Batalo de Ĉangŝa (1941)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana soldato pafanta tra la rivero Miluo en septembro 1941.

La dua batalo de Ĉangŝa okazis de la 6a de septembro al la 8a de oktobro 1941 en la komenco de la Dua Mondmilito. Tiu batalo estis malsukcesa klopodo de japanoj por konkeri la urbon Ĉangŝa, nome ĉefurbo de la provinco Hunano, dum la Dua japan-ĉina milito (1937-1945). Temis pri la dua el kvar gravaj konfliktoj inter la Japana imperia armeo kaj la nacia revolucia ĉina armeo por la posedo de tiu urbo. La aliaj bataloj okazis aŭ okazos en 1939, 1942 kaj 1944.

Post unua malvenko en la regiono, la japanoj frontis denove la ĉinajn trupojn. La batalo komenciĝis la 6an de septembro 1941, kiam la ĉina komunista gerilo atakis la japanajn trupojn sur la montoj sude de Ĝveĝang. Japana forto de 120 000 homoj, dediĉita al finigo de la ĉina rezistado, trapasis la riveron Miluo. La 27an de septembro, la japanoj atingis Ĉangŝa-on kaj ekkonstruis defendejojn. Tamen ili malsukcesis konkeri la urbon, kaj devis finfine retiriĝi al Ĝveĝang.

Koordinatoj: 28° 12′ 00″ Nordo 112° 58′ 01″ Oriento / 28.2000 °N, 112.9670 °O / 28.2000; 112.9670 (mapo)