Konstantin Ĉernenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Ĉernenko.

Konstantin Ustinoviĉ ĈERNENKO (aŭ Ĉernjenko) (ruse Константи́н Усти́нович Черне́нко) (naskiĝis la 24-an de septembro 1911 en Bol'ŝaja Tes (Siberio), mortis la 10-an de marto 1985 en Moskvo) estis favorato de Leonid Breĵnev kaj en 1971 iĝis ano de la Centra Komitato de KPSU, en 1976 ties sekretario.

Post la morto de Jurij Andropov li en 1984 iĝis Ĝenerala Sekretario de KPSU kaj estro de la plej supera soveto, do ŝtatestro de Sovetunio.