

Lia patro estis drama aktoro kaj lia patrino estis teatra sufloro. Post siaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin. Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Reveninte al Hungarujo post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de literaturaj vesperoj, ktp.


Esperanto-movado

Karikaturo de Baghy fare de Serge Sire (aperis en La Ondo de Esperanto en 2006 n°3, ilustraĵo por La Grupfeino, novelo de Baghy )

Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj, ekzemple en UK 1923 en Nurembergo kun Teatra trupo de Literatura Mondo. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado li ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.

Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.

Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, Preter la Vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimado de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen forigi nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran versfaran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.

Kiel novelisto, en Dancu, Marionetoj! (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne-eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.

En Migranta Plumo ni trovas liajn dramprovojn. En sia verkado komence de 1930-aj (La Vagabondo Kantas, simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933)), Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al satiro kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko: La Teatra Korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.

Du el liaj verkoj ricevis akademiajn premiojn. Multaj liaj noveloj kaj poemoj aperis en diversaj lingvoj.

Citaĵo
 Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj… Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco. Ulrich Lins 

Resumo el la biografia resumo

  • 1891, naskiĝo en familio de geaktoroj
  • 1894, naskiĝo de fratino, kiu post monatoj mortiĝas, kio afliktegas Julion
  • 1896, eklegado kaj malkonstanta lernado
  • 1903, influo de du libroj, Don Kiĥoto (Cervantes) kaj Koro (Edmondo de Amicis)
  • 1908, eklernado aktore kaj ekverkado
  • 1909, ekkono pri Esperanto
  • 1910, eklaboro profesie teatre
  • 1911, eklerno de Esperanto
  • 1913, edziĝo kaj naskiĝo de filino
  • 1915, soldato; septembre kaptita al Rusio: en kaptitejoj instruis Esperanton kaj agadis kaj teatre kaj verkade
  • 1920, reveno hejmen malsana porĉiame, familio disiĝis
  • 1921, ekaktivado esperantisme
  • 1922, fondo kun Kalocsay kaj Teodoro Schwartz de Literatura Mondo, ekveturis por disvastigi Esperanton
  • 1923 UK en Nurenbergo
  • 1924, edziĝo al Elizabeta Zsiros (1891-1977) kiu ege kunlaboros kun li
  • 1925, UK en Ĝenevo
  • 1929, UK en Budapeŝto
  • 1930, UK en Oksfordo
  • 1930-38, traveturado de tuta Eŭropo por gvidi kursojn
  • 1932, UK en Parizo
  • 1933, Zamenhofaĵoj en Varsovio
  • 1935, malfacilaĵoj pro Horthy-reĝimo en Hungario, UK en Romo
  • 1936, UK en Varsovio
  • 1939, akademiano, pro dua mondmilito malfacilaĵoj kaj perdo de la filino
  • 1950, periodo de Granda Silento, malfacilas rilatoj kun eksterlandanoj, provizore laboris kiel policano
  • 1956, revivigo de la Esperanta Movado en Hungario, UK en Kopenhago
  • 1958, reaperis la perdita filino en Ĉeĥoslovakio
  • 1959, UK en Varsovio
  • 1961, UK en Harogato, diversaj malsanaj periodoj
  • 1963, UK en Sofio
  • 1966, UK en Budapeŝto
  • 1967 morto en marto[1]

Verkoj

Laŭ alfabeta ordo

Laŭ kronologia ordo

  • 1923, Preter la Vivo, Poemaro, Budapest, Literatura Mondo, 1923, 124 p.
  • 1925, Viktimoj, romano el la vivo de siberiaj miltkaptitoj, Budapest, Hungara Esperanto Instituto, 1925, 162 p.
  • 1926, Pilgrimo, poemaro, Budapest, aŭtoro, 1926, 124 p.
  • 1927, Dancu, Marionetoj!, novelaro, Budapest, aŭtoro, 1927, 173 p.
  • 1929, Migranta Plumo, teatraĵoj, noveletoj, poemoj, Budapest, Hungarlanda Esperanta Societo, 1929, 158 p.
  • 1930, Hura!, ne romano, nur grimaco, Budapest, Literatura Mondo, 1930, 411 p.
  • 1931, Printempo en la Aŭtuno, rakonto pri dolĉe melankolia rakonto, Köln, Heroldo de Esperanto, 1931, 113 p.
  • 1933, Sur Sanga Tero, mozaikromano. Daŭrigo de la romano Viktimoj, Budapest, Szalai, 1933, 264 p.
  • La Vagabondo Kantas, simplaj versoj, Budapest, Szalay, 1933, 59 p.
  • Verdaj Donkiĥotoj, Budapest, Szalay, 1933, 221 p.
  • 1934, La Teatra Korbo, senpretenda babilado, Leiden, 1934, 110 p.
  • 1937, La Verda Koro, facila romaneto el la vivo de Esperantistoj en Siberio por komencantoj, por daŭrigaj kursoj, Budapest, 1937, 97 p.
  • 1958, Sonĝe sub Pomarbo, triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj, La Laguna, Régulo, 1966, 111 p.
  • 1967, Eterna Printempo, 1967, 22 fol.
  • 1970, Aŭtuna Foliaro, poemaro, Oosaka, Pirato, 1970, 153 p.
  • 1977, En Maskobalo, kvin unuaktaĵoj, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1977, 141 p.[2]
  • 1977, Metodiko-demandaro

Pri li

  • Arĝenta Duopo, jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapest, Literatura Mondo, 1937, 327 p.
  • William Auld, Facetoj de Esperanto, Londono, Brita Esperanto-Asocio, 1976, 51 p.
  • Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora, la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983.
  • Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro, Esperanto en Perspektivo, faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo, Londono, Rotterdamo, UEA, 1974, XXXI, 844 p.
  • Ora Duopo, jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1966, 183 p.[3]

Bildaro

Rete legeblaj verkoj

Kantoj kaj poemoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Por la tuta ĉapitro Marjorie Boulton, Poeto fajrakora: la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983. pp. 119-126.
  2. Por la tuta ĉapitro Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora, la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983. pp. 141-142.
  3. Por la tuta ĉapitro Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora, la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983. pp. 143-144.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Julio Baghy » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»