Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 7 aprilo 2023 13:20
Artikolo
Florindukto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas apenaŭ ĝermo, strange nomita, kaj ŝajne celas al la sama signifo kiel la jam ekzistanta, multe pli ampleksa paĝo matematika indukto.
Uzanto
Moldur (diskuto) 13:41, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
5 voĉoj por forigo, neniu kontraŭ, forigita ThomasPusch (diskuto) 16:25, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 13:41, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Neniu ligilo al Vikidatumoj. Kial «floro»? La paĝoj kreitas antaŭ pli ol dek jaroj kaj neniam pligrandiĝis. — Super nabla (diskuto) 16:31, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:11, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 10:22, 2 apr. 2023 (UTC) Noto: Jam en 2016 mi kritike kaj dube komentis pri la stranga paĝo, sed poste perdis la temon el atento. Sed la kritiko daŭre validas, kaj indas ordigi ĉi tie.[Respondi]
Por Por: forigo inkluzive diskpaĝo. Evidenta malplenaĵo -->> Indukto. Taylor 49 (diskuto) 23:02, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kompreneble. Forigi artikolon signifu aŭtomate ankaŭ forigi ĝian diskutpaĝon. - Moldur (diskuto) 17:32, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi nun trovis ke florindukto (germana Blüteninduktion, priskribita en de:Blüte#Blüteninduktion) estas la ekigo de florproduktado en la vivo de iu planto. Tamen estas mistere ke tiu nomo algluiĝis al ĝermeteto pri matematika indukto kiam iu volis bluigi ligilon en Mallumigado (hortikulturo). (Eble la alinominto intencis krei tie veran artikolon pri tiu termino, sed estis interrompita kaj ne finis sian planon?) Nu, ĉiuokaze la nuna paĝeto estas fuŝa kaj forprenenda. - Moldur (diskuto) 08:27, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus vidis en la artikola historio, ke la alinominto estas unu el la forpasintaj vikipediistoj. Do, ne plu eblas demandi lin, kion li fakte celis per sia alinomado. - Tamen la kreinto vivas kaj mi esperas, ke li eble povus diri al ni, kial la artikolo ne havas intervikiojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi komprenas ke en 2010 Narvalo ĉi tie kreis miniaturan paĝon pri "matematika indukto", kvankam jam en 2009 ekzistis same miniatura paĝo samtema farita de uzanto Matematiko, kiun nur en 2011 signife vastigis Marcos al la nuna paĝo "matematika indukto", de tiam la nun foriginda paĝo nomiĝis "indukto" kaj estis apartiga paĝo, kaj en novembro 2015 Wolfgang Bohr, formeti la paĝon de la nomo "indukto" kaj reduktis ĝin, por en la nun libera spaco "indukto" fari novan apartigan paĝon, kiu aspektas komplete nova inventaĵo de novembro 2015. Tio estis iom maleleganta kaj misgvida, sed nun ne plu gravas. Nun ĉiukaze la komuna projekto "matematika indukto" estas la bona teksto pri la temo, intervikie ligita, la teksto "indukto" estas kontentiga apartiga paĝo, intervikie ligita, kaj pli da neniu bezonas, tial ankaŭ ne restas intervikiaj ligiloj por ligi al tiuj ĉi teksteto, kiu neniam vere ekkreskis, ankaŭ kiam ĝi ankoraŭ ne fine de novembro 015 de Wolfgang Bohr ricevis la nunan, miskomprenigan titolon "florindukto". Pli bone estintus, se Wolfgang Bohr uzintus la malnovan tekston de 2010, kiu delonge havis la rolon de apartigilo, kaj transformus ĝin, anstataŭ per tri sekvaj alinomigoj flankenpuŝi la malnovan tekston kaj simple fari novan apartigilon en la nun malplena spaco "indukto". Sed tion ne plu eblas ŝanĝi. 5 voĉoj por forigo, neniu kontraŭ, forigita. ThomasPusch (diskuto) 16:24, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: forigendas Diskuto:Florindukto. Taylor 49 (diskuto) 08:30, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Vandalo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-04-11
Artikolo
Ŝablono:Vandalo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alidirektilo kiu ne helpas, sed nur kreas konfuzon
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 17:37, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun tri poraj voĉaj, kajĉiukaze temis nur pri alidirektilo ThomasPusch (diskuto) 13:08, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: . Ĝi estas tuj forigebla. — Super Nabla🪰 19:19, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝi laŭ mi ne kreas konfuzon, sed simple estas neuzata alidirektilo al alia, ankaŭ ne tre vaste konata {{IPvandalo}}. Tial forigi ĝin post la regula pripensotempo morgaŭ ne estos perdo. Super nabla en alia paĝo proponis ke post forigo de la nebezonata "ŝablono:vandalo" oni povus movi la iom pli komplikan kaj ne pure esperantlingvan nomon "IPvandalo" al nun libera spaco "vandalo". @Tlustulimu: vi estas tiu administranto kiu entute konis la ŝablonon {{IPvandalo}} kaj eble foje uzis ĝin (krome ŝajnas ke ekskluzive Yekrats uzis ĝin, plej en 2007, ankoraŭ iom ĝis 2009, antaŭ 14 jaroj). Ĉu laŭ vi utilus alinomi la mikslingvan nomon "IPvandalo" al nun libera spaco "vandalo"? Kaj ĉu entute vi juĝus ĉu la ŝablono nun nomata {{IPvandalo}} estas utila kaj pli uzinda ĉe detekto de anonimaj vandaloj (ĉar 2009 ne estas hieraŭ...)? --ThomasPusch (diskuto) 16:51, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Apollodore de Damas (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:49, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
klara vandalaĵo, tuj forigebla. ThomasPusch (diskuto) 13:43, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Fabrizio Venturi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:55, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 13:45, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi ĉiam pensis ke la itala kaj Esperanto estas tute la sama lingvo... kaj evidente multaj homoj tiel pensas. Sed ne, estas diferencoj! ThomasPusch (diskuto) 13:45, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: 2 horojn post la forigo jam nova artikolo estis farita per anominumo, ĉi-foje en aŭtomate farita fuŝesperanto, kaj en komplete senespera paĝo. La aŭtomata traduko de la angla komplete fuŝis ĉiujn ŝablonojn, kiuj certe sen fuŝtraduko funkciis en la angla vikipedio. Mi proponas mem verki propran artikoleton, kaj protekti ĝin almenaŭ de anonimuloj. Tiel oni povas facile perforti administranton de alia vikipedio okupiĝi pri temo pri kiu li tute ne volis okupiĝi... ThomasPusch (diskuto) 16:50, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun pretas la konciza artikolo pri la muzikisto. En tiu amplekso ĝi laŭ mia opinio rajtas resti, kvankam mi konfesas ke mi ne investis plia(j)n horo(j)n en tio, pene enplekti eksterajn referencojn por ĉiuj de la malmultaj frazoj. Mi intence ne metis ŝablonon pri artikola ĝermo, ĉar mi en tiu situacio de antaŭa atako de samnoma teksto, reklame farita, en la itala vikipedio vere ne volus inviti al laŭebla ampleksigo de la teksto, sed male ŝatus teni ĝin mallonga, sobra kaj ne-fanfarona. Tion kion mi trovis pri la historio de antaŭaj versioj en la itala vikipedio mi metis malferme en la diskutpaĝon, unu citaĵon tradukitan al Esperanto. Nun nur necesas atenti, ke ne iu arta manaĝero akaparas la paĝon kaj transformas ĝin al giganta reklama montrofenestro. Sed se redaktoj estonte estos tiom fuŝaj kiom ili estis hodiaŭ, tiam oni je unua rigardo vidos ke iu en provo de redakto ĵus detruis paĝon. ThomasPusch (diskuto) 19:43, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 12 aprilo 2023 11:19
Artikolo
Verda Karto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi nenion komprenas en la teksto: ĉu ĝi temas pri literatura movado? 🤔 Neniu ligilo per Vikidatumoj.
Uzanto
Super Nabla🪰 11:05, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
--ThomasPusch (diskuto) 18:16, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome,la plej fama "verda karto" estas la usona Green Card (permesilo por loĝi en Usono) — Super Nabla🪰 11:07, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo -- sensensajxo (tamen mi malkonsentas ke la usona verda karto estas la plej grava ...). Taylor 49 (diskuto) 13:55, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi komprenas ke estas Esperanto-libro (romano), eldonita en 1932, tradukita el la japana, kun eta recenz(er)o. Estus bone se iu povus aldoni pli da informoj pri la libro / la verkisto. (Kaj supozeble sen rilato al Green card.) - Moldur (diskuto) 15:22, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo: la materialo de la Enciklopedio de Esperanto de 1934 estas valora informstoko, kaj estas ekster suspekto esti vandalaĵo aŭ esti sensencaĵo. Sed ĉar la enciklopedio estis papera, kaj la spaco por printado sur la limigitaj paperfolioj estis tre malabunda en 1934, la notoj foje estas ne pli ol telegramo. Tamen: se ni forĵetas materialon de EdE el 1934 nur pro tio ke ĝi estas multe malpli ol la vikipediaj kondiĉoj pri artikola ĝermo en 2023, ni vere sabotos la esperantan vikipedion. Mi mem ne havas en la bretaro ekzempleron de la libro, kaj tute videble ankaŭ Super nabla kaj Taylor 49 ne havas, sed oni povas trankvile vidi kiom da materialo eblas kunskrapi per la interreto, aŭ alikaze peti IEI aŭ bibliotekon Hodler aŭ la muzeo en Vieno je helpo, aŭ spuri la libron en iu plia E-biblioteko, kiu ankaŭ permesas distancan prunton. Cetere @Salatonbv: Ĉu vi havas ideon pri la historia libro? Ĉiukaze, pri miniaturaj teksteroj pri EdE ni nepre ne hastu proponi forigon! Se ni havas iom pli da informoj, kompreneble eblas ankaŭ instali informon en Vikidatumoj... ThomasPusch (diskuto) 23:28, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi kunskrapis ĉiun informon kiun mi rete sukcesis trovi, kaj laŭeble vikiigis la vikipedian paĝon Verda Karto. Ankaŭ plej magran indikon en vikidatumoj mi jam komencis. Sed mi neniel per la kutimaj retaj serĉoj povis malkovri ion pri la identeco de la aŭtoro, de WorldCat latinliterigata Eisaburō Ishihara (Ishihara/Iŝihara sendube estas la familia nomo, laŭ japana kutimo komence de la nomo, sed laŭ internacia post la persona nomo), respektive trovis supozeblan japanan eldonon de la libro. La esperanta libro sendube pruveble ekzistas, sed pluajn indikojn pri aŭtoro kaj origina eldono supozeble nur povas trovi japanlingvano, eble per fizika serĉo en la arkivo de Japana Esperanto-Instituto en Tokio, kvankam mi ankaŭ ne havas informon kiom kompleta estas la arkivo pro la perturboj de la dua mondmilito. ThomasPusch (diskuto) 06:03, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Koran dankon por via detektiva kaj restariga laboro! Nun estas klare videble ke temas pri Esperanto-libro, kaj la artikolo ja nepre estas konservenda. - Moldur (diskuto) 06:18, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo tute ne estis sensencaĵo, sed ĝi estis tre mallonga kaj densigita, tial ja ekestis miskompreno. Nun Thomas savis kaj levis la artikolon - espereble nun neniu plu vidas ion forigendan tie. - Moldur (diskuto) 20:06, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne havas fortan opinion pri tio, sed mi persone ne ŝatas la latinigon de la nomo 石川 栄三郎 al "IŜIHARA Eisaburō" (kiu miksas Esperantan kaj japanan alfabeton). La originala titolo de la libro ŝajnas esti "緑の札(グリーン・カード)" kaj mi aldonos ĉi tiun informon kiam mi havetos tempon.--Salatonbv (diskuto) 12:49, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Jam ne por pludiskuti pri ebla forigo, tio demando jam estas solvita, sed ĉar la diskuto komenciĝis ĉi tie: Malgraŭ ke iuj usonanoj emas pensi ke ili estas la centro de la mondo, tamen ili estas nur parto de ĝi. La usona "Green card" laŭ mia kompreno ekestis inter 1945 kaj 1950, kaj krome ekzistas verda karto en sporto (d:Q1551939, ekzemploj aparte pri manpilko kaj hokeo, ĝis nun estas artikoloj en la franca kaj germana), aparta vikidatumaro ekzistas pri verda karto en futbalo d:Q28094644 (kreita oktobre 2016 en la rusa, Зеленая карта, kaj ukraina kaj en 2020 kopiita al la armena) kaj ekzistas la en Eŭropo tre konata verda karto por aŭtoasekurado (Q1544797). Kaj mi povus ĵuri ke kiam mi sondis matene la 7-an de aprilo pri spuroj de la esperanta libro, ke tiam mi en wiki.eo vidis iujn notojn en iuj UK-oj de antaŭ pli ol cent jaroj, ke tiam en iuj UK-oj vendiĝis iuj verdaj biletoj kiuj tiam e-lingve nomatis "verda karto" ... sed, mi nun ne retrovas la 2-3 tekstolokojn kaj ne povas pruvi kion mi vidis antaŭ tri tagoj. Ĉiukaze klaras ke ankaŭ antaŭ 1950 ekzistis iuj "verdaj kartoj", ĉar verdo estas baza koloro, kaj kartoj ĉiam ekzistis, kaj ne eblas diri ke se nun ekzistas la usona "Green card", ke neniu alia objekto en iu ajn lingvo rajtas uzi iom similan titolon "verda karto". --ThomasPusch (diskuto) 18:16, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: Bonvolu proponi ŝanĝon laŭ via bontrovo, ĉar vi ĉi tie plej konas la japanan. Se mi entajpas la karaktrojn グリーン・カード, mi venas unuavice al la usona "Green card", kaj ankaŭ per la duobla nomo 緑の札 (グリーン・カード) mi ĉiukaze ne trovas japanan vikipedian tekston pri la origina libro, kiu tradukiĝis al Esperanto. Ĉu eble ie estas referenco pri la origina libro, eble ankoraŭ aldone en iu alia lingvo ol en la japana? Kaj pri la nomo IŜIHARA Eisaburō, kiu laŭ vi miksas Esperantan kaj japanan alfabeton (tiam la "japana litero" nur povus esti la ō): ĉar la bildigoj de la libro "Verda Karto" titolpaĝe ĉiuj montras la familian nomon kun "ŝ", laŭ mi endas respekti tion, verkante pri la e-lingva libro "Verda Karto". Oni nur povus rezigni pri la laŭ mi ne ĝena prononca kromsigno super la o, do skribi "IŜIHARA Eisaburo" (kvankam Oomoto tiam proponus duoblan oo, kiu estus pli misgvida ol simpla ō). Sed nenio kontraŭ "IŜIHARA Eisaburo", kvankam mi mem ne jam kuraĝis ĉie uzi la esperantlingvan nomon el la librokovrilo kaj mem en la informkesto de la teksteto ankoraŭ hezite metis la Hepburn-variaĵon. Sed ĝi ĉiukaze restas ruĝa, ĉar teksto pri la aŭtoro ja ankoraŭ ne estas, kaj en la informkesto klare devas esti sen majuskla familia nomo, ĉar aŭtomate kreiĝas kategorio "libroj de...". Kaj la demando estas, ĉu tiu aŭtomate kreita kategorio "libro de..." estu laŭ sinsekvo familia+persona nomo kiel kutima en la japana kaj hungara, aŭ en inversa sinsekvo kiel kutima en granda plimulto de aliaj lingvoj. Mi trovis nur unu propran paĝon pri esperantlingva libro de japana aŭtoro, de Ogura Toyofumi, kie elektiĝis la japana vortordo, kvankam en vikidatumoj en ĉiuj latinliteraj lingvoj li nomatas Toyofumi Ogura. Ĉar e-lingva teksto pri Ogura Toyofumi ankaŭ ankoraŭ mankas, entute dubindas ĉu tiu ekzemplo entute kalkuleblas, kaj pri ekzemploj de hungaraj e-lingvaj verkistoj ŝajne ĉiam uziĝas la "okcidenta" vortordo persona+familia nomo (Kálmán Kalocsay, Ada Csiszár, Julio Baghy ktp ktp, pri paĝoj kaj kategorioj, sendepende ke en la hungara estus kiel en la japana). Do laŭ la pluraj hungarlingvaj kategorioj la kategorio estu en vortordo "Eisaburo Iŝihara" (denove, kiel en la librokovrilo kaj en la mencioj de bibliotekoj). Ĉiukaze via helpo en trovo de pli da informeroj pri E. Iŝihara kaj pri la origina libro estos tre aprezata! --ThomasPusch (diskuto) 18:16, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

2 ŝablonoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-04-12
Artikolo
Ŝablono:Ligiltabelo Urbestroj de la grandaj urboj de Francio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj Ŝablono:Informkesto Baloto -- 2 alidirektiloj kiuj ne helpas, sed nur kreas konfuzon
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 17:34, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
5 voĉoj por, neniu kontraŭ kaj neniu dubo. Ĉiukaze "nur" temis pri alidirektiloj. ThomasPusch (diskuto) 13:23, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 17:34, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: . Ambaŭ ne plu uzatas kaj estas tuj forigeblaj. — Super Nabla🪰 21:09, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Se nur temas pri la alidirektiloj kiuj ne helpas (kvankam mi ne pensas ke ili kreas konfuzon, nur estas sensencaj), senhezite vere eblas forigi ilin ankaŭ post malpli longa atendado ol semajno. El la bazaj tekstoj, tiu pri "Urbestroj de la grandaj urboj de Francio" ankaŭ intertempe estis sub kritika juĝo, sed saviĝis, kaj la "informkesto baloto" jes uziĝas, kvankam ne amplekse, do mem ne proponiĝos por forigo. ThomasPusch (diskuto) 14:34, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kompreneble Por Por: Aidas (diskuto) 16:11, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Se la alidirektiloj ne estas uzataj, ili tutcerte estas superfluaj. --Tlustulimu (diskuto) 17:38, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuj
Artikolo
Poovia Catus (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝajnas simpla propagando de ĵus malfermita vendejo. La kreinto faris nur tion kaj forigon de teksto pri vietnamano. Kvankam la artikolo diras, ke temas pri vjetnama kompanio, la referencoj estas konfuzaj kaj tute ne informas pri la asertoj. La artikolo ekzistas nek en vietnama nek en angla nek en iu ajn lingvo. Kaj la pseŭdonimo estas en arabaj literoj. Krome la artikolo estas fuŝa: "posedas 45 butikojn en 192 landoj", kial tio povas okazi? ĉu ĉiuj butikoj estas sur limoj inter kvar landoj?
Uzanto
--kani (diskuto) 09:49, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
neniu protestis kontraŭ forigo jam post la 8-a de aprilo, kaj la ampleksa kritiko legeblas sube: 5 por, neniu kontraŭ, neniu dubo. ThomasPusch (diskuto) 14:24, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kaj blokado al la fuŝulo.--kani (diskuto) 09:49, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: @Kani:, tiu ulo estas aktiva redaktoro de la paĝo Bui Quoc Huy (kiun ni lastatempe proponis por forigo, kaj ni finfine decidis ne forigi): eĉ en tiu paĝo okazas granda ĥaoso:
  • preskaŭ ĉiutage, kelkaj ne-esperantistoj venas tien por forigi la paĝon aŭ por enmeti avizon ke oni devas forigi la paĝon pro spamo
  • La paĝo estis tradukita el Vikipedioj el aliaj lingvoj, do por respekti la kopirajtojn oni devus enmeti ligilon al la origina artikolo: tamen, tio ne plu eblas, ĉar la aliaj lingvaj eldonoj de Vikipedio decidis forigi la paĝon.
  • La ĉefredaktoro de la paĝo estas uzanto Thebuiquochuy, kiu — mi certas pri tio — estas la sama homo de la biografio: laŭ la reguloj de Vikipedio, li devus deklari en sia paĝo ke li havas «konflikton de interesoj» pri la artikolo (ĉar klare li skribos nur pozitivajn frazojn pri si mem, do la artikolo ne povas esti neŭtrala). Tamen ŝajnas, ke li ne intencas fari tion: li decidis forigi miajn avizojn.
  • Mi antaŭvidas, ke la ontajn semajnojn la ĥaoso en tiu artikolo daŭros: se ĉiuj artikoloj havus tiel multe da problemoj estus tre malfacile redakti en Vikipedio. Do mi proponas ke se, ni diru, dum la ontaj 2 semajnoj la problemo ankoraŭ ĉeestos, ni re-diskutos la forigon de Bui Quoc Huy. — Super Nabla🪰 13:56, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri Bui Quoc Huy mi tute samopinias nun. Sed kio pri Poovia Catus? Ŝajne la fuŝulo nun klopodas malfermi aliajn vojojn; se ni fermas la pordon, eble li serĉos alian pejzaĝon. kani (diskuto) 16:44, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Kani: Mi skribu nun al la aŭtoro de Poovia Catus (Uzanto:هنريسونسين). Li jam estas forbarita ĉiame el la turka Vikipedio ĉar li uzis multenombarjn malsamajn kontojn. Mi sugestas duonprotekti la paĝon Bui Quoc Huy antaŭ ni decidos kion ni faros. — Super Nabla🪰 22:35, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Reklamo, absurda mensogo kun falsa fonto "Nuntempe, la firmao posedas 45 butikojn en 192 landoj[2]". Taylor 49 (diskuto) 19:37, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Speedy delete Speedy delete cross-wiki spam. Someone who's wrong on the internet (diskuto) 22:39, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Provizore Por Por: normala forigo de Poovia Catus. Por tujtuja forigo eble la fuŝo ne sufiĉe fortas - mi ĵus nur sekundon rigardis la paĝon, sed kion mi vidis je unua rigardo, vere ne konvinkis min. Do mi estas por forigo post maksimume semajno, do la 13-an de aprilo. Se la dinamiko tro fortiĝos antaŭe, oni povas ankaŭ tute frostigi la paĝon Poovia Catus, tiel ke ĉiuj ankoraŭ havas tempon vidi ĝin, sed neniu plu povas redakti. ThomasPusch (diskuto) 23:55, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Definitive Por Por: pli frua forigo de Poovia Catus. La tri minimumaj frazoj estas pli-malpli en Esperanto (pri tio ne sukcesas ĉiu ne-esperantisto), sed la ligiloj kaj kategorioj estas fuŝaj, pri la informkesto mi ankaŭ iom dubas, ĉar mi ankoraŭ neniam vidis noton pri jura formo "Société par actions simplifiée", sed bone, mi ne estas franca juristo. Kaj ke la referencoj ne klarigas tion kio estas asertita en la teksto, pri tio tute pravas Kani. Mi do, krom se iu ĉi tie forte protestas, proponas limigi la atendadon al hodiaŭ vespere, kaj forigi la fuŝan tekston jam antaŭtempe post hodiaŭ la 8-a UTC. ThomasPusch (diskuto) 13:36, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ne ŝatus ke iuj "cross spam hunters" simple prifajfas niajn diskutojn (se ni ne obeeme tradukas ilin el Esperanto al la usonangla, kaj eĉ tiam dubindas ĉu ili akceptiĝos se nia rezulto ne estas la dezirata "speedy deletion"). Sed mi ĵus konsciiĝis, kia ĥaosa redaktobatalado disvolviĝis en la artikolo post kiam ni decidis ĉi tie ne forĵeti la tekston pri Bui Quoc Huy. Kaj tia redaktobatalado ŝajne nur inter ne-esperantistoj ĉi tie vere ne dezirindas. Tial mi nun ŝlosis la paĝon Bui Quoc Huy por daŭro de semajno, krom por administrantoj, por interrompi la redaktobataladon. Mi mem semajnfine rigardetos la ĥaoson kaj bonvenigas ankaŭ aliajn fari tion. ThomasPusch (diskuto) 23:55, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 13 aprilo 2023 13:19
Artikolo
Участник:178.121.9.188/Черновик (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La paĝo ne estas artikolo. Tio ŝajnas simile al persona paĝo de uzanto de la rusa Vikipedio (la termino «Участник» signifas «Uzanto»n).
Uzanto
Super Nabla🪰 13:42, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
5 por, neniu kontraŭ, kun posta protekto de la titolo kontraŭ rekreo. ThomasPusch (diskuto) 21:14, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne enmetis {{forigu tuj}} ĉar eble oni povas alinomi la paĝon kaj uzi ĝin kiel paĝo de uzanto, anstataŭ forigi ĝin. — Super Nabla🪰 14:18, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Ĉar la titolo estas en alia lingvo, la enhavo ne estas taŭga, oni eĉ povus trakti la tuton kiel tuj forigendan. Krome kreis ĝin IPulo, kiu eĉ ne povas havi uzantopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: --kani (diskuto) 16:42, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: forigo. Testa pagxo kun nevalida nomspaca prefikso kaj IP-adreso. Taylor 49 (diskuto) 19:41, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: forigo. Ĉio jam estas dirita. Mi ne dirus ke la teksto estas tiom danĝera ke oni bezonas tuj-tujan forigon, sed atendi semajnon ankaŭ ne sencas. Mi proponas forigon de la teksto post konsidero de 24 horoj, tio signifas je 13:42, 7 apr. 2023. ThomasPusch (diskuto) 23:11, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas, ke post la forigo okazu protekto de la titolo kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
. F. Steadman (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Eraro, ekzistas artikolo kun ĝusta titolo A.F. Steadman
Uzanto
--kani (diskuto) 22:52, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 23:05, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Jes, ". F. Steadman" estas rekta kopio de A.F. Steadman: tial tuja forigo sencas. Tamen la teksto A.F. Steadman ankaŭ ankoraŭ estas mizera. Ĝin ankaŭ necesas havi sub kontrolo, kaj eble post kelkaj tagoj registri ĉi-tie por forigo post plia semajno, se ĝis la tiam metota limdato ĝi ne pliboniĝos. ThomasPusch (diskuto) 23:05, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

A.F. Steadman[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 13 aprilo 2023 22:00
Artikolo
A.F. Steadman (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĈI tiu artikolo estas aŭtomata traduko per tradukilo sen neniu homa redakto (videblas ordinaraj eraroj de aŭtomataj tradukiloj el la angla lingvo, kiel «portita» anstataŭ ol «naskiĝis»). La referencoj plenas de eraroj.
Uzanto
Super Nabla🪰 17:16, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
6 poraj voĉoj, nekutime alta partopreno, neniu kontraŭa kaj neniu dubo. Klara bildo. Kaj ĝustas ke sinjorino Staedman meritus normalan artikolon. ThomasPusch (diskuto) 13:12, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni ne bezonas ĉivikipedie aŭtomatajn tradukaĵojn, kiujn la kreinto poste ne permane korektas. --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Se ne iu volontulo plibonigos la krudan maŝintradukitan tekston. - Moldur (diskuto) 20:01, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiel mi jam aludis hieraŭ: la teksto ankoraŭ estas mizera. Eĉ nur meto de iu informkesto kaj forigoj de la plej stultaj fuŝoj en referencoj iom kaŝus la mizerecon, sed fakte mi ne komprenas kiu aŭtomata tradukilo en 2023 povas tiom senespere malbone traduki... La teksto estas nur unufoje tuŝita je 22:17, 6 apr. 2023‎ - laŭ mi eblas kalkuli sep tagojn por plibonigo ekde tiam, do ĝis 22:00, 13 apr. 2023‎. ThomasPusch (diskuto) 20:29, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 21:09, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Plorinda teksto, se permeseblas tiom nediplomatie skribi. Mi supozas ke sinjorino Staedman tute meritus normalan artikolon. Aidas (diskuto) 16:14, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankoraŭ mi miras ke en la angla kaj hispana vikipedioj, kiuj kutime emas tre kunkolekti informojn al longegaj artikoloj, ambaŭ estas tre malmulte da materialo por elekti el tio por novaj alilingvaj tekstoj. Kvankam ŝajnas al mi ke ekster vikipedio almenaŭ en anglalingvaj retpaĝoj kaj ankaŭ televidaj programoj estas multa reklama varbado pri la novaj romanoj. Sed tio ankoraŭ ne trovis sian vojon al la tekstoj en la angla kaj hispana vikipedioj, eĉ ne menciante ĉiujn aliajn lingvoversiojn... Eble post jaro estos pli da informoj en pli da lingvoj pri la romanoj kaj la juna verkistino... ThomasPusch (diskuto) 13:20, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 14 aprilo 2023 20:47
Artikolo
Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj urbestroj laŭ departemento (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
senutila amasigo de ruĝaj ligiloj kiuj neniam estos bluigitaj.
Uzanto
Moldur (diskuto) 20:36, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
4 voĉoj por forigo de "Ligiltabelo Listoj de francaj..." kaj 3 voĉoj por forigo de "Listo de urbestroj de Bas-Rhin". ThomasPusch (diskuto) 13:53, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ankaŭ forigenda: Listo de urbestroj de Bas-Rhin: neniam estis aktualigita post la kreo antaŭ 9 jaroj, kaj neniam estos. Moldur (diskuto) 20:36, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Certe Listo de urbestroj de Bas-Rhin devos foriri, ne eble, ĉar plena de eraroj, plene malaktuala, kaj ne videblas espero ke iu iam savos tiun liston, kaj poste zorgados pri ĝi dum jaroj. Nur la Listo de urbestroj de Parizo estas bona kaj povis resti, kaj por unu teksto oni ne bezonas apartan ŝablonon, kiu havos nur unu vorton, "Parizo". Pro tio
forigo de la "Ŝablono:Ligiltabelo..." forigo de la "Ŝablono:Ligiltabelo...". ThomasPusch (diskuto) 21:08, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi ĝenerale estas tre pli favora al la ruĝaj ligiloj kompare al aliaj uzantoj, sed en ĉi tiu kazo, tiu speco da ruĝaj ligiloj ne multe sencas: tiu ŝablono devus teorie faciligi la navigadon de la paĝoj, sed kun nur ruĝaj ligiloj tiu celo ne povas esti atingata. Kiam oni volas krei tiujn ŝablonojn oni devas antaŭe krei (preskaŭ ĉiujn) la ligotajn artikolojn, por ke la faciligo de navigado funkcios. Krome, mi malŝtas kiam oni kreas ŝablonon sed nenion skribas nek pri dokumentado, nek pri ekzemploj, nek enmetas kategoriojn, aŭ TemplateData-n. 😔 Super Nabla🪰 22:19, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de "Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj urbestroj laŭ departemento". Taylor 49 (diskuto) 22:37, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 14 aprilo 2023 21:16
Artikolo
Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj urbestroj laŭ departemento (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
senutila amasigo de ruĝaj ligiloj kiuj neniam estos bluigitaj.
Uzanto
Moldur (diskuto) 21:16, 7 apr. 2023
Rezulto
Ne farita Ne forigita
tri voĉoj kontraŭ, neniu por. Tial ne forigita. Sed la temo ankoraŭ daŭros: Kiu plenigos tekstojn pri la 5 urbestroj, kaj kiujn el la 10 parte jam duonriparitaj, antaŭe tre fuŝaj listegoj pri urbestroj de plej grandaj francaj urboj necesos proponi por forigo??? ThomasPusch (diskuto) 13:59, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Multaj ruĝaj ligiloj, multaj malaktualaj informoj. Neniu espero ke iu savos... Moldur (diskuto) 21:16, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Komento Komento: Pri tio mi malkonsentas: fakte oni povas restigi kaj aktualigi la «supran parton», t.e., la parton kun la urboj havantaj +200 mil loĝantojn. — Super Nabla🪰 22:21, 7 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone, ni provu ĉu sukcesos savi tiun ŝablonon. Mi nun reduktis ĝin al la urbo super 200 000 loĝantoj, laŭ la stato de 2014 ĉiuj ligiloj bluas, sed ni jam havas 2023, tial mi aktualigis ĝin al la nuna stato: feliĉe nur duono de la urbestroj ŝanĝiĝis en 2020. Tial nun necesus verki kvin paĝojn, tio estas modesta kvanto. Sed ne temas nur pri la personaj paĝoj de la nunaj urbestroj, sed ankaŭ pri la ligile kaŝitaj listegoj de la urbestroj de tiuj urboj, parte ekde la franca revolucio. Tiuj estas tre dubindaj, kompreneble ĉiuj (plej laste de 2014) jam malaktualas, dosieroj forpreniĝis el la komunejo kaj ne anstataŭiĝis ktp, sed kun fortostreĉo ankaŭ tiujn eblas savi - pri du el ili mi jam riparis multon, sed sume estas 11 listoj, ek kiu nur tiu pri Parizo aspektas vere en ordo. Kvankam: se ne sukcesas savi ĉiujn tiujn dubindajn historiajn listojn pri eksaj urbestroj de unuopaj urboj, en la ŝablono eblas simple ŝanĝi ligilojn kiel Listo de urbestroj de Liono al simpla ligilo Liono, do pri savo de la Ŝablono:Urbestroj de la grandaj urboj de Francio aspektas fakte bone. Sekve forigo forigo post realigo de la proponata redukto. ThomasPusch (diskuto) 09:22, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankoraŭ problemo estis ke la 10 listoj pri estroj de la provincaj urboj ĉiuj havis pompan kategorion nur por si mem. Grupigo en kategorio, kiu de jardeko nur havas unu paĝon, ne sencas. Kategorio devas esti por pluraj paĝoj. Tial mi metis la 10 listojn en la delonge ekzistantan kategorion Listoj de francaj urbestroj, kiu nun havas 12 erojn, post forigo de la senespera Listo de urbestroj de Bas-Rhin restos 11, tio estas bona kvanto por kategorio, kaj senprocedure forigis la 10 nun komplete malplenajn kategoriojn, ĉar fari tion estas teknika ago - komplete malplenaj kategorioj ne sencas kaj povas tuj esti forigitaj. Jam tio ankaŭ estis paŝo al ordigo. ThomasPusch (diskuto) 09:22, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi estis tro malespera. Fakte ThomasPusch nun aktualigis la supran parton kaj fortondis la malsupran, ruĝegan, do nun la ŝablono estas savita kaj povas resti. Dankon! Do nun: Kontraŭ Kontraŭ: Moldur (diskuto) 09:09, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
La kritika skeptiko de vi, Moldur, estis tute prava, kaj la tuta komplekso de ekfaritaj grandaj projektegoj de la eksa uzanto Xian de 2014 ne estas finordigita jam. Necesos vidi kiu pretas verki kvin biografietojn pri la mankaj kvin nunaj francaj urbestroj, kaj ĉu per adekvata tempo eblas savi la 10 historiajn listegojn. Kaj eĉ detaloj groteskas: Tie kaj en supozeble iuj pliaj paĝoj la uzanto Xian metis multajn belajn butunojn pri portaloj. Nur: neniu el tiuj portaloj ekzistas, ĉiuj nur estas fantaziaj elpensaĵoj de tiu tre fikciema uzanto, kaj ĉar klare post dek jaroj klaras ke ne sencas kaj ne funkcios krei 40 aŭ 50 novajn portalojn nur pri loka politiko en Francio (pri tio ankaŭ la tre optimisma Super nabla konsentos), necesas ĉie trovi kaj formeti tiujn portalo-butonojn, ĉar butonoj kiuj ŝajnigas portalon tute neekzistan kaj neniam ekzistontan estas misaj. ThomasPusch (diskuto) 09:37, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Konstantin Päts[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 15 aprilo 2023 6:42
Artikolo
Konstantin Päts (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la teksto estas tre misgvida, kaj en nuna formo ne ebligas komprenigi la biografion. Aŭ necesas komplete reverki ĝin aŭ komplete forigi.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 06:57, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 11:26, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La teksto estas tre miskomprenebla kaj misgvida: "Päts estis enprizonigita, sed li eskapis en Germanion, el kio li moviĝis en Svislandon. Tie li ricevis mortpunon, sed li eskapis en Finnlandon. De 1918 ĝis 1919 li estis ministro pri defendo de Estonio. [..] En 1938 li fariĝis la unua prezidanto de Estonio. Prezidanto Päts uzis vere grandan forton, alimaniere ol prezidantoj de Estonio poste. Päts mortis en psikiatria malsanulejo."
Mi el tiuj vortoj komprenas ke li prezentiĝas kiel krimulo, laŭ kompreno de la rusa ŝtato sed ankaŭ laŭ juĝistoj de neŭtrala Svislando, kiu fuĝis de sia mortpuno en Svislando, tra Finnlando al Estonio, iel akiris potencon en la malgranda lando Estonio, uzante "vere grandan forton" (probable li organizis perfortan teroron tie), sed fine montriĝis ke li estas psike malsana. Sed tiu interpreto de la esperanta resumo estas tute malĝusta kaj absolute ne rilatas al la vera historio: li estis politika viktimo de totalisma rusa kaj sovetunia imperio, kiu persekutis siajn malamikojn per kondamno de morto (ankaŭ se ili ĵus sekure estas en Svislando kaj tial ne eblas realigi la mortigon), kaj realigas neniigon de homo per misuzo de psikiatrio por politika ekzekuto. En tiu formo la esperanta teksto ne akcepteblas, kaj aŭ necesas komplete reverki ĝin aŭ komplete forigi. ThomasPusch (diskuto) 06:52, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Prefere ni forĵetu la artikolon, precipe ĉar ĝin foje kreis intertempe forbarita uzanto, kiu poste reaperis sub diversaj aliaj nomoj gantopupe. Eble ja iu pli lerta uzanto povus verki pli taŭgan artikolon, se necesus. --Tlustulimu (diskuto) 14:17, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Povra Konstantin Päts. Mi certas ke la verkinto ĉion verkis en bona sinteno, sed la rezulto tamen tragike miskomprenigas la tutan biografion. Mi lastatempe vidis iujn tute bonajn tekstojn de la verkinto, en kiuj li videble ankoraŭ pli penis bone skribi ol ĉi tie. Tiun ĉi tekston pri s-ro Päts ni silente entombigu. Aidas (diskuto) 16:22, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuj
Artikolo
Familia de Manuel Rodriguez carbajo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Naiva mesaĝo de iu kiu tute nenion scias pri Vikipedio, en hispana lingvo.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:12, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva neenciklopedia enhavo. RG72 (diskuto) 08:04, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 aprilo 2023 22:10
Artikolo
Listoj de integraloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
stranga artikolo, sen redakto, estas eĉ ne unu vorto
Uzanto
--kani (diskuto) 22:36, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Senenhava artikolo, tuj forigenda. RG72 (diskuto) 09:35, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi supozas, ke indas meti ĝin kiel materialo por la artikolo integralo kaj konverti ĝin en alidirektilo. Ĉu mi faru tion?--kani (diskuto) 22:36, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Memkompreneble, tuj forigebla. — Super Nabla🪰 09:01, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Sæmundr fróði (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena kaj kreiĝis erare
Uzanto
--kani (diskuto) 18:40, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo de senenhava artikolo. RG72 (diskuto) 09:37, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Tuj forigebla. — Super Nabla🪰 09:09, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
RANS Entertainment (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fuŝega artikolo, mempropaganda. En hispana kaj portugala metita de la sama ulo en la sama tago kun sama fuŝa enhavo. Mi ne rigardis la aliajn aziajn lingvojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:02, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta neenciklopediaĵo. RG72 (diskuto) 10:28, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Super Nabla🪰 11:24, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Reklamo, fuŝaĵo, supozeble iu LTA. Q98080875 Taylor 49 (diskuto) 20:28, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:50, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi jam estis forigita el kelkaj lingvoj kaj en du el kvin restintaj estas nur malpleno, eble jam forigitaj. Nur la indonezia versio montras foton, kiu aspektas falsaĵo.--kani (diskuto) 10:14, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 17 aprilo 2023 20:51
Artikolo
Ludana rolulo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo de nur unu frazo kun kvar gramatikaj eraroj sen alilingvaj ligiloj
Uzanto
--kani (diskuto) 20:06, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, la stato de la artikolo plu estas neakceptebla, poroj dominas. RG72 (diskuto) 10:32, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Novulo ‎Uzanto:Nira gliro malkapablas skribi frazon gramatike ĝustan kaj permesas al si la rajton alinomi artikolojn kaj fari ŝanĝojn, ĉefe per anstataŭo de la vorto "video" (PIV-a vorto) per sia inventaĵo "vidilo". Ĉu indas ĝenerala malfaro?--kani (diskuto) 20:06, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ Anaraŭ vidila ludo ne atingas la trifrazan minimumon, ne havas alilingvajn ligilojn kaj svingas en la titolo strangan "Anaraŭ". Mi proponas forigon ankaŭ de tiu artikolo.--kani (diskuto) 20:06, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas forigon ankaŭ de Luda rolulo kaj Rolula ludo kun konfuza lingvaĵo, mallongeco (nur unu simpla kaj konfuza frazo en la unua) kaj sen alilingvaj ligiloj.--kani (diskuto) 21:23, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Antaŭ forigi, mi pensas ke indas paroli rekte kun la kreinto, anstataŭ paroli pri la kreinto. Certe ri estas novulo en Vikipedio (kaj eble ankaŭ komencanto/komencinto pri Esperanto) do ri povus malĝui se ni tuj abrupte forigas ĉiujn kontribuojn sen paroli kun ri. Mi kontaktis rin. Nun mi proponas nur malfari la alinomadojn. — Super Nabla🪰 09:04, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ri ne celas esti vandalo: ekzemple, la paĝo Senfinema kanvaso kiun ri kreis aspektas preskaŭ bona, kvankam kun malbona gramatiko. — Super Nabla🪰 09:13, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sendube la novulo havas bonajn intencojn, sed tamen necesas bremsi lin, ĉar ankaŭ el bonaj intencoj povas ekesti tre povraj rezultoj. Ŝajnas ke Super nabla kaj ThomasPuch jam provis proksimigi al li la bazajn ideojn de "artikola ĝermo". Mi ne scias ĉu ŝi aŭ li jam komprenas ke ne funkcias simple propagande ekuzi mem-inventitan novan vorton "vidilo". Sencas atenti pri la ĉapitro pri VIDEO kaj VID en "PMEG", kie Bertilo Wennergren bone klarigas ke neniel eblas anstataŭi vortojn de silaboj "video" per silabo "vid" ... pensante ke "vid" estus "pli" fundamenta vorto aŭ "pli" simpla aŭ "pli" bela. Cetere, kvankam li jam provis klarigi al ThomasPusch la neesperantan strangan vorton "Anaraŭ", mi daŭre tute ne komprenas kiun sencon havus tiu vorto, mi komprenas ke ĝi klare estas en alia lingvo. Kiuj lingvoj ankoraŭ uzas la literon "ŭ"?? Laŭ mi nur la latina literigo de la belorusa... Vere ne ŝajnas belorusa vorto, sed mem-trikita pseŭdo-"Esperanto4.0". Aidas (diskuto) 17:06, 12 apr. 2023 (UTC) Por Por: La alidirektiloj de la vorto "video" (PIV-a vorto) al la inventaĵo "vidilo" devos klare esti malfarataj!!! La paĝoj nur, se ili post semajno ne havos almenaŭ decan nivelon de "artikola ĝermo" kun (!!!) intervikiaj ligiloj: tiam klaras ekzemple ĉu "rolula ludo" estas simple misa duobla novinvento de la paĝo "rolludo" (relative pli ampleksa, kaj bone intervikie ligita) aŭ ĉu ĝi transformeblas al io nova. Aidas (diskuto) 17:19, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por kompreni pli bone la aferon, je unua korekto, kiun mi faris, mi ricevis retmesaĝon de la novulo postulante klarigon. Lia mallonga mesaĝo enhavis tro multajn erarojn. Mi respondis klarigante kaj proponante helpon: ne venis respondo. Simile oni povas vidi per ties interveno ĉi tie. Per tiu lingvonivelo oni povas kompreni, ke estos pli malfacile kaj pli malefike paroli kun la novulo, ol paroli pri la novulo. Vikipedio ne povas esti ekzercaro de komencanto (ne komencinto). Por tio estas aliaj retaj rimedoj. Ĉu vi povas imagi similan situacion en alilingvaj vikioj? Tiaj kontribuoj perdigas energion de multaj kaj gajnigas preskaŭ nenion.--kani (diskuto) 23:35, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Komento Komento: Ĝuste. Ekzemplo estis mia demando al la novulo: "kion vi volas esprimi per la vortoj 'Amasaŭ Anaraŭ'?" Respondo estis: "Mi esprimas ke multaj anoj ludas kune - 'Amasaŭ Anaraŭ' estas 'multiplayer'". Mi: "tiam "multludista" estas esperantlingva vorto - "Amasaŭ" aŭ "Anaraŭ" ne (!) estas esperantlingvaj vortoj. Cetere vidu la paĝon Multludista enreta ludo, kiu priskribas koncepton tre similan". Respondo de la novulo estis laŭlitere: "Tiel M.E.L. estas malbelan . A.A.T. kongruas al "M.M.O." . Ankaŭ -aŭ havas grandecon de humoro kiel 'Hodiaŭ estas bone!' ! Mi malfeliĉas ke vi ne vidis ĉi-tial".
... Mi ankaŭ "malfeliĉas" kaj sentas min iom kiel parolanta kun aŭtisma paciento. Mi pensis pri tio preni la novan eĉ-ne-ĝermeton "rolula ludo", alinomigi ĝin al "rola ludado" kaj komenci artikolon pri la pedagogia koncepto de d:Q1361181, kio efektive mankas. Sed tio estus io tute alia ol la novulo evidente volis. Tial pli bonas entute novkomenci tekston pri la koncepto, kaj ne alkroĉi ĝin al tiu ĉi strange komencita fadeno. Ankaŭ ekzistas la koncepto d:Q744038, kiu en vikidatumoj jam havas titolon "rola videoludo" kiel en iuj romanidaj lingvoj kaj la angla, dum aliaj ĝermanaj lingvoj same kompreneble nomas ĝin "komputila rolludo" - mi komprenas tiun paĝon sd:Q744038 subpaĝo de pli ĝenerala paĝo "rolludo" d:Q160738, en kiu temu kaj pri subĉielaj kostumaj korpaj rolludoj, kaj pri rola ludado de kvinjaruloj en infanĝardeno (same korpa), kaj pri rola ludado en iuj tablaj ludoj kun ĵetkuboj kaj ludiloj el kartona kesto, kaj ankaŭ povas esti ĉapitro(j) pri komputilaj kaj videaj rolaj ludoj, el kiu - se ĝi tre kreskas - povas iam disbranĉiĝi propra artikolo d:Q744038 "rola videoludo" aŭ "komputila rolludo". Do la novulo bone atentigis pri ne tute matura paĝo (sed mem ŝajnas al mi esti tiom malmatura ke la uzanto ne estos helpo en plimaturigo de la paĝo). Certe Aidas pravas en tio ke necesas nepre malfari la alinomigojn de "video" al fantazia "vidilo", ne nur sed ankaŭ pro la voĉo de Bertilo en PMEG! Mi komprenas ke Super nabla nur proponis malfari la alinomadojn, sed jam ankoraŭ nenion faris, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 12:54, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dum semajno ni dubas kaj la novulo plue kreas same forigendajn fuŝajn artikolojn.--kani (diskuto) 10:10, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidenta fuŝaĵo. RG72 (diskuto) 10:32, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forigis ankaŭ Luda rolulo kaj Rolula ludo pro neakcepteble malalta nivelo de lingvaĵo. RG72 (diskuto) 10:36, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 aprilo 2023 19:19
Artikolo
Chris TDL (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi aspektas propagando: "fama komerca magnato" ktp. kaj estas kontraŭdiroj inter Belgio en tabelo, Usono en kategorio kaj Kanado en redakto. Krome tiom grava gravulo havas artikolon nur en Afrikaans (nur de hodiaŭ) kaj en Cebuano, nek en angla nek en iu ajn el la lingvoj de la menciitaj landoj.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:06, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:51, 25 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi dubas, ĉar la referencoj aspektas seriozaj, ĉu falsigitaj?--kani (diskuto) 19:06, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: La nura serioza referenco estas Forbes kaj IMDB, sed tio ne sufiĉas. La firmaoj kie li laboras estas ĉiuj ne menciindaj en Vikipedio. Neniu kialo por restigi la artikolon. — Super Nabla🪰 09:09, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidenta spamaĵo reklama, jam forigita el la angla vikio. RG72 (diskuto) 09:37, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]