Saltu al enhavo

Golfo (sporto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri pilka sporto. Por akva areo enprofundiĝinta en termasivon rigardu la paĝon Golfo.
Golfo (sporto)
Golfistino rigardas, kien ŝi forŝutis pilketon
Golfistino rigardas, kien ŝi forŝutis pilketon
speco de sporto • sport with racquet/stick/club • olimpika sportoŝatokupo
pilkosporto • sport with racquet/stick/club • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Olimpika sporto de 1900 ĝis 1904
kaj ekde 2016
Internacia federacio
TTT: Internacia Federacio de Golfo
Rilataj paĝoj
Kategorio:Golfo
vdr
Plena svingo

Golfo estas sporto praktikata subĉiele sur itinero difinita laŭ longo kaj larĝo. Ĝia longo dividiĝas je 18 partoj nomataj "truoj"; malgrandaj golfejoj foje konsistas el nur naŭ truoj. La truoj havas malsamajn dimensiojn kaj formojn. Golfejo parte adaptiĝas al la natura pejzaĝo.

Celo de la ludo estas ĵeti pilketon laŭlonge de la itinero por enirigi ĝin en truon je la fino de ĉiu parto. Por ĵeti la pilkon servas diversaj batiloj, nomataj "feroj", "lignoj" kaj "ŝoviloj". En la angla lingvo, kiu estas pri golfo tre multe uzata ankaŭ de alilingvanoj, la batiloj nomiĝas respektive iron, wood kaj putter.

Al ĉiu truo estas asignita nombro de batoj, per kiuj bona ludanto devus fini ĝin; kutime estas tri, kvar aŭ kvin batoj, depende de la distanco inter ekbatejo kaj truo. Ĉar la nombro aplikiĝas al "norma" ludanto, ĝi nomiĝas "normo de la truo" (angle: par). La 18 normoj sumiĝas al la normo de la golfejo, kiu ofte estas inter 69 kaj 72.

Se ludanto sukcesas fini truon per malpli ol la normo da batoj, oni diras ke li ludis "sub la normo". En la angla lingvo ekzistas esprimo birdie (birdeto), kiu signifas "unu sub la normo". Speciala sukceso estas "tuja entruigo" (angle: hole in one), kiu signifas entruigon per unu bato. Ĝi estas tre malofta kaj praktike eblas nur en truoj de normo 3. La angla lingvo evoluigis amason da similaj fakaj esprimoj.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
Golfa pilketo ĉe truo.

La vorto golfo estis unue menciita en skribaĵo el la jaro 1457, Listo de leĝoj de la parlamento de Skotlando, kiu citas malpermesitajn ludojn kiel gouf[1]. La vorto gouf verŝajne devenas de la skota goulf (ekzistas diversaj skribmanieroj) kies signifo estas "bati" [2]. Tiu ĉi vorto, eble devenis de la nederlanda kolf, kiu signifas "batilo" (komparu kun kolbo)[3] kaj la samnoma nederlanda sporto.

Sed ekzistas eĉ pli malnova referenco al golfo, en 1452, kiam la reĝo Jakobo la 2-a de Skotlando malpermesis la ludon pro tio, ke liaj civitanoj ne plu trejniĝis pri arkpafado.[4]

Ekzistas persistema urba legendo, kiu atestas, ke la vorto devenas de la akronimo "Gentlemen Only, Ladies Forbidden" (nur por sinjoroj, malpermesite al sinjorinoj). Tiu ĉi estas certe malvera etimologio, ĉar la uzo de akronimoj kiel vortoj estas sufiĉe moderna fenomeno.[5]

Historio de golfo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de golfo.

La historio de golfo devenas de la plej alta antikvo, kiam ekzistis multaj ludoj kun pilkoj kaj bastonoj. Tamen la nuna versio tia, kia ĝi ekzistas nun devenas de Eŭropo, kaj pli precize de Nederlando (ĉ. la 13-a jarcento) antaŭ ol la reguloj estis fiksitaj en Skotlando en 1754.

Pro la plibonigo de la materialo kaj la industria revolucio la sporto disvastiĝis dum la 19-a jarcento, unue, antaŭ la unua Mondmilito, en Usono kaj poste en la cetera mondo: Eŭropo, Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko.

Kelkaj historiistoj[6] fiksas la devenon de golfo el romia ludo paganica, en kiu partoprenantoj uzis kurban bastonon por frapi remburitan ledan pilkon. Unu teorio asertas, ke paganica disvastiĝis tra tuta Eŭropo dum la romianoj konkeris plimulton de la kontinento, dum la unua jarcento a.n.e., kaj finfine evoluis en la moderna ludo.[7]

Golfsimila ludo en antikva Ĉinio

[redakti | redakti fonton]
Ming-imperiestro Ksuande (ĉ. 14251435) ĉe golfsimila ludo.

En aprilo 2005 nova trovaĵo remalfermis la debaton pri la deveno de golfo.[8] Lastatempaj elfosaĵoj fare de Profesoro Ling Hongling de la universitato de Lanĝoŭo supozigas, ke sporto simila al la nuntempa golfo ekzistis en Ĉinio ekde la Dinastio Tang, 500 jarojn antaŭ la unua mencio de golfo en Skotlando.[9]

La Dōnĝuān-raportoj (ĉine: 東軒錄) de la dinastio Song (9601279) priskribas ludon nomitan ĉuíŭán (捶丸 kie "ĉui" signifus frapadon kaj "ŭan" pilketon)[10] kaj enhavas desegnaĵon de la ludo.[11] Temas pri praktiko el la oka ĝis la 14a jarcentoj.[12] Oni ludis ĝin per dek batiloj, nome cuanbang, pubang, kaj ŝaobang, kiuj estas kompareblaj al driver, two-wood kaj three-wood. Batiloj estis ornamitaj per jado kaj oro, kio supozigas ke golfo estis ludo de riĉuloj. Ĉinaj arkivoj entenas referencojn al Nantang-oficisto, kiu petis sian filinon elfosi truojn kiel celojn.[11] Skribrulaĵo de la Ming Dinastio de la artisto Youqiu datita el 1368 titolita "La aŭtuna bankedo" montras membron de la ĉina imperia kortego frapante per kio ŝajnas golfofrapilo pilketon kun la celo meti ĝin en trueton.[13] Oni supozas, ke la ludo enkondukiĝis en Eŭropon dum la Mezepoko.[14] Ling proponas, ke golfo eksportiĝis al Eŭropo kaj poste al Skotlando fare de mongolaj vojaĝantoj fine de la mezepoko.[11]

Alia frua ludo kiu similas al la moderna golfo estis konata kiel cambuca en Anglio kaj chambot en Francio.[15] La persa ludo ĉovkan estas alia ebla antikva antaŭaĵo, kvankam pli simila al poloo. Aldone, kolven (ludo per pilko kaj kurbaj bastonoj) estis ludita ĉiujare en Loenen, Nederlando, ekde 1297, por memorigi la kapton de la murdisto de Floris la 5-a, unu jaron antaŭe.

Modernaj atingoj

[redakti | redakti fonton]
The MacDonald boys playing golf, atribuita al William Mosman. 18-a jarcento, Naciaj Galerioj de Skotlando.

Preleganto de la Royal and Ancient Golf Club of St. Andrews, unu el la plej aĝaj golforganizaĵoj de Skotlando, diris ke "pilko- kaj bastonoludoj ekzistis dum multaj jarcentoj, sed golfo tia, kia oni konas ĝin nun, ludata je 18 truoj, klare devenas de Skotlando"[16][17] La moderna ludo originiĝis en Skotlando, kie la unua skriba registro de golfo estas malpermeso fare de Jakobo la 2-a de la ludo en 1457, kiel nedezirata apartigo el la trejnado de arkopafado.[18] La reĝo Jakobo la 4-a mildigis la malpermeson en 1502 kiam li mem iĝis golfoludanto, kaj la golfofrapiloj estis registritaj por la unua fojo en 1503–1504: "For golf clubbes and balles to the King that he playit with".[19] Multaj golfistoj konsideras la malnovan golfoludejon de St Andrews (de malnova golfostilo datita de antaŭ 1574 kiel pilgrimejo.[20]

En 1764, la normigan 18-truan golfoludejon oni kreis en St Andrews kiam klubanoj modifis la ludejon el 22 ĝis 18 truoj.[21] Golfon oni dokumentis kiel ludita en Musselburgh Links, East Lothian, Skotlando, tiom frue kiom je la 2a de Marto 1672, kio estas registrita kiel la plej malnova golfludejo en la mondo fare de la Guinness World Records.[22][23] La plej antikvajn survivantajn regulojn de golfo oni kompilis en Marto 1744 por la Company of Gentlemen Golfers, poste alinomita The Honourable Company of Edinburgh Golfers, laŭ kiuj oni ludis en Leith Links, Skotlando.[24] La plej antikva golfoĉampioneco en la mondo ankoraŭ ekzistanta, kaj ĉefa golfokonkurenco, estas The Open Championship, kiu estis ludita por la unua fojo la 17an de Oktobro 1860 en la Prestwick Golf Club, en Ayrshire, Skotlando, en kiu skotaj golfistoj venkis la plej fruajn ĉefajn premiojn.[25] Du Skotoj el Dunfermline, nome John Reid kaj Robert Lockhart, por la unua fojo demonstris golfon en Usono instalante truon en ĝardeno en 1888, kaj Reid kreis la unuan usonan golfoklubon tiun saman jaron, nome Saint Andrew's Golf Club, en Yonkers, Novjorkio.[26]

Margaret Abbott (la ‏ 15-an de junio 1878, en Kolkato, Brita Raĝo - la 10-an de junio 1955, Konektikuto, Usono) estis usona golfludanto. La unua virino se temas pri venki en olimpika ĉampioneco en golfo en la Somera Olimpiko 1900), same kiel la unua usona virino se temas pri venki en olimpika ĉampioneco. La organizado de la Olimpikoj en tiu tempo estis sufiĉe amatoreca, kaj la partoprenantoj de la golfa turniro eĉ ne sciis, ke ĝi estas parto de la ludoj. Abbott forpasis en 1955 nesciante, ke ŝi partoprenis en la Olimpikoj aŭ eĉ ke ŝi estis la unua usona virino kiu gajnis olimpikan ĉampionecon.

Golfejo Son Termen, insulo Majorko, Hispanio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Golfejo.

Golfejo estas natura areo, en kiu praktikiĝas la sporto golfo. Do temas pri aparta speco de sportejo. Kutime temas pri parka pejzaĝo konceptita fare de golfa arkitekto. Esencaj partoj estas ekbatejoj, parkaj padoj kaj "verdejoj" kun po unu golfeja truo, kiu – videbligite per stango kaj flageto – estu la celo de la golfaj pilkoj. La kernaj partoj de la teritorio konsistas el ofte tondita herbejo, kaj al tio aldoniĝas parkaj arbustoj kaj arboj, truoj plenigitaj per sablo, akvaj "malhelpaĵoj" (lagetoj kaj rojoj) kaj krome ĉirkaŭa neflegita tereno.

Laŭ statistiko de la ĵurnalo Golf Digest de majo 2005, tutmonde ekzistas preskaŭ 32 000 golfejoj. La plej multaj el ili troveblas en Nordameriko, el kiuj pli ol 17 000 en Usono kaj 2 100 en Kanado. Pliaj landoj kun granda kvanto de golfejoj estas Japanio (2 440) kaj Aŭstralio (1 800). En Eŭropo la plej multaj golfejoj troveblas en Anglio (1 961). Sekvas Germanio (677), Francio (549), Skotio (548), Svedio (451) kaj Irlando (417).[27]

Ĉar bazo de golfejo estas herbo, kiu en sekaj landoj, kiel en suda Hispanio ne kreskas nature la plej grandan parton de la jaro, tiun herbon oni devas irigacii per akvo, kiu ofte estas bezonata en plej grava utilo, ekzemple trinkakvo, agrikulturo ktp. Tio okazigas grandajn disputojn inter la zonoj, kiuj ne povas ĝui tiun akvon kaj tiuj, kiuj ricevas la turistojn aŭ golfludantojn.

Verdejo sur la golfejo "West Course" , Andrews Air Force Base, Usono.

Golfejoj ne ĉiam entenis 18 truojn. La golfejo de St Andrews (Skotlando) kuŝas sur mallarĝa landstrio laŭ la marbordo. Jam en la 15-a jarcento golfistoj de St Andrews kreis vojon tra la ondema lando kaj ludis al truoj, kies situojn starigis la topografio. Tiu golfejo havis 11 truojn ekde la kluba konstruaĵo ĝis la alia fino de la posedaĵo. Oni ludis la truojn unudirekten, turniĝis kaj reludis ilin alidirekten, do entute temis pri 22 truoj. En 1764 iuj el la truoj estis konsiderataj tro proksimaj kaj estis tial kunigitaj. La nombro malpligrandiĝis de 11 al naŭ, kaj do tuta rondo de truoj konsistis el 18 truoj. Ĉar St Andrews estis tiam la golfa ĉefejo, ĉiuj aliaj golfejoj sekvis kaj la 18-trua golfejo estas ĝis nun la plej ofta normo.

Verdejo sur golfejo sur la Lofoten.

Golfobatilo

[redakti | redakti fonton]
Golfobatiloj komence kaj golfistoj fone sur golfejo.

Antaŭ la 1930-aj jaroj, kiam la usona golfasocio (USGA) fiksis normojn pri pezo kaj grando de golfpilkoj, ili estis tre diversaj.[28] Sekvis tiujn normojn USGA-regularo, kiu menciis, ke la ekrapido de ajna golfpilko ne estu pli granda ol 250 futojn sekunde. De tiam la golfpilko daŭre evoluis kaj influis la ludmanieron.

Alia grava faktoro de la evoluo de golfo estis la evoluo de la golfbatilo, nome klabo. La unuaj batiloj estis el ligno kaj disponeblaj iel ajn. Tra la jaroj, hikorio iĝis la ligno uzata por teniloj kaj persimono (Diospyros virginiana el la divizio angiospermoj), pro sia malmoleco kaj forto estis uzata por la batilkapoj. Ekde 1850 batilkapoj estis faritaj en multaj diversaj formoj ankaŭ el fero. Teniloj el ŝtalo estiĝis fine de la 1890-aj jaroj, sed nur tre malrapide ili estis akceptitaj de la estraroj de golfo.

Komence de la 1970-aj jaroj en la tenilkonstruon enkondukiĝis grafito pro siaj malpezeco kaj forto.[29] La lasta golfbatilteknologio uzas grafitajn tenilojn kaj malpezajn titanajn batilkapojn, kiuj estas malpli larĝaj ol antaŭe eblis. La forto de tiaj modernaj materialoj ebligas uzon de batilo multe malpli dika kaj tiel pligrandiĝas la saltefiko de la batilo sur la pilkon, kio teorie plilongigas la pilkovojon. Lastatempe USGA limigis la saltefikon, ankaŭ nomata coefficient of restitution (angle, COR) al 0,83 kaj la maksimuman grandon de la batilkapo al 460cc.[30]

Vertical Groove Golf (VGG) (Esperantigite Vertikala Fenda Golfo) estas golfa kompanio kiu fabrikas diversajn golfajn klabojn, kun unika dezajno: la fendaj linioj sur la fronto de la klabo estas pli vertikalaj ol horizontalaj. La kompanio fondiĝis en 2014 fare de Rubin Hanan kaj Neal Jagoda uzante teknologion evoluintan fare de Tony Antonious antaŭ lia morto en 2007. Antonious tenis pli ol 400 golfajn rilatajn patentojn antaŭ sia morttempo, inkluzive de la ganto de Velcro-a golfo. La kompanio oficiale lanĉiĝis la 9-an de januaro 2017

Populareco

[redakti | redakti fonton]
Parto de golfoludejo en okcidenta Barato.
Aera vidaĵo de golfoludejo en Italio.

En 2005, la gazeto Golf Digest ĉirkaŭkalkulis, ke la landoj kun plejmulto de golfoludejoj por persono, laŭ ordo, estis jenaj: Skotlando, Novzelando, Aŭstralio, Irlando, Kanado, Kimrio, Usono, Svedio, kaj Anglio (dum landojn kun malpli ol 500 000 personoj oni ne enkalkulis).

La nombro de golfoludejoj en aliaj teritorioj pliiĝis, kaj ekzemplo de tio estis la ĵusa ekspansio de golfo en Ĉinio. La unua golfoludejo en Ĉinio malfermiĝis en 1984, sed je la fino de 2009, estis ĉirkaŭ 600 golfoludejoj en Ĉinio. Dum multo de la 21-a jarcento, la disvolviĝo de novaj golfoludejoj en Ĉinio estis oficiale malpermesita (kun la escepto de la insula provinco Hajnano), sed la nombro de ludejoj ĉiuokaze triobliĝis el 2004 ĝis 2009; la "malpermeso" estis neglektita pere de nedirita registara aprobo simple ne menciante golfon en disvolvigaj planoj.[31]

En Usono, virinoj estis 25 procento de golfistoj en 2021, kio estis el 19 procento ekde 2011 kaj junaj golfistinoj estis 35 procento aŭ 1.1 milionoj da golfistoj.[32]

En Usono, la nombro de personoj kiuj ludas golfon 25 fojojn aŭ plie jare malpliiĝis el 6.9 milionoj en 2000 ĝis 4.6 milionoj en 2005,[33] laŭ la kalkuloj de la landa asocio National Golf Foundation. Tiu NGF reportis, ke la nombro de ludantoj entute malpliiĝis el 30 ĝis 26 milionoj laŭlonge de la sama periodo.[33]

En Februaro 1971, kosmonaŭto Alan Shepard iĝis la unua persono kiu golfoludis ekster la Tero. Li kunportis kapon de golfofrapilo kaj du golfopilkojn sur la kosmoŝipo Apollo 14 por ludi golfon en la Luno. Li ligis la kapon de golfofrapilo al aparato por kolekti rokspecimenojn, kaj klopodis por fari du frapojn. Li malsukcesis la unuan klopodon, sed oni ĉirkaŭkalkulis, ke la dua frapo sendis pilkon 37 metrojn for.[34]

Tutmondaj golfoludejoj

[redakti | redakti fonton]

Jene estas la landoj kiuj havis plejmulton de golfoludejoj en 2019.[35]

Golfoludejoj laŭ landoj
Lando Nombro de golfoludejoj %
Usono 16,752 43%
Japanio 3,169 8%
Unuiĝinta Reĝlando 2,633 (Anglio: 2,270, Skotlando: 614) 8%
Kanado 2,633 7%
Aŭstralio 1,616 4%
Germanio 1,050 3%
Francio 804 2%
Sud-Koreio 798 2%
Svedio 662 2%
Ĉinio 599 1%
Hispanio 497 1%
Irlando 494 1%
Sudafriko 489 1%
Novzelando 418 1%
Argentino 349 1%
Danio 346 1%
Nederlando 330 1%
Italio 321 1%
Tajlando 315 1%
Cetero de la mondo 4,338 11%
Totalo 38,864 100%

Profesia golfo

[redakti | redakti fonton]
Tiger Woods frapinta en 2007.

La plejmulto de profesiaj golfistoj laboras kiel klubaj aŭ instruaj profesiuloj, kaj partoprenas nur en lokaj konkurencoj. Malgranda elito de profesiaj golfistoj estas "tournament pros" (profesiaj konkurencistoj) kiuj konkurencas plentempe en internaciaj "tours" (konkursoj). Multaj klubaj kaj instruaj profesiuloj laborantaj en la golfindustrio startas kiel caddies (frapilportistoj) aŭ kun ĝenerala intereso en la ludo, kaj atingas dungadon en golfejoj kaj finfine irante al atestoj en sia elektita profesio. Tiuj programoj estas sendependaj institucioj kaj universitatoj, kaj tiuj kiuj finfine kondukas al profesia atesto de Klaso A. Konkursaj profesiuloj tipe startas kiel amatoraj ludantoj, kiuj atingas siajn "profesiajn" statusojn post sukceso en ĉefaj konkursoj kiuj havigas al ili ĉu premimonon kaj/aŭ atenton el korporaciaj patronoj. Jack Nicklaus, por ekzemplo, akiris ampleksan atenton finiĝante duarange en 1960 en la fama konkurso Usona Open kie venkis ĉampiono Arnold Palmer, kun 72-trua poentaro de 282 (la plej bona poentaro ĝis tiam atingita en tiu konkurso fare de amatoro). Li ludis plue unu amatoran jaron en 1961, venkis tiun jaron en la United States Amateur Championshipm kaj poste konkurencis profesie en 1962.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "At the fut bal ande the golf be vtterly criyt done and nocht vsyt" Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, Dictionary of the Scots Language
  2. Angle: "to strike or cuff"
  3. Angle: "bat" aŭ "club"
  4. Vidu la artikolon ĉe About.
  5. Vidu la artikolon ĉe Snopes.
  6. Brasch, Rudolph. (1970) How did sports begin?: A look at the origins of man at play. McKay.
  7. paganica (game) – Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Arkivita el la originalo je 23a de Majo 2010. Alirita 23a de Septembro 2010 .
  8. Asian Origin of Golf? (ĉu golfo havas azian devenon?
  9. Verification of the fact that Golf originated from Chuiwan (Verigo de la fakto, ke golfo devenas de Chiwan). Arkivita el la originalo je 2012-04-12. Alirita 2016-02-06 .
  10. Jacques, Martin (2014). When China rules the world : the end of the western world and the birth of a new global order. Penguin Books. pp. 503–504. ISBN 9781101151457. OCLC 883334381.
  11. 11,0 11,1 11,2 Verification of the fact that Golf originated from Chuiwan. Arkivita el la originalo je 2012-04-12. Alirita 2016-02-06 .
  12. "Golf (Chui wan) – China culture". Kaleidoscope.cultural-china.com. 25a de Septembro 2009. Arkivita el la originalo la 26an de Marto 2013. Alirita la 23an de Septembro 2010.
  13. Jacques, Martin (2014). op. cit.
  14. McGrath, Charles; McCormick, David; Garrity, John (2006). The ultimate golf book. Houghton Mifflin Harcourt. p. 13. ISBN 978-0-618-71025-6. Arkivita el la originalo la 7an de Aŭgusto 2023. Alirita la 4an de Majo 2009.
  15. McGrath, Charles; McCormick, David; Garrity, John (2006). The ultimate golf book. Houghton Mifflin Harcourt. p. 13. ISBN 978-0-618-71025-6. Arkivita el la originalo la 7an de Aŭgusto 2023. Alirita la 4an de Majo 2009.
  16. Sports Beat
  17. Scotsman.com News
  18. History Of Golf (el Retarkivo {{{1}}}) Golf Information.info.
  19. Andrew Leibs (2004). Sports and Games of the Renaissance. p. 69. Greenwood Publishing Group
  20. Cochrane, Alistair (eld) Science and Golf IV: proceedings of the World Scientific Congress of Golf. Paĝo 849. Routledge
  21. Forrest L. Richardson (2002). Routing the Golf Course: The Art & Science That Forms the Golf Journey. p. 46. John Wiley & Sons
  22. "Links plays into the record books", BBC News, 17 March 2009.
  23. Recognition for the world's oldest links, at last. PGA Tour (24a de Marto 2009). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2009. Alirita 24a de Septembro 2009 .
  24. "Historical Rules of Golf" (el Retarkivo {{{1}}}). ruleshistory.com. Alirita la 8an de Septembro 2010.
  25. The Open Championship – More Scottish than British PGA Tour. Alirita la 23an de Septembro 2011 (el Retarkivo {{{1}}})
  26. "Ryder Cup: Painting celebrates Dunfermline links to American golf"", BBC News.
  27. Golf Benchmark Survey 2007. KPMG Advisory Ltd., Hungario 2008.
  28. Historio de USGA: 1931 - 1950. Arkivita el la originalo je 2008-03-13. Alirita 2016-02-06 .
  29. Historio de golfokluboj - Golf Club Revue. Arkivita el la originalo je 2012-04-12. Alirita 2016-02-06 .
  30. Gvidlinioj de reguloj pri batiloj kaj pilkoj - USGA
    USGA Ball and Club Publication (angle). USGA. Arkivita el la originalo je 2009-04-01. Alirita 2024-03-20 . “This publication contains guidelines to help Tournament Officials interpret the Rules relating to the design and manufacture of golf clubs and balls, as set out in Appendices II and III of "The Rules of Golf."”.
  31. . Olympics makes China major player. ESPN (6a de Novembro 2009). Arkivita el la originalo je 11a de Novembro 2009. Alirita 7a de Novembro 2009 .
  32. Croley, Michael, "Long Excluded, Female Golfers Are Now Key Driver of Game's Growth", Bloomberg News, 11a de Marto 2022. Kontrolita 16a de Marto 2022.
  33. 33,0 33,1 Paul Vitello. "More Americans Are Giving up Golf", The New York Times, 21a de Februaro 2008.
  34. "Golf on the moon: Apollo 14 50th anniversary images find Alan Shepard's ball and show how far he hit it", BBC Sport, 4a de Februaro 2021.
  35. How Many Golf Courses Are There In The World? – Golf Monthly (25 June 2019). Arkivita el la originalo je 9a de Julio 2021. Alirita 3a de Julio 2021 .

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Tony Dear: Birdie! Die ganze Welt des Golf. („Every golf question you ever wanted answered“). Copress-Verlag, München 2008, ISBN 978-3-7679-1027-0.
  • André-Jean Lafaurie: Le Golf: son histoire de 1304 à nos jours. Grancher Depot, Paris 1988, ISBN 2-7339-0189-3.
  • Duncan Lennard: Golf secrets. Die besten Tricks der Tourspieler. („golfaj sekretoj kaj trukoj“). Kosmos, Stuttgart 2011, ISBN 978-3-440-12767-4.
  • Vivien Saunders: Das Golf-Handbuch. Ein vollständiger Führer für das grösste aller Spiele. („Golfa gvidlibro“). 5. Auflage. Jahr, Hamburg 2000, ISBN 3-86132-535-7.
  • Claudia Schramm: The importance of golf and its effect on the tourism industry. A state of the art analysis of the tourist product sport, especially in regards to the game of golf. VDM Verlag Müller, Saarbrücken 2009, ISBN 978-3-639-02863-8.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]