Borovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Borovce, hungare Vágbori estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.

Borovce situas en la plej griza parto
Preĝejo de Borovce

Bazaj informoj

Situo

Borovce situas laŭ rojo laŭ traira flankovojo. Piešťany troviĝas je 7 km-oj.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1262 en formo "Borey". En 1599 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágbori 741 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Piešťany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Borovce 849 homoj, (840 slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio