Branovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Branovo situas en la 4-a regiono
Branovo situas en la bluigita distrikto

Branovo, hungare Kisbaromlak estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo

La vilaĝo situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Nové Zámky troviĝas 14 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la loko devenis el 1418 en formo Barumlak. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1910 loĝis tie 412 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al la distrikto de Udvard. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 561 da homoj (546 slovakoj, 14 hungaroj).

Vidindaĵo