Bianko (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Bianko.
Bianko
Natura satelito de Urano (VIII)
Bianca-luna-urano.gif
La sago montras Biankon (angle: Bianca)
Oficiala nomo Urano VIII[1]
Aliaj nomoj S/1986 U 9
Historio
Malkovrinto Bradford A. Smith[1]
Dato de malkovro 23-a de januaro 1986[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 59 165 km[2]
Discentreco 0,00092[2]
Klinangulo 0,19308°[2] rilate al la urana ekvatoro
Periodo 0,43458 tago[2]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
64 × 46 × 46 km
51,4 km [2] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
9,2 × 1016 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
0,0086 m/s2
~ 22 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo 0,07
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,5
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Bianko estas interna satelito de Urano.

Enhavo

[redakti] Malkovro

Ĝi estis malkovrita de Bradford A. Smith sur kliŝaĵoj[3] farita la 23-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, naŭa urana satelito malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 9.

[redakti] Nomo

Tradicio volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj, prefere feojelfoj, de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope. Oni proponis Peaseblossom : feino en Somermeznokta sonĝo de Shakespeare, sed okazis kontraŭdiskuto kun Sovetunio, kie iuj preferus doni al satelitoj nomojn de mortintaj kosmonaŭtoj[4] kaj oni rezignis nomi la lunon. Pli malfrue, IAU diskrete elektis la nomon 'Bianko (aŭ angle Bianca), fratino de Katerina en "La dresado de la megero" de William Shakespeare.

[redakti] Ecoj

Ĝia orbito, pli malalta ol la sinkrona orbito estas nestabila (kiel tiu de Kordelio) : la tajda forto malrapide bremsas Biankon kiu ĉu falos sur Uranon, ĉu diseriĝos en nova ringo.

La koloraj ecoj[5] de Bianko kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Biankon de ok aliaj lunoj: Kresido, Dezdemono, Julieto, Porcio, Rozalindo, Kupido, Belindo kaj Perdito; kiujn oni grupigas en la porcia grupo.

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
  3. IAUC 4168: Sats AND RINGS OF URANUS; CCO (angle)
  4. Luno de ajn aliaj nomo (angle)
  5. Comprehensive Photometry of the Rings and 16 Satellites of Uranus with the Hubble Space Telescope (angle)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo pole Bianko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
Ekstera ligilo angle Bianko (angla versio)
Ekstera ligilo angle Bianko, el "Solar System Exploration"
Ekstera ligilo france Bianca, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
Ekstera ligilo france Malgrandaj lunoj de Urano
Ekstera ligilo france Bianko, el la paĝaro de Jean-Michel
Ekstera ligilo germane La lunoj de la Porcia Grupo (el "Projekto Luno")
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj