Marto de 2020
Aspekto
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2020
- Almenaŭ 42 homoj perdis la vivon kaj pli ol 200 estis vunditaj en la barata ĉefurbo Nov-Delhio, kie hinduistoj kaj islamanoj alfrontas unu la alian de pluraj tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- COVID-19 mortigis unuajn viktimojn en Aŭstralio, Tajlando kaj Usono. En la kontinenta Ĉinio hodiaŭ estis registritaj pliaj 573 infektiĝoj, el kiuj 570 en Hubejo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Laŭ raporto de ĉina ŝtata agentejo, 91,7% (48 000) de la ŝtataj kompanioj jam restarigis sian funkciadon, haltigitan pro la kvaranteno kaj aliaj sekvoj de la epidemio de COVID-19. Sed nur 30% de la etaj kaj mezaj entreprenoj faris tion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Dum interna konkurso en la Demokrata Partio definitive estis elektitaj du ĉefaj kandidatoj por la prezidenta baloto de 2020 en Usono — Joe Biden kaj Bernie Sanders. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Nokte al la 9-a de marto prezo de la nafto de speco Brent falis ĝis 30 dolaroj por barelo. Sekvis drasta falo de prezoj en la aziaj, eŭropaj kaj usonaj financaj merkatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Registaro de Italio deklaris kompletan kvarantenadon de la tuta lando pro la epidemio de COVID-19. Nombro de la infektitoj atingis 10 mil, 631 homoj mortis kio estas plej alta mortonombro ekster Ĉinio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la pandemion de COVID-19, kiu trafis jam 114 landojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Akcimerkatoj tra la mondo suferis gravajn malkreskojn de siaj valoroj pro timoj pri tutmonda recesio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis fermadon de ĉiuj infanvartejoj, lernejoj kaj universitatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusia prezidanto Vladimir Putin oficiale akceptis konstituciajn ŝanĝojn kiuj permesos al li denove peti la prezidantecon en 2024. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Komenciĝis municipa balotado en Francio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusia prezidanto Vladimir Putin ordonis establi laborgrupon de la Ŝtata Konsilio pri kontraŭdo al disvastiĝo de la koronviruso. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Francio kvarantenigas la tutan landon provante ĉesigi la progreson de la epidemio de kronviruso sur sia teritorio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump promesis monhelpon sendotan al usonanoj dum la venontaj du semajnoj por subteni la ekonomion je la sumo de unu miliardo da dolaroj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ĉina urbo Uhano, kiu estis la centro de la pandemio de COVID-19, unuafoje raportis neniun novan kazon por la tago. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La nombro de la mortintoj pro la kronviruso en Italio kreskis je 427, do atingis 3405 kaj superis tiun en Ĉinio (3242).
- Kvar viroj estis ekzekutitaj pro seksatenco kaj murdo de studentino en Barato farita en 2012. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En la flughaveno Pratica di Mare de la itala aerarmeo alteriĝis la unuaj ses aviadiloj Iljuŝin Il-76 de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de COVID-19. Samtage venis kuracista brigado el Kubo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ramzan Kadirov, la prezidanto de Ĉeĉenio (Rusio) anoncis novajn limigojn, kiuj celas reteni disvastiĝon de koronviruso en la respubliko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La japana ĉefministro Abe Shinzo anoncis, ke la Somera Olimpiko 2020 estas prokrastita ĝis plej malfrue la somero de 2021 pro la kreskanta pandemio de COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion per televido kaj anoncis nelaboran semajnon de la 28-a de marto ĝis la 5-a de aprilo pro la pandemio de COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Usona Departmento de Justico anoncis akuzojn kontraŭ la venezuela prezidanto Nicolás Maduro kaj altrangaj oficialuloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|