Premio de ĝusta vivmaniero
La Premio de ĝusta vivo (ofte ankaŭ Alternativa Nobel-premio) estis fondita en jaro 1980 de Jakob von Uexkull. Oni transdonas ĝin ĉiujare en la sveda parlamento, kutime la 9-an de decembro por honori tiujn, kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Internacia komisiono decidas pri la aljuĝado en la kampoj medioprotektado, homaj rajtoj, daŭripova evoluo, sano, edukado, paco.
La financan premion de 2 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 200.000 eŭroj) oni dividas inter la kutime kvar premiitoj. La premio estas vaste konata sub la nomo Alternativa Nobel-premio malgraŭ tio, ke ekzistas neniu oficiala ligo kun la Nobel-premio.
Laŭ la premio la plej granda progreso por la homaro en la 21a jarcento troviĝas eble en aliaj kampoj ol en la tradiciaj sciencoj. La granda plimulto de la premiitoj laboras por neregistaraj organizaĵoj de civitanoj en siaj landoj.
La premio konsideras sin kiel kritika aldono de la Nobel-premio. Tial la fonduso elektis por la transdono de la premio la tagon ankaŭ la transdonado de la Nobel-premio. Sur siaj retpaĝoj la fondaĵo faras komparojn kun la Nobel-premio. Ĝi ofertas multajn grafikaĵojn detale montrante ke la Premio de Ĝusta Vivo pli ĝuste disdonas siajn premiojn ol la Nobel-premio, kiu malofte premias homojn el la suda duono de la tero, el landoj de la tria mondo aŭ virinojn.
Ĝis la fino de 2007 la fondaĵo de la Premio de Ĝusta Vivo transdonis 115 premiojn al unuopuloj kaj organizaĵoj ofte agantaj je la plej baza tavolo de la socio. La celo de la fondaĵo estas ne nur doni premion, sed ankaŭ vaste konigi la laboron de la premiitoj.
Ricevintoj de la premio
2007 - Christopher Weeramantry, Sri-Lanko
2006 - Daniel Ellsberg, Usono
- - Ruth Manorama, Barato
- - Chico Whitaker, Brazilio
- - Festival Internacional de Poesía de Medellín, Kolombio
2005 - Maude Barlow kaj Tony Clarke, Kanado
- - Irene Fernandez, Malajzio
- - Roy Sesana kaj First People of the Kalahari, Bocvano
- - Francisco Toledo, Meksiko
2004 - Swami Agnivesh / Asghar Ali Engineer, Barato
2003 - David Lange, Nov-Zelando
- - Walden Bello / Nicanor Perlas, Filipinoj
- - Citizens' Coalition for Economic Justice, Sud-Koreio
- - SEKEM, Egipto
2002 - Martin Green, Aŭstralio
2001 - José Antonio Abreu, Venezuelo
- - Gush Shalom / Uri kaj Rachel Avnery, Israelo
- - Leonardo Boff, Brazilio
- - Trident Ploughshares, Britujo
2000 - Tewolde Berhan Gebre Egziabher, Etiopio
- - Munir, Indonezio
- - Birsel Lemke, Turkio
- - Wes Jackson, Usono
1999 - Hermann Scheer, Germanio
- - Juan Garcés, Hispanio
- - COAMA (Consolidation of the Amazon Region), Kolombio
- - Grupo de Agricultura Orgánica, Kubo
1998 - International Baby Food Action Network
- - Samuel Epstein, Usono
- - Juan Pablo Orrego, Chile
- - Katarina Kruhonja / Vesna Terselic, Kroatio
1997 - Joseph Ki-Zerbo, Burkina Faso
- - Jinzaburo Takagi, Japanio / Mycle Schneider Francio
- - Michael Succow, Germanio
- - Cindy Duehring, Usono
1996 - Herman Daly, Usono
- - Komitato de Patrinoj de Soldatoj de Rusio, Rusio
- - Kerala Sastra Sahitja Pariŝat, Barato
- - George Vithoulkas, Grekio
1995 - András Biró / Hungarian Foundation for Self-Reliance, Hungario
- - Serb Civic Council, Bosnio-Hercegovino
- - Carmel Budiarjo / TAPOL, Indonezio /Britio
- - Sulak Sivaraksa, Tajlando
1994 - Astrid Lindgren, Svedio
- - SERVOL (Service Volunteered for All), Trinidado kaj Tobago
- - Dro. H. Sudarshan / VGKK (Vivekananda Girijana Kalyana Kendra), Barato
- - Ken Saro-Wiwa / Movement for the Survival of the Ogoni People, Ogonilando, Niĝerio
1993 - Arna Mer-Khamis / Care and Learning, Israelo
- - Organisation of Rural Associations for Progress / Sithembiso Nyoni, Zimbabvo
- - Vandana Shiva, Barato)
- - Mary kaj Carrie Dann de okcidenta Shoshone Nacio, Usono
1992 - Finnish Village Action Movement (Kylätoiminta), Finlando
- - Gonoshasthaya Kendra / Zafrullah Chowdhury, Bangladeŝo
- - Helen Mack, Guatemala
- - John Gofman, USA / Alla Yaroshinskaya, Ukraino
1991 - Edward Goldsmith, Britujo
- - Narmada Bachao Andolan, Barato
- - Bengt & Marie-Thérèse Danielsson, Polinezio / Senatano Jeton Anjain / la Popolo de Rongelap, Marŝaloj
- - Movimento dos Trabalhadores Rurais sem Terra / CPT (Commissao Pastoral da Terra), Brazilo
1990 - Alice Tepper Marlin / Council on Economic Priorities, Usono
- - Bernard Lédéa Ouedraogo, Burkina Faso
- - Felicia Langer, Israelo
- - ATCC (Asociación de Trabajadores Campesinos del Carare), Kolombio
1989 - Seikatsu Club Consumers' Cooperative, Japanio
- - Melaku Worede, Etiopio
- - Aklilu Lemma / Legesse Wolde-Yohannes, Etiopio
- - Survival International, Britio
1988 - International Rehabilitation and Research Centre for Torture Victims / Dro. Inge Kemp Genefke, Danio
- - José Lutzenberger, Brazilo
- - John F. Charlewood Turner, Britio
- - Sahabat Alam Malaysia / Mohammed Idris, Harrison Ngau, La popolo Penan, Malajzio
1987 - Johan Galtung, Norvegio
- - Ĉipko-movado, Barato
- - Hans-Peter Dürr / Global Challenges Network, Germanio
- - Institute for Food and Development Policy / Frances Moore Lappé, Usono
- - Mordechai Vanunu, Israelo
1986 - Robert Jungk, Aŭstrio
- - Rosalie Bertell, Kanado / Alice Stewart, Britio
- - International Society for Ecology and Culture / Helena Norberg-Hodge, Barato
- - Evaristo Nugkuag / AIDESEP, Peruo
1985 - Theo Van Boven, Nederlando
- - Cary Fowler, Usono / Pat Mooney, Kanado / Rural Advancement Fund International
- - Lokayan / Rajni Kothari, Barato
- - Duna Kör, Hungario
1984 - Imane Khalifeh, Libano
- - Self-Employed Women's Association / Ela Bhatt, Barato
- - Winefreda Geonzon / Free Legal Assistance Volunteers' Association (FREE LAVA), Filipinoj
- - Wangari Maathai / Green Belt Movement, Kenjo
1983 - Leopold Kohr, Aŭstrio
- - Amory Lovins kaj Hunter Lovins / Rocky Mountain Institute, Usono
- - Manfred Max-Neef / CEPAUR, Ĉilio
- - People of Belau, Palaŭo
1982 - Eric Dammann / Futuro en niaj manoj, Norvegio
- - Anwar Fazal, Malajzio
- - Petra Kelly, Germanio
- - Participatory Institute for Development Alternatives, Sri-Lanko
- - George Trevelyan, Britio
1981 - Mike Cooley, Britio
- - Bill Mollison, Aŭstralio
- - Patrick van Rensburg / Education with Production, Bocvano, Sudafriko
1980 - Hassan Fathy, Egipto
- - Plenty International, USA, Guatemala, Lesoto
Eksteraj ligiloj
- Premio de ĵusta vivo (angle) - Oficiala TTT
- Kompleta listo de recivantoj (angle)
- Jakob von Uexkull (angle) - fondisto