Allier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allier
Insigno de Allier
Situo de Allier
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo
Numero 03
Prefektejo Moulins
Subprefektejoj Montluçon
Vichy
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Paul Dufregne[1]
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 334 872 (2021)
Areo 7 340 km²
Loĝdenso 46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 35
Komunumaroj 21
Komunumoj 320
vdr

Allier [alje] estas la plej norde situanta el la kvar departementoj de la franca regiono Aŭvernjo. Ĝi proksimume egalas la malnovfrancan provincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 340 km2 kaj havas 343 046 loĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier, kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins. Allier estas la sola aŭvernja departemento, kie oni historie ne parolas la okcitanan lingvon. La departemento enhavas 320 komunumojn.

La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.

Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale: mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.

Kelkaj vidindaĵoj : Moulins kaj ĝia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy, kaj la lagoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. ekde 2008 kaj daŭre laŭ la stato de 2014