Franclingvio
Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata. Tiu grupo entenas landojn, kie la franca lingvo estas uzata ĉu kiel oficiala lingvo, ĉu kiel gepatra lingvo de almenaŭ parto de la loĝantaro, ĉu de nur edukita parto de la loĝantaro.
Ekzistas monda organizaĵo de la frankofonio, kies rolo estas pli politika ol kultura: temas pri landoj, kie franca lingvo estas uzata kaj kiuj iel rilatas al Francio.
La vorton "Frankofonio" ekuzadis franclingvanoj post la dua mondmilito, kiam ili ekkonsciis, ke la angla lingvo okupas unuan vicon inter la lingvoj de la mondo kaj ke la franca fakte estas minacata en ĉiuj terenoj, kiujn ĝi antaŭe okupis. Fakte tiu fenomeno komenciĝis fine de la 19-a jarcento, plejlaste la franca lingvo restis kiel "diplomata lingvo" por ĉiuj internaciaj intertrakadoj, ĝis 1903, kiam kiel unuafoje disputo inter Usono kaj Meksiko estis fintajlorita en la angla lingvo.
Membroj de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio
La oficiala listo de de membroŝtatoj troveblas sur la (franclingva) reta paĝaro Organisation international de la Francophonie. Jen superrigarda listo laŭ kontinentoj:
Eŭropo
- Francio
- Belgio kaj krome la Franclingva Komunumo de Belgio
- Bulgario
- Ŝablono:LŬ
- Nord-Makedonio
- Moldavio
- Monako
- Rumanio
- Svislando
- Observantoj:
Ameriko
- Kanado
- Nov-Brunsviko (partoprenanta registaro)
- Kebekio (partoprenanta registaro)
- Ontario (observanto, ebla kandidato pri aliĝo)
- Dominiko
- Haitio
- Sankta Lucio
- La francaj transmaraj departementoj:
- La franca transmara kolektivo:
Afriko
- Benino
- Burkino
- Burundo
- Kameruno
- Kaboverdo
- Centr-Afrika Respubliko
- Ĉado
- Ebura Bordo
- Komoroj
- Demokratia Respubliko Kongo
- Respubliko Kongo
- Ĝibutio
- Egiptio
- Ekvatora Gvineo
- Gabono
- Gvineo
- Gvineo-Bisaŭo
- Madagaskaro
- Malio
- Maŭritanio
- Maŭricio
- Maroko
- Niĝero
- Ruando
- Santomeo kaj Principeo
- Senegalo
- Sejŝeloj
- Togolando
- Tunizio
Azio
Oceanio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.francophonie.org france greke http://agence.francophonie.org france greke http://www.francophonie.org/membres/etats france greke http://www.francophonie.org/francophonie/presentation france