Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Protokolo (malakceptitaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Legoscio[redakti fonton]

Proponita de Kaja 15:00, 22. Aprilo 2010 (GMT+10)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por:

Detenas[redakti fonton]

  1. Sindetena Sindetena:

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ssire 08:59, 21. Maj 2010 (UTC)

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento: Mi voĉdonas kontraŭ pro du ĉefaj motivoj
  1. Ilustrado : La "junulino leganta" estas tipe ŝtopeca bildo, sen ajna intereso. (Tion mi skribis en la diskut-paĝo)
  2. Lingvo: Stilo kaj sintakso ŝajne ne estas senpekaj (ezemple: "ulo legoscia estis unu, kiu sciis..."/"Legoscianto estis iu, kiu sciis"; "Estas tre grava"/"Estas tre grave"; en "pedagogio" uzado de "bebo" por paroli pri infanoj, kiuj evidente ne plu estas beboj... "Dum la beboj kreskas kaj evoluas iom da lingvo scio", "se ili mem evoluas intereson" : evolui-ntr!/kreskigi; "po tage"/"potage"; "La legoscio statistikoj varias"/"La legosciostatistikoj varias" aŭ "La prilegosciaj statistikoj varias"; same "La legoscio gradoj inter viroj") ktp. Verŝajne mi ne vidis ĉiujn, precipe ke mi ne legis la tuton.
Evidente, oni povas riproĉi min, ke mi kritikis anstataŭ rekte korekti, tamen ŝajnas al mi preferinde nur substreki la problemon, tiel ke homoj pli kompetantaj ol mi (mi ja ne certas pri miaj kritikoj !) zorgu pri pli kompleta polurado. Evidentas ke mi ŝanĝos mian voĉdonon se la artikolo evoluas (plikreskigas sian elstarecan nivelon)--Ssire 08:59, 21. Maj 2010 (UTC)
Komento Komento: Germana proverbo diras: "Unu bildo diras pli ol mil vortoj". Laŭ mia kompreno bildo, kiu prezentas leganton antaŭ bone ekipita librobretaro taŭge ilustras la titolon de la artikolo "legoscio" (Cetere: anstataŭ "kompetanta" bv. uzi la vorton "kompetenta")--Longharulo 20:20, 6. Feb 2011 (UTC)

Sufiismo[redakti fonton]

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: --Pavla Dvořáková 16:36, 24. June 2010 (UTC)
  2. Por Por: ~ Iketsi 04:13, 19 Nov. 2011 (UTC)

Detenas[redakti fonton]

  1. Sindetena Sindetena:

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: La temo ne estas sufiĉe disvolvita, mankas informoj pri gravaj sufiistoj, pri sufiismo en populara kulturo, eblus doni pliajn bildojn, necesas pliaj referencoj, parto "Historio" estas malbone legebla kaj bezonas ordigon, ktp, ktp. --CubeF 22:16, 19 Dec. 2011 (UTC)

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento:

Landoj[redakti fonton]

Mi proponas Armenion, Kartvelion, Butanon, Slovenion, kaj Kamboĝon por elstaraj artikoloj. Kaj eble aliaj (Laoso kaj Libano) Andy

Armenio kaj Kartvelio bezonas ankoraŭ fontindikojn. Krom tio ili jam plenumas la kriteriojn por elstareco.
Butano, Slovenio, kaj Kamboĝo estas bonaj kandidatoj por legindaj artikoloj. Por elstareco ankoraŭ necesas pliampleksigo kaj fontindikoj.
Laoso kaj Libano eĉ por legindeco ankoraŭ bezonus ioman plibonigon. Marcos 12:35, 8. Apr 2009 (UTC)
Ĉar Armenio kaj Kartvelio nun havas multajn piednotajn fontindikojn, mi nun subtenas ke ili havu la statuson "elstara". Marcos 14:30, 20. Apr 2009 (UTC)
Mi nun proponis la artikolojn Butano, Slovenio, kaj Kamboĝo sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Marcos 22:06, 17. Maj 2009 (UTC)

Fermita je la 14:16, 20 Aŭg. 2009 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 14:48, 16 Okt. 2012 (UTC)

Junulara E-Semajno[redakti fonton]

Proponita de LukiZ 13:53, 05. Feb 2009 (UTC).

  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Marcos 20:56, 5. Feb 2009 (UTC)
  • Komentoj:
En sia nuna stato la artikolo povas esti nur markita kiel "leginda". Kiam estos okazinta la unua JES, kaj eblos pli multe skribi en tiu artikolo, tiam oni povas plialtigi la statuson al elstara (se iu vere bone faras tiun pliampleksigon de la artikolo).
Mi do nun proponas la artikolon sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Marcos 20:56, 5. Feb 2009 (UTC)

Fermita je la 14:16, 20 Aŭg. 2009 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 14:48, 16 Okt. 2012 (UTC)

Fryderyk Chopin[redakti fonton]

Proponita de --Divi leschi genus amo 15:27, 6. Mar 2008 (UTC).

  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo ankoraŭ povas esti pliampleksigata, precipe la sekcio pri lia stilo kaj liaj verkoj; komparu ekzemple la versiojn francan, hispanan aŭ germanan de la artikolo. Sed ĝi certe jam taŭgas kiel kandidato por legindeco. Marcos 00:55, 7. Mar 2008 (UTC)
  • Komentoj:

La voĉdonado estis fermita je la 22:18, 2 Maj. 2008 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 15:09, 16 Okt. 2012 (UTC)

Ramon Lullo[redakti fonton]

proponita de Pep Pou ( je 2007-09-22 08h56 UTC ).

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi povas ankoraŭ konsiderinde plilongiĝi (komparu la hispanan version); tute mankas fontindikoj; kaj la lingva stilo ne estas tute enciklopedia: uzo de as-tempo por pasintaĵoj estas inda stilo en beletro, sed prefere ne uzinda en enciklopedio. Marcos 17:39, 2. Mar 2008 (UTC)
  • (neŭtrala) Ĝi certe estas leginda! Tre bela, sed eble kun polurado kaj listigo de fontoj ĝi estos elstara. -- Yekrats 14:23, 22. Mar 2008 (UTC)

La voĉdonado estis fermita je la 13:00, 23 Mar. 2008 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 15:12, 16 Okt. 2012 (UTC)

Lluís Maria Xirinacs[redakti fonton]

proponita de Pep Pou ( je 2007-09-05 07h40 UTC ).

  • Kontraŭ
  1. Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo estas ne sufiĉe ampleksa por fariĝi elstara, kaj miaopinie pli taŭgus kiel leginda artikolo. Thomas Guibal 11:35, 8. Sep 2007 (UTC)

La voĉdonado estis fermita je la 18:44, 2 Mar. 2008 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 15:15, 16 Okt. 2012 (UTC)

Proklamoj de Baha'u'llah[redakti fonton]

proponita de Eric Coffinet ( je 2007-04-17 06h40 UTC ) pri la historio kaj la signifo de la proklamoj de la fondinto de la Bahaa Kredo dum la 2-a parto de la 19-a jarcento

  • Por:
  • Detenas:
Bill O'Ryan 15:16, 24. Apr 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:

# Kontraŭ Kontraŭ: Miajn komentojn mi lasis ĉe Diskuto:Proklamoj de Baha'u'llah, ĉar ili tro longas por traktiĝi ĉi tie. Tamen mi kredas ke la temo havas sufican potencialon. O'RyanW ( ) 05:51, 19. Apr 2007 (UTC)

Komence mia reago rilatis al legebleco. La artikolo nun estas multe pli legebla. Pri la cetero, opinioj diversas. Mi ŝanĝas al sindeteno. Esperinde, aliaj legos la artikolon kaj formos sendependan opinion. Dume, estus laŭ mi utile proponi ĝin kiel "legindan artikolon", por allogi pli da konstruema kritiko. Bill O'Ryan 15:16, 24. Apr 2007 (UTC)
  • Komentoj:

La voĉdonado estis fermita je la 08:36, 27 Okt. 2007 fare de Thomas Guibal. --KuboF (diskuto) 15:24, 16 Okt. 2012 (UTC)