Strasburgo
Strasbourg | |
france: Strasbourg, alzace: Strossburi, germane: Straßburg | |
komunumo | |
Vido de la eŭropa parlamento
| |
|
|
Oficiala nomo: Strasbourg | |
Regno | Francio |
---|---|
Regiono | Alzaco |
Departemento | Bas-Rhin |
Arondismento | Strasburgo |
Kantono | 10 kantonoj |
Interkomunumreto | CUS |
Riveroj | Ill, Rejno |
Situo | Strasbourg |
- koordinatoj | 48° 35′ 5″ N 7° 45′ 2″ O / 48.58472 °N, 7.75056 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 151 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 132 m s. m. |
Areo | 78,26 km² (7 826 ha) |
Loĝantaro | 271 708 (2009) |
Denseco | 3 471,86 loĝ./km² |
Urbestro | Roland Ries |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 67000, 67100, 67200 |
INSEE | 67482 |
Situo de Strasbourg enkadre de Francio
| |
Situo de Strasbourg enkadre de Bas-Rhin
| |
Vikimedia Komunejo: Strasbourg | |
Retpaĝo: www.strasbourg.eu | |
Strasburgo (franclingve Strasbourg, alzaclingve Strossburi kaj germanlingve Straßburg) estas la ĉef-urbo de la departemento Malalta Rejno (franclingve: Bas-Rhin) en la regiono Alzaco, plej oriente de Francio.
Loĝantaro: 271 708 en la urbo mem, 759 868 kun la ĉirkaŭaĵo (INSEE, 2009, urba aero).
Pridisputita regiono, multtempe teatro de konfliktoj inter eŭropaj ŝtatoj, Alzaco kaj Strasburgo estas hodiaŭ la kruciĝo kaj centro de okcidenta Eŭropo. Pro tiu pozicio kaj kiel simbolo de la franca-germana re-amikiĝo post la dua mondmilito, eŭropaj landoj elektis la urbon, unue (ekde 1949) kiel sidejo de la Konsilio de Eŭropo kaj ĝia Parlamenta Asembleo, kaj poste (ekde 1952) kiel sidejo de la Eŭropa Parlamento de la Eŭropa Unio. Pro tio, la urbo estas nune konsiderata kiel la "eŭropa parlamenta ĉefurbo".
La Rejno, riverego kiu kreas naturan landlimon inter Francio kaj Germanio, de pli ol tri jarcentoj, influas la regionon per kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj fluoj.
La urbo enhavas multajn piedirantajn stratojn, la aŭtoj estis parte forpuŝitaj el la centro por havi pli da spaco por bicikloj (300 km da biciklaj vojoj). Historio ĉi tie aperas en ĉiuj stratoj per la originala arkitekturo (katedralo, kvartalo "Eta Francio", ktp.). Tial ĝi apartenas nun al la "Tutmonda Heredaĵo de la Homaro", laŭ Unesko.
Historio
La romiana urbo kaj la frua mezepoko
La antikva nomo de Strasburgo estis Argentoratum. La romianoj fondis en la jaro 12 antaŭ Kristo tie fortifikaĵojn de la limeso. En 355 alemanoj ruinigis la urbon sed en 357 ili estis venkitaj fare de Juliano la Apostato.
Inter la plej altaj trovaĵoj en Kœnigshoffen estis (trovita en 1911-12) la fragmentoj de grandioza Mithraeum kiu estis frakasita fare de fruaj kristanoj en la kvara jarcento.
La episkopo sankta Arbogast starigis la unuan katedralon dum la 7-a jarcento.
En 842 Ĵuroj de Strasburgo estis la unua spuro de la estonta franca lingvo.
Grava komerca centro, la urbo kunigis la Sanktan Romian Imperion en 923 per la omaĝo de la duko de Loreno al la germana Reĝo Henriko la 1-a, la Birdisto.
La episkopujo (923-1262)
La respubliko (1262-1681)
Vidindaĵoj
La katedralo Notre-Dame de Strasburgo aŭ Katedralo Nia-Sinjorino de Strasburgo, france cathédrale Notre-Dame kaj germane Liebfrauenmünster zu Straßburg, estas katedralo katolika konstruita en Strasburgo, reprezenta de la gotika arkitekturo. Kun siaj 142,11 m alte, post esti estinta la plej alta konstruaĵo de la mondo de 1647 al 1874, ĝi estas aktuale la dua plej alta katedralo de Francio post tiu de Rueno, finita precize en 1876, kaj havas pinton de 151 m.
Servoj
La Universitato de Strasburgo post la Universitato Aix-Marsejlo, estas la dua plej granda universitato en Francio, kun 43 mil studentoj kaj pli ol 4 mil esploristoj. La nuna universitato estis fondita de Johannes Sturm en la 22-a de marto 1538 kaj en 1970 ĝi dividiĝis en tri apartaj institucioj: Universitato Louis Pasteur, Universitato Marc Bloch kaj Universitato Robert Schuman. En la 1-a de januaro 2009, la kunfandiĝo de tiuj tri universitatoj refaris la unuiĝintan Universitaton de Strasburgo, kiu nun troviĝas inter la plej bonaj en Eŭropo en la Ligo de la Eŭropaj Universitatoj por Esplorado.
Famuloj
- Nikolao Kempf, aŭstra mistikulo, teologo, filozofo kaj skolastikisto, kiu lasis sennombrajn manuskriptojn pri teologio, filozofio, spekulativa teologio, religia vivo, ekzegezo, liturgio, vivo de preĝoj kaj serion da predikoj kaj epistoloj.
- Jakob Micyllus, humanisto, filologo, helenisto, latinisto de la 16a jarcento.
- Johannes Piscator, germana kalvinista teologo, reformisto, ekzegezisto, biblitradukisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Strasburgo, profesoro de Conrad Vorstius (1569-1622) en la Universitato de Hajdelbergo.
- Hieronymus Brunschwig, germana alkemiisto, botanikisto, apotekisto kaj kirurgo.
- En Strasburgo mortis hungardevena franca juristo Sándor Károly Kiss.
Ĝemeliĝoj
- Bostono (Usono), en 1960
- Leicester (Britio), en 1960
- Stutgarto (Germanio), en 1962
- Dresdeno (Germanio), en 1990
- Ramat Gan (Israelo), en 1991
- Jacmel (Haitio), en 1996 (malcentrigita kunlaborado)
- Novgorod (Rusio), en 1997 (malcentrigita kunlaborado)
- Fez (Maroko, en 2003) (malcentrigita kunlaborado)
Esperanto-movado
Tie naskiĝis Sophie Marie-Aline Menu de Ménil kaj ankaŭ Carlo Bourlet, fama scienculo, unu el la plej grandaj Esperantistoj kaj amiko de Zamenhof. Post la unua mondmilito venis tien Hubert Ferez ; tiu granda aktivulo multjare prezidis la E-an grupon, kiu tiutempe estis ege prospera. Li redaktis kurson.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
La Federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, kiel internacia tegmenta asocio, estis fondinta la 21-an de oktobro 2003 tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 160 voĉojn (0,30% de voĉoj) en 2004, 158 voĉojn (0,29% de voĉoj) en 2009 kaj 99 voĉojn (0,17% de voĉoj) en 2014.
Esperantaj eventoj en Strasburgo
Strasburgo estis la loko de la Internacia Junulara Kongreso en 2001.
http://ijk2001.free.fr
Okazas ankaŭ ekde 2001 partopreno de Esperanto-delegacio en la Euroscola-tagoj, kiujn ĉiujare organizas la Eŭropunia Parlamento.
http://e.euroscola.free.fr