Cheb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eger (apartigilo)
Cheb
germane Eger
urbo
Placo en Cheb
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Cheb
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Memorindaĵo Špalíček
Rivero Ohře
Situo Cheb
 - alteco 459 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 46″ N 12° 22′ 14″ O / 50.07944 °N, 12.37056 °O / 50.07944; 12.37056 (mapo)
Areo 96,37 km² (9 637 ha)
Loĝantaro 31 954 (2023)
Denseco 331,58 loĝ./km²
Baseno Ĥebia baseno
Unua skribmencio 1061
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554481
Katastraj teritorioj 19
Partoj de urbo 19
Bazaj setlejunuoj 41
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Partoj de Cheb
Partoj de Cheb
Partoj de Cheb
Vikimedia Komunejo: Cheb
Retpaĝo: www.mestocheb.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Cheb [Ĥep], (germane Eger, latine Egra, en ĥebia sudetgermana dialekto Egha) estas distrikta urbo, situanta en Bohemio (Ĉeĥio), sur rivero Ohře. Vivas ĉi tie 31 954 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okrouhlá, Třebeň, Pomezí nad Ohří, Nebanice, Tuřany, Odrava, Lipová, Libá, Františkovy Lázně, Waldsassen kaj Schirnding.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe vojkruciĝo de signifaj vojoj estiĝis en elstaraĵo super Ohře slava burgejo, kies ĉeĥa nomo estas derivita de riverkurbiĝo. La germana nomo Eger devenas el kelta markigo de Ohře (Agara, latinlingve Egire).

La burgejo fortikigita per remparoj kaj fosaĵoj uzis ankaŭ naturan „fortikigon“, kiun donis rokdeklivo. Ĝi fariĝis potencema centro de vasta regiono ĉe supra fluo de Ohře. Unue Cheb estas notita en dokumentoj al la jaro 1061 sub la latina nomo Egire. En la tempo de koloniigado de limregiona teritorio la slava loĝantaro estis forŝovata de germanaj vilaĝanoj. Cheb fariĝis posedaĵo de germanaj grafoj el Vohburg, Děpolt la 2-a (10931146) kaj ties sekvanto, la pli malfrua imperiestro Friedrich la 1-a Barbarossa. Ĉirkaŭ la jaro 1125 elkreskis en parto de la burgejo la unua burgo, kiun igis en la jaroj 11791188 Frederiko la 1-a Barbarossa alikonstrui en novan fortikigitan sidejon – falcon. En subburgejo disvastiĝis vilaĝo, rememorigata el la jaro 1203 unuafoje kiel urbo Cheb. En tiu epoko la areo laŭ la urbo nomiĝis Ĥebio, ĉeĥe Chebsko, germane Egerland, latine Regio Egrensis.

Eĉ spite al pli malfruaj alikonstruoj ĝis hodiaŭ konserviĝis la ĉefaj objektoj de falco. La imperiestra palaco estas konstruita en paralelograma bazplano, en kies teretaĝo estis mastrumkonstruaĵoj kaj en la etaĝo loĝĉambroj. La eniron en la falcon defendis Nigra Turo 18,5 m alta. El la romana palaco konserviĝis norda kaj orienta muroj ĝis alteco de la 1-a etaĝo. Belegaj kvinpartaj kunigitaj fenestroj ornamas ĝin. En okcidenta flanko estis alkonstruita en la 15-a jarcento Palaco de Gordon, en kiu estis murdita en la jaro 1634 oficiroj de Valdštejn. Hodiaŭ administras la burgon Cheba muzeo, kiu estas malfermita en sezono.

Komence de la 13-a jarcento komenciĝis konstruado de la antaŭburgejo kun centra spaco de Jánský-placo kaj preĝejo de Johano Baptisto. En la sama tempo estis mezurigita nova placo, el kies norda flanko oni eliris al ponto trans rivero Ohře. En lasta fazo de la konstruado estiĝis nova kvartalo en sudokcidenta parto de Cheb. Preskaŭ dum la tuta 13-a jarcento daŭris disputoj je regiono de Cheb inter la ĉeĥaj kaj la germanaj regantoj. En 1277 la urbo fariĝis libera imperia urbo en la Sankta Romia Imperio. Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265 aligis la regionon de Cheb al la ĉeĥa reĝlando, Cheb fariĝis limregiona urbo, kiu devis esti perfekte fortikigita per masonitaj remparoj. Ĝis la 14-a jarcento daŭris konstruado de duobla remparmuro, dum kio la ekstera remparo estis iom post iom plifortigata per prismaj turoj. La daŭrantajn disputojn solvis nur Johano de Luksemburgio, kiu en la jaro 1322 pordaŭre aligis la regionon de Cheb al landoj de Ĉeĥa krono kaj Cheb fariĝis reĝa urbo kun pluraj privilegioj. (Praktike la regiono de Cheb, "Ĥebio / Egerlando", estis traktata pli malpli kiel parto de Bohemio, kvankam ĝi jure plu estis aparta teritorio ĝis 1806.) La tuta 14-a jarcento estas tempo de intensa konstruado de la urbo, kiu fariĝis forta urba ŝtato kun propra soldataro. Post duono de la 14-a jarcento okazis konstruado de nova urbodomo, oriente kaj okcidente de la placo elkreskis tri blokoj da domoj.

En la 15-a jarcento Cheb staris je la flanko de kontraŭhusana koalicio kaj sian fidelecon al la reganto ĝi konfirmis ankaŭ dum regado de Jiří z Poděbrad, kiu gvidis ĉi tie plurajn diplomatajn traktadojn kaj aranĝis ĉi tie nuptojn al tri el siaj idoj. Fortikaĵoj estis plenigitaj per sistemo de bastionoj. Konstrureguligoj en la tempo de renesanco subskribis sin precipe en burĝaj domoj, kiuj ricevis novajn fasadojn.

Post batalo sur Blanka Monto la urbo fariĝis atestanto de multaj historiaj eventoj. En Domo de Pachelbel estis murdita ĉefkomandanto de la imperiestraj soldataroj Albrecht von Wallenstein; pereis ankaŭ liaj oficiroj Trčka, Kinský, Illov kaj sekretario Neumann. Malsukcesa defendo kontraŭ svedoj (1673) gvidis al decido konstrui grandegan barokan fortikaĵon. La fortikaĵo estis finita en la jaro 1740, sed jam je du jaroj pli malfrue ĝi montriĝis kiel senefika – tiam Cheb post mallonga sieĝado kapitulacis al franca soldataro. Baroko alportis en Chebon novajn konstruaĵojn.

En la jaro 1809 la fortikaĵo estis nuligita kaj komenciĝis malkonstruado de la remparoj kaj la pordegoj, en la sama jaro pereis post incendio la preĝejo de sankta Johano Baptisto. Eĉ spite al tio konserviĝis la historia tutaĵo de la mezepoka urbo kun romana falco kaj kun multe da pluaj signifaj konstruaĵoj precipe el la tempo de gotiko kaj baroko.

Cheb havas nun multe da memorigaĵoj, muzeoj, galerioj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186913 456
188017 148
189022 875
190028 084
191031 761
192132 735
JaroLoĝantoj
193031 546
195018 066
196120 535
197025 332
198031 039
199131 847
JaroLoĝantoj
200132 893
201432 617
201632 355
201732 394
201832 171
201931 988
JaroLoĝantoj
202031 977
202130 161
202230 420
202331 954

Membrigo de urbo[redakti | redakti fonton]

Urbo Cheb konsistas el 19 lokaj partoj kaj 19 katastraj teritorioj:

Konsisto de la urbo estis antaŭe ankaŭ hodiaŭ memstara municipo Pomezí nad Ohří kaj municipo Potočiště, kiu pli poste fariĝis konsisto de municipo Odrava.[1]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Eger naskiĝis aŭstrohungara Rudolf Fleischmann (agronomo). Aktivis en la urbo la reformisto Hieronymus Tilesius.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Cheb estas grava fervoja vojkruco de jenaj fervojaj linioj:

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]