Robert Biedroń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
d-ro Robert Biedroń
pola GLAT-aktivulo, maldekstra politikisto, membro de la Pola Parlamento, membro de Eŭropa Parlamento kaj membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), esperantisto, urbestro de Słupsk
pola GLAT-aktivulo, maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento,
membro de Eŭropa Parlamento kaj
membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), esperantisto, urbestro de Słupsk
Persona informo
Robert Biedroń
Naskiĝo 13-a de aprilo 1976
en Rymanów apud Krosno
Religio ateisto
Lingvoj polaanglafrancarusaitalaEsperanto vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater la Varmio-Mazurio Universitato en Olŝtino, la Fakultato de Politika Scienco
Partio Ĝis la jaro 2014 en partio Via Movado (transformita de Movado de Palikot), de la jaro fondinto kaj prezidanto de partio Printempo
Familio
Amkunulo Krzysztof Śmiszek vd
Profesio
Okupo politikisto • loka politikisto • aktivulo • publikigisto vd
Laborkampo politiko • opinia ĵurnalismo • Civita engaĝiĝo vd
Aktiva en VarsovioSłupskBruselo vd
Verkado
Verkoj Q9363846 vd
En TTT robertbiedron.pl
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert BIEDROŃ (naskiĝis la 13-an de aprilo 1976 en Rymanów apud Krosno) estas pola politikisto, GLAT-aktivulo, publicisto, esperantisto.

d-ro Robert Biedroń, la fondinto de partio "Wiosna" / ("Printempo")
La granda sport-halo "Torwar" (enirejo) en Varsovio, kie okazis la fondo-kunveno de la partio Wiosna / Printempo, la 3-an de februaro 2019
Robert Biedroń dum la fondo-kunveno de la partio Wiosna / Printempo, la 3-an de februaro 2019
foto el 2014

Li estas fondinto kaj dum la jaroj 2001–2009 prezidanto de la Kampanjo Kontraŭ Gejfobio. Li estas politikisto, de la jaro 2011 ĝis ja 2014 parlamentano de Pola Sejmo en la 7-a oficperiodo, iam ligita kun Movado de Palikot kiu de la jaro 2013 nomas sin Via Movado, kaj de la 30an de novembro 2014 Urbestro de Słupsk / Slupsko tio okazis dum la municipaj balotoj kaj li estis elektita Urbestro de Słupsk [1], probable la plej konata samseksemulo en Pollando. Ekde 2011 li estis membro de la Pola Parlamento, la unua malferme samseksema pola parlamentano. Ekde 2012 li estis la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) [2], kaj ekde 2013 li estas ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) [3], [4].

d-ro Robert Biedroń (tria de maldekstro) dum la 8-a Eŭropa Ekonomia Forumo en Lodzo en la jaro 2015
Robert Biedroń dum la renkontiĝo kun legantoj en galerio "Focus Mall" en Bydgoszcz (28an de januaro 2017)
foto el 2013
Robert Biedroń en la koridoro de pola parlamentejo (Sejmo), 2013

"2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK" - laŭ lia iniciato la Urba Konsilantaro de Slupsko kun la Prezidantino de la Urba konsilantaro Beata Chrzanowska la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis kaj proklamis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro li substrekis la aktivadon de forta Esperanto-movado dum multaj jaroj ekde la 1950-aj jaroj kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando [5], [6], [7], [8], [9], [10].

En aprilo kaj majo 2018 en la sondado de opinio (demoskopio) en Pollando Robert Biedroń okupis la trian lokon kun 19% en la rangolisto de la kandidatoj en la balotoj por Prezidento de Pollando 2020 - tuj post la tiama Prezidento de Pollando Andrzej Duda kun 36% kaj Eks-Ĉefministro de Pollando kaj tiama Prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk kun 26% [11], [12], [13].

En aŭgusto 2018 oni diras ke Robert Biedroń planas krei sian partion "Kocham Polskę" ("Mi amas Pollandon") tamen dum la sondado de opinio (demoskopio) lia partio ricevis apogon 5 % kaj enirus la Polan Parlamenton (Sejmon)[14], [15].

Finfine la 3-an de februaro 2019 okazis la fond-konvencio/kongreso de la novlanĉita partio Printempo (pole Wiosna) estas pola centra-maldekstra politika partio d-ro Robert Biedroń, kie oni anoncis la nomon de la partio kaj la findeciditan programon. Partoprenis dum la konvencio en la granda sport-konferenc-halo "Torwar" en Varsovio ĉ. 9000 delegitoj/partoprenantoj el tuta Pollando (inter la delegitoj li invitis kelkajn esperantistojn, ekz. Prezidanton de EDE-Pollando Eduardo Kozyra el Malbork kaj Wiesław Piszczek el Olsztyn) [16], [17], [18],[19], [20].

Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj: Robert Biedroń (en la varsovia balotregiono, akirante 96388 / 6,96% da voĉoj), Sylwia Spurek (en la grandpolia balotregiono, akirante 55306 da voĉoj) kaj Łukasz Kohut (en la silezia balotregiono, akirante 48783 / 3,05% da voĉoj).

Li estis kandidato dum la Prezidentaj balotoj en Pollando 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj profesia aktiveco[redakti | redakti fonton]

Diplomito kun atestilo pri kompletigo de studoj sed ne licenciulo nek magistro de civila kodekso en Jagelona Universitato (1999). Li finis la Fakultaton de Politika Scienco en la Varmio-Mazurio Universitato en Olŝtino / Olsztyn (2000). Diplomito kun la titolo bakalaŭro pri ekonomio ĉe Kazimierz Pułaski Teknika Universitato de Radom (2001 kaj 2010). Li ricevas la kompletigdiplomon de Varsovia Lernejo por Politikaj Gvidantoj (2010). Li finis kurson en la Lernejo de Homrajtoj ĉe la Fondaĵo de Helsinka Komitato por Homaj Rajtoj. En la 2006 jaro li komencis doktoriĝ-studon ĉe Fakultato de Politika Scienco de la Akademio de Humanismo en Pułtusk, d-ro de Politika Scienco de la 2011 jaro. Li estas la posedanto de "AdPublik"-eldonejo. Liaj multaj gazet-artikoloj aperas en "Gazeta Wyborcza" [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto), "Trybuna" [tribuna], (esperante Tribuno), "Polityka" [politika], (esperante Politiko) kaj "Rzeczpospolita" [ĵeĉpospolita], (esperante La respubliko). Li fondis kaj estas la posedanto de Ĉekarpatia Instituto, gvidis ankaŭ la televidprogramon "Robert Biedroń subjektive" en Pino TV kaj estinte jam Urbestro de Slupsko nun li kreis kaj mem persone gvidas: #TelevidoBIEDROŃ [21].

Socia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

Post la fino de universitato li tre aktivas en la sociaj organizaĵoj por la homaj rajtoj. Li estas kunfondinto kaj la unua prezidanto (2001-2009) de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio, unu el la polaj GLAT-organizoj, aktivis ankaŭ en Lambda kaj dum lia restado en Britio en OutRage! Distingita de GLAT-organizo per la "Ĉielarka Laŭro" (2003) kaj per la titolo "La Homo de Ĉielarko" (2004). Li estas honora ano de la Societo "Laborejo de Diverseco" kaj la ano de la konsilio ĉe la "Fondaĵo de Egaleco" Aktivas ankaŭ estinte la ano de program-konsulta konsilio ĉe la Registara Prokuristo por la Egal-statuso de Viroj kaj Virinoj.

Li estis membro de Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj en la 2005 la unuan fojon kandidatiĝis en la balotoj al la Pola Parlamento. Tiam li ne estis elektita, ricevis 1 686 voĉojn (0,22% el ĉiuj voĉoj en la varsovia distrikto). En 2011 AdDM proponis al li denove kandidatiĝi, sed Biedroń rifuzis pro la malalta loko ĉe la balotlisto. Tiu ĉi rifuzo estis publikigita en amaskomunikiloj kaj lige kun ĝi Janusz Palikot proponis al Robert Biedroń la unuan lokon ĉe la gdanska balotlisto de Movado de Palikot (nun la Via Movado) en la balot-distriko n-ro 26 kun sidejo en Gdynia. Li akceptis tiun proponon kaj estis elektita, ricevante 16 919 voĉojn (t.e. 3,73% el ĉiuj voĉoj en la distrikto) al la Sejmo de la 7-a periodo.

En la jaro 2014 la semajna revuo "Polityka" [politika], (esperante Politiko) laŭ la ranglisto farita inter la polaj parlament-ĵurnalistoj menciis lin inter 10 la plej bonaj parlamantanoj, substrekante lian laboremon, kulturon kaj grandan laboron faritan en la parlamenta komisiono pri justico.

La 30-an de novembro 2014 dum la municipaj balotoj en Pollando li estis elektita kiel urbestro en la urbo Słupsk, iam vojevodia urbo, nun ĝi troviĝas en Pomerio.

Laŭ lia iniciato la Urba Konsilantaro de Slupsko kun la favora por Esperanto ĝia Prezidantino Beata Chrzanowska - la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro li substrekis la aktivadon de forta E-movado dum multaj jaroj kaj nun ĉefe aktivado de EDE-Pollando [22], [23], [24], [25].

En septembro 2018 li kreis Komitaton de Robert Biedroń en Słupsk / Slupsko - kun la kandidatino Krystyna Danilecka de lia komitato en la municipaj balotoj en Słupsk por la posteno de urbestro (dato de balotoj: 21an de oktobro 2018) kaj ŝi venkis dum la unua etapo kun 53,3%, la dua kontr-kandidato de PiS (Rajto kaj Justeco) ricevis 22,9%, la tria kontrkandidatino de PO (Civitana Platformo) Beata Chrzanowska (esperantistino) akiris 17,3% kaj la kvara kandidato de SLD (Alianco de Demokrata Maldekstrularo) ricevis nur 2,1% apogon.

Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post la partio Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj: Robert Biedroń (en la varsovia balotregiono, akirante 96388 / 6,96% da voĉoj), Sylwia Spurek (en la grandpolia balotregiono, akirante 55306 da voĉoj) kaj Łukasz Kohut (en la silezia balotregiono, akirante 48783 / 3,05% da voĉoj).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

De la jaro 2016 li estas kavaliro de la franca ordeno de merito.

Por-Esperanta aktiveco[redakti | redakti fonton]

Robert Biedroń, pola GLAT-aktivulo, en la fono la flago - la simbolo de la GLAT-a komunumo.
Robert Biedroń dum la Eŭropa Parado en Varsovio en 2009
Andrzej Rozenek, Anna Grodzka kaj d-ro Robert Biedroń dum la apog-agado por la infanaĝaj gejoj en Rusio (2013)
Krzysztof Nowak kaj Robert Biedroń dum la Egalec-Parado en la jaro 2003 antaŭ la Pola Sejmo en Varsovio
Robert Biedroń, Krakovo, 2020
Robert Biedroń kun la aliaj maldekstruloj Marek Dyduch kaj Adrian Zandberg, Nowa Ruda, 2020

Dum sia junaĝo li mem eklernis Esperanton [26], kiel parlamentano en majo 2012 li certigis la aliĝon al la kreota en Pola Parlamento la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kunlaboras kun anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Szczecin, Gdynia kaj en Malbork. Fine de la jaro 2012 li estis kunfondinto de PGAE.

La 18-an de junio 2012 en la parlamenta oficejo en Gdynia, ĉe la str. Mściwoja 9 okazis unuhora kaj fruktodona renkontiĝo kun la anoj de EDE-Pollando Kazimierz Krzyżak kaj Eduardo Kozyra. Rezulte de la renkontiĝo en la E-etoso, parte eĉ en Esperanto, la parlamentano preparis proponon de la rezolucio de Pola Sejmo okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto, do en julio 2012. Krome parlamentano promesis ke ke li strebos, ke la 3-monata Esperanto-kurso en Pola Parlamento (aparte en Senato kaj Sejmo) okazu komence de oktobro 2012 - kiun li ankaŭ frekventos por refreŝigi sian konon de Esperanto. Li frekventis la renkontiĝojn de E-klubo ĉe "Riviera" en Gdinio (Gdynia). Antaŭ la oficiala inaŭguro en Pola Parlamento de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), E-ekspozicio kaj Konferenco pri Esperanto en Pola Senato li sendis la mesaĝon kun bedaŭro, ke li ne povos partopreni persone pro la oficiala ĉeesto en delegacio de Pola Sejmo en Londono, petante ke Vicprezidantino de Sejmo Wanda Nowicka reprezentu lian partion t.e. la Movado de Palikot en tiu grava evento la 17an de oktobro 2012. Nun li estas ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kies Prezidanto estas Edmund Wittbrodt. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, geparlamentanoj de Pola Sejmo: universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, Teresa Hoppe kaj pluraj aliaj.

La 22-an de julio 2013 li aliĝis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

La 3-an de julio 2014 li interpelaciis, t.e. publike demandis al ministro pri edukado por Esperanto, interpelacio n-ro 27232.[27]

La 15an de januaro 2015 okazis la inaŭguro de la Senata E-Ekspozicio en la Pomeria Akademio sub la Patroneco de la Rektoro kun lia persona ĉeesto, okaze de la vernisaĝo Robert Biedroń renkontiĝis kun la kunordiganto de la Ekspozicio kaj vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra por inviti la Ekspozicion al la galerio en la Urba Oficejo de Słupsk en la jaro 2016, la interparolon ĉeestis la doktoriĝ-kandidato en la Pomeria Akademio Mariusz Borysiewicz kiu fakte periis en la invito de la Ekspozicio al Słupsk. La 19an de januaro 2016 li renkontiĝis denove en sia Urba Oficejo kun prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra, kaj i.a. sekretario de EDE Mariusz Borysiewicz kaj Stanisław Bekier. Dum la labor-kunsido oni priparolis la vernisaĝon de la Senata E-ekspozicio en la Urbodomo, eldonadon de E-prospektoj pri urbo Slupsko kaj promesis helpi skribi projekton de la E-konfereno en Słupsk kadre de la Baltia Regiono. Li ankaŭ promesis konvinki kelkajn parlamentanoj (ekz. Grzegorz Furgo) al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) de la nuna ofic-periodo [28].

La renkontiĝon de la Estraro de EDE-Pollando la 19-an de januaro 2016 en Slupsko kun Robert Biedroń, membro de EDE-Pollando,[29] ĉeestis Eduardo Kozyra - prezidanto, Mariusz Borysiewicz - sekretario, Halina Borysiewicz - kasistino kaj Stanisław Bekier - la mastro de nova sidejo de EDE-Pollando en Słupsk. Robert Biedroń dum la renkontiĝo informis nin, ke li konvinkos parlamentanon el Partio Moderna Grzegorz Furgo (vidu la foton) por la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj la menciita parlamentano jam kontaktis la grupom por priparoli la procedon de la kreo de PGAE en nuna Pola Parlamento.

Laŭ lia iniciato la Urba Konsilantaro de Slupsko sub gvido de Prezidantino Beata Chrzanowska la 25-an de januaro 2017 unuanime decidis kaj proklamis dum la 35a Sesio de la Konsilantaro (la presaĵo n-ro 35/8) la jaron "2017 LA JARO DE ZAMENHOF EN SŁUPSK", dum la kunsido de la Konsilantaro li substrekis la aktivadon de forta Esperanto-movado dum multaj jaroj kaj speciale d-ron Stanisław Zausmer kaj nun ĉefe la aktivadon de EDE-Pollando[30] [31] [32] [33] [34] [35][36]

La 24an de aprilo 2017 okazis la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon organizis EDE-Pollando kunlabore kun la urbestro kaj komencis la konferencon la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco la inaŭguran prelegon faris la urbestro, Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE), la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra, baratano, prof. de la angla Probal Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto [37], prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk (Gdansko), Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Poznań (Poznano), Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vic-starosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj [38], [39], [40],[41], [42], [43], [44], [45], [46]).

Danke al lia iniciato ekestis la kvara ZEO en Słupsk, la Esperanto-murpentraĵo "Wszyscy jesteśmy HOMARANO" ("Ni ĉiuj estas HOMARANO"), kiun okaze de la "2017 Zamenhofa Jaro en Słupsk" pentris la loka artistino Zuzanna Litawińska ĉe la n-ro 5 de la strato de d-ro Ludoviko Zamenhof (ulica Dr. Ludwika Zamenhofa) [47], [48].

La 10an de aprilo 2018 la urbestro Robert Biedroń gastis Rektoron de Ekonomia Universitato de Pekino prof. Xie Longfei (esperantisto) en la Urbodomo de Słupsk. La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino), Prezidanto de EDE-Pollando, Vicprezidanto de la Estraro de de Federacio-EDE Eduardo Kozyra, Sekretario de EDE-Pollando doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz, Prezidantino de Ĉefa Teknika Organizaĵo en Słupsk Krystyna Popiel (esperantistino), reprezentantoj de la Pomeria Akademio kaj aliaj. La temo de la renkontiĝo estis la establigo de Ĉina Lernejo en Słupsk, organizado de la Internacia Infana Pol-Ĉina Pianista Konkurso de Muziko de Frédéric Chopin (Frederiko Ŝopeno) (infanoj 6-12 jaraĝaj) en la Filharmonio "Simphonia Baltica" en Słupsk (en fino de aŭgusto 2018) kaj investado de ĉinoj en Slupsko kaj Ustka - kion peras la Rektoro de Ekonomia Universitato el Pekino prof. Xie Longfei. Sur la foto d-ro Robert Biedroń, prof. Xie Longfei kaj Eduardo Kozyra (fotis: Beata Chrzanowska) [49], [50]

Septembre 2018 li decidis ne plu esti la Urbestro de Słupsk sed krei februare 2019 sian centr-maldekstran partion (soci-politikan movadon). Dum la gazetara konferenco de Urbestro de Słupsk Robert Biedroń en Varsovio (la 2an de septembro 2018) li skizis sian politikan planon por la jaro 2018 kaj 2019. Malgraŭ, ke antaŭ la municipaj balotoj kiu okazos fine de oktobro 2018 li havis en la sondado de opinio (demoskopio) 69 % apogon kiel la rekandidato por la posteno de la Urbestro de Słupsk - li rezignas kaj proponas sian Vicurbestrinon Krystyna Wojewódzka por ke ŝi kandidatiĝu por tiu posteno kaj li dum tiu gazatara konferenco en Varsovio anoncis, ke li komencas sian kampanjon por krei novan tutpollanadan partion aŭ soci-politikan movadon - kaj ĝis la fino de la jaro li planas rondveturon tra tuta Pollando farante en 45 urboj publikaj renkontiĝojn por priparoli la programon de sia novkreata partio/movado kaj ankaŭ la ĉeestantoj kundecidu pri la nomo de la kreata partio. Februare 2019 li planas la kongreson/konvencion de sia partio - kaj la celo ke la partio startu en la balotoj por la Eŭropa Parlamento kaj en la balotoj por Pola Parlamento (tie kaj tie estas bezonata la apogo de la minimumo de 5% de polaj civitanoj ĉe la balotujoj). [51], [52].

Robert Biedroń, 2017
Robert Biedroń en Bielsko-Biała, 2018

En septembro 2018 li kreis Komitaton de Robert Biedroń en Słupsk / Slupsko - kun la kandidatino Krystyna Danilecka de lia komitato en la MUNICIPAJ BALOTOJ en SŁUPSK por la posteno de URBESTRO (dato de balotoj: 21an de oktobro 2018) kaj ŝi jam venkis dum la unua etapo de la kun 53,3% !!!, la dua kontr-kandidato de PiS (Rajto kaj Justeco) ricevis 22,9%, la tria kontrkandidatino de PO (Civitana Platformo) Beata Chrzanowska (esperantistino) akiris 17,3% kaj la kvara kandidato de SLD (Alianco de Demokrata Maldekstrularo) ricevis nur 2,1% apogon. Robert Biedroń mem decidis ne kandidati, kaj ke lia kandidato por nova Urbestro de Słupsk estu Krystyna Danilecka. Li celis ke tiu partio startu jam en la Balotoj por la Eŭropa Parlamento (maje 2019) kaj aŭtune 2019 por Pola Parlamento (Sejmo kaj Senato). Lau la opinisondado (demoskopio) Robert Biedroń aktuale okupas la trian lokon kun la apogo 19% en la venontaj Prezidentaj Balotoj en Pollando - tio estas post la nuna Prezidento de Pollando d-ro Andrzej Duda (de la partio Rajto kaj Justeco / PiS kun la apogo 38%) kaj Donald Tusk la nuna Prezidanto de Eŭropa Konsilio (la Civitana Platformo/PO, kun la apogo 20%) [53].

Finfine la 3an de februaro 2019 okazis la fond-konvencio/kongreso de la novlanĉita partio Printempo (pole Wiosna) estas pola centra-maldekstra politika partio d-ro Robert Biedroń, kie oni anoncis la nomon de la partio kaj la findeciditan programon. Partoprenis dum la konvencio en la granda sport-konferenc-halo "Torwar" en Varsovio ĉ. 9000 delegitoj/partoprenantoj el tuta Pollando (inter la delegitoj li invitis kelkajn esperantistojn, ekz. Prezidanton de EDE-Pollando Eduardo Kozyra el Malbork kaj Wiesław Piszczek el Olsztyn) [54], [55], [56],[57], [58].

Dum la kampanjo antaŭ la Balotoj al la Eŭropa Parlamento Robert Biedroń ofte menciis publike pri Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto[59].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

De la jaro 2002 lia vivpartnero estas d-ro Krzysztof Śmiszek, li estas doktoro de juro, ankaŭ li estas prezidanto de la Estraro de Pola Asocio de Anti-diskriminaciaj Rajtoj, spertulo pri justico kaj ano de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio.

Li deklaras esti ateisto.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La Ĉielarka Laŭro (2000)[60]

La titolo de "Ĉielarko-MAN" (2004) [61]

Distingo en la ranking de la 10 plej bonaj parlamentanoj de la semajna revuo Polityka farita inter polaj parlamentaj ĵurnalistoj por diligento, kulturo kaj kontribuo al la laboro de la Justica Komitato (2014)[62]

Anna Laszuk Award de Radio Tok FM (2015). [63]

Diverseco-Premio de la Kongreso de virinoj (2016) [64]

Rangigita 8-a en la rangotabelo de plej bonaj urbaj urbestroj de Newsweek (2016) [65]

La Franca Nacia Ordo de Merito (2016) [66]

13-a loko en la rangotabelo de la plej bonaj urbaj urbestroj de Newsweek (2017) [67]

Speciala Equality Crown Award prezentita fare de la Kampanjo Kontraŭ Homofobio (2021) [68]

Alan Turing LGBTIQ+ Awards Premio Especial aljuĝita de la festivalo Culture Business Pride pro batalado por LGBTIQ+-homoj, iliaj rajtoj kaj videbleco (2022) [69]

"La Parlamento MEP-Premio" en la kategorio Diverseco, Inkludo kaj Socia Efiko por la kontribuo kaj atingoj en antaŭenigado de diverseco kaj inkludo tra Eŭropo (2023) [70]

Alia aktiveco[redakti | redakti fonton]

  • Li gvidis sian propran programon en Pino TV, "Robert Biedroń subiektywnie" (Robert Biedroń subjektive).
  • De 15 jaroj li estas honora sango-donanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Tęczowy elementarz (Esperante: La ĉielarka alfabetlibro)

Vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=934998189897679&set=t.100001625192281&type=3&theater
  2. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  3. https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto
  4. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/7,35241,21580870,biedron-nikt-nie-ubierze-mnie-w-swoj-garnitur-prezydent-slupska.html#MTstream
  5. lia retnotlibro robertbiedron.slupsk.edu.pl, kiu interalie citas el tiu ĉi vikipedia teksto, sed krome ankaŭ aldonas pliajn informojn kaj fotojn esperantlingve, arkivigita laŭ stato de februaro 2017
  6. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  7. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  8. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  9. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-26. Alirita 2017-01-31.
  11. https://www.bbc.com/news/world-europe-44209480
  12. http://www.wnp.pl/parlamentarny/sondaze/wybory-prezydenckie-robert-biedron-goni-andrzeja-dude-i-donalda-tuska,297.html
  13. http://www.portalsamorzadowy.pl/polityka-i-spoleczenstwo/wybory-na-prezydenta-2020-andrzej-duda-ma-rywala-robert-biedron-wysoko-w-sondazu,106789.html
  14. http://infogram.com/wybory-parlamentarne-1hnq411k1j3p43z
  15. https://wiadomosci.wp.pl/sondaz-na-partie-roberta-biedronia-zaglosowaloby-5-proc-polakow-6286710992418433a
  16. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2830382353654934&set=pcb.2830389290320907&type=3&theater
  17. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2656480174378487&set=pob.100000495921319&type=3&theater
  18. https://www.tvn24.pl/wiadomosci-z-kraju,3/konwencja-zalozycielska-partii-roberta-biedronia,906217.html
  19. https://www.wnp.pl/parlamentarny/ludzie/przybywa-sympatykow-projektu-biedronia-w-niedziele-konwencja-programowa-ruchu,36955.html
  20. https://www.rp.pl/Polityka/190139903-Sondaz-partyjny-Trzecie-miejsce-partii-Biedronia.html
  21. https://www.facebook.com/hashtag/televidobiedro%C5%84?source=feed_text&story_id=1921424641423540
  22. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  23. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  24. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  25. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  26. http://wyborcza.pl/1,135424,17083059,Zelazny_facet__Kim_jest_Robert_Biedron_.html
  27. http://www.sejm.gov.pl/sejm7.nsf/InterpelacjaTresc.xsp?key=07424761
  28. https://www.facebook.com/1748862638679742/photos/a.1754529238113082.1073741828.1748862638679742/1754529381446401/?type=3&theater
  29. https://www.facebook.com/1748862638679742/photos/a.1754529238113082.1073741828.1748862638679742/1754529381446401/?type=3&theater
  30. https://www.youtube.com/watch?v=eMJZTFIxPu0
  31. https://m.facebook.com/groups/607962425975315?view=permalink&id=1033344753437078&_ft_=qid.6380296935726089492%3Amf_story_key.1033344753437078%3Atop_level_post_id.1033344753437078%3Atl_objid.1033344753437078
  32. http://plus.poranny.pl/wiadomosci/a/biedron-ma-naszego-zamenhofa-a-bialystok-ludwika-nie-chcial,11728384
  33. https://www.facebook.com/RobertBiedron/?fref=ts
  34. http://bialystok.wyborcza.pl/bialystok/1,35241,21293880,zamenhof-ponad-podzialami-nie-u-nas-a-w-slupsku.html
  35. https://www.facebook.com/RobertBiedron/photos/pb.223507664353257.-2207520000.1485457420./1308373765866636/?type=3&theater
  36. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-26. Alirita 2017-01-31.
  37. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-24. Alirita 2018-05-02.
  38. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-17. Alirita 2017-04-26.
  39. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  40. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  41. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
  42. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-09.
  43. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-09.
  44. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-09.
  45. https://www.youtube.com/watch?v=zLto0gibuv4
  46. http://esperanto.cri.cn/2521/2017/06/14/241s193625.htm
  47. http://kanal6.pl/2017/08/10/mural-zamenhofa/
  48. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2181899845169858&set=p.2181899845169858&type=3&theater
  49. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1723596601040646&set=a.1015348008532179.1073741828.100001709675967&type=3&theater
  50. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2168767153149794&set=pcb.2168772109815965&type=3&theater
  51. https://www.facebook.com/RobertBiedron/videos/2135684509989745/UzpfSTEwMDAwMDQ5NTkyMTMxOToyMzc1NjM4NDE1Nzk1OTk5/
  52. https://www.youtube.com/watch?v=1zCRDSEw7P8&t=3s&utm_source=NEWSLETTER&utm_campaign=c3a36f5173-EMAIL_CAMPAIGN_2018_09_11_10_21&utm_medium=email&utm_term=0_50f8760fa0-c3a36f5173-6762771&mc_cid=c3a36f5173&mc_eid=%5BUNIQID%5D
  53. https://www.tvn24.pl/pomorze,42/biedron-przelamalismy-duopol-wielkich-partii-politycznych,878052.html
  54. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2830382353654934&set=pcb.2830389290320907&type=3&theater
  55. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2656480174378487&set=pob.100000495921319&type=3&theater
  56. https://www.tvn24.pl/wiadomosci-z-kraju,3/konwencja-zalozycielska-partii-roberta-biedronia,906217.html
  57. https://www.wnp.pl/parlamentarny/ludzie/przybywa-sympatykow-projektu-biedronia-w-niedziele-konwencja-programowa-ruchu,36955.html
  58. https://www.rp.pl/Polityka/190139903-Sondaz-partyjny-Trzecie-miejsce-partii-Biedronia.html
  59. https://wiadomosci.dziennik.pl/polityka/artykuly/590973,wiosna-biedronia-andruszkiewicz-reportaz-tvn-prokuratura.html
  60. https://www.rmf24.pl/fakty/news-teczowy-laur,nId,115126#crp_state=1/
  61. https://archive.fo/LzyK/
  62. https://www.polityka.pl/tygodnikpolityka/ kraj/1592275,1,biedron-kaminski-olejniczak-kogo-jeszcze-wyroznilismy-za-dobre-poslowanie.read/
  63. https://wiadomosci.gazeta.pl/wiadomosci/7,114871,17688447,robert-biedron-laureatem-nagrody-radia-tok-fm.html#Czolka3Img/
  64. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-06-30. Alirita 2023-07-06.
  65. https://businessinsider.com.pl/wiadomosci/ranking-prezydentow-miast-2017-newsweek/7pxr3r9/
  66. https://pl.ambafrance.org/Ceremonie-de-remise-de-decorations-a-M-Piotr-Szwedo-M-Robert-Biedron-Mme-Maya/
  67. https://www.newsweek.pl/polska/spoleczenstwo/ranking-prezydentow-miast-n15-2018-kto-jest-najlepszym-prezydentem/b4e9pdm/
  68. https://web.archive.org/web/20220623195850/https://kph.org.pl/korony-rownosci-2021-rozdane/
  69. https://web.archive.org/web/20220623200048/https://lagenda.org/programacion/alan-turing-lgtbiq-awards-2022-2022-tenerife-22246/
  70. https://www.mepawards.eu/winners-2023/