Verda fringo
Verda fringo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Carduelis chloris Linnaeus, 1758 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
verde, la tutan jaron; flave, nur somere; blue, nur vintre; oranĝe, enmetita
| ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Chloris chloris | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Verda fringo (Carduelis chloris) estas paseroforma birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.
Ĝi vivas meze de branĉoj de arboj kaj dumprintempo kaj somero aŭdigas sian kanton konsistigantan el milde grakantaj krioj, kiuj eliĝas kiel la susurado de pacaj posttagmezoj. Ĝi estas birdo kiu adaptiĝas relative facile al kaptiveco.
Disvastiĝo
Tiu birdo estas disvastigata tra Eŭropo, norda Afriko kaj sudokcidenta Azio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj plejaj nordaj populacioj migras suden. La Verda fringo estis ankaŭ enmetita en Brazilo, Argentino, en Aŭstralio kaj en Novzelando. Ili povas esti vagantoj en Islando aŭ okcidenta Kanado.
Ili reproduktiĝas en arbarbordoj, farmaj heĝoj kaj ĝardenoj kun relative densa vegetaĵaro. Ili nestumas en arboj aŭ arbustoj.
Aspekto
Ĝi estas 13 al 15 cm longa kun enverguro de 24.5-27.5 cm kaj pezo de 25 al 35 g; ĝi estas simila laŭ grando kaj formo (granda kapo) al la Hejmpasero,[1]. La masklo estas flavverdeca, kun rimarkindaj brilflavaj makuloj en flugiloj kaj en la forkoforma vosto. Li estas ankaŭ tre flava en subaj partoj kaj en brido, dum orelareo kaj krono estas pli grizecaj, dorso olivecbruna kaj pugo pli flava. La ino estas pli senkolora (malpli verda kaj pli griza) kaj havas dorse pli brunajn nuancojn, dum la makuloj de flugiloj kaj vosto estas pli palflavaj. Junuloj estas similaj al inoj kaj estas pli striecaj ĉefe sube; ili povus esti konfuzataj kun junuloj de Komuna karpodako.
Ĉiukaze la beko estas dika kaj konusforma, dum la kruroj estas ruĝecaj.
La kanto enhavas fajfojn kaj pepadojn, krom foje imitadon, kaj la masklo faras "papiliecan" memmontradan flugoceremonion. En la alvoko sonas nazeca noto "cuip".
Subspecioj
La C. chloris (nomiga formo) troviĝas en tuta Eŭropo el nordo suden. Krome ĝi estis enmetita en Argentino, Urugvajo, Novzelando kaj Aŭstralio.
Estas tri agnoskataj subspecioj nome:
- C. chloris aurantiventris: el sudo de Eŭropo al nordo de Afriko.
- C. chloris chlorotica: Sirio kaj el Libano al Egiptio.
- C. chloris turkestanica (Zarudny, 1907): Montoj de Kaŭkazo, Irano, Afganio kaj Irano.
Kutimoj
Ili nestumas en arboj aŭ arbustoj. Ili ne timas homojn. La ino demetas 3-8 ovojn.
Tiu specio povas formi grandajn arojn for de la reprodukta sezono, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fringoj kaj emberizoj. Ili manĝas ĉefe falitajn semojn, sed ankaŭ berojn. Per iliaj fortaj kaj mallongaj bekoj, ili povas rompi durajn semojn. Inter aliaj, ili povas manĝi semojn de cerealoj, pinoj, ulmoj, fraksenoj, berojn de taksusoj, vitoj, rubusoj, hundorozoj ktp. Ili povas ankaŭ manĝi insektojn, kiaj afidoj, formikoj, skaraboj kaj eĉ araneojn. Ili povas ankaŭ manĝi burĝonojn, sed neniam kiel plago. Vintre ili povas viziti birdomanĝejojn. Ili povas montriĝi agresema se samgenrano ĝenas sian nutradon.
Ili povas vivi ĝis 13 jaroj.
Reproduktado
Ĉirkaŭ marto la masklo elsendas fajfon dum ascenda flugo el ripozejo kaj dum pendado en aero per lanta flugilfrapado simile al tiu de papilioj aŭ vespertoj, sen ĉesi kanti. Post tio oni pariĝas.
Ili reproduktiĝas en densaj arbaroj kaj arbustaroj de homloĝataj zonoj, parkoj, ĝardenoj, fruktoĝardenoj, kaj eĉ en cipresoj de tombejoj. Ili tendencas nestumi grupe. Ĝenerale la nesto estas konstruata je heĝo aŭ verda arbusto el fajnaj radiketoj, musko kaj lano; poste ĝi estas kovrita el pli fajnaj radiketoj, haroj, plumoj. La ovoj, de 4 al 6, estas demetitaj maje; la koloro varias el blankeca al verdblua kun brunaj, ruĝecaj aŭ violaj makuloj, kaj ili estas 19 por 12 mm. Nur la ino zorgas pri kovado, kio daŭras du semajnojn; dume ŝi estas nutrata de la masklo kiu restas senmova sur proksima ripozejo. Poste ambaŭ gepatroj manĝigas la diojn dum 13-16 tagoj el vomitaj insektoj kaj semoj. Kiam la ino ekkonstruas novan neston, la masklo zorgas la idojn. Post elnestiĝo, la junuloj restas ĉe la gepatroj kaj formas grupon familian. Kutime okazas du ovodemetadoj jare kaj foje eĉ tria.
Fine de la reprodukta sezono ili ariĝas ankaŭ kun migrantoj el nordo kaj vagadflugas tra arbaroj, kampoj, stepoj kaj terkultivejoj.
Etimologio
Chloris el la antikva greka Ĥloros signifas "verda" aŭ "flavec-verda".[2]
Origino de verdaj fringoj
Vidu la artikolon de Dezerta fringo.
Vivo en kaptiveco
Por birdobredado de tiu specio necesas almenaŭ unumetra kaĝo por paro. En pli malgranda spaco povas aperi problemoj de agresemo inter ili. Meze de februaro la paro devas esti separata per dividiga kradeto por faciligi interkonon. En marto oni forigas la kradeton por kontroli ĉu ili jam akcetas unu la alian. Se la ino petas nutradon al masklo kaj tiu proponas ĝin oni havigu al ili neston kaj materialon por ke ili kovru ĝin. La ovaro estas de 4 al 5 ovoj. Ŝi ekkovas post la demeto de la lasta. Povas okazi agresemo de la masklo kiu povas rompi ilin.
La idoj naskiĝas post 13 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 14-15 tagoj sed foje revenas por dormi. Post kvin tagoj oni separas ilin per kradeto kun la paro unuflanke kun nova nesto kaj la idoj aliflanken por permesi gepatran nutradon sed malhelpi eventualajn agresojne. Post 30 tagoj oni elprenas ilin el la kaĝo definitive.
La dieto baziĝas sur falarido, sed miksita kun alia semoj (sunfloro, kardo, kanabo, ktp), fruktoj kaj laktuko. Ne taŭgas sama procentaĵo por baza dieto aŭ por reprodukta.
Notoj
- ↑ (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 019854099X.
- ↑ Jobling, James A. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3.
Bildaro
-
Masklo dumbane.
-
Masklo dum manĝo.
-
Maskla junulo.
-
Junulo sendependa.
Eksteraj ligiloj
- Filmetoj de Verda fringo ĉe Internet Bird Collection
- Verda fringo, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
- Diferencoj laŭ aĝoj kaj seksoj (PDF) fare de Javier Blasco-Zumeta
|