Statistiko de Esperantujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La statistiko de Esperantujo traktas ĉiujn kampojn de Esperanto, kie eblas atingi laŭnombran priskribon de la stato kaj evoluo. Ĝi servas por ekscii kaj kompreni tion kaj por doni fidindan bildon al la Esperanto-parolantoj mem kaj al la ekstera mondo.

La plej ofte publikigitaj nombroj verŝajne estas tiuj pri membroj. Estas tamen multaj indikoj, ke la membronombroj de UEA kaj de ĝiaj Landaj Asocioj ne respegulas la ĝeneralan evoluon de Esperantujo, almenaŭ dum la pasintaj jardekoj. Konstateblas stagnado de la kvanto de Individuaj Membroj de UEA kaj malkresko en multaj Landaj Asocioj. Kontraste dum la pasintaj jardekoj kreskis la nombroj de partoprenantoj en renkontiĝoj, de PasportaServanoj, de la muzikproduktado, de denaskuloj, de interretaj paĝoj kaj de Esperanto en Afriko kaj pluraj landoj de Azio. Ankaŭ la esplorado de Esperanto en lingvistiko kaj aliaj sciencoj plioftiĝas.

Laŭ pluraj indikoj Esperanto atingis inter la internacie uzataj lingvoj de la mondo lokon ie inter la 15-a kaj la 50-a; kompare kun la angla la rilato estas proksimume 1:1000 (depende de la kampo ĝenerale inter 1:500 kaj 1:2000).

Komparante la uzadon de lingvoj indas fari distingon inter ennacia kaj internacia uzadoj. Oni ne celas per Esperanto anstataŭi la ennacian uzadon, do ne vere gravas por komparo ekzemple la nombro de interretaj paĝoj en nacia lingvo destinitaj nur al loka uzo (ekzemple informoj de loka vendejo). Bedaŭrinde estas tre malfacile eltrovi, kiom el la uzado de nacia lingvo kiel la angla estas ennacia kaj kiom internacia. Kutime la uzadonombroj montras la entutan uzadon de naciaj lingvoj; kompare kun tio Esperanto havas pli malbonan pozicion ol kompare kun la internacia uzado. Sekve do la situacio por Esperanto estas ĝenerale iom pli pozitiva ol tion montras la nombroj kaj rilatoj.

Statistikoj pri ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Hungario[redakti | redakti fonton]

En Hungario en la jaroj 1995 ĝis 1999 ĉiujare inter 500 kaj 600 homoj trapasis ŝtate rekonitan ekzamenon pri Esperanto, plejparte en la meza nivelo; supozeble la situacio en la antaŭaj jaroj estis simila. Jam ekde la jaro 1966 oni povas trapasi ekzamenon pri Esperanto ĉe la Ŝtata Lingvoekzamena Komisiono en baza, meza kaj supera gradoj kaj ankaŭ en pluraj fakaj terenoj.

Ekde 1998 studentoj de altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon nur post ŝtate rekonita ekzameno pri unu aŭ du fremdlingvoj. En la jaro 2000 oni registris ankaŭ Esperanton. Ĉefe pro la rapida ebleco plenumi la kondiĉon por la diplomo la suma ekzamennombro tuj supreniris al 1627 kaj post du jaroj komencis ondumi ĉe 5000. Temas pri proksimume 3500 ekzameniĝantoj ĉiujare, ĉar ĉirkaŭ la triono de la ekzamenoj estas malsukcesaj - la studantoj preferas frue provi la ekzamenon. Sume de 2000 ĝis 2019 okazis pli ol 69 mil ekzamenoj kun proksimume 39 mil sukcesintoj[1].

Ekde 2002 inter 2 kaj 5 procentoj de tiuj ŝtate rekonitaj lingvoekzamenoj en Hungario estis pri Esperanto. Post la angla (ĉ. 50 %) kaj la germana (ĉ. 25 %) ĝi ofte troviĝis sur la tria loko, similrange kun la franca.

Granda parto de la ekzameniĝantoj estas homoj, kiuj jam laboras kaj dume akiras diplomon. Ĉar la nombro de tiuj studentoj en la jaroj ekde proks. 2010 malgrandiĝis, atendeblis same redukto de la kvanto de ekzamenoj. kiu fakte okazis. Ĝis nun (2019) ĉiujare plu almenaŭ 700 homoj sukcese trapasis ekzamenon (maksimumo estis 3261 sukcesintoj en 2007).

La posta tabelo kunigas nombrojn el revuo Esperanto kaj similajn (kvankam ne tute egalajn) statistikojn de la Hungara Institucio pri Edukado - Kreditiganta Centro pri Fremdlingvaj Ekzamenoj (nyak.hu). Tiu institucio kontrolas kaj inspektas la memstarajn ekzamenajn centrojn; la ekzamenojn pri Esperanto okazigas la Ekzamena Centro Origo.

Hungaraj ekzamenoj 2000 - 2019
Jaro Enpagintoj Ekzamenitoj Sukcesintoj Ekzamenitoj Sukcesintoj[2]
(laŭ revuo Eo[3]) (laŭ nyak.hu[4])
2000 474 ..
2001 3732 2406 2049 2013 ..
2002 5979 4731 3687 3785 ..
2003 5193 4251 2981 3132 ..
2004 4680 3215 2294 2422 ..
2005 5350 3840 2840 2985 2985 ?
2006 4965 3933 3008 3991 (4089?) 2839
2007 5493 4155 3235 6163 3261
2008 4990 3642 2551 5596 2570
2009 4883 3967 2310 5586 2332
2010 .. 5422 2310
2011 .. 5240 2028
2012 .. 3699 1808
2013 .. 3613 1574
2014 .. 3342 1447
2015 .. 2993 1212
2016 .. 3212 1301
2017 .. 2254 934
2018 .. 2091 800
2019 .. 1861 740[5]
Sume (truoj!) 45.265 (2001-9) 34.140 (2001-9) 24.955 (2001-9) 69 874 (2000-19, min.) 28 141 (2005-19)
Laŭ revuo Eo
(nur 2001-4)
11 011 (2001-4) 11 011 (2001-4)
Sume 2001-19
(kun revuo Eo)
. 39 152

Inter 2001 kaj 2009 laŭ revuo Esperanto entute 4415 homoj trapasis bazan ekzamenon (B1), buŝe aŭ skribe; el tiuj sume 2478 homoj trapasis ambaŭ ekzamenojn. La mezan ekzamenon (B2) sukcesis entute 19 431 homoj; el tiuj 6236 personoj ekzameniĝis nur buŝe, 5051 nur skribe kaj 8144 ambaŭforme. La superan ekzamenon (C1) trapasis 1109 homoj; el tiuj 259 nur buŝe ekzameniĝis, 260 nur skribe kaj 590 ambaŭforme.[3]

Laŭ la aĝa distribuo en unu el la kursocentroj (tiu de Eventoj) ĉirkaŭ 80 % de la kursanoj estis inter 24 kaj 37 jaroj (kp. la grafikon de Esperanto-kursoj laŭ aĝo-distribuo; horizontale aĝo, vertikale procentaĵo).

Abiturientaj ekzamenoj en Hungario[redakti | redakti fonton]

En Hungario en 2011 Esperanto havis la 15-an rangon inter la elekteblaj fremdaj lingvoj, pri kiuj la abiturientoj ekzameniĝis.[6]

Lingvo Nombro de ekzamenitoj
2011
angla 59 mil
germana 25 mil
franca 1008
itala 623
latina 398
hispana 299
rusa 80
romaa 32
malnovrumana
("beas")
30
rumana 30
slovaka 29
kroata 22
japana 21
ukraina 12
Esperanto 8
portugala 7
hebrea 6
finna 6
nederlanda 5
pola 5
serba 5
bulgara 2
ĉina 2

Edukado.net[redakti | redakti fonton]

UEA lanĉis en 2008 novan ekzamensistemon pri Esperanto, Komuna eŭropa referenckadro, laŭ la reguloj de la Konsilio de Eŭropo. Tiun sistemon prizorgas ĉefe Edukado.net, kiu ekzamenis inter 2008 kaj fino de 2014 entute 1637 homojn (1509 sukcesis)[7].

Naciaj movadaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj landoj havas landan ekzamensistemon, sen oficiala valoro ekster la Esperanta movado.

En Italio la Itala Instituto de Esperanto dum la jardeko 2004-2013 sukcese ekzamenis 766 homojn laŭ landa 3-grada ekzamensistemo[8].

Statistikoj pri aliaj kampoj de Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Adresaro de la Esperantistoj:
Evoluo de la suma nombro de adresoj inter 1890 kaj 1909

Adresaro de la Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1890 kaj 1909 aperis en 29 t.n. serioj la "Adresaro de la Esperantistoj" (konata sub diversaj titoloj). En 1890 enestis mil adresoj. La lasta registrita esperantisto, en 1908 (Serio XXIX), ricevis la numeron 21915.

Afriko[redakti | redakti fonton]

En la pasintaj jardekoj Esperanto disvastiĝis en multaj regionoj de Afriko. Kreiĝis Esperanto-asocioj en deko da afrikaj landoj; en plia deko ekzistas kelkaj lokaj kluboj.

La disvastiĝo de Esperanto en Afriko estas konstatebla ankaŭ per la nombro de gastigantoj en Pasporta Servo. PS havis en 1988/89 entute 18 adresojn en Afriko; en 2005 estis sume 59. Tio estas mezuma jara kresko de ĉirkaŭ 7,2 %. La proporcio de afrikaj adresoj inter ĉiuj PS-gastigantoj kreskis de 2 % al 4,3 %.

Azio[redakti | redakti fonton]

En intervjuo kun la gazeto 'The Hindu' organizanto de la kvina Azia Kongreso de Esperanto en 2008 rakontis, ke Esperanto venis al Barato antaŭ nur 25 jaroj[9]. Nun oni sukcese organizis Azian Kongreson en Bangalore. Sen kresko tio ne klarigeblas.

En Nepalo en 1990 ne ekzistis loka Esperanto-komunumo. Laŭ la vikipedia artikolo pri Nepala Esperanto Asocio la retlisto nepalesperanto havas nun 219 membrojn.

En Srilanko la komenco de la esperanta historio estis ligita al vizitoj de instruemaj eksterlandaj esperantistoj. La loka movado naskiĝis verŝajne en 1979, kiam s-ino Vilma Sindona Eichholz vizitis la insulon. Dum kelkaj jaroj la nombro de esperantoparolantoj estis malpli ol 10 personoj. Menciindas la poresperanta aktiveco, informado de S-ino Daya Wickramasinghe[rompita ligilo] profesorino en la Universitato de Kelaniya. En 1983 kaj 1984 Stefano Keller vojaĝis al Srilanko, prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn en la publika biblioteko de Kolombo, en la universitatoj de Kolombo, Kelaniya, kaj en la laborministerio. Rezulte de tiu agado la nombro de esperantoparolantoj (je diversaj niveloj de parolkapablo) kreskis proksimume ĝis ĉirkaŭ 100 personoj. Post forpaso de la ĉefa loka aktivulo, Daniel Balasingham Jesudason (1994), sekvis malpli aktiva periodo. La srilanka esperanto-movado revigliĝas en 2008: laŭ informoj de s-ro U. Zeiter Perera, Srilanka Esperanto Asocio (SLEA) havas 40 membrojn. Tutcerte karakterizas ankaŭ la srilankan movadon tiu fakto, lau kiu ne ĉiu parolanto de la internacia lingvo membras en loka grupo, asocio.

Diplomatoj[redakti | redakti fonton]

El diversaj landoj venis kaj venas diplomatoj parolantaj Esperanton, ekzemple Ralph Harry, iama ambasadoro de Aŭstralio ĉe UN, György Nanovfszky, iama ambasadoro de Hungario en Moskvo (ekde ĉirkaŭ 1992) kaj prezidinto de Hungara Esperanto Asocio (ĝis ĉirkaŭ 2006) kaj Ulrich Brandenburg, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo de 1974 ĝis '75 kaj nuna ambasadoro de Germanio en Rusio.

En Germanio nuntempe almenaŭ tri diplomatoj flue parolas Esperanton kaj dum multaj jaroj partoprenis en la Esperanto-komunumo. Temas krom Ulrich Brandenburg pri Horst Gruner (kunverkinto de la germana versio de Gerda malaperis, laŭ la stato de 2008 ataŝeo pri ekonomio en la germana ambasadejo en Jaundo, Kameruno) kaj Marko Naoki Lins (GEJ-prezidanto de 1996 - 2000 kaj direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005; kiu laŭ Ukrainia Esperanto Asocio[rompita ligilo] en 2008 laboris en la ambasadejo de Kievo, nun (2011) en Berlino, Germanio). Konsiderante, ke Germanio havas proksimume 1700 diplomatojn en la t.n. supera servo, proksimume unu el 550 germanaj diplomatoj flue parolas Esperanton; tio kompreneble estas samtempe la rilato inter Esperanto kaj la angla en tiu kampo.

Enketoj pri diversaj temoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj enketoj esploras plej diversajn temojn, ekzemple "Kiaj ni estas"[rompita ligilo], kie 31 partoprenintoj de renkontiĝo en Jekaterinburg (aŭg. 1997) respondis interalie, ĉu la kunulo (se ili havas) parolas Esperanton (8 jes, 8 ne), ĉu la infanoj (se ili havas) parolas Esperanton (7 jes, 14 ne), el kiuj fontoj ili eksciis pri Esperanto (el gazeto 8, el libro 8, el afiŝo kaj anonco 6 ktp.), kiamaniere ili lernis Esperanton (ĉeesta kurso 18, aŭtodidakte 12, koresponda kurso 4 ktp.) aŭ kiam la entuziasmo pri Esperanto estis la plej granda (ĉe plej multaj, 13, en la unua esperantista renkonto).

Esperanto-asocioj - membroj kaj landoj[redakti | redakti fonton]

Ofte eblas legi la opinion, ke membro-nombroj estas taŭga maniero por prijuĝi la staton de Esperanto kaj Esperantujo. Indas tamen konsideri, ke Esperanto-asocioj fondiĝis ĉefe antaŭ multaj jaroj por respondi al tiamaj bezonoj; hodiaŭ multajn el tiuj funkcias transprenis ofertoj en la interreto: Kontakton kun aliaj Esperanto-parolantoj per sociaj retoj, ĉiutagaj informoj sur retpaĝoj (pli rapidaj ol paperaj gazetoj), voĉa interparolado per Skajpo, prelegoj ĉe youtube... Ne estas miraklo, se multaj Esperanto-parolantoj ne plu vidas avantaĝon el asocia membreco.

UEA[redakti | redakti fonton]

Landoj[redakti | redakti fonton]
Grafiko pri la proksimuma nombro de Landaj Asocioj de UEA inter 1948 kaj 2013. Bv. konscii, ke la datuma bazo (ĉi tiu vikipedia artikolo pri la LA-oj de UEA) estas iom nefidinda; la nombroj por unuopaj jaroj povas esti iomete aliaj.

En la pasintaj sepdek jaroj la nombro de landoj kun Esperanto-asocio aliĝinta al UEA kreskis de proks. 20 al 70; krome estas kelkaj landoj kun asocioj membrantaj en TEJO, Civito aŭ aliaj tegmentaj organizaĵoj.

Membroj[redakti | redakti fonton]
UEA-Membraro 1908 - 2007. Individuaj Membroj (verda) kaj Aligitaj Membroj tra Landaj Asocioj (rozkolora)

La membronombroj de UEA montras resuman stagnadon inter 1949 kaj 2007: Antaŭ ses jardekoj estis 5.927 Individuaj Membroj, en 2007 estis 6.011. Ĉe la Aligitaj Membroj la unua nombro estas 12.822, tiu el 2007 estas 11.477. Sume UEA havis 18.749 membroj en 1949 kaj 17.488 en 2007. Indas noti, ke la Aligitaj Membroj en 1949 venis el ĉirkaŭ 20 Landaj Asocioj, dum hodiaŭ UEA havas pli ol 60; multaj Landaj Asocioj, ĉefe en Eŭropo, draste perdis membrojn - la perdon kovris la aliĝo de novaj asocioj.

La nombro de Individuaj Membroj restis relative stabila; ĝi ondumis en tiuj ses jardekoj nur inter 5.713 kaj 8.071. Kontraste la nombro de Aligitaj Membroj kreskis de ĉirkaŭ 10.000 komence de la kvindekaj jaroj al maksimumo de 36.351 en 1987. Jam en 1991 el tio restis nur 19.146, en 2002 nur 10.549. La kresko en la kvindekaj jaroj (de ekzemple 10.723 membroj en 1954 al 25146 en 1959) ŝuldiĝis al aliĝo de pluraj asocioj, ne al kresko interne de Landa Asocio: Alvenis interalie tiuj en Germanio, Finnlando, Pollando, Japanio, Bulgario kaj Jugoslavio. Plia rapida kresko okazis de 1979 (24.533) ĝis 1987 (36.351) pro grandiĝo de membronombroj ĉefe en orienta Eŭropo (la voĉdonrajto en la komitato de UEA dependas de la kvanto de membroj). Jam en 1991 la nombro estis signife sub la nivelo de 1979.

Malfacilas interpreti la sumajn nombrojn de Aligitaj Membroj ĉe UEA, ĉar eniras multaj dekoj da Landaj Asocioj kun diversaj cirkonstancoj. En la sube traktitaj landoj Francio kaj Germanio sperteblas malkresko de la membraro.

Laŭ ofta klarigo membroperdo estas nuntempe ĝenerala fenomeno de asocioj. Tamen oni povas konstati, ke kelkaj asocioj prosperas, kiel tiuj de aŭtomobilveturantoj kaj pri mediprotektado.

Francio[redakti | redakti fonton]

Membraro en Francio 1901 - 2006

La membronombroj en Francio montras konstantan malkreskon ekde multaj jardekoj. En 1963 estis 1553 membroj en Espéranto-France, en 2006 estis ĉirkaŭ 750.

Germanio[redakti | redakti fonton]

La Germana Esperanto-Asocio spertis malkreskon ekde la kvindekaj jaroj. En la pasinta jardeko laŭ oficiala informo okazis malkresko de 1325 membroj en 1994 al 1064 en 2006, kio signifas mezuman membroperdon de 2 % jare.

Familioj kaj denaskuloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Denaskaj Esperanto-parolantoj.

Ĝis la fino de la sepdekaj jaroj ne okazis ĝenerala Esperanto-renkontiĝo, kie partoprenis iom pli granda nombro de infanoj. Tutmonde ekzistis ĉefe unu infana renkontiĝo, la Internacia Infana Kongreseto (IIK, paralele al UK), kie kunvenis kaj plu kunvenas kutime inter dudek kaj kvardek infanoj ekde ses jaroj; la supra aĝolimo komence estis dek du jaroj, sed intertempe kreskis al dek ses. En la jaro 1950 okazis la unua IIK, en 2009 okazas la 40-a (en kelkaj jaroj ne okazis).

Speciala renkontiĝo por denaskaj infanoj estas Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF), kiu ekzistas ekde 1979. En la komenca jardeko la nombro de partoprenantoj variis inter 20 kaj 40; ekde 1994 la nombro altiĝis al 60 ĝis 90 partoprenantoj[10]. Proksimume la duono el ili estas infanoj.

Dum la okdekaj jaroj kreiĝis Printempa Semajno Internacia (PSI, unue en 1985) kiel familia renkontiĝo kaj la jarfina Internacia Festivalo (IF, unue en 1979), kie ekde la malfruaj okdekaj jaroj partoprenis ankaŭ gepatroj kun infanoj. Unue dum la jarfino 2002 okazis Novjara Renkontiĝo (NR), en kiu ekde la jarŝanĝo 2006/7 kunvenas kutime ĉirkaŭ sesdek infanoj kaj junuloj kun siaj gepatroj; inter 20 kaj 25 el ili estas denaskuloj. Ekde la grandiĝo de NR la nombro de infanoj en IF multe reduktiĝis. Simila kvanto de infanoj kiel dum NR kunvenas ankaŭ dum PSI; ankaŭ la proporcio de denaskuloj estas simila.

Resume oni povas konstati, ke antaŭ tridek jaroj okazis nur unu porinfana semajna renkontiĝo ĉiujare, dum intertempe estas kvar. En ĉiu el ili partoprenas kutime inter 20 kaj 60 infanoj, el kiuj intertempe preskaŭ duono lernas Esperanton denaske (en REF ĉiuj). La plioftiĝo de la renkontiĝoj signifas, ke multaj infanoj havas plurfoje jare dumferian kontakton kun samaĝuloj, kio multe levis la ligitecon al Esperanto.

Denaskuloj en vikipedio[redakti | redakti fonton]

Inter 200 vikipedio-kunlaborantoj, kiuj indikis almenaŭ nivelon 3 en Esperanto (3: "alta aŭ flua nivelo"; 4: "preskaŭ kiel denaskulo"), troviĝis 9 (do ĉirkaŭ 4,5 %), kiuj parolas la lingvon denaske (stato de aŭgusto 2008; en jan. 2014 estas 243 kun nivelo 3, 84 kun nivelo 4 kaj 7 kun denaska nivelo, do ĉirkaŭ 2 % da denaskuloj inter 243+84=327. Aŭ 7 denaskuloj inter 84 preskaŭ-denaskuloj, do 8,3 %)[11].

Nombro de denaskuloj 1904 - 2010[redakti | redakti fonton]

En 1904 naskiĝis la unua denaskulo; en la jarlibro de UEA en 1961 publikiĝis listo de 58 denaskuloj. Pri la stato de hodiaŭ ekzistas diversaj taksoj, ekzemple "inter 200 kaj 2000" kaj "pluraj mil" denaskuloj. La "Rondo Familia" havis registron pri 350 Esperanton parolantaj familioj en 1995[12]. La hungara censo de 2001 nombris entute 4 575 Esperanto-parolantojn, el kiuj 4 407 homoj informis, ke Esperanto estas negepatra lingvo; teorie tio povus signifi, ke 168 homoj estus Esperanto-denaskuloj (3,7 % de la nombritaj Esperanto-parolantoj, unu homo inter 27 Esperanto-parolantoj), sed verŝajne la vera nombro estas multe malpli alta - kelkaj homoj supozeble ne indikis, ke ili estas ne-denaskuloj.

Denaskuloj de dua kaj tria generacio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1994 "The Encyclopedia of Language and Linguistics" menciis, ke ekzistas denaskuloj de dua kaj tria generacio, ĉe kiuj do unu el la geavoj jam lernis Esperanton denaske[13].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto aperas kiel parolata lingvo en kelkaj longaj filmoj (ekz. Angoroj), en beletraj filmetoj de kelkaj minutoj (ekz. ĉe youtube) kaj en filmitaj prelegoj kaj diskutoj (ankaŭ ofte ĉe youtube). Krome Esperanto estas uzata kiel subteksta lingvo en diversaj filmoj kaj filmetoj.

TED[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo TED proponas edukajn prelegojn en siaj konferencoj kaj ofertas la filmojn en interreto; la parolata lingvo ĝis nun ĉiam estas la angla. La longeco de la prelegoj estas inter proks. 4 kaj 18 minutoj. Ekzistas subtekstoj en aliaj lingvoj por multaj el tiuj filmoj. Aktuale (30-a de sept. 2017) ekzistas 2557 prelegofilmoj en la angla; 2434 el ili havas ankaŭ subtekstojn en la brazilportugala, 2427 en la hispana, 2408 en la franca ktp. En Esperanto ekzistas nun 116 prelegoj (6,5 % de ĉiuj prelegoj); Esperanto per tio havas lokon 53 inter entute proks. 110 lingvoj; la loko dum la pasintaj kvin jaroj ondumis inter la 46-a kaj la 58-a loko.

Gastigaj servoj (Pasporta Servo, CouchSurfing k.a.)[redakti | redakti fonton]

Pasporta Servo 1974 - 2008

Pasporta Servo, fondita en 1974 kun 39 gastigantoj, spertis rapidan kreskon ĝis 900 gastigantoj en 1988/89. Sekvis stagno ĝis la jaro 2000, post kio okazis plia kresko al 1364 en la jaro 2005. Ekde tiam la nombroj malkreskis al 1225 en la jaro 2008. Eble tiu malkresko almenaŭ parte ŝuldiĝas al la apero de rete disponeblaj gastigaj servoj, kiel CouchSurfing, kie en 2008 ĉirkaŭ 500 homoj indikis almenaŭ komencan scion pri Esperanto. Se oni kunkalkulas ambaŭ gastigajn servojn, la kresko daŭras - eĉ se oni konsideras, ke ĉe CouchSurfing nur ĉe parto de la enmetitaj adresoj eblas tranokti. (Parte CouchSurfing funkcias kiel Amikeca Reto.) La mezuma kresko de la nombro de gastigantoj ĉe Pasporta Servo inter 1988 kaj 2005 estis ĉirkaŭ 2,4 %, la kresko inter 1995 kaj 2005 estis ĉirkaŭ 5,3 %. La nombro de landoj jam post tri jaroj, en 1977, atingis pli ol 40; sekvis iom-post-ioma kresko ĝis nuntempe ĉirkaŭ 90 landoj.

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

Statistiko pri la Esperanto-gazetaro en la jaro 2006 listigas 15 internaciajn kaj 14 landajn gazetojn[14] el entute supozeble ĉirkaŭ 200 nuntempe tutmonde aperantaj. 11 internaciaj kaj 7 landaj gazetoj respondis, ke ili havas abonkvanton de almenaŭ 500 ekzempleroj; sume tiuj 11 internaciaj gazetoj havas ĉirkaŭ 12 mil ekzemplerojn, dum la 7 plej grandaj landaj havas sume ĉirkaŭ 6 mil ekzemplerojn (eldonlandoj: Japanio, Germanio, Italio, Koreio, Francio, Svedio kaj Ĉeĥio). La eldonritmo varias proksimume inter trisemajna revuo (Heroldo) kaj kvarmonata (Juna Amiko). La revuo Esperanto informas pri 4000 abonoj, kvar gazetoj indikas abonkvanton inter 1000 kaj 1700 (Monato, Heroldo de Esperanto, La Revuo Orienta kaj Esperanto aktuell).

La eldonanto en la plej multaj kazoj estas internacia aŭ nacia Esperanto-asocio; esceptoj estas ĉefe LF-koop, kiu eldonas la gazetojn Heroldo de Esperanto (ĉ. 1000 abonoj), Literatura Foiro (ĉ. 750) kaj Femina (ĉ. 200), dum la eldonejo Sezonoj publikigas la gazeton La Ondo de Esperanto (ĉ. 550 abonoj).

Inteligentuloj[redakti | redakti fonton]

Estas konata fakto el multaj sociologiaj studoj, ke Esperanto-parolantoj mezume havas pli bonan lernejan kaj universitatan edukon ol la loĝantaro ĝenerale. Tio speguliĝas ankaŭ en la membraro de la asocio Mensa, en kiu rajtas membri homoj kun intelekta kvociento pli alta ol 98 % de la loĝantaro. Ekzemple la membrolisto 1992 de la germana Mensa in Deutschland enhavas ĉirkaŭ 1300 membrojn, el kiuj 13 indikas Esperanton kiel unu el siaj lingvoj (ĝenerale sen indiko pri la nivelo). Almenaŭ tri el ili flue parolas Esperanton, kio signifas rilaton inter Esperanto kaj la angla (la plej ofta lingvo parolata de la listigitoj) de almenaŭ 1 : 400 en tiu kampo.

Interlingvistiko, Esperantologio kaj Esperanto-studoj[redakti | redakti fonton]

Edward Symoens kunmetis bibliografion de universitataj kaj altlernejaj diplomverkoj, disertacioj kaj tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko[15]. Inter 1906 kaj 1971 aperis ĉirkaŭ 28 disertacioj, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7.

Esperanto-disertacioj
1971 - 1987

La plej multaj disertacioj inter 1906 kaj 1987 aperis en Hungario (16), Pollando (13), Sovetunio (13), Belgio (10) kaj Francio (10); la tiam du germanaj ŝtatoj kontribuis per 8 (FRG) kaj 7 (GDR); en Japanio aperis same 7, en Italio 6, en Usono 5, en dekkvino da aliaj ŝtataj tri aŭ malpli.

Jaro 1971 1972 1973 1974 1975 1976 1977 1978 1979 1980 1981 1982 1983 1984 1985 1986 1987
Nombro de
Esperanto-disertacioj
0 2 2 2 5 5 8 9 4 8 8 5 6 12 8 8 9

Libroj kaj artikoloj en kaj pri Esperanto kaj Esperantujo[redakti | redakti fonton]

En 2006 en la 'Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj' ("2006 MLA International Bibliography of Books and Articles in the Modern Languages and Literatures") aperis sume 66.884 eroj. El tiuj entute 282 troviĝis en la ĉapitro pri "Internaciaj Lingvoj", kie la plejparto rilatas al Esperanto. Aldone ĉirkaŭ 100 eroj temas pri Esperanto-literaturo - ili aperas komune kun la aliaj literaturaĵoj de la koncerna lando. Esperanto havis do parton de ĉirkaŭ 0,5 % el ĉiuj eroj. Inter la lingvoj, en kiuj registritaj dokumentoj estis verkitaj, Esperanto okupis la 12-an lokon[16].

Interreto[redakti | redakti fonton]

Laŭ studo pri lingvoj en la reto el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche tiutempe ekzistis proksimume 26.795.000 vortoj en Esperanto en la reto[17]; tio estis simila kvanto kiel en la eŭska, latva aŭ litova, iom sub la estona kaj latina, iom super la bretona, albana kaj kimra. Esperanto havis la lokon 27 inter la esploritaj latinliteraj lingvoj. (Estus proksimume loko 40 inter ĉiuj lingvoj.) La rilato al la angla estis proksimume 1:1800. Se sur papera A4-paĝo estas ekzemple 300 vortoj, tiam 27 milionoj da vortoj signifis 90.000 A4-paĝojn aŭ 300 librojn de po 300 paĝoj; la kresko ekde tiam estas grandega.

Dum la jaroj 2006 kaj 2007 la studo Abako ĉiumonate komparis per serĉmaŝinoj la kvanton de interretaj paĝoj en Esperanto kun kelkaj simile grandaj lingvoj. Esperanto havis proksimume 2 milionojn da paĝoj - ĉirkaŭ duonon de la kvanto en la slovena, ĉirkaŭ duoblon de eŭska kaj kimra. Tiutempe Esperanto estis jam antaŭ la latina, kiu atingis duonmilionon da paĝoj.

Ankaŭ raporto de Unesko mencias paĝnombron por Esperanto eltrovitan helpe de Google meze de 2008, avertante ke la metodo estas tre necerta. Laŭ tio Esperanto havis ĉirkaŭ 3,74 milionojn da paĝoj, ĉirkaŭ 0,01 % de ĉiuj retpaĝoj[18]. La metodo forte dependas de la lingvo-rekonaj algoritmoj, pri kiuj oni scias, ke ili ekzemple en la kazo de la angla nur malbone funkcias. Por havi pli klaran bildon verŝajne necesos atendi la pluan evoluon de tiuj algoritmoj.

Vizitantoj al lernu.net (nov. 2004—nov. 2014)

La vizitado de esperantlingvaj paĝoj supozeble kreskas; ekzemplon de rete atingebla (por aliĝintoj) statistiko pri vizitoj donas Lernu.net Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine, sur kies ligitaj paĝoj eblas vidi ankaŭ la evoluon laŭ monatoj. Interesa estas la aĝo de uzantoj de Lernu.net; la mediano de la aĝo estas 28 jaroj (do po duono de la uzantoj estas sub kaj super tiu aĝo). 22 jarojn havas la grupo kun la plej multaj uzantoj. La suba grafiko montras la laŭaĝan dividon de ĉ. 127 000 registritaj uzantoj de lernu.net.

Interkonaj retejoj (Facebook k. a.)[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj interkonaj retejoj disponeblaj en Esperanto kaj/aŭ uzataj de Esperanto-parolantoj, ekz. Facebook kaj Ipernity.

Facebook[redakti | redakti fonton]

La retejo Facebook, kiu estas la plej aktive vizitata interkona retejo (laŭ esploro farita en februaro 2009[19]), havas grupon por Esperanto-ŝatantoj[20] kun pli ol 14 000 membroj (stato de aŭgusto 2014). Facebook krome montras la anglalingvan artikolon pri Esperanto el vikipedio; tiu temo havis (en feb. 2014) 27.000 ŝatantojn kaj 140.000 Facebook-uzantoj (laŭ propra informo ĉe Facebook) parolas Esperanton; en aŭg. 2014 Facebook informis pri 30.023 ŝatantoj de la temo kaj pri 350.000 uzantoj, kiuj indikas paroli la lingvon[21] (ne tre kredinda kresko de +150%). Laŭ la informo en januaro 2016 sume 22.468 ŝatas ĉi tiun temon kaj 330.000 uzantoj parolas la lingvon; la statistiko estas do tre necerta.

Facebook krome informas pri la procentaĵo de priskribaj teksteroj, kiuj ekzistas en Esperanto. La procentaĵo ondumas inter 50 kaj 80 procentoj, sen videbla kaŭzo. En jan. 2016 estas 76 %.

Vikipedio[redakti | redakti fonton]

  • Nombro de artikoloj. Esperanto superis la limon de 100 000 artikoloj en vikipedio en la 15a de junio 2008; laŭ la kvanto de retpaĝoj ĝi havas proksimume lokon 20[22]. En septembro 2009 vikipedio havis ĉirkaŭ 118.000 artikolojn kaj per tio rangon 22; fine de oktobro 2013 enestis 187 891 artikoloj kaj havis per tio rangon 32; najbaraj lingvoj tiurilate estas la turka, kazaĥa, slovaka lingvoj (220 000 ĝis 188 000) super Esperanto kaj la dana, eŭska kaj litova lingvoj sub Esperanto(183 000 ĝis 162 000).
  • Rigardado (Esperanto-vikipedio). Laŭ la analiza paĝo tools.wmflabs.org/siteviews en majo 2020 la Esperanto-vikipedio havis laŭ la sumo de ĉiuj paĝorigardoj inter la cent vikipedioj kun plej multaj paĝoj (laŭ List of Wikipedias) la lokon 66 (komparo de la rigardoj dum la 12 monatoj majo 2019 ĝis aprilo 2020). Mezume tage okazis 59.000 rigardoj. Tuj antaŭ kaj post Esperanto estis lingvoj kun 310.000 (islanda) ĝis 33 milionoj (birma) da parolantoj; eblas do diri, ke la Esperanto-vikipedion oni rigardas simile multe kiel vikipediojn de lingvoj kun kelkaj cent mil ĝis kelkaj milionoj da parolantoj.[23] - En marto 2008 laŭ la rigardado de (la mil plej ofte rigardataj) vikipedio-paĝoj Esperanto havis la lokon 43 inter la vikipedioj; la rilato al la angla estis proksimume 1:1300. Laŭ la statistiko fine de julio 2009 pri ĉiuj vikipediaj paĝoj la Esperanto-versio ricevis hore iom super 11.000 rigardojn kaj per tio tenis rangon 34[24]; ĝis la fino de oktobro 2010 la nombro kreskis al 15 146 rigardoj hore, la rango falis al 38; en oktobro 2013 la nombro estis 10 829 kaj la rango 47. "Najbaraj" lingvoj tiurilate estas la latva, bosna, asera lingvoj (13 000 ĝis 12 000 rigardoj hore) super Esperanto kaj la albana, eŭska kaj tamila lingvoj sub Esperanto (ĉ. 9000 rigardoj hore). La rilato al la angla estis ĉirkaŭ 1:700 en julio 2009, ĉirkaŭ 1:1000 en okt. 2010, ĉirkaŭ 1:1350 en okt. 2013, ĉirkaŭ 1:4400 en majo 2020. Oni konsciu, ke malfacilas ĉe rigardado havi precizajn nombrojn pro la multaj robotaj vizitoj.
  • Rigardado ('Esperanto' en nacilingvaj vikipedioj). La artikolo 'Esperanto' tenas proksimume rangon 4000 en la grandaj nacilingvaj vikipedioj (inter 854 en la kataluna kaj 5591 en la angla; 7155 en la itala por 'Lingua Esperanto'). En kelkaj vikipedioj la artikolo 'Esperanto' havis grandegan rigardadon en la 15-a de decembro, kio iom influis la statistikon.
  • Redaktoj. Oni konsideras, ke la redaktado plibonigas la kvaliton. Ĝis septembro 2009 la Esperanto-versio atingis ĉirkaŭ 2,5 milionojn da redaktoj kaj per tio rangon 30[25].
  • Registritaj uzantoj. Laŭ tio Esperanto havis rangon 38 (ĉ. 24.000 uzantoj) en sept. 2009[25].
  • Partopreno. Se oni komparas la nombron de redaktantoj kun la nombro de parolantoj de lingvo, oni konstatas, kiom aktive iu lingvo-komunumo partoprenas en la kreado de vikipedio; oni konsideras nur tiujn homojn, kiuj faris almenaŭ kvin redaktojn. Se oni taksas la nombron de Esperanto-parolantoj per 1 miliono da homoj, oni alvenas al la rezulto de 109 redaktantoj inter miliono da parolantoj, iom simila al la norvega, finna, islanda kaj sveda (ĉiuj inter 130 kaj 95)[26].
  • Bildoj. Relative aktivaj estas la Esperanto-parolantoj pri aldono de bildoj. Enestas pli ol 12.000, kio signifas rangon 19[25].
  • Kresko. La Esperanto-vikipedio kreskas laŭ la koncerna statistiko per ĉirkaŭ 15 000 artikoloj jare - iom malpli ol simile grandaj alilingvaj vikipedioj (entute tiurilate proksimume rango 35), pro kio atendeblas plia malaltiĝo de la rango laŭ nombro de artikoloj. Inter januaro kaj majo 2009 ĉiutage aldoniĝis mezume 37 artikoloj[27] (iom super mil monate); tio signifas proksimume rangon 35 ĝis 40.

En la suba tabelo "Artikolnombro" estas la sumo de ĉiuj artikoloj en la koncerna vikipedio, 'Rigardoj' estas la nombro de rigardoj al la artikolo pri Esperanto, 'Rango' la rango kompare kun ĉiuj artikoloj de la koncerna vikipedio. En kelkaj vikipedioj la artikolo ne nomiĝas 'Esperanto' sed ekzemple 'Lingua Esperanto' (en la itala); tio supozeble influas la statistikan rezulton.

Rigardado de 'Esperanto' en nacilingvaj vikipedioj[redakti | redakti fonton]

Oni konsciu, ke la monataj rigardado-nombroj povas iom oscili, ĉefe depende de mencioj de Esperanto en la amaskommunikiloj.

Vikipedio
Artikolnombro[28]
(okt. 2010)
Rigardoj de
'Esperanto'
(dec. 2010)
Rango de
'Esperanto'
(jan. 2011)
Rigardoj
(jan. 2014)
Rango
(jan. 2014)
fonto[29]
angla 3455.258 93548 5591 62998 9594 [30]
germana 1144.176 21662 3925 15883 ? [31]
franca 1008.744 15990 3404 11468 5279 [32]
itala 740.348 6527 7155 6040 ? [33]
pola 733.835 11652 2578 7393 4045 [34]
japana 712.954 17668 6446 10762 ? [35]
hispana 655.537 25976 3156 16747 4989 [36]
nederlanda 642.704 3903 3841 2870 5343 [37]
portugala 615.648 11740 2652 7745 5682 [38]
rusa 598.020 20192 1635 20918 3268 [39]
sveda 370.206 2007 4245 2154 4652 [40]
ĉina 319.887 948 3590 3091 ? [41]
ĉina (klasika) 2.387 132 554 93 692 [42]
kataluna 287.160 931 854 774 317 [43]
norvega 276.833 899 4263 732 7245 [44]
finna 251.074 1366 5390 1001 5936 [45]
ukraina 232.543 892 3664 142[46] ? [47]
hungara 176.861 1590 2916 1576 2674 [48]
ĉeĥa 174.327 2558 1406 2322 8145 [49]
turka 151.580 2326 5396 2380 ? [50]
rumana 151.458 695 4484 655 5533 [51]
korea 145.310 1080 2423 724 5985 [52]
dana 135.801 724 4263 1138 ? [53]
Esperanto 135.145 6817 5 5325 9 [54]
  • Mil havendaj artikoloj. La artikolo 'Esperanto' estas en tiu listo de artikoloj, kiujn ĉiu vikipedio-versio havu; Esperanto estas unu el 18 lingvoj, kiuj enestas la liston.
    La Esperanto-versio havis komence de majo 2010 lokon 33 laŭ la longeco de la mil havendaj artikoloj, kompare kun la aliaj vikipedio-versioj. En aprilo 2010 ĝi sukcesis plej bone pri la longigo de tiuj artikoloj, pro okazinta konkurso kiu speciale atentis ilin (kaj ricevis virtualan premion pro tio).

Lingvolernaj retejoj[redakti | redakti fonton]

Kreado de listo de ofertataj Esperanto-lerniloj en 2015 evidentigis, ke Esperanto estas ofertata en preskaŭ ĉiu lingvolerna retejo kun almenaŭ 25 lingvoj.

Kompare kun aliaj lingvoj ankaŭ tie Esperanto havas pozicion inter la 20-a kaj 40-a loko. Ekzemple en Forvo ekzistas en marto 2016 proks. 20 000 prononco-ekzemploj de vortoj kaj frazetoj; tio estas la 31-a loko, inter la dana kaj la vjetnama lingvoj.

Komputilaj programaroj[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2010 la vikipedia Listo de esperantigitaj programaroj enhavas ĉirkaŭ 70 programarojn, kiuj ekzistas ankaŭ en Esperanto-versio. Inter tiuj troviĝas ses sistemaj programaroj kiel KDE, Debian kaj Ubuntu (ĉefe por Linukso). El la aplikaj programaroj interalie la oficeja programaro LibreOffice, la retumilo Mozilla Firefox kaj la retpoŝtilo Mozilla Thunderbird estas tradukitaj, kaj por ili funkcias literumiloj por Esperanto.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj pri la nombro de lernejoj en la mondo, en kiuj oni instruas Esperanton, estas aktuale (jan. 2013) 55 bazgradaj lernejoj en 28 landoj[55]; krome estas 72 mezgradaj lernejoj en 25 landoj kun Esperanto-instruado[56], do sume ĉirkaŭ 127 lernejoj. La nombroj kreskis ekde la komenco de la statistikoj en 2009 - supozeble pro pli bona eltrovado de tiaj lernejoj.

Kelkaj el tiuj lernejaj kursoj registriĝis ĉe edukado.net, kie en januaro 2013 estis listigitaj 31 lernejaj kursoj[57].

Libroj[redakti | redakti fonton]

Mezume en la jaroj 2000 ĝis 2010 la libroservo de UEA notis jare proks. 120 novajn Esperanto-librojn (de almenaŭ 49 paĝoj); notindas, ke ne ĉiuj estas libroj "en Esperanto", enestas en tiu listo ankaŭ lerniloj, vortaroj, nacilingvaj informlibroj ktp. Oni konsciu, ke temas pri nombroj el libroservo - do libroj, kiujn la libroservo de UEA ial ne aĉetis por pluvendo, ne aperas en la listoj.

Aldone aperis 30 ĝis 50 libretoj kaj broŝuroj de malpli da paĝoj[58]. (Laŭ difino de Unesko libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj.) La meza paĝnombro de libroj kaj libretoj estas ĉirkaŭ 120 paĝoj[59].

Novaj Esperanto-libroj (almenaŭ 49 p.) en la katalogo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), 1987 - 2015

Ĉe la sekva tabelo oni konsciu, ke povas eniri en la libroservon de UEA ankoraŭ libroj el la ĵus pasintaj jaroj, do tiuj nombroj povas ankoraŭ altiĝi iomete. Ŝajnas, ke nuntempe la nombroj el marto de la posta jaro jam tre proksimas al la fina nombro. Elĉerpitaj libroj restas en la listo.

Eldonjaro Libroj (> 48 paĝoj)
laŭ UEA-katalogo
2016 120 (provizora, jan. '17)
2015 138
2014 92
2013 124
2012 126
2011 106
2010 119
2009 150
2008 127
2007 153
2006 118
2005 123
2004 117
2003 102
2002 123
2001 120
2000 116
1999 131
1998 126
1997 157
1996 115
1995 127
1994 121
1993 159
1992 120
1991 96
1990 114
1989 106
1988 103
1987 122
Libroj (kaj supozeble broŝuroj, do kun malpli ol 49 paĝoj)
eldonitaj 1887-1986 kaj ricevitaj de Biblioteko Hodler

Ĉiujare eldoniĝas proksimume 20 originalaj beletraj verkoj kaj 40 tradukitaj beletraĵoj; ambaŭ nombroj ondumas. La ceteraj verkoj estas lernolibroj, informverkoj, verkoj interlingvistikaj, esperantologiaj, fakaj ktp. Ekde la publikigo de Esperanto eble eldoniĝis dekmilo da libroj kun rilato al Esperanto, el kiuj supozeble nur proksimume tri kvaronoj estas verkoj en Esperanto (do, ekzemple sen dulingvaj vortaroj, informverkoj, lingvistikaj verkoj en aliaj lingvoj k.s.).

Inter la libroj laŭ statistiko de la libroservo de UEA plej bone vendiĝas lernolibroj. En la unua loko de la statistiko 1989 - 2000 troviĝas la lernolibro Saluton! Esperanto aŭtodidakte de Audrey Childs-Mee, kiu vendiĝis en sume 3233 ekzempleroj en pluraj eldonoj; mezume do estis preskaŭ 300 ekzempleroj jare.

UEA asertas, ke ĝi mem okupas "almenaŭ trionon de la tuta merkato" (supozeble de la libroeldonado aŭ -vendado). Sendependa libroeldonisto asertis, ke li vendas nur ĉirkaŭ 5 procentojn tra UEA. Preciza statistiko estas malfacila; unuflanke, ĉar la libroservo de UEA estas samtempe eldonisto, pograndisto kaj podetalisto, aliflanke, ĉar ne publikiĝas statistikoj de la diversaj aliaj eldonistoj kaj librovendejoj en Esperantujo. La mona sumo de la vendoj ĉe UEA en la periodo 1989 - 2000 estis 1 479 895 eŭroj (3 261 260 guldenoj), do ĉirkaŭ 100 000 eŭroj jare[60].

Suma nombro de Esperanto-eldonaĵoj (libroj ekde 49 paĝoj kaj broŝuroj) laŭ la statistikoj de la Biblioteko Hodler kaj (ekde proks. 1987) de la Aŭstra Nacia Biblioteko.

La kvanto de la ĉiujare eldonitaj verkoj iom variis tra la jardekoj; jam antaŭ 1920 estis jaro kun pli ol 200 titoloj (en kaj pri Esperanto; ne nepre ĉiuj estis "libroj" kun almenaŭ 49 paĝoj). Venis grandaj malprogresoj dum la du mondmilitoj kaj ankaŭ ĝis la sesdekaj jaroj. Ekde tiam la libroproduktado reiris al la antaŭmilita kvanto[61]. Dum ĝenerale ne kreskas la kvanto de libroj, tamen almenaŭ la ekstera aspekto de la libroj pliboniĝis dum la pasintaj jardekoj, kiel multaj observantoj asertas.

Tradukado[redakti | redakti fonton]

Detala analizo de la tradukoj en Esperanton montras, ke nur ĉirkaŭ 20 procentoj venas el la angla; sume el la kvar plej grandaj devenlingvoj - angla, franca, germana kaj rusa - venas nur iom super 50 procentoj[62]. Kontraste en la plej multaj aliaj lingvoj nuntempe inter 50 kaj 80 procentoj de la tradukoj havas sian originon en la angla.[63]

Tradukoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

Inter 1979 kaj 2009 laŭ 'Index Translationum' aperis almenaŭ 550 tradukitaj libroj en Esperanto; la nombroj laŭ jaroj ondumas inter 5 kaj 74[64], do plej verŝajne multaj verkoj ne eniris la statistikon. La suma nombro signifas proksimume lokon 74 inter ĉiuj cellingvoj de tradukoj. Por komparo: En la germana de 1979 ĝis 2009 aperis ĉirkaŭ 301 000 tradukoj (plej multe); sekvas la franca kaj la hispana kun po ĉirkaŭ 230 000 tradukoj; sur la kvara loko troviĝas la angla kun ĉirkaŭ 154 000 libroj. La rilato inter Esperanto kaj la angla tiurilate do estas ĉirkaŭ 1:300, la rilato inter Esperanto kaj la germana estas ĉirkaŭ 1:560. Lingvoj kun simila nombro de tradukoj kiel Esperanto estas ekzemple la malaja (loko 59, 1131 libroj tradukitaj), la vjetnama (66-a loko, 781 libroj), la faroa (79-a, 415), la bretona (80-a, 405), la latina (82-a, 388) kaj la svahila (85-a, 329).

Tradukoj el Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter 1979 kaj 2008 aperis laŭ la sama fonto entute 100 libroj tradukitaj el Esperanto[65].

Librolegado[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo de Libera Folio en 2004 "preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato"[66]; iom pli ol triono asertis esti leginta libron pasintsemajne. Oni demandis la vizitantojn de la retpaĝaro de Libera Folio".

Lingvoscio de Esperanto-parolantoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-parolantoj scias aldone al Esperanto relative multajn fremdlingvojn. En Finnlando oni konstatis en 1983, ke enketitoj kun elementa eduko scipovas meze 1,2 fremdlingvojn (aldone al Esperanto), tiuj kun meza eduko 2,3 fremdlingvojn kaj la alte edukitaj 3,5 fremdlingvojn[67]; mezume ili sciis 2,4 fremdlingvojn aldone al Esperanto, do entute 3,4 fremdlingvojn[68]. Internacia enketo ĉe UK-partoprenantoj (1985) rezultigis scion de 3,3 fremdaj lingvoj inkluzive de Esperanto[69]. Enketo en Flandrio (1989) evidentigis, ke ili parolas mezume 3,4 fremdajn lingvojn inkluzive de Esperanto[70] (por komparo: la loĝantaro en Belgio parolis tiam mezume 2,8 fremdlingvojn). En Germanio oni konstatis en 1992, ke la respondintoj de enketo inter Esperanto-parolantoj scias mezume 3,3 fremdajn lingvojn (do Esperanton kaj 2,3 aliajn lingvojn[71]).

Resume do ĉiuj kvar enketoj indikas, ke Esperanto-parolantoj havas scion de ĉirkaŭ 3,3 fremdlingvoj inkluzive de Esperanto. Per tio Esperanto-parolantoj scias eble eĉ pli multajn fremdlingvojn ol luksemburgianoj, kiuj tiurilate staras ĉe la pinto en Eŭropo[72]. Kompreneble la difino, kiam oni "scias" lingvon, estas neklara.

Lingvo-kursoj[redakti | redakti fonton]

Eksterretaj lingvo-kursoj[redakti | redakti fonton]

En 1981 kaj 1982 Zlatko Tišljar k.a. lige kun la lanĉo de la Zagreba metodo enketis pri Esperanto-kursoj en la mondo. Laŭ tio en 12 nomitaj landoj tiutempe ĉiujare lernis Esperanton inter "minimume 9000 kaj maksimume 20.000 personoj". Temas pri unue la kvin landoj Usono, Israelo, Malto, Francio kaj Jugoslavio, pri kiuj oni ricevis tutecan bildon pri kursoj kaj konsisto de kursanoj; pri la landoj Hispanio, Finnlando, Aŭstrio, FR Germanio, Italio, Soveta Unio kaj Svedio kolektiĝis partaj informoj. Inter 50 kaj 90 procentoj de la lernantoj estis gejunuloj. La aŭtoro Tišljar plue provis fari pliajn konkludojn pri la resto de la mondo kaj supozis, ke tiutempe "ĉiujare en la mondo la lingvon" lernis "amaso de 50 ĝis 100 mil personoj (alkalkulu nur 20.000 ĉinojn, plurmilojn da bulgaroj, poloj, kubanoj, brazilanoj, irananoj")[73].

Interretaj lingvo-kursoj[redakti | redakti fonton]

Duolingo[redakti | redakti fonton]

En 2019 Duolingo ofertas Esperanto-kursojn por angla-parolantoj (second tree, t.e. nova reviziita versio), hispana-parolantoj kaj portugala-parolantoj (beta-versio); sume estas proks. 800.000 "aktivaj lernantoj" - supozeble tiuj homoj, kiuj dum la pasintaj 12 monatoj plenumis almenaŭ unu ekzercon. (Nuntempe oni ne plu informas pri ĉiuj ĝisnunaj aliĝintoj). Estas nuntempe (nov. 2019) 293 mil lernantoj ĉe la anglalingva versio, 274 mil ĉe la hispana kaj 229 mil ĉe la portugala. La kurso por portugallingvanoj estis aldonita la 14-an de majo 2018.[74] Aktuale do ĉiutage aldoniĝas pli ol 2000 novaj eklernantoj de Esperanto.

La unua reta Esperanto-kurso ĉe Duolingo, tiu por anglalingvanoj, publikiĝis fine de majo 2015. La nombro de aliĝintoj atingis 250 000 komence de jan. 2016[75] kaj superis 1 milionon meze de 2017.[76] Ĉiutage aldoniĝis tiam mil pliaj lernantoj. Proks. 0,7 % de la eklernantoj de iu ajn lingvo (entute proks. 14 lingvoj) ekde la angla enskribiĝis dum la kvar monatoj junio ĝis sept. 2015 por la Esperanto-kurso[77].

Laŭ informo de Chuck Smith, kiun li ricevis de Duolingo mem, en 2018 tage proks. cent homoj finis la kurson. En 2016 proks. 30 lernantoj finis la "lerno-arbon" (do la tutan kurson) ĉiutage; tage uzas la kurson proks. 5000 lernantoj[78].

En neoficiala paĝo pri Duolingo publikiĝas la nombro de tiuj homoj, kiuj ricevis t.n. Oran Gufon (Golden Owl); temas pri kompleta plenumo de la ekzercoj. En novembro 2019 oni informas pri entute 94.576 tiaj homoj, 999 el ili pri Esperanto, do proks. unu procento; Esperanto havas la 14-an lokon. Kompare kun la angla (22.975 homoj) Esperanto havas proks. 4,3 %.[79] Eblas do konstati, ke supozeble la lernefiko ĉe Esperanto estas pli granda: La proporcio de Esperanto ĉe la eklernantoj estas proks. 1,5 % (ekz. en la hispana Esperanto:angla ~ 274.000:27.400.000 lernantoj, 1 %; en la portugala Esperanto:angla ~ 229.000:10.600.000, do 2,2%). Ĉe la finlernantoj la proporcio estas, kiel skribite, proks. 4,3 %.

Multlingvuloj[redakti | redakti fonton]

Se oni analizas la nombrojn de fremdlingvoj de Esperanto-parolantoj kaj la scion de fremdlingvoj en la socio, oni povas veni al la kruda takso, ke ekz. en Germanio proksimume unu el 10.000 homoj, kiuj ne scias duan nacian fremdlingvon, parolas Esperanton. Inter tiuj kun unu fremdlingvo la proporcio estas eble en la regiono de unu Esperanto-parolanto inter 1000 homoj. Eble estas proksimume unu Esperanto-parolanto inter cent homoj kun du naciaj fremdlingvoj.

Inter multlingvuloj la proporcio estas multe pli granda, eble ĝis proksimume 1 el 4. Ĉe la dua "Polyglot Gathering" en Berlino, en majo 2015, inter 344 partoprenantoj 320 indikis ĉe la aliĝo, ke ili pretas ĉeesti prelegon en la angla; 83 partoprenantoj informis, ke ili pretas aŭskulti prelegon en Esperanto. Fakte pli ol 120 homoj ĉeestis prelegon en "facila Esperanto"[80]. Tio indikas proporcion de unu el kvar - simile kiel en 2014, kiam estis proks. 1 el 5 (entute partoprenis 231 homoj). Ankaŭ en 2018 "ĉirkaŭ kvarono" de la entute 538 patroprenantoj scipovis Esperanton[81].

Muziko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj unuaj gramofondiskoj kun Esperanto-muziko aperis jam antaŭ 1930. Verŝajne nur en 1964 aperis la unua vinila disko kun Esperanto-muziko; la artikolo pri Historio de Esperanto-muziko nomas du el la supozeble tri diskoj aperintaj en tiu jardeko. En la 70-aj jaroj aldoniĝis ĉirkaŭ 14 artistoj kaj grupoj kaj ekaperis la unuaj muzikeldonejoj. En la postaj jardekoj kreiĝis granda diverseco de stiloj. La UEA-katalogo de 1988/89 enhavas proksimume 28 muzikajn gramofondiskojn kaj 36 muzikajn kasedojn aŭ sonbendojn; sume estas ĉirkaŭ 59 albumoj (ĉar 5 albumoj aperis en ambaŭ formoj). La katalogo de 2001 enhavas ĉirkaŭ 82 muzikajn kasedojn kaj 34 kompaktdiskojn; sume temas pri ĉirkaŭ 112 muzikaj albumoj (ĉar ĉirkaŭ 4 albumoj aperis ambaŭforme). La oferto ene de ĉirkaŭ 13 jaroj do preskaŭ duobliĝis, la mezuma kresko estis ĉirkaŭ 5 % jare.

Laŭ la statistiko pri Esperanto-muzikalbumoj en la sesdekaj jaroj aperis ĉirkaŭ 3 albumoj, en la sepdekaj ĉirkaŭ 8, en la okdekaj ĉirkaŭ 33, en la naŭdekaj ĉirkaŭ 71, en la unua jardeko de la 21a jarcento ĝis fino de 2007 ĉirkaŭ 105 (dum 8 jaroj). Antaŭ 1964 supozeble nur tre malofte aperis albumo, ekde 1977 ĉiujare eldoniĝis almenaŭ unu albumo, ekde 1987 almenaŭ kvar jare, ekde 1996 almenaŭ ok. Post maksimumo de 27 albumoj en 2001 okazis malkresko al jare ĉirkaŭ 8 albumoj ekde 2005 - supozeble ŝuldata al la apero de mp3-datumaroj.

Ĉe musicexpress.com Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine en julio 2008 eblis senkoste elŝuti 215 muzikajn mp3-dosierojn.

Koncertoj dum renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Grava bazo por la kresko de la Esperanto-muziko estis la koncertoj dum renkontiĝoj - la evoluo tiel estis ligita al la kresko de la renkontiĝoj (unue la junularaj): Ekde ĉirkaŭ 1984 IS havis pli ol 200 partoprenantojn kaj regulajn koncertojn, estiĝis interalie IJF kaj IJS kaj povis ekflori la koncerta kulturo, kiu stimulis la muzikon.

Kantotekstoj[redakti | redakti fonton]

En la Libera Esperanto-Kantaro troviĝas 3000 kantotekstoj (stato de majo 2013; aldone enestas multaj muziknotoj kaj ligiloj al sondosieroj kaj filmetoj)[82].

Nobelpremiitoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1901 ĝis 2008 transdoniĝis 729 nobelpremioj kaj nobelmemorpremioj[83]. Kvin nobelpremiitoj uzis (aŭ plu uzas) Esperanton, du pliaj studis Esperanton, sed ŝajne ne uzis ĝin. La rilato pri faktaj Esperanto-parolantoj kun la tuta mondo estas 5 al 729 aŭ 1 al 146. Tio estas unu el la plej favoraj rilatoj por Esperanto el ĉiuj kampoj. Ankaŭ se oni komparas kun unuopaj landoj, la nombro kvin estas relative bona: Ekzemple por Usono (ĉ. 300 milionoj da loĝantoj) oni nombras ĉirkaŭ 288 nobelpremiitojn, por Germanio (ĉ. 80 milionoj da loĝantoj) ĝis 2008 ĉirkaŭ 80 [84], por Francio ĉirkaŭ 50, por Italio ĉirkaŭ 14 kaj por Norvegio ĉirkaŭ 9[85] (ligi nobelpremiojn kun landoj ne eblas precize, ĉar multaj sciencistoj iam ŝanĝis sian loĝlandon).

La nobelpremioj kaj nobelmemorpremioj por Esperanto-parolantoj disdoniĝis en la jaroj 1906, 1911, 1957, 1978 kaj 1994. La fakoj estas variaj - en la tempa sinsekvo temas pri fiziko, paco, medicino, literaturo kaj ekonomiko (nobelmemorpremio). Ankaŭ la deven- kaj loĝlandoj estas malsamaj - temas sinsekve pri Britio, Aŭstrio, Svisio, Pollando/Usono kaj Germanio.

Nombro de Esperanto-parolantoj[redakti | redakti fonton]

En Esperantujo oni multe diskutas pri la nombro de Esperanto-parolantoj; cirkulas nombroj inter kelkaj miloj kaj dudeko da milionoj. La diversaj nombroj diferencas inter si malpli rilate al la prijuĝo de la realeco, kiom rilate al la aspekto, kiun oni volas prezenti. La taksantoj parolas jen pri homoj, kiuj senerare kaj flue regas la lingvon, jen pri homoj, kiuj regas nur la bazon de la lingvo. Jen oni postulas regulan uzadon dum la pasinta tempo, jen oni provas kalkuli ĉiujn, kiuj iam dum sia vivo atingis difinitan lingvonivelon.

Censoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj censoj demandis ankaŭ pri lingvoscio. Ekzistas rete legebla censo pri tio el Hungario jam el la jaro 1941[86].

Estonio (2011)[redakti | redakti fonton]

En 2011 la censo en Estonio kalkulis 209 homojn indikantajn ke ili sciipovas Esperanton[87] el ĉirkaŭ 1,3 milionoj da loĝantoj (do ĉirkaŭ 0,016% aŭ 160 inter miliono da loĝantoj).

Hungario (1941, 1990, 2001 kaj 2011)[redakti | redakti fonton]
Nombro de Esperanto-parolantoj en Hungario; homoj kun Esperanto kiel familia aŭ denaska lingvo; sumo de lingvo-scio; homoj parolantaj la anglan

En Hungario en 2011 entute 8 397 personoj informis pri sia scio de Esperanto (landa loĝantaro proks. 10 milionoj da homoj); inter miliono da loĝantoj do estis proks. 850 Esperanto-parolantoj. Inter tiuj respondintoj 7 412 homoj informis en la censo, ke Esperanto ne estas ilia gepatra kaj ankaŭ ne la familia lingvo; teorie oni povus supozi, ke do 985 hungaroj konsideris en 2011 Esperanton sian gepatran aŭ familian lingvon; tamen estas pli verŝajne ke ili simple ne informis, ke Esperanto por ili estas ne-gepatra lingvo.

Esperanto havis en Hungario en 2001 lokon 16 inter la regataj fremdlingvoj (en 1940 loko 17); nun estas loko 14[88].

Entute laŭ la censo en 2001 oni konstatis 2 524 087-foje lingvoscion; estas iom malpli da homoj, ĉar kelkaj homoj parolas plurajn lingvojn; en 2011 estis almenaŭ 2 849 024-foje lingvoscio ("almenaŭ", ĉar mankas tre malgrandaj lingvoj). Esperanton do en 2001 parolis unu homo el proks. 550 parolantoj de fremdlingvo, en 2011 unu el proks. 340 fremdlingvoparolantoj.

En 1990 sume 2083 homoj indikis Esperanton el entute 1 486 790 informoj, ke iu tiam parolis fremdlingvon; por 1990 ne ekzistas malsamaj nombroj laŭ gepatra/negepatra lingvo por Esperanto. Esperanton tiam parolis unu homo el proks. 710 scipovantoj de fremdlingvo. La unuaj nombroj el censo en Hungario venas el la jaro 1941; tiam 942 homoj indikis, ke ili parolas Esperanton.[89].

Hungario: Esperanto-parolantoj kompare kun ĉiuj fremdlingvoparolantoj[90][redakti | redakti fonton]

("Parolantoj de fremdlingvo" estas sumigo de la indikitaj lingvoscioj; plurlingvuloj do aperas plurfoje en tiu nombro. Kelkaj etaj lingvoj eble ne estas kunkalkulataj.) Inter 2001 kaj 2011 la nombro de fremdlingvoparolantoj kreskis je proks. 325 000 homoj; samtempe estis 3 822 Esperanto-parolantoj pli. Esperanto do havis parton de proks. 1,2 % en la aldono de fremdlingva scio en Hungario. Tio montras la kreskantan disvastiĝon de Esperanto, ĉar inter ĉiuj fremdlingvoparolantoj la Esperanto-parolantoj havas nur 0,3 % (8 397 inter proks. 2 849 024).

Jaro Esperanto-parolantoj
en Hungario (ĉiuj)
Parolantoj
de fremdlingvo
Esperanto-parolantoj
inter 1000 (aldonaj)
fremdlingvoparolantoj
unu Esperanto-parolanto
inter kiom da (aldonaj)
fremdlingvoparolantoj
1941 942 >= 1 580 391 <= 0,6 >= 1680
1990 2 083 >= 1 486 790 <= 1,4 >= 710
2001 4 575 >= 2 524 087 <= 1,8 >= 550
2011 8 397 >= 2 849 024 <= 2,9 >= 340
2001/2011 +3 822 ~ +324 937 ~ 11,8 ~ 85
Hungario: Parolantoj de fremdaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri tiuj, kiuj lernis la koncernan lingvon kiel fremdlingvon (ne kiel denaskan lingvon kaj ankaŭ ne kiel familian lingvon; por Esperanto oni indikas malsamajn nombrojn nur ekde 2001). La tabelo enhavas 25 lingvojn kaj lingvogrupojn.

Esperanto havis en 2011 lokon 14 en tiu komparo. En 1990 kaj same en 2001 estis loko 16, en 1941 estis loko 17 (sed mankas informoj el tiu jaro pri ekzemple la latina kaj la ukraina lingvoj). Dum tiuj jardekoj Esperanto preteriris la bulgaran, slovenan kaj ĉeĥan lingvojn, dum preterpasis Esperanton la latina kaj la ukraina lingvoj.

Lingvo 1941 1990 2001 2011 2001 -> 2011 1990 -> 2011
(Loĝantoj) 9 316 074 10 374 823 10 198 315 9 937 628 -2,6% -4,2%
(Parolataj
fremdaj lingvoj)
>= 1 580 391 >= 1 486 790 >= 2 524 087 >= 2 849 024 +13% +92%
germana 582.789 416.215 957.289 923.423 -4% +122%
angla 51.735 228.956 941.139 1356.307 +44% +492%
rusa 12.324 152.885 182.982 130.538 -29% +15%
franca 72.798 52.957 109.154 98.178 -10% +85%
(hungara) 486.388 131.677 103.788 68.458 -34% -48%
rumana 57.393 40.625 81.790 90.733 +11% +123%
itala 21.016 16.373 57.690 67.287 +17% +311%
slovaka 194.371 56.107 47.010 29.542 -37% -47%
kroata 48.933 18.302 26.278 19.059 -27% +4%
romaaj lingvoj 9.587 22.933 24.931 27.423 +10% +20%
hispana 1.864 7.139 22.293 40.075 +80% +461%
serba 20.747 13.646 20.443 17.449 -15% +28%
latina .. 4.041 19.134 10.956 -43% +171%
ukraina .. 1.192 8.213 10.479 +28% +779%
pola 4.604 5.948 7.912 6.677 -16% +12%
nederlanda .. 1.315 5.466 5.206 -5% +296%
Esperanto 942 2.083 4.407 7.412 +68% +256%
ĉeĥa 10.919 4.327 4.380 .. .. ..
skandinavaj
lingvoj
.. 1.252 4.045 .. .. ..
ĉina 44 134 3.634 1.609 -56% +1101%
greka 426 1.260 2.860 .. .. ..
araba .. 1.319 2.633 3.166 +20% +140%
slovena 2.350 1.566 2.308 .. .. ..
bulgara 1.106 1.665 1.949 .. .. ..
japana .. 312 1.689 3.505 +108% +1023%

En 2001 entute pri 13 homoj ĝis 9 jaroj oni indikis, ke ili parolas Esperanton - supozeble temas pri Esperanto-denaskuloj (la hungara statistiko detaligas laŭ aĝo kaj sekso)[91].

Krimeo (2014)[redakti | redakti fonton]

En Krimeo (Krimea federacia distrikto de Rusio; laŭ UN plu parto de Ukrainio) okazis censo en oktobro 2014; Krimeo konsistas el la Respubliko Krimeo kaj la federacia urbo Sebastopolo. Laŭ la censo tie loĝas 2 284 769 homoj. La censo demandis ankaŭ pri scio de fremdlingvoj; pri scio de Esperanto informis en la Respubliko Krimeo entute 17 homoj, en Sebastopolo 3 homoj. Sume do estas 20 homoj inter 2,3 milionoj aŭ 9 homoj inter miliono da loĝantoj[92].

Litovio (2001, 2011)[redakti | redakti fonton]

En Litovio en 2001 inter 4 milionoj da loĝantoj sume ĉirkaŭ 858 homoj indikis, ke ili "scias, do estas kapabla(j) paroli kaj/aŭ skribi" Esperanton[93]; en Litovio Esperanton parolas do ĉirkaŭ 245 homoj inter miliono da loĝantoj. Esperanto atingis lokon 16 inter la fremdlingvoj regataj en Litovio. Nur ses lingvoj jam troviĝis sur la litova demandilo, necesis eventuale aldoni Esperanton; verŝajne simile estis pri la aliaj censoj en Hungario k.a.

En 2011 la censo kalkulis 604 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[94]; Esperanto estas nun la 23-a inter la fremdlingvoj, kiujn regas litovoj (22-a sen gestolingvo); tio estas malkresko kompare kun 2001, kiam Esperanto havis lokon 16. Specife inter junuloj sub 25 jaroj estas relative malmultaj Esperanto-parolantoj, nur 42. Estas laŭ la censo 3 043 429 homoj en Litovio, do la rezulto signifas, ke inter miliono da loĝantoj estis 198 Esperanto-parolantoj. La loĝantaro malgrandiĝis je unu miliono ene de dek jaroj, unu kvarono; oni ne scias ĝis nun, ĉu la redukto de la procentaĵo de Esperanto-parolantoj signifas, ke ĝenerale oni malpli lernas Esperanton aŭ ĉu tio estas efiko de tio, ke la foririnta miliono da homoj estis eble relative bone edukita kaj sekve inter ili troviĝis laŭprocente pli da Esperanto-parolantoj ol inter tiuj, kiuj restis.

Novzelando (2006, 2013)[redakti | redakti fonton]

En Novzelando (2006) oni kalkulis 123 homojn, kiuj indikis scii Esperanton (4 027 947 demanditoj)[95]; do 31 homoj inter miliono da loĝantoj. Ĉe tiu censo la demandilo ne distingis inter gepatra kaj pliaj lingvoj. En 2013 estis 108 homoj inter 5,104,203 demanditoj kiuj indikis ke ili kapablis paroli pri multaj aferoj en Esperanto[96][97]; do 21 homoj inter miliono da loĝantoj (aŭ pridemanditoj).

Rusio (2010)[redakti | redakti fonton]

La censo en Rusio (2010) kalkulis 992 personojn, kiuj deklaris pri sia scio de Esperanto[98][99]; tio estas 7 homoj inter miliono da loĝantoj. Deklari scion de Esperanto eblis ankaŭ dum la antaŭaj censoj, sed tiam la nombroj ĉiam aldoniĝis al la sumo „aliaj lingvoj“, temas do pri la unua fojo en Rusio, kiam la oficiala censo-raporto finkalkulis Esperanto-parolantojn.

En aŭtuno 2021 okazis nova censo — kaj la unuan fojon eblos kompari la ŝanĝon dum dek jaroj.

Komparo de la censoj[redakti | redakti fonton]

La indiko de parolantoj inter unu miliono estas ofte proksimuma (ĉe Hungario ĉiam kun takso de dek milionoj da loĝantoj). La sumo inkluzivas la plej lastan censon en ĉiuj landoj.

Lando jaro Nombro de E-parolantoj inter 1 miliono da loĝantoj
Estonio 2011 209 160
Hungario 2011 8397 850
Hungario 2001 4407 440
Hungario 1990 2083 208
Hungario 1941 942 101
Krimeo 2014 20 9
Litovio 2011 604 198
Litovio 2001 858 245
Novzelando 2013 108 21
Novzelando 2006 123 31
Rusio 2010 992 7
Sumo 2006-2014 10330 ...
Komparo de la censoj kun aliaj lingvoj; ebla takso pri tutmonda parolantaro[redakti | redakti fonton]

La rilato inter la parolantoj de Esperanto al tiuj de la angla laŭ la censo estis 1 : 687 en Litovio kaj 1 : 218 en Hungario. En Litovio, kiu ĝis 1990 apartenis al Soveta Unio, la rusa estas pli disvastigita ol la angla; la rilato de Esperanto al la rusa kiel fremdlingvo estas 1 : 2447[100]. En Novzelando kaj Rusio pro manko de informoj (ĉu estas gepatra aŭ lernita lingvo) ne eblas fari komparon kun la lernintoj de la rusa aŭ de aliaj fremdlingvoj. Pri tiuj du landoj indas cetere konsideri, ke la ĉefa lingvo de la lando havas multegajn parolantojn en la mondo; kutime parolantoj de tiaj lingvoj lernas relative malmultajn fremdlingvojn.

Por fari takson pri la tutmonda parolantaro de Esperanto ne havas multan sencon elkalkuli en la menciitaj landoj la nombron de parolantoj inter unu miliono da loĝantoj kaj fari rektan projekcion al la tutmonda loĝantaro. Oni ja scias, ke la disvastigiteco de Esperanto tre varias laŭ la landoj; la nombro de membroj en unu miliono da loĝantoj estas ekzemple proksimume 70-foje pli granda en Islando ol en Usono kaj ankaŭ signife varias inter malgrandaj landoj kiel Finnlando aŭ Belgio unuflanke kaj grandaj kiel Germanio aŭ Italio aliflanke.

Se oni elkalkulas la rilaton inter la nombro de asociaj membroj kaj la nombro de Esperanto-parolantoj en la tri landoj, oni alvenas al proksimume 1:7 por Litovio, 1:13 por Hungario kaj 1:2 por Novzelando[101]. Se oni provas taksi surbaze de tio, oni alvenas al proksimume 140 000, 260 000 kaj 40 000 parolantoj tutmonde[102]; eble la malalta kvanto por Novzelando estas influita de la fakto, ke la tiea censo ne distingis inter gepatraj kaj poste lernitaj lingvoj. La menciitaj taksoj provas diveni, kiom da homoj en tutmonda censo kun similaj demandoj indikus Esperanton; ne estas klare, kiu procentaĵo de la demanditoj troigis sian lingvoscion kaj kiu forgesis aŭ intence ne menciis Esperanton; same neklaras, kiu procentaĵo de la homoj, kiuj dum pluraj jaroj aŭ jardekoj ne uzis Esperanton, indikis lingvoscion. Indas noti, ke la nombroj surbaze de la tri censoj - kadre de la atendebla necerteco - relative bone kongruas kun la kutimaj taksoj por fluaj kaj regulaj uzantoj de Esperanto.

Lando kun plej alta denso de esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Pro manko de taŭgaj statistikoj, ne estas klare kie la denso de esperantistoj estas plej alta.

Tamen estas informoj pri la membraro de asocioj. Ĝenerale oni povas rimarki ĉe la individua membraro de UEA, ke la denseco plej altas en malgrandaj lingvo-komunumoj. Ekzemple en Islando estas proks. 24 membroj inter 300.000 loĝantoj, do proks. 8 membroj inter 100.000 loĝantoj; simile pri Luksemburgio. Kontraste en Germanio estas proks. 480 membroj inter 80 milionoj da loĝantoj, do proks. 0,6 membroj inter 100.000 loĝantoj. Landoj kiel Belgio aŭ Finnlando troviĝas inter tiuj ekzemploj, Usono havas nur proks. 0,1 membron inter 100.000 loĝantoj.

Jen kelkaj landoj, pri kiuj ekzistas censo aŭ Facebook-informoj:

  • Hungario:[90] 8397 parolantoj de Esperanto inter 9 937 628 loĝantoj, do 1/1183 en 2011 (laŭ oficiala censo)
  • Andoro:[103] 16 parolantoj de Esperanto (laŭ Fejsbuko) inter 85458 loĝantoj de Andoro (laŭ https://en.wikipedia.org/wiki/Andorra je 13 januaro 2016), do 1/5341.

Urbo kun plej alta denso de esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ https://www.facebook.com denso de esperantistoj en Herzberg am Harz (urbo en Germanio) eble estas pli alta ol en aliaj urboj de mondo: 3 parolantoj de Esperanto (laŭ https://www.facebook.com/search/people/?q=people%20who%20live%20in%20herzberg%20am%20harz%20and%20speak%20esperanto je 13 januaro 2016) inter 13140 loĝantoj (laŭ https://en.wikipedia.org/wiki/Herzberg_am_Harz je 13 januaro 2016). Do, denso estas 1/4380; tio tamen estas sub la denso de Hungario.

Radio[redakti | redakti fonton]

Provizore ne estas konataj statistikoj pri ekzemple la kvanto de aŭskultantoj dum la jaroj. Oni povas supozi, ke almenaŭ en la lastaj jaroj malkreskas la kvanto de aŭskultantoj per radio - sed certe kreskas la nombro de tiuj, kiuj elŝutigas programerojn per interreto. Radio Vatikana ebligas elŝutadon ekde decembro 2006 kaj dum la sekva duonjaro registris 15 000 elŝutojn de mp3-sonarkivoj. La retejo proponis meze de 2007 entute 350 sonarkivojn[104].

La kvanto de leteroj de aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Pollando en pasintaj jaroj estis impone granda. En 2003 la Esperanto-aŭskultantoj sendis pli ol 60 procentojn (3636) de la entute alvenintaj leteroj (5885) al ĉiuj redakcioj[105].

Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Unu- kaj dusemajnaj renkontiĝoj en Germanio (plus AS en Pollando) 1957 - 2007
Klarigoj : junularaj :IS = Internacia Seminario; AS = Ago-Semajno; ne-junularaj: PSI = Printempa Semajno Internacia; SEFT = Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro; SOMERE = SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo; IF = Internacia Festivalo; NR = Novjara Renkontiĝo
Renkontiĝoj okazantaj jarŝanĝe (AS, IS, IF, NR) aperas en la jaro kiam ili komenciĝas.

Bonan evoluon havis la nombroj de partoprenantoj en unu- kaj dusemajnaj renkontiĝoj en Germanio. En 1977 estis ĉirkaŭ 100 gastoj en unu renkontiĝo (IS), en 2007 okazis ses tiaj kunvenoj kun sume ĉirkaŭ 800 partoprenantoj. Mezume en la tridek jaroj estis kresko de 7 procentoj - sed la kresko inter 1977 kaj 1987 estis jare pli ol dekprocenta; poste okazis malrapidiĝo al iom pli ol 2-procenta kresko de la sumo. Malsame evoluis en la pasintaj dudek jaroj junularaj kaj plenkreskulaj/familiaj renkontiĝoj: Tiuj por plenkreskuloj kaj familioj kreskis de ĉirkaŭ 250 partoprenantoj al nun ĉirkaŭ 600 (mezuma kresko ĉirkaŭ 4,5 % jare), dum la junulara aranĝo IS malkreskis de ĉirkaŭ 300 al 200 (mezuma malkresko ĉirkaŭ 2 % jare)[106]. Periodoj de kresko koincidis kun aldono de novaj renkontiĝoj - estas fortaj indikoj, ke tiuj permesas logi homojn, kiuj ne sentus sin hejme ĉe la jam ekzistantaj kunvenoj. Sed tiu kresko havas sian limon en la kvanto de Esperanto-parolantoj entute - krome ludas rolon la ĝenerala informado: En la sepdekaj kaj pli multe en la okdekaj jaroj Germana Esperanto-Junularo zorge kontaktis amaskomunikilojn, ĉefe pri la Internacia Seminario; ofte oni raportis pri Esperanto, interalie en la diversaj televidaj kanaloj. Ekde la naŭdekaj jaroj tio okazis multe malpli ofte - kaj ankaŭ la plua kresko de la renkontiĝoj malrapidiĝis.

800 partoprenantoj signifas ĉirkaŭ 4000 tranoktojn, el kiuj tre proksimume 2000 venas el eksterlando. En 2007 en Germanio okazis entute 55 milionoj da tranoktoj de eksterlandanoj[107], kio signifas, ke la rilato inter la tranoktado de eksterlandaj Esperanto-gastoj de tiaj renkontiĝoj al la entuta tranoktado de eksterlandanoj en Germanio estis proksimume 1:30 000. Por kalkuli la entutan parton de la Esperanto-turismo necesus aldoni ekzemple la malpli longajn renkontiĝojn kaj la unuopulan restadon.

Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la retejo de Eventoj en Budapeŝto estas prizorgata ekde 1996 la Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, kiu listigas ĉiujn konatajn renkontiĝojn. Jen la nombro de Esperanto-renkontiĝoj en unuopaj jaroj[108].

(Bv. konscii, ke la nombroj ne estas ekzaktaj. Ekz. por 1996 el la 353 de la suba listo ok estis nuligitaj kaj 24 estis unutagaj aferoj, diservo aŭ agotago...)

Jaro Nombro
de
renkontiĝoj
1996 353
1997 352
1998 359
1999 306
2000 358
2001 339
2002 274
2003 251
2004 253
2005 287
2006 233
2007 230
2008 237

Scienco[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En studo oni komparis la diversajn lingvojn laŭ la procentaĵo de artikoloj en sciencaj revuoj inter 1880 kaj 1980. Esperanto aperas en loko 29, komune kun la kartvela, indonezia, latina kaj litova lingvoj; ili atingis procentaĵon de po ĉirkaŭ 0,02% en la plej bona jaro el la studo (do: ne mezume)[109].

Notindas, ke laŭ la studo la angla lingvo havis la unuan lokon jam en 1880 kun procentaĵo iom super 35 %, kiu restis ĝis 1910 (la franca kaj germana lingvoj tiam havis po inter 20 kaj 30 %). Ekde 1930 ĝis ĉirkaŭ 1970 la angla tenis procentaĵon inter ĉirkaŭ 60 kaj 65 %, dum la aliaj lingvoj sinkis al unuopa maksimumo de ĉirkaŭ 15 %. En 1980 la angla atingis procentaĵon de ĉirkaŭ 75 %[109].

Pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu supre ĉe Interlingvistiko k.a.

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo de Lajos Molnár kaj Julianna Farkas estis en marto 2012 entute 61 institutoj en 22 landoj, kie oni instruas Esperanton[110]; laŭ listo de januaro 2013 estas nun 63 institutoj[111].

Laŭ enketo por la jaroj 2002/3 farita de Germain Pirlot oni tiam instruis Esperanton en 69 universitatoj kaj similaj institucioj en 24 landoj[112]. Plej multaj el tiuj institucioj troviĝas en Ĉinio (18) kaj Japanio (6); sekvas Germanio, Rusio kaj Usono kun po tri universitatoj. La menciita retpaĝo listigas la nombrojn laŭ landoj kaj krome donas detalojn pri ĉiu unuopa universitata kurso.

Kresko kaj malkresko[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas multaj nombroj pri la laŭtempa evoluo de la Esperanto-uzado en la unuopaj kampoj de Esperantujo; tamen eblas noti kelkajn statistikojn.

Kresko[redakti | redakti fonton]

Konstateblas kresko ekzemple en la sekvaj kampoj (ne ĉie jam ekzistas statistikoj):

Kresko ĉefe inter 1970 kaj 2000[redakti | redakti fonton]

Kresko ĉefe ekde 2000 (ligitaj al komputilo kaj interreto)[redakti | redakti fonton]

  • Filmoj kaj filmetoj kun Esperanto-subtekstoj (kelkfoje ankaŭ Esperanto-voĉo) ekde ĉirkaŭ 2005
  • Uzado de Esperanto en la interreto (retmesaĝoj, retlistoj, forumoj, retejoj de Esperanto-parolantoj kaj -organizaĵoj), ĉefe ekde 2000
  • Suma kvanto de esperantlingva teksto en la interreto (ekzistas studo de Grefenstette/Nioche el 2000; mankas komparo laŭ la tempo kun aliaj lingvoj)
  • Esperantlingvaj komputilaj programoj ekde ĉirkaŭ 2000 (kiel Firefox)
  • Esperantlingva versio de ekster-esperantujaj retejoj (kiel Vikipedio, Google, Facebook aŭ Tatoeba)

Ŝajne dum la pasinta jardeko la kresko de Esperantujo pli kaj pli koncentriĝas en la interreto. Konstateblas, ke sekve de la interreto hodiaŭ multaj Esperanto-parolantoj ĉiutage uzas Esperanton, dum antaŭ 20 jaroj ili uzis Esperanton nur malofte, se ili ne ĉeestis renkontiĝojn - tiam ĉefe per legado de libroj, gazetoj, radio-aŭskultado, korespondado letera kaj per vizitado de lokaj grupoj. Ankoraŭ mankas studo pri la nombro de ĉiujaraj horoj, dum kiuj Esperanto-parolantoj uzis kaj uzas Esperanton.

Stagnado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1947 ĝis 2009 la nombro de individuaj membroj de UEA ondumis inter 5700 kaj 8000; ekde 1991 la membraro tamen tendence malkreskis de 8000 al 5300.

La nombro de ĉiujare eldonitaj libroj (pli ol 48 paĝoj) ekde 2001 ondumas ĉirkaŭ 120. Estas klare, ke en la interreto ekzistas multaj elektronikaj libroj, en formatoj kiel pdf k.a.; ŝajne ĝis nun ne disponeblas statistiko pri tio.

Malkresko (kun kompensa kresko)[redakti | redakti fonton]

La nombro de membroj en Esperanto-asocioj en multaj landoj malkreskas kaj sume ankaŭ la nombro de aligitaj membroj de UEA ekde 1987. Kelkaj homoj asertas, ke tio montras malkreskon de Esperantujo, aliaj asertas, ke ĝenerale asocioj, ankaŭ en aliaj kampoj, hodiaŭ malkreskas. Aldone indas konsideri, ke multaj asocioj dumlonge estis paperbazitaj (jarlibroj, revuoj); la nombro de abonantoj de paperaj gazetoj malkreskas en la tuta socio, ne nur en Esperantujo; ofte tiel draste kiel minus 50 % dum la pasintaj dudek jaroj.

Indas noti, ke dum la membroj en lokaj grupoj kaj diversaj landaj kaj internaciaj asocioj malkreskas, kreskas la nombro de homoj, kiuj kuniĝas en diversaj interretaj grupoj. Tiaj grupoj estas ekzemple grupoj ĉe Facebook, ĉe https://groups.io/groups aŭ ĉe Googlegroups, sed ankaŭ grupoj por kune traduki komputilan programon kiel Mozilla Firefox, retpaĝojn kiel tiujn de Facebook, traduki frazojn ĉe Tatoeba, subtekstigi filmojn, krei vikipedion ktp.

Cetere neniu juĝas la evoluon de la angla aŭ de aliaj lingvoj laŭ la nombro de membroj en la koncernaj lingvo-asocioj... Do kial ĉe Esperanto?!

Pozicio (komparo kun aliaj lingvoj)[redakti | redakti fonton]

Eblas fari la komparon laŭ la rango inter la diversaj lingvoj kaj laŭ absolutaj nombroj ekzemple kompare kun la angla. Pli malpli laŭ ĉiuj statistikoj oni alvenas por Esperanto al rango inter la 15a kaj la 50a.

Escepto estas ekzemple la Esperanto-ekzamenoj en Hungario, kie Esperanto tenas proksimume la trian lokon, aŭ la frazaro Tatoeba, kie Esperanto nun tenas la duan. Escepto estas ankaŭ la vico de ĉiuj lingvoj de la mondo laŭ la nombro de parolantoj: Se oni kalkulas nur la homojn, kiuj flue kaj regule parolas, Esperanto havas lokon post la centa[113]; se oni rigardas la vikipedio-lingvojn, ĝi havas lokon 165[114]. Tio tamen ne konsideras la gravecon de lingvoj por la internacia komunikado; la plejmulto de la lingvoj, kiuj en tiaj listoj troviĝas antaŭ Esperanto, havas nur regionan signifon.

Esperanto havas (aŭ havis) lokon ...

  • 2 inter la lingvoj, en kiuj ekzistas la frazoj de la kolekto de frazotradukoj Tatoeba (aŭg. 2012),
  • 3 ĉe la fremdlingvaj ekzamenoj ŝtate agnoskataj en Hungario[115] (2004),
  • 12 inter la lingvoj, en kiuj aperis libroj kaj artikoloj registritaj en la "Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj" 2006 de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (MLA) (kp. la alineon pri Interlingvistiko k.s.)
  • 16 inter la fremdlingvoj, kiujn scias litovoj (laŭ la censo 2001),
  • 16 inter la fremdlingvoj, kiujn scias hungaroj (laŭ la censo 2001),
  • 27 inter la latinliteraj lingvoj en la interreto laŭ la tekstokvanto (studo Grefenstette/Nioche el la jaro 2000; inter ĉiuj lingvoj verŝajne estus proksimume loko 40),
  • 31 inter la vikipedio-versioj laŭ la kvanto de artikoloj (jan. 2016[116]),
  • 39 inter la vikipedio-versioj laŭ la nombro de vizitoj hore al ĉiuj paĝoj (januaro 2012)[117],
  • 43 inter la vikipedio-versioj laŭ la nombro de vizitoj al la mil plej vizitataj paĝoj (marto 2008)
  • 53 inter la lingvoj, en kiuj ekzistas subtekstoj por filmitaj prelegoj de TED
  • 76 inter la cellingvoj de librotradukoj dum la jaroj 1979 ĝis 2009[64]
  • 165 inter la lingvoj, kiuj havas vikipedion, laŭ la suma nombro de denaskaj kaj poste eklernintaj parolantoj (supozante ke Esperanto havas entute unu milionon da parolantoj; julio 2012)[118]. Tiu loko estas mezumo inter la pozicio de Esperanto laŭ la nombro de denaskaj parolantoj (tie Esperanto havas eble lokon ĉirkaŭ kvar mil, vd. sube) kaj la pozicio inter la fremdlingvoj laŭ la nombro de poste eklernintaj parolantoj (tie Esperanto supozeble havas lokon inter 15 kaj 40; kp. la lokon en Litovio kaj Hungario, ambaŭfoje 16).
  • ĉ. 4000 inter ĉirkaŭ 7000 lingvoj de la mondo, laŭ la nombro de denaskuloj[119]. Ĉar Esperanto ne estas planita kiel lingvo, kiu havu grandan nombron de denaskaj parolantoj, tiu pozicio estas nur flanka informo; gravas la pozicio kiel poste lernita lingvo.

Esperanto estas unu lingvo el

Nombra rilato Esperanto - angla[redakti | redakti fonton]

Ĉe la rilato inter Esperanto kaj la angla indas distingi, ĉu temas pri la tutmonda uzado de la angla - aŭ ĉu, pli detale, pri la uzado en anglalingva aŭ ne-anglalingva lando. La proporcio de Esperanto-parolantoj en la anglalingvaj landoj (kiel Usono aŭ Britio) estas malpli granda ol en aliaj landoj kun simila ekonomia evoluo (kiel Francio aŭ Nederlando; oni komparu ekzemple la nombron de UEA-membroj inter unu miliono da loĝantoj). Do estas klare, ke en anglalingvaj landoj la rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla estas malpli favora por Esperanto ol en la aliaj landoj. La nombroj pri la tutmonda uzado de la angla estiĝas el mezumo inter ambaŭ nombroj.

La rilato inter Esperanto kaj la angla estas mezume verŝajne ie ĉe 1:1000; ĝi tre varias inter almenaŭ 1:60 kaj 1:4000.

En du ne-anglalingvaj landoj, pri kiuj haveblas statistika materialo el censo (2001), nome Hungario kaj Litovio, ĝi estas almenaŭ inter 1:60 kaj 1:700:

  • ĉ. 1:60 laŭ la nombro de pli-ol-60-jaraĝaj parolantoj de ambaŭ lingvoj en Hungario (2001)[122],
  • ĉ. 1:200 laŭ la nombro de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Hungario (2001 kaj 2011),
  • ĉ. 1:700 laŭ la nombro de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Litovio (2001).

La rilato pri la tutmonda uzado de ambaŭ lingvoj (do inkluzive de la uzado fare de denaskaj anglalingvanoj) estas

  • ĉ. 1:300 laŭ la nombro de libroj tradukitaj (el aliaj lingvoj) en ambaŭ lingvojn inter 1979 kaj 2009 (laŭ statistiko de Index Translationum[64])
  • ĉ. 1:350 laŭ la nombro de redaktantoj (pli ol 5 redaktoj monate) en la du vikipedio-versioj (majo 2016: 95 (Esperanto) kaj 31057 (angla))[123]
  • ĉ. 1:1060 laŭ la vizitado de la vikipedio-paĝoj (julio 2012)[124]
  • ĉ. 1:1300 laŭ la vizitado de la mil plej ofte vizitataj paĝoj de vikipedio (2008),
  • ĉ. 1:1800 laŭ la tekstokvanto en interreto (studo Grefenstette/Nioche, 2000),
  • ĉ. 1:4000 laŭ la kvanto de libroj jare eldonataj (ĉ. 2006)[125]

La rilato inter ambaŭ lingvoj cetere estis ĉirkaŭ 1:20 000 000 en 1887, kiam estis nur ĉirkaŭ kvin Esperanto-parolantoj inkluzive de L.L.Zamenhof[126].

Evoluo dum 125 jaroj[redakti | redakti fonton]

Esperanto, kiu en 1887 havis nur ĉirkaŭ kvin parolantojn kaj sekve okupis proksimume la lastan lokon inter la tiutempe eble 7000 lingvoj de la mondo, faris rimarkindan progreson de la lasta rango al unu el la antaŭaj 50. Eble neniam en la homa historio iu lingvo ene de nur 125 jaroj sukcesis simile plibonigi sian rangon. Iam ĉirkaŭ la jaro 1900 Esperanto havis cent homojn, kiuj parolis la lingvon flue kaj regule - hodiaŭ estas ĉirkaŭ cent mil; ene de cent jaroj la parolantaro do milobliĝis. Pri tia laŭnombra progreso estas eĉ pli certe, ke ĝi neniam antaŭe okazis en la homa historio. (La angla bezonis 400 jarojn por atingi proksimume centobliĝon inter 1600 kaj hodiaŭ, de ĉirkaŭ 3 ĝis 5 milionoj da denaskaj parolantoj al ĉirkaŭ 350 ĝis 500 milionoj hodiaŭ. En 1887 la angla havis proksimume 100 milionojn da parolantoj - la sumo de tiamaj loĝantoj en Usono kaj Britio; do ekde tiam okazis proksimume triobliĝo ĝis kvinobliĝo de la denaskularo, eble dudekobliĝo de la entuta parol(et)antaro.)

Laŭ la vidpunkto de la rilato al la parolantoj de la angla, Esperanto sukcesis plibonigi la rilaton de 1:20 000 000 en 1887 al nuntempe 1:1000. (En 1887 tre proksimume 100 milionoj da homoj en la tuta mondo parolis la anglan, takso surbaze de la censoj pri la loĝantaro en Britio kaj Usono.) Se oni ne konsideras la unuajn jarojn de rapida evoluo de Esperanto, verŝajne eblas diri, ke Esperanto kompare kun la angla ene de proksimume cent jaroj evoluis de la rilato 1:1 000 000 al la rilato 1:1000.

Se oni volus atingi kreskon de proksimume 100 fluaj parolantoj ĉirkaŭ la jaro 1900 al proksimume 100 milionoj cent jarojn poste (do iom proksim al la "fina venko"), oni devus sukcesi milionobligon de la parolantaro. Tio signifus mezuman jaran kreskon de ĉirkaŭ 15 procentoj jare dum centjara periodo - kreskoritmo tre malofta en la mondo.

Aliaj planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la rilato inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj estas proksimume 100:1 ĝis 200:1. En Rusio en la censo de 2011 Esperanton kiel regatan lingvon indikis 992 homoj, Ido estis indikita de 9 personoj kaj Edo de 1 scianto. Slovio kaj Interlingua ne estis menciitaj[127].

La hungara censo de 2001 raportas pri entute 4570 Esperanto-parolantoj (la publikigita nombro iom varias) kaj entute 20 parolantoj de aliaj planlingvoj[128]; Idiom Neutral estas indikita de 1 persono, Ido de 2, Esperantido de 4, Mundolingue de 1, Interlingua de 2 kaj Romanid de 10. La rilato inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj en Hungario do estas ĉirkaŭ 200:1.

En ambaŭ censoj ŝajne ne troviĝis parolantoj de la klingona.

Enciklopedio de Esperanto - Statistiko (el 1934)[redakti | redakti fonton]

Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo (ECO). La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero „Internacia Muzeo“, 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909. (La landnomoj estas ŝanĝitaj de -ujo al -io.)

Grupoj kaj gazetoj (1888 - 1909)[redakti | redakti fonton]

Jaro Grupoj Gazetoj
1888 1 -
1889 3 2
1890 3 3
1891 7 2
1892 13 1
1893 15 1
1894 19 1
1895 18 2
1896 24 2
1897 30 2
1898 37 3
1899 32 3
1900 26 3
1901 26 3
1902 44 12
1903 113 21
1904 186 26
1905 308 36
1906 474 45
1907 721 61
1908 1266 99
1909 1447 106

Nombro de libroj (1889 - 1909)[redakti | redakti fonton]

Jaro Libroj (sume)
1889 29
1894 88
1899 123
1904 211
1909 1330

Enketo de Dietterle (1926)[redakti | redakti fonton]

Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133-156 de ,E' 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Albanio 2 - 6
Aŭstrio 483 96 7696
Belgio 98 26 3359
Britio 490 144 7855
Bulgario 121 35 1744
Ĉeĥoslovakio. 1114 116 8967
Danio 69 17 990
Estonio 82 16 784
Finnlando 172 15 825
Francujo 500 101 5237
Ĝibraltaro 1 - 4
Germanio 1087 441 30868
Grekio 6 3 1968
Hispanio 173 47 3591
Hungario 122 47 3052
Irlando 33 1 343
Islando 12 - 24
Italio 199 43 5341
San Marino 1 - 1
Latvio 110 30 1994
Jugoslavio 52 10 1498
Liĥtenŝtejno 1 - 1
Litovio 76 18 780
Luksemburgo 2 - 2
Malto 4 - 7
Monako 1 - 1
Nederlando 177 51 6649
Norvegio 122 5 380
Polujo 199 51 4690
Portugalio 16 2 79
Rumanio 96 15 1912
Svedio 155 28 1436
Svisio 135 39 1821
Turkio 7 - 49
USSR 425 95 1479

Azio[redakti | redakti fonton]

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Brita Hindio 12 - 17
Br.N.Borneo 1 - 1
Cejlono 1 - 1
Cipro 1 - 1
Ĉinio 29 1 476
Filipina ins. 2 - 4
Hindo-Ĉinio 1 - 1
Japanio 11 181 6903
Koreo 2 - 2
Makao 1 - 1
Malajo-ŝtatoj 1 - 1
Mongolio 1 - 10
Ned.Hindio 22 - 87
Palestino 6 2 252
Rodos-insulo 1 - 7
Persio 8 1 69
Setlementoj 1 - 1
Siamo 1 - 1
Sirio 2 - 3

Afriko[redakti | redakti fonton]

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Abisenio 1 - 1
Acoroj ins. 4 - 6
Alĝerio 5 - 26
Angolo 6 - 10
Egiptio 6 7 104
Ebur-bordo 1 - 1
Fernando-Po 1 - 1
Gvineo hisp. 1 - 1
Kanariaj ins. 3 2 25
Kaplando 4 - 5
Kapverdaj ins. 1 - 1
Kongo belga 5 - 5
Kongo port. 1 - 1
Liberio 1 - 1
Libio 1 - 1
Madagaskaro 1 - 1
Maroko 10 1 40
Maŭricio 1 - 1
Natalo 1 - 4
Nigerio 1 - 1
Ora Bordo 1 - 7
Oranĵo-ŝtato 1 - 1
Orient-Afriko port. 2 1 6
Rodezio 3 - 4
Som.-bordo it. 1 - 1
St.Heleno 1 - 4
St.Tomaso 1 - 1
Sudano fr. 1 - 1
Transvalo 7 1 47
Tunizio 4 - 4

Ameriko[redakti | redakti fonton]

(Nombroj de Ameriko, Aŭstralio kaj Sume korektitaj laŭ la papera versio de EdE)

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Argentino 37 3 445
Barbadoso 1 - 1
Bermudo 1 - 1
Bolivio 3 - 5
Brazilo 47 17 1182
Ĉilio 3 3 3
Domingo 1 - 5
Ekvadoro 1 - 1
Gujano ned. 1 - 6
Gvatemalo 1 - 1
Honduraso 1 - 1
Jamajko 2 - 2
Kanado 28 4 52
Kolombio 7 - 11
Kostariko 2 - 14
Kubo 43 - 207
Kurasao 1 - 1
Meksiko 1 - 1
Nikaragvo 11 2 88
Novlando 1 - 3
Panamo 1 - 1
Paragvajo 1 - 12
Peruo 1 - 3
Porto-Riko 4 - 5
Salvadoro l - 1
St. Vincent-ins. 2 - 4
Trinidad-ins. 1 - 6
Urugvajo 9 3 416
Usono 215 47 4845
Venezuelo 3 - 8

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Aŭstr. Feder. 69 10 1087
Nov-Zelando 72 10 325
Fiĝioj 2 - 2
Havajaj ins. 1 - 1
Novgvineo 1 - 2

Sume[redakti | redakti fonton]

Lando Lokoj Grupoj E-istoj
Eŭropo 6548 1502 109690
Azio 205 191 7832
Afriko 77 6 306
Ameriko 431 76 7331
Aŭstralio 145 11 1417
Entute 7201 1786 126576

Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12.014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“

Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK SEU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La „Adreslibro de Pollandaj E-istoj“ 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉirkaŭ 3000 organizitaj E-istoj, aliaj ĉirkaŭ 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvalita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekio ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.

En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.

Esperanto en Ĉinio (1934)[redakti | redakti fonton]

Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma „statistiko“ pri E en Ĉinio kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. („Kantona E-Gazeto“ jan. 1934.)

1. Adeptoj pli ol 300.000
2. Finis kurson pli ol 30.000
3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol 3.000
4. Korekte skribas kaj p. malpli ol 300
5. Verkas aŭ tradukas malpli ol 30
6. Societoj pli ol 50
7. Librejoj 4
8. Bona E-presejo 0
9. Gazetoj 5
10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol 10
11. E-instrulibroj malpli ol 40
12. Cseh-metodaj kursoj iomete

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. la tabelon kaj ankaŭ Szilvási László: "Malgranda fina venko" - en Hungario (ekzamenoj 1995 - 2004); – Krome: raporto[rompita ligilo] de D-ro Ludoviko Molnár el marto 2007. Kp. la alineon pri ŝtate rekonitaj ekzamenoj.
  2. Plej aktuala nombro ĉe NYAK, p. 491 "sikeres, sikertelen, összesen" (sukcesa, malsukcesa, ĉiuj); pri aliaj vidu ĉe web.archive.org
  3. 3,0 3,1 Revuo Esperanto, 12/2010, p. 246
  4. hungare Nyelvvizsga-statisztikák alirita 12.08.2015 kun la helpo de Google Translate; speciale NYAK kaj Web Archive.
  5. Sikeresség szerinti bontás nyelvek szerint 2019 (sukceso laŭ lingvoj); "sikeres sikertelen összesen": 'sukcesa malsukcesa sume'
  6. hvg.hu
  7. edukado.net - UEA-KER
  8. itale Istituto Italiano di Esperanto Arkivigite je 2015-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
  9. The Hindu[rompita ligilo]
  10. REF-statistiko. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2008-07-13.
  11. , ,
  12. Fontoj ĉe Denaskaj Esperanto-parolantoj#Nombro kaj denaskuloj de dua kaj tri generacio
  13. The Encyclopedia of Language and Linguistics, ed. R.E. Asher, Oxford: Pergamon, 1994 (vol. 3, pages 1143-1145): "However, there are also speakers, children of parents who use Esperanto as a family language, for whom it is a native language or mother tongue, normally in a bilingual or trilingual relationship with the language of the local community or other parental language(s). There is no other case in linguistic history of something that started as an intellectual scheme, a project on paper, being transformed into a language with native speakers of the second and indeed the third generation."
  14. Kongresa Libro de la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, Litovio, 2008, p. 54-55. Ankaŭ rete ĉe esperanto.lt.
  15. Edward Symoens. Bibliografio de universitataj kaj altlernejaj diplomverkoj, disertacioj kaj tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam (UEA). 1989. Grafikaĵoj ĉe [1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 279 (2008-01-05): Aperis la bibliografio de MLA por la jaro 2006
  17. Tekstokvanto en interreto laŭ lingvoj (studo Grefenstette/Nioche, 2000)
  18. Daniel Pimienta, Daniel Prado kaj Álvaro Blanco:Twelve years of measuring linguistic diversity in the Internet: balance and perspectives, Paris, 2009, p. 57-58
  19. Kazeniac, Andy. "Social Networks: Facebook Takes Over Top Spot, Twitter Climbs", Compete.com, 2009-02-09. Kontrolita 2009-02-17. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2009-08-04.
  20. Facebook-grupo "Esperanto"
  21. Facebook En majo 2013 estis 191.433 ŝatantoj; 150.000 Facebook-uzantoj tiam informis, ke ili parolas Esperanton.
  22. Multlingva statistiko (angla). Laŭ la kvanto de parolantoj por unu artikolo la Esperanto-versio cetere havas multe pli bonan lokon, nome la duan. La kalkulo estas farita surbaze de la takso de Sidney S. Culbert (du milionoj da homoj, kiuj iam almenaŭ heziteme parolis Esperanton); malgrandigi la supozatan kvanton de parolantoj signifas plibonigi la pozicion de Esperanto tiurilate.
  23. Ekzempla serĉo per wmflabs.org por la Esperanto-vikipedio kaj la kvar vikipedioj plej simile uzitaj (my, be, ast, nn) inter majo 2019 kaj aprilo 2020. La dek du lingvoj ĉirkaŭ Esperanto estas en la sinsekvo de uzado afrikansa (146 % de Esperanto), kirgiza, galega, svahila, birma, belorusa, (Esperanto), asturia, novnorvega (nynorsk), islanda, cebua, skota, latina (53 % de Esperanto; lingvokodoj af, ky, gl, sw, my, be, eo, ast, nn, is, ceb, sco, la).
  24. Vikipediaj statistikoj por la 31-a de julio 2009
  25. 25,0 25,1 25,2 [2]
  26. [3] laŭ la stato je la 31-a de aŭg. 2009
  27. [4]
  28. Vikipedio-statistiko
  29. Ĉi-sekve la fontoj por la datumoj el dec. 2010; por ekz. jan. 2014 metu 201401 en la ligilon.
  30. http://stats.grok.se/en/201012/Esperanto
  31. http://stats.grok.se/de/201012/Esperanto
  32. http://stats.grok.se/fr/201012/Esp%C3%A9ranto
  33. http://stats.grok.se/it/201012/Lingua%20esperanto
  34. http://stats.grok.se/pl/201012/Esperanto
  35. http://stats.grok.se/ja/201012/%E3%82%A8%E3%82%B9%E3%83%9A%E3%83%A9%E3%83%B3%E3%83%88
  36. http://stats.grok.se/es/201012/Esperanto
  37. http://stats.grok.se/nl/201012/Esperanto
  38. http://stats.grok.se/pt/201012/Esperanto
  39. http://stats.grok.se/ru/201012/%D0%AD%D1%81%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%82%D0%BE
  40. http://stats.grok.se/sv/201012/Esperanto
  41. http://stats.grok.se/zh/201012/%E4%B8%96%E7%95%8C%E8%AF%AD
  42. http://stats.grok.se/zh-classical/201012/%E4%B8%96%E7%95%8C%E8%AA%9E
  43. http://stats.grok.se/ca/201012/Esperanto
  44. http://stats.grok.se/no/201012/Esperanto
  45. http://stats.grok.se/fi/201012/Esperanto
  46. Politikaj stratbataloj
  47. http://stats.grok.se/uk/201012/Esperanto
  48. http://stats.grok.se/hu/201012/Eszperant%C3%B3%20nyelv
  49. http://stats.grok.se/cs/201012/Esperanto
  50. http://stats.grok.se/tr/201012/Esperanto
  51. http://stats.grok.se/ro/201012/Esperanto
  52. http://stats.grok.se/ko/201012/%EC%97%90%EC%8A%A4%ED%8E%98%EB%9E%80%ED%86%A0
  53. http://stats.grok.se/da/201012/Esperanto
  54. http://stats.grok.se/eo/201012/Esperanto
  55. Listo[rompita ligilo] prizorgata de D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár kaj D-rino Julianna (Julinjo) Farkas, membroj de la "Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto"; statistiko sur p. 7
  56. Listo[rompita ligilo] de Molnár/Farkas; statistiko sur p. 8
  57. edukado.net
  58. 119 libroj de almenaŭ 49 paĝoj por 2005 en la uea-katalogo; 49 libretoj de maksimume 48 paĝoj ktp. (Atentu: la serĉmaŝino eraras pri "x+y paĝoj".)
  59. Libroeldonado 2001 - 2007[rompita ligilo], 1991 - 2000[rompita ligilo]; la kolumno "sume aŭ averaĝe" en la tabelo 2001 - 2007 sumigas la eldonadon de 1991 - 2000. Krome la vorto libroj inkluzivas ankaŭ libretojn de malpli ol 49 paĝoj.
  60. Libroservo de UEA 1989 - 2000 (artikolo en Libera Folio)
  61. Kp. la grafikon pri la libroj ricevitaj de la Biblioteko Hodler inter 1887 kaj 1986. Tiu grafiko unuflanke ankaŭ inkluzivas broŝurojn de malpli ol 49 paĝoj kaj librojn pri Esperanto aŭ vortarojn; aliflanke ne enestas libroj, kiuj ne estis senditaj al la biblioteko.
  62. Lu Wunsch-Rolshoven. Bücher und Übersetzungen in Esperanto, Deutsch und Englisch. Esperanto aktuell 5/2005, p. 10
  63. Ekzemple en 2008 la tradukoj en la germanan venis je 66,9 % el la angla, je 11,5 % el la franca,; en 2010 estis 65 % el la angla; en 2011 estis 63,8 % el la angla; el la franca venis en 2011 10,5 %, el la japana (tria loko) 650 libroj, ĉirkaŭ 5,5 %; vd. la aktualajn nombrojn ĉe Börsenverein[rompita ligilo]. La 9088 tradukoj en la francan (2009) venis je 62 % el la angla; ĉe romanoj la parto de la angla estis 77 %.
  64. 64,0 64,1 64,2 Index Translationum, tradukitaj libroj laŭ cellingvo
  65. Index Translationum, tradukitaj libroj laŭ devenlingvo
  66. Librolegado (enketo ĉe Libera Folio) kun grafikaĵo de eldonado 1991 - 2003 Arkivigite je 2014-07-27 per la retarkivo Wayback Machine kaj de vendado 1989 - 2000 Arkivigite je 2006-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
  67. Nikola Rasic, La rondo familia, Pisa, 1994, p. 64-65
  68. Kalkulo el la tabelo sur p. 65
  69. Rasic, sama libro, p. 114. La sumo de 519 lingvokonoj (de 156 Esperanto-parolantoj) en la tabelo enhavas ankaŭ 156 lingvokonojn de Esperanto, kvankam tio ne aperas en la tabelo.
  70. Rasic, sama libro, p. 76; sumo de 86 % (franca), 76 % (angla), 52 % (germana), 21 % (aliaj lingvoj) kaj 100 % (Esperanto).
  71. Rasic, sama libro, p. 94; Rasic citas el enketo de Frank Stocker.
  72. Laŭ enketo en 2005 en Luksemburgio 90 % parolas la francan, 88 % la germanan kaj 60 % la anglan; do la sumo el nur tiuj lingvoj estas 2,4 fremdlingvoj. EU-Kommission, Die Europäer und ihre Sprachen, 2006, p. 14. Rigardita 2012-03-27
  73. Zlatko Tišljar. Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Maribor (Inter-kulturo), Zagreb (Libro TIM). 1997, p. 149. Represo el revuo Esperanto, 2/1983
  74. angla versio, hispana, portugala, aliritaj 2019-11-14. Ankaŭ: Duolingo - Incubator, alirita 2019-04-07
  75. Duolingo: Esperanto-kurso por anglalingvanoj
  76. Duolingo Incubator, alirita la 16-an de aŭgusto 2017: 977mil ĉe la kurso por anglaparolantoj kaj 186mil ĉe la kurso por hispanaparolantoj.
  77. Statistiko en la vikipedio
  78. Laŭ persona informo de Gina Gotthilf, vicprezidanto pri kresko ĉe Duolingo, 13-a de jan. 2016
  79. Duome, Golden Owl/Ora Gufo
  80. Interlinguistische Informationen. Nr. 96-97 (3-4/2015), p. 2
  81. Ondo de Esperanto, 7/2018, p. 6
  82. Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, republikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook
  83. Laŭ la artikolo en la germana vikipedio
  84. statista.com
  85. [5][rompita ligilo]
  86. Vd. ĉe la hungara statistika oficejo
  87. angle Statistics Estonia - Statistical Database: RL0436: Population by mother tongue, command of foreign languages, sex and place of residence, 31 December 2011. Specifaj serĉoj pri fremdlingvo kaj denaska lingvo
  88. Estis loko 18 en 2001 laŭ la nombro de parolantoj de lingvoj aliaj ol la hungara en Hungario; la ĉeĥa kaj la araba havis pli da parolantoj entute, sed malpli da fremdlingvaj parolantoj
  89. Laŭ la hungara statistika oficejo; "a nyelvet beszéli" - parolas la lingvon; "ebből: anyanyelvén kívül beszéli" - el tiuj: parolas ne kiel gepatran lingvon. Sur alia, ĉi-foje anglalingva paĝo de la hungara statistika oficejo troviĝas la nombro de 4565 Esperanto-parolantoj, malgranda diferenco de 10 homoj; tie oni distingas laŭ sekso kaj aĝo. Sur plia paĝo troviĝas ankaŭ informoj pri diversaj aliaj planlingvoj kiel Idiom Neutral kaj Ido (lingvo).
  90. 90,0 90,1 Datumoj por 2011 (kaj iom por aliaj nombroj) el eszperanto.hu, origine Hungara Statistika Oficejo, popolnombrado 2011; por 1941 el Hungara Statistika Oficejo. Propra sumigo de parolataj fremdlingvoj; propra kalkulo; kelkaj etaj lingvoj mankas. Lu Wunsch-Rolshoven
  91. Laŭ la hungara statistika oficejo; tie troviĝas detala listigo laŭ aĝo kaj sekso, en komparo kun la aliaj mondlingvoj angla, franca, germana, rusa kaj hispana.
  92. Balta Ondo, 13-a de decembro 2015 ; Statistika oficejo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, tabelo 4.4. Владение языками
  93. Litova Stelo 1/2004, p. 24; tie 858 personoj; 844 laŭ la oficiala rezulto sendita de la litova statistika oficejo, ne legebla rete. Laŭ la anglalingva demandilo (pdf) la demando 25 tekstas (post demando 24 pri la gepatra lingvo): "Kiujn aliajn lingvojn vi scias, do estas kapabla paroli kaj/aŭ skribi?" Ses lingvoj estas indikitaj, por aliaj kiel Esperanto oni devis enskribi la nomon.
  94. Litova censo 2011, "Education. Command of languages", p. 202
  95. Statistika Oficejo de Novzelando[rompita ligilo], Statistics New Zealand
  96. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-30. Alirita 2017-12-17.
  97. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-22. Alirita 2017-12-17.
  98. Oficialaj tabeloj de la censo. Arkivita el la originalo je 2012-08-03. Alirita 2012-03-31.
  99. Сколько человек знает эсперанто в России
  100. Fontoj de la bazaj nombroj sur Nombro de Esperanto-parolantoj
  101. Kalkulado ĉe Nombro de Esperanto-parolantoj
  102. Kp. "Popolnombradoj donas indikon pri la kvanto de esperantistoj — Libera Folio"
  103. Serĉo en Fejsbuko pri esperantistoj en Andoro. Alirita 13 januaro 2016. (eble ne funkcianta)
  104. "Elsendoj de Radio Vatikana arkivitaj en la reto" (Libera Folio)
  105. "2003 - denove la jaro de Esperanto ĉe Pola Radio" Arkivigite je 2018-05-20 per la retarkivo Wayback Machine (esperantoland.org)
  106. Renkontiĝoj en Germanio 1957 - 2006 (unu- kaj dusemajnaj)
  107. Tranoktado en Germanio (Statistika oficejo de Germanio)
  108. Laŭ informo de Szilvási László en la retlisto Landa Agado[rompita ligilo] (15-a de Julio 2008)
  109. 109,0 109,1 William F. Mackey, Determining the Status and Function of Languages in Multinational Societies, p. 11, en: Ulrich Ammon (eld.), Status and function of languages and language varieties, p. 7 - 20. Legebla ĉe Google Books, kun grafiko pri jaroj kaj procentaĵoj. Kp. artikolon pri la studo: Tsunoda, Minoru (1983): Les langues internationales dans les publications scientifiques et technique. En: Sophia Linguistica 13, S. 144-155. La studon faris de 1980 ĝis 1983 Minoru Tsunoda sub la gvido de W. F. Mackey en la "International Centre for Research on Bilingualism" en Quebec.
  110. Edukado.net: Listo 2012; jaraj statistikoj ekzistas ekde 2009
  111. Listo "Triagradaj2013.01.doc" momente rete ne trovebla (2013-01-30)
  112. UEA; enketo de Germain Pirlot Arkivigite je 2012-12-22 per la retarkivo Wayback Machine; la listo estas de tempo al tempo aktualigata.
  113. Laŭ ethnologue.com ĉirkaŭ 83 lingvoj havas pli ol 10 milionojn da parolantoj. Kp. la liston pri lingvoj de la mondo ĉe bertilow.com.
  114. Vikipediaj statistikoj
  115. Renato Corsetti, Instruado de Esperanto en Hungario Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
  116. Estis loko 22 en feb. 2010, 27 en feb 2012. Alia fonto kun informoj pri nombro de parolantoj kaj paĝovizitoj
  117. Laŭ la listo ĉe falsikon (aŭgusto 2009) estas loko 40 aŭ 42, sed necesas forpreni projektojn kiel commons, en.wiktionary, fr.wiktionary, en.wikibooks kaj en.wikiquote por alveni simile al loko 33 aŭ 35 (nov. 2008) inter la diverslingvaj vikipedioj. Estis loko 34 en feb. 2010.
  118. Statistiko de vikipedio
  119. Kp. la statistikon ĉe ethnologue.com, laŭ kiu inter ĉirkaŭ 6909 lingvoj en la mondo (se oni sumigas) 3108 lingvoj havas almenaŭ 10.000 denaskajn parolantojn, 5120 lingvoj havas almenaŭ 1000 denaskulojn; Esperanto supozeble estas inter tiuj du pozicioj.
  120. Vidu Libera Folio. La nuna papo Francisko dum pasko 2013 entute ne salutis la kredantojn en dekoj da lingvoj.
  121. Anonco de la aldono de Esperanto al 'Google Translate'; Esperanto estis la 64-a lingvo, kiu aldoniĝis
  122. La rilato inter parolantoj de Esperanto kaj de la angla estas plej favora ĉe la pli aĝaj personoj (ĝis 14 jaroj la rilato estas 1:2220, ĉe la homoj de 15 ĝis 39 jaroj estas 1:261, ĉe tiuj inter 40 kaj 59 jaroj 1:142). Tio unuavide ŝajnas indiki, ke la pozicio de Esperanto estas pli malbona ĉe la nuna junularo - sed fakte la nombroj de Esperanto-parolantoj en unu miliono da loĝantoj estas (negravaj) 25 (ĝis 14 jaroj), 745 (15-39 jaroj; ĉirkaŭ 30 en ĉiu jaro), 409 (40-59 jaroj; ĉirkaŭ 20 en ĉiu jaro), 331 (ekde 60 jaroj). Estas do tiel, ke tute ĝenerale la scio de fremdaj lingvoj estas pli granda ĉe pli junaj homoj - situacio klare videbla ĉe Esperanto, sed eĉ pli forta ĉe la angla. Fonto por la kalkuloj: Population by knowledge of languages Arkivigite je 2005-09-28 per la retarkivo Wayback Machine en Hungario.
  123. Statistics Wikimedia
  124. Vikipediaj statistikoj 10 549 412 rigardoj hore por la angla, 9 949 por Esperanto (julio 2012)
  125. En Esperantujo inter 2004 kaj 2006 jare aperis ĉirkaŭ 120 libroj de almenaŭ 49 paĝoj (kaj ĉirkaŭ 30 ĝis 50 malpli ampleksaj libretoj; laŭ la serĉilo de la reta katalogo de UEA). En Usono aperis en 2006 ĉirkaŭ 291.922 novaj titoloj (laŭ la statistiko de la germana foiro "Frankfurter Buchmesse" Arkivigite je 2009-08-21 per la retarkivo Wayback Machine; prenita el: R. R. Bowker, Buch und Buchhandel in Zahlen, 2007). En Britio proksimume 160.000 titoloj (noveldonoj kaj reeldonoj) aperis en 2004 (vidu Frankfurter Buchmesse Arkivigite je 2009-09-24 per la retarkivo Wayback Machine; fonto: The Publishers Association, London). Sume do ĉirkaŭ 450.000 titoloj. Necesus dedukti la ne-anglalingvajn librojn el Usono kaj Britio kaj aldoni la anglalingvajn librojn el aliaj landoj. La menciitaj korektoj verŝajne sume ne influas la statistikon esence, la rilato antaŭvideble restos en la regiono de 1:4000.
  126. En Britio en 1876 vivis proksimume 34 milionoj da homoj (vd. ekzemple [6][rompita ligilo]; serĉu "1876"); en Usono estis ĉirkaŭ 63 milionoj en 1890 laŭ US Census Bureau (Excel-tabelo, 25 kB)
  127. Ondo de Esperanto: "Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992"
  128. Statistika Oficejo de Hungario

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]