Punktobeka anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktobeka anaso
Masklo de Hindia punktobeka anaso (A. p. poecilorhyncha)
Masklo de Hindia punktobeka anaso
(A. p. poecilorhyncha)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. poecilorhyncha
Anas poecilorhyncha
(Forster, 1781)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. p. poecilorhyncha, Forster, 1781,
    Hindia punktobeka anaso
  • A. (p.) zonorhyncha, Swinhoe, 1866,
    Orienta punktobeka anaso
  • A. p. haringtoni, (Oates, 1907),
    Birma punktobeka anaso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktobeka anaso (Anas poecilorhyncha) konata ankaŭ kiel Punktobekulo, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kiu reproduktiĝas en tropika kaj orienta Azio. Tiu specio ege rimarkindas kaj diferenciĝas pro sia bunta bekobildo, kiu nomigas la specion.

Distribuado

Ĝi havas tri subspeciojn: nome la Hindia punktobeka anaso (A. poecilorhyncha poecilorhyncha), la Orienta punktobeka anaso (A. poecilorhyncha zonorhyncha), kaj la Birma Punktobeka anaso (A. poecilorhyncha haringtoni).

Tiu anaso havas populacion de loĝantaj birdoj en la suda parto de sia teritorio el Pakistano kaj Barato al suda Japanio, sed la norda subspecio, nome la Orienta punktobeka anaso (A. p. zonorhyncha), estas migranta, kaj vintras en Sudorienta Azio. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas malgrandajn arojn. La plej nordaj populacioj etendis siajn teritoriojn norden pli da 500 km ekde la komenca 20a jarcento, eble kiel reago al la tutmonda varmiĝo.[1]

Resume ĝi povas troviĝi en Bangladeŝo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Srilanko, Tajlando kaj Vjetnamio, sen konsideri la orientan subspecion kiu estas aparta por kelkaj fakuloj.

Priskribo

Masklo (antaŭe) kaj ino de Orienta punktobeka anaso (A. (p.) zonorhyncha)

Tiu anaso estas ĉirkaŭ samgranda kun la Platbeka anaso. Ĝi estas 55 – 63 cm longa kaj 83 – 95 cm interflugile, kun korpomaso de 790 – 1500 g.[2][3] Tiuj estas ĉefe grizaj anasoj kun pli palaj kapo kaj kolo (en kapo estas pli malhelaj krono kaj ĉefa traokula strio, ĉe orienta eĉ mustaĉa) kaj bunta nigra beko kun la pinto (al lasta triono) brilflava kaj ege kontrasta. La suba brusto kaj ĉefa dorso estas de malhelbrunaj plumoj kun sablokoloraj bordoj, pli malgrandaj ĉe la pli malhelbrunaj dorso kaj flankoj). La flugiloj estas blankecaj kun nigraj flugilplumoj sube, kaj el supre montras blankabordan verdan speguleton kaj blankajn triarangajn. La kruroj estas ruĝecoranĝaj. La irisoj estas malhebrunaj.

Krome la masklo havas rimarkindan rugan punkton en la bazo de la beko, kiu forestas aŭ estas malfacile videbla ĉe la pli malgranda, sed aliflanke tre simila ino. Temas do pri specio kun malgranda seksa duformismo. Junuloj estas pli brunaj kaj senkoloraj ol plenkreskuloj. La bunta beko de la masklo nomigas la specion laŭ la latina scienca nomo (kie kunmetaĵo estas de du radikoj el la antikva greka signife respektive “bunta” kaj “beko”) kaj laŭ la komuna nomo.

La Orienta punktobeka anaso estas pli malhela kaj pli malhelbruna; ties plumaro estas pli simila al la Pacifika brovanaso. Ĝi ne havas la ruĝan bekopunkton, kaj havas bluan speguleton. Pro tio oni studas ĉu vere temas pri aparta specio.

Ĝi estas birdo de fluantakvaj lagoj kaj marĉoj en malferma kamparo kaj manĝas per plaŭdado plantomaterialon ĉefe vespere aŭ nokte. Ili nestumas surgrunde inter vegetaĵaro ĉe akvo, kaj la ino demetas 8-14 ovojn.

Kaj la masklo kaj la ino havas birdalvokojn similajn al tiuj de la Platbeka anaso.

Sistematiko

Hindia punktobeka anaso en Baratpuro, Barato

La lokigo per filogenetiko de tiu specio estas enigma. La Orienta punktobeka anaso estas ofte konsiderata distinga specio fare de multaj taksonomiistoj (ekz. Johnson & Sorenson 1999). Kaj kvankam molekulaj analizoj kaj biogeografio indikas, ke plej specioj de la grupo de la Platbeka anaso en la genro Anas formas du distingajn kladojn, hibridiĝo inter ĉiuj el tiuj specioj estas regule okazanta fenomeno kaj la hibridoj estas kutime tute fekundaj. Oni scias, ke tiu ĉi specio produktas fekundajn hibridojn kun la Pacifika brovanaso kaj la Filipina anaso en kaptiveco,[4] kaj nature hibridiĝas kun la Platbeka anaso kie ties teritorioj koincidas en la Ĉemara Regiono pro la nordena etendo de la Punktobekulo.[1]

La tialo por tio estas ke la grupo de la Platbeka anaso evoluis tre rapide al stirpojn kiuj diferencas laŭ aspekto kaj kutimaro, sed estas ankoraŭ kongrueblaj genetike. Tiele vagantaj individuoj de ĉiu ajn specio de la grupo de la Platbeka anaso tendencas pariĝi sukcese kun loĝantaj populacioj; tio igas ke la informo el DNA estas de dubinda valoro por determini la rilatarojn, ĉefe ĉar molekulaj studoj kutime havas tre malaltan ekzemplokvanton.

La problemo ĉe tiu ĉi specio kuŝas ĉe la fakto ke ties situo en la grupo de la Platbeka anaso estas ambigua. La stirpoj de de la Platbeka anaso nepovas esti fidinde separataj laŭ kutimaro, sed nur laŭ biogeografio, kaj estas nur ĉe la radiado en Pacifiko kie estas specioj kun distinga maskla reprodukta plumaro. Tamen, kvankam tiu specio, laŭ ties distribuado, ŝajnas aparteni al la azia grupo, ĝi loĝas tre proksime al la Beringa Markolo kaj oni ne povas forgesi pri origina nordamerika deveno.

Komenca studo pri DNA, uzante po unu individuon el la Hindia kaj el la Orienta punktobekaj anasoj, sugestis, ke tiuj estis tre distingaj kaj ke la unua estis el pli ĵusa diverĝo el la prauloj de la Platbeka anaso, kaj ambaŭ estis solide lokigitaj ene de la Pacifika klado.[5]

Anasidoj

Sed alia studo,[1] uzante bonan ekzemplarojn de specimenoj de Orienta punktobeka anaso kaj de Platbeka anaso el la areo de kontakto, kaj analizinte la DNA de la kontrolregiono trovis, ke A. (p.) zonorhyncha estas pli proksime rilata al la amerika klado, kui enhavas speciojn kiaj la Makulanaso kaj la Oranĝkrura anaso. Krome ĝi rivelis, ke, male al tio antaŭe supozita, la inoj de la Punktobekaj anasoj ŝajne ne preferas la brilkolorajn masklojn de Platbeka anaso al la maskloj de sia propra specio, kaj hibridoj estas plej ofte ne de maskloj de Punktobeka anaso kaj de inoj de Platbeka anaso, sed tio povus simple okazi ĉar la pli fortaj vagantaj maskloj malpliiĝas – reprezente en la nordena etenda populacio.

Konklude ŝajnas klare ke la studo de Johnson & Sorenson de 1999 ne povas esti fidinda: la vidita rilataro kiel prezentata tie estas ŝulda plej verŝajne al la malgranda ekzemplaro. Sed la ŝajnaj similecoj al la amerikaj specioj estas ankaŭ miskonduka: per de analizoj de DNA de la haplotipoj de la kontrolregiono [1][6] oni konkludis, ke la similecoj inter la Punktobeka anaso kaj la amerikaj "mallardines" ŝuldas al konverĝa evoluo je molekula nivelo. Pli ol esti devenaj el la nordamerika klado, tiu Punktobekulo ŝajnas havi filogenetikan situon proksiman al la punkto kie la pacifikaj kaj la amerikaj stirpoj separiĝis, evoluante sendepende el tie escepte pro eventuala hibridiĝaj okazaĵoj kun la Platbeka anaso, kvankam la rilatoj de zonorhyncha al la Pacifika brovanaso meritas pluan studon.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (2004) “Asymmetric hybridization and sex-biased gene flow between eastern Spot-billed Ducks (Anas zonorhyncha) and Mallards (A. platyrhynchos) in the Russian far east”, The Auk 121 (3), p. 930. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0930%3AAHASGF%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0930:AHASGF]2.0.CO;2]]. 
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  3. Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
  4. (1992) Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona..
  5. (1999-07-01) “Phylogeny and Biogeography of Dabbling Ducks (Genus: Anas): A Comparison of Molecular and Morphological Evidence”, The Auk 116 (3), p. 792–805. 
  6. (2005) “PHYLOGEOGRAPHY OF THE MALLARD (ANAS PLATYRHYNCHOS): HYBRIDIZATION, DISPERSAL, AND LINEAGE SORTING CONTRIBUTE TO COMPLEX GEOGRAPHIC STRUCTURE”, The Auk 122 (3), p. 949. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282005%29122%5B0949%3APOTMAP%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2]]. Alirita 2011-01-26..