Imperio de malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imperio de malbono (angle: Evil Empire) estas termino, per kiu usona prezidento Ronald Reagan markis Sovetunion. Li unuafoje uzis la terminon la 8-an de junio 1982 en Granda Britio kaj li ripetis ĝin en la jaro 1983 en sia parolo en Orlando en Florido.

Jam post sia unua renkontiĝo kun Miĥail Gorbaĉov Reagan publike proklamis, ke li ne plu konsideras Sovetunion Imperio de Malbono.