Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvitanio

Detaloj

Detaloj
Administrado
Lando  Francio
Franca nomo Aquitaine
Prefektejo Bordeaux
Departementoj Dordogne (24)
Gironde (33)
Landes (40)
Lot-et-Garonne (47)
Pyrénées-Atlantiques (64)
Departementaj
prefektejoj
Périgueux
Bordeaux
Mont-de-Marsan
Agen
Pau
Arondismentoj 18
Kantonoj 235
Komunumoj 2 296
Prezidanto Alain Rousset
Prefekto Michel Delpuech
Geografio
Areo 41 283,9 km2
Loĝantaro
Loĝantaro 3 254 234 (2011)
Loĝdenso 78,8 loĝ./km2
Regionaj lingvoj Okcitana (gaskona)
Eŭska
Santonĝa
Situo
Situo de Akvitanio
vdr

Akvitanio (france: Aquitaine [akitɛn], okcitane : Aquitània) estas unu el la 22 regionoj de Francio. Ĝi situas en sudokcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Ĝia areo estas 41 283,9 km2 kaj ĝi havis 3 254 234 loĝantojn en 2011[1].

Dum la Romia Imperio, ĝi estis la provinco Aquitania. Ĝi estis ankaŭ nomita GuyenneGujeno, kiu estas la fonto de la Gvajanoj: Franca Gviano, Gujano kaj Nederlanda Gvajano.

La regiono konsistas el kvin departementoj:, Pyrénées-Atlantiques, Dordogne, Gironde, Lot-et-Garonne kaj Landes. Ĝia ĉefurbo estas Bordozo (Bordeaux). Aliaj gravaj urboj estas Agen, Mont-de-Marsan, Pau, Périgueux, kaj Lourdes. La ISO-kodo de la regiono estas FR-B.

Referencoj

  1. INSEE. Chiffres clés : Région d’Aquitaine (72) (france). Alirita 27-an de oktobro 2014.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj