La urbo Wuppertal [VUpertal] fondiĝis dum 1929 pro la kunigo de kvin urboj, kiuj parte jam ekde la 11-a jarcento ekzistis. Kerno de la nova urbo estis la iama industria metropolo Barmen. La teritorio situas en la germanafederacia landoNordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la pejzaĝa regiono Bergisches Land (la historia duklando Berg). Situante en pitoreska ĉirkaŭaĵo ĉe la riveroWupper ĝi prezentas samtempe grandurban kaj urbetan etoson.
La plej impona atrakcio de Wuppertal estas la dum 1901 inaŭgurita, 12 metrojn alta kaj 13,3 kilometrojn longa urba pendotrajno. Muzeoj, preĝejoj, koncertejoj kaj teatroj zorgas pri riĉa kultura vivo.
En la norda urboparto Uellendahl estas strato nomata "Zamenhofstraße". Certe tio estas indiko pri tio, ke en la urbo iam ekzistis forta Esperanto-grupo, probable laborista.
Wuppertal per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojoj, kaj , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.