Vaŝingtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĝin kun la pacifika usona ŝtato Vaŝingtonio.
Vaŝingtono (Usono)
Vaŝingtono (Usono)
DEC
Vaŝingtono
Vaŝingtono
Vaŝingtono
Flago
Panoramo de Vaŝingtono
La suda flanko de la Blanka Domo..

VaŝingtonoVaŝintono (angle, Washington, D.C., "the District" (la Distrikto), aŭ simple D.C.), kiu havas 658,893 loĝantojn laŭ la censo de 2014, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K. (la Distrikto Kolumbio) inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝingtono, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem.

La subskribo de la Residence Act la 16an de Julio, 1790, aprobis la kreadon de ĉefurba distrikto situanta laŭlonge de la rivero Potomako ĉe la Orienta Marbordo. La Usona Konstitucio provizis por federala distrikto laŭ la partikulara jurisdikcio de la Distrikto Kolumbio fare de la Kongreso kaj pro tio la Distrikto ne estas parto de ajn Usona ŝtato.

La ŝtatoj Marilando kaj Virginio donis po teron por formi la federacian distrikton, kiu inkludis la antaŭ-ekzistintajn setlejojn Georgetown kaj Alexandria. Nome en honoro de George Washington, la Urbo Vaŝingtono estis fondita en 1791 por utili kiel ĉefurbo de la nova lando. En 1846, oni redonis la teron origine cedita de Virginio; en 1871, oni kreis per la District of Columbia Organic Act de 1871 ununuran municipan registaron por la restanta parto de la Distrikto.

Vaŝingtono havis ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron de 658,893 personoj en 2014, kaj tiele ĝi estas 23a plej loĝata urbo en Usono. Pendolantoj el la ĉirkaŭaj dormurboj de Marilando kaj Virginio starigas la totalan loĝantaron al pli ol unu miliono dum la laborsemajno. La Vaŝingtona metropola areo, el kiu la Distrikto estas parto, havas 5.8 milionojn da loĝantoj, nome la sepa plej loĝata metropola areo en la lando.

La centroj de la tri branĉoj de la Federacia Registaro de Usono estas en la Distrikto, inklude la Kongreson, la Prezidenton, kaj la Ĉefkortumo. Vaŝingtono estas hejmo al multaj landaj monumentoj kaj muzeoj, kiuj situantas ĉefe sur aŭ ĉirkaŭ la National Mall. La urbo estas hejmo al 176 ambasadejoj same kiel al la sidejoj de multaj internaciaj organizoj, sindikatoj, neprofitcelaj organizoj, lobigrupoj, kaj profesiaj asocioj.

Surloke elektita urbestro kaj 13‑membra Konsilantaro regis la Distrikton ekde 1973. Tamen, la Kongreso plutenas superan aŭtoritaton super la urbo kaj povas nuligi lokajn leĝojn. La loĝantoj de la D.K. elektas ne-votantajn reprezentantojn en la Kongreso, sed la Distrikto ne havas reprezenton en la Usona Senato. La Distrikto ricevas tri voĉdonrajtojn por la prezidenta balotado permesite de la 23a Amendo al la Usona Konstitucio, ratifita en 1961.

Historio

Diversaj triboj de la Algonkena-parolanta Piskatavajoj (ankaŭ konataj kiel la Konoj) enloĝis la terojn ĉirkaŭ la Potomako kiam eŭropanoj unue vizitis la areon en la komenco de la 17-a jarcento. Unu grupo konata kiel la Nakoĉtank (ankaŭ nomita la Nakostinoj fare de katolikaj misiistoj) konservis setlejojn ĉirkaŭ la Anakostia Rivero ene de la aktuala Distrikto Kolumbio. Konfliktoj kun eŭropaj kolonianoj kaj najbaraj triboj devigis la translokadon de la Piskatavajoj, kelkaj el kiun establis novan setlejon en 1699 proksime de Point of Rocks, Marilando.[1]

En lia Federalist No. 43, publikigita la 23-an de januaro 1788, James Madison argumentis ke la nova federacia registaro bezonus aŭtoritaton super nacia ĉefurbo por zorgi pri sia propra prizorgado kaj sekureco.[2] Kvin jarojn pli frue, grupo de sensalajraj soldatoj sieĝis la Kongreson dum ĝiaj membroj renkontis en Filadelfio. Konata kiel la Pensilvania Ribelo de 1783, la okazaĵo emfazis la bezonon de la nacia registaro por ne fidi je iu ŝtato por sia propra sekureco.[3]

La Artiklo Unu, Sekcion Ok, de la Konstitucio tial permesas la establadon de "Distrikto (ne pli ol dek kvadratajn mejlojn) por, post cedo de specialaj ŝtatoj, kaj la akcepto fare de la Kongreso, iĝu la sidloko de la registaro de Usono".[4] Tamen, la konstitucio ne precizigas lokon por la ĉefurbo. En kio nun estas konata kiel la Kompromiso de 1790, Madison, Alexander Hamilton, kaj Thomas Jefferson venis al interkonsento ke la federacia registaro pagus ĉiujn ŝuldojn deklaritajn pro la Revolucia Milito en interŝanĝo por establado de la nova nacia ĉefurbo en la Suda Usono.[5][6]

Fondo

Mapo de Distrikto Kolumbio en 1835, antaŭ la redono de la Distrikto Kolumbio.

La nomo de la urbo deriviĝas de Ĝorĝo Vaŝingtono (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. En julio 1790, kongreso de Usono decidis krei novan urbon por esti la nova ĉefurbo de Usono. Antaŭ ol tiam, kongreso de Usono kunvenis en diversaj lokoj malregule.[7] Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'Enfant kaj la usonanoj Andrew Ellicott kaj Benjamin Banneker planis la novan ĉefurbon.

La 9-an de julio 1790, la Kongreso aprobis la Loĝejan Leĝon Residence Act, kiu aprobis la kreadon de nacia ĉefurbo ĉe la Potomako. La preciza loko estis selektota fare de prezidanto George Washington, kiu subskribis la leĝon la 16-an de julio. Formita de tero donacita fare de la statoj Marilando kaj Virginio, la komenca formo de la federacia distrikto estis kvadrato je 10 mejloj (16 km) sur ĉiu flanko, nombrante 100 kvadratajn mejlojn (260 km²).[8][9][10]

Du preekzistantaj setlejoj estis inkluditaj en la teritorio: nome la haveno de Georgetown (Marilando), fondita en 1751,[11] kaj la urbo Alexandria (Virginio), fondita en 1749.[12] Dum 1791-92, Andrew Ellicott kaj pluraj asistantoj, inkluzive de libera afrikusona astronomo nomita Benjamin Banneker, mezuris la limojn de la federacia distrikto kaj metis limŝtonojn ĉe ĉiu mejlopunkto.[13] Multaj el la ŝtonoj daŭre staras.[14]

Nova federacia grandurbo tiam estis konstruita sur la norda bordo de la Potomako, en Orienta Ĝorĝtaŭno. La 9-an de septembro 1791, la tri komisaroj kontrolantaj la konstruon de la ĉefurbo nomis la grandurbon en honoro de prezidanto Washington. La federacia distrikto estis nomita Columbia, kio estis poezia nomo por Usono, ofte en uzado en tiu tempo.[15][16] La Kongreso okazigis sian unuan sesion en Vaŝingtono la 17-an de novembro 1800.[17]

La Kongreso aprobis la Organikan Leĝon de 1801, kiu oficiale organizis la Distrikton kaj metis la tutan teritorion sub la ekskluzivan kontrolon de la federacia registaro. Plue, la eksterkomunuma areo ene de la Distrikto estis organizita en du kantonojn: la Kantono de Vaŝingtono en la oriento de la Potomako kaj la Kantono de Aleksandrio en la okcidento.[18] Post la trairejo de tiu Act, civitanoj vivantaj en la Distrikto jam ne estis konsideritaj loĝantoj de Marilando aŭ Virginio, kiuj tial finis sian reprezentantaron en la Kongreso.[19]

Teatro Ford en la 19a jarcento, loko de atenco kontraŭ la Prezidento Lincoln en 1865.

En la 24a–25a de Aŭgusto, 1814, en atako konata kiel Incendio de Vaŝingtono, britaj fortoj invadis la ĉefurbon dum la Milito de 1812. La Kapitolo, Trezorejo, kaj Blanka Domo estis incendiitaj kaj ruinigitaj dum la atako.[20] Plej registaraj konstruaĵoj estis tuje riparitaj; tamen, la Kapitolo restis dumlonge sub konstruado tiame kaj ne estis kompletigita en sia nuna formo ĝis 1868.[21]

Redono kaj Enlanda Milito

Kresko kaj redisvolvigo

Civilaj rajtoj

Geografio

Politika gravo

Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:

Usona Kapitolo
  1. La ekzekutiva branĉo: La familio de la prezidanto de Usono (momente, Barack Obama) loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
  2. La leĝdona branĉo: La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
  3. La juĝista branĉo: Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.

Vidindaĵoj

La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.

Monumento de Lincoln.

Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln, kaj proksime la Kapitolo de Usono, la National Mall, la Okcidenta Potomaka Parko ktp. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon Jefferson apud la tajda baseno.

Demografio

Ekonomio

Kulturo

Esperanto kaj la urbo

La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.

Famuloj

Partneraj rilatoj

La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. . Ancient Washington: American Indian Cultures of the Potomac Valley. The George Washington University (1977). Alirita 14a de Februaro, 2014.
  2. . The Federalist No. 43. The Independent Journal. Library of Congress. Alirita 5a de Septembro, 2011.
  3. Crew, Harvey W.. (1892) “IV. Washington Becomes The Capital”, Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House.
  4. Constitution of the United States. National Archives and Records Administration. Alirita 22a de Julio, 2008.
  5. Crew, Harvey W.. (1892) Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House.
  6. Citaĵo
     By 1790, the Southern states had largely repaid their overseas debts from the Revolutionary War. The Northern states had not, and wanted the federal government to take over their outstanding liabilities. Southern Congressmen agreed to the plan in return for establishing the new national capital at their preferred site on the Potomac River. 
    Crew, Harvey W.; William Bensing Webb; John Wooldridge (1892). Centennial History of the City of Washington, D. C. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House. p. 124.
  7. http://www.destination360.com/north-america/us/washington-dc/history
  8. Crew, Harvey W.. (1892) Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House, p. 89–92.
  9. Citaĵo
     The Residence Act allowed the President to select a location within Maryland as far east as the Anacostia River. However, Washington shifted the federal territory's borders to the southeast in order to include the city of Alexandria at the District's southern tip. In 1791, Congress amended the Residence Act to approve the new site, including territory ceded by Virginia. 
  10. Crew, Harvey W.; William Bensing Webb; John Wooldridge (1892). Centennial History of the City of Washington, D. C. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House. pp. 89–92.
  11. Georgetown Historic District. National Park Service. Alirita July 5, 2008.
  12. Alexandria's History. Alexandria Historical Society. Alirita 4a de Aprilo, 2009.
  13. Bordewich, Fergus M.. (2008) Washington: the making of the American capital. HarperCollins, p. 76–80. ISBN 978-0-06-084238-3.
  14. Boundary Stones of Washington, D.C.. BoundaryStones.org. Alirita 27a de Majo, 2008.
  15. Crew, Harvey W.. (1892) “IV. Permanent Capital Site Selected”, Centennial History of the City of Washington, D.C.. United Brethren Publishing House.
  16. Get to Know D.C.. Historical Society of Washington, D.C.. Alirita 11a de Julio, 2011.
  17. The Senate Moves to Washington. United States Senate (14an de Februaro, 2006). Alirita 11an de Julio, 2008.
  18. Crew, Harvey W.. (1892) “IV. Permanent Capital Site Selected”, Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House.
  19. Statement on the subject of The District of Columbia Fair and Equal Voting Rights Act (PDF). American Bar Association (14a de Septembro, 2006). Alirita 10a de Aŭgusto, 2011.
  20. Saving History: Dolley Madison, the White House, and the War of 1812. White House Historical Association. Alirita 21a de Februaro, 2010.
  21. A Brief Construction History of the Capitol. Architect of the Capitol. Alirita 2a de Decembro, 2012.

Vidu ankaŭ