El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pluaj signifoj estas indikitaj sur paĝo Divišov (apartigilo) .
Divišov ( en latinaj tekstoj Divischovium , germane Diwischau ) estas kampurbo troviĝanta en Ĉeĥio , en Mezbohemia regiono en distrikto Benešov inter urboj Benešov kaj Vlašim , proksimume 15 km oriente de Benešov, sur la 41-a km de aŭtostrado Prago -Brno en Posázaví . En 2024 ĉi tie vivis 1 810 loĝantoj .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Všechlapy , Český Šternberk , Čakov , Drahňovice , Litichovice , Slověnice , Ostředek , Psáře , Bílkovice , Teplýšovice , Libež , Tichonice , Soběšín kaj Třebešice .
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1130 . La 10-a de oktobro 2006 estis redonita al la municipo statuso de kampurbo .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 3 278 1880 3 199 1890 3 003 1900 2 943 1910 2 673 1921 2 384
Jaro Loĝantoj 1930 2 096 1950 1 685 1961 1 700 1970 1 549 1980 1 451 1991 1 325
Jaro Loĝantoj 2001 1 307 2004 1 482 2014 1 616 2016 1 629 2017 1 658 2018 1 711
Jaro Loĝantoj 2019 1 738 2020 1 758 2021 1 725 2022 1 739 2023 1 808 2024 1 810
La kampurbo konsistas el 6 katastraj teritorioj, sur kiuj situas 8 partoj de municipo (du el la katastraj teritorioj estas dividitaj en du partojn de municipo). La katastra teritorio Zdebuzeves (kun partoj Zdebuzeves kaj Radonice ) kreas eksklavon de la municipo, kiu estas de la ĉefa parto de municipo apartigita de teritorio de municipoj Všechlapy kaj Český Šternberk .
La kampurbo konsistas el tiuj ĉi partoj:
Preĝejo de sankta Bartolomeo
baroka dekanujo kontraŭ la preĝejo, loĝiga etaĝa konstruaĵo kun mansarda tegmento, la meza parto de la fasado havas pilastran frison .
Sinagogo en Divišov
Partoj de kampurbo Divišov (8)