Funkcio φ
Matematikaj funkcioj |
---|
Fonta aro, Cela aro; Bildo, Malbildo; Bildaro, Argumentaro |
Fundamentaj funkcioj |
Algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius Aliaj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
totaleco kaj parteco • pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
En nombroteorio, la eŭlera φ-funkcio φ(n) de pozitiva entjero n estas difinita kiel kvanto de pozitivaj entjeroj malpli grandaj ol aŭ egala al n , kiuj estas interprimoj al n. Ekzemple, φ(9)=6 pro tio, ke la ses nombroj 1, 2, 4, 5, 7 kaj 8 estas interprimoj al 9.
La funkcio estas nomita pro svisa matematikisto Leonhard Euler, kiu studis ĝin.
La eŭlera kuna φ-funkcio de n estas difinita kiel n-φ(n), la kvanto de pozitivaj entjeroj malpli grandaj ol aŭ egala al n , kiu estas ne interprimoj al n.
La φ funkcio estas grava ĉefe, ĉar ĝi donas la amplekson de la multiplika grupo de entjeroj module n. φ(n) estas ordo de grupo de unuoj de ringo . Ĉi tiu fakto, kaj ankaŭ teoremo de Lagrange koncerne al grupa teorio provizas pruvon de la eŭlera teoremo.
Komputado de φ funkcio[redakti | redakti fonton]
- φ(1)=1
- φ(pk)=(p-1)p(k-1) por prima p
φ estas multiplika funkcio, ĉi tio estas, ke se m kaj n estas interprimoj do φ(mn) = φ(m)φ(n).
La valoro de φ(n) povas tial esti komputita per la fundamenta teoremo de aritmetiko: se
- ,
kie pj estas diversaj primoj, do
Ĉi tiu la lasta formulo estas la eŭlera produto kaj estas ofte skribata kiel
kun la produto ruliganta nur tra diversaj primoj p dividantaj na n.
Ekzemplo:
La diversaj primaj faktoroj de 36 estas 2 kaj 3; duono de entjeroj inter 1 kaj 36 estas dividebla per 2, restas 18; triono de tiuj estas dividebla per 3, restas 12 interprimaj al 36. Ili estas 1, 5, 7, 11, 13, 17, 19, 23, 25, 29, 31, 35.
Iuj valoroj de la funkcio[redakti | redakti fonton]
Valoroj de la funkcio φ por :
φ(n) | +0 | +1 | +2 | +3 | +4 | +5 | +6 | +7 | +8 | +9 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
0+ | 1 | 1 | 2 | 2 | 4 | 2 | 6 | 4 | 6 | |
10+ | 4 | 10 | 4 | 12 | 6 | 8 | 8 | 16 | 6 | 18 |
20+ | 8 | 12 | 10 | 22 | 8 | 20 | 12 | 18 | 12 | 28 |
30+ | 8 | 30 | 16 | 20 | 16 | 24 | 12 | 36 | 18 | 24 |
40+ | 16 | 40 | 12 | 42 | 20 | 24 | 22 | 46 | 16 | 42 |
50+ | 20 | 32 | 24 | 52 | 18 | 40 | 24 | 36 | 28 | 58 |
60+ | 16 | 60 | 30 | 36 | 32 | 48 | 20 | 66 | 32 | 44 |
70+ | 24 | 70 | 24 | 72 | 36 | 40 | 36 | 60 | 24 | 78 |
80+ | 32 | 54 | 40 | 82 | 24 | 64 | 42 | 56 | 40 | 88 |
90+ | 24 | 72 | 44 | 60 | 46 | 72 | 32 | 96 | 42 | 60 |
Proprecoj[redakti | redakti fonton]
Per inversiga formulo de Möbius eblas inversigi la sumon kaj ricevi la alian formulon por φ(n):
- ,
kie μ estas la kutima funkcio de Möbius difinita sur la pozitivaj entjeroj.
Laŭ eŭlera teoremo, se a estas interprimo al n (alivorte PGKD(a,n)=1), do
Ĉi tio sekvas de teoremo de Lagrange kaj tio, ke a apartenas al la multiplika grupo de , se kaj nur se a estas interprimo al n.
Generante funkcioj[redakti | redakti fonton]
La du sekvaj generantaj funkcioj aperas pro tio, ke
Serio de Dirichlet kun φ(n) estas
- ,
kie ζ(s) estas la rimana ζ funkcio. Ĉi tio estas montrata sekve:
La serio de Lambert estas
- ,
kiu konverĝas por |q|<1.
Ĉi tiu sekvas de
- ,
kio estas
Kreskado de la funkcio[redakti | redakti fonton]
La kreskado de φ(n) kiel funkcio de n estas interesa demando. Por malgrandaj n φ(n) estas signife pli malgranda ol n, Sed por grandaj n ĉi tio ne veras. Asimptote estas
por ĉiu donita ε > 0 kaj n > N(ε).
Se konsideri funkcion φ(n)/n do de la formulo pli supre
kun la produto ruliganta nur tra diversaj primoj p dividantaj na n.
Pro tio la valoroj de n respektivaj al malgrandaj valoroj de la rilatumo estas tiuj, kiuj estas produtoj de komenca segmento de vico de ĉiuj primoj. De la prima teoremo ĝi povas esti montrite, ke konstanto ε en la formulo pli supre povas pro tio esti anstataŭigita per
φ(n) estas ĝenerale proksime al n en averaĝa senco:
- ,
kie O estas la granda O. Ĉi tiu ankaŭ diras, ke la probablo de du pozitiva entjeroj elektitaj hazarde de {1, 2, ..., n} al esti interprimoj estas proksimume , kiam n strebas al malfinio. Rilatanta rezulto estas la averaĝa ordo de φ(n)/n , kiu estas
Aliaj formuloj kun la funkcio[redakti | redakti fonton]
- ,
kie m > 1 estas pozitiva entjero, kaj ω(m) estas kvanto de diversaj primaj faktoroj de m. (Ĉi tiuj formulaj kalkulas kvanton de pozitivaj entjeroj malpli grandaj ol aŭ egala al n kaj interprimaj al m.)
Neegalaĵoj[redakti | redakti fonton]
Iuj neegalaĵoj kun la φ(n) estas:
por n>2, kie γ estas eŭlera konstanto,
- por n > 0,
kaj
Por primo n, φ(n)=n-1. Por komponigita n:
Por ĉiu n > 1:
Por hazarda granda n, ĉi tiuj baroj ankoraŭ ne povas esti plibonigitaj, aŭ pli precize:
Neegalaĵoj kun la φ(n) kaj la dividanta funkcio σ:
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Nombro kiu ne estas valoro de eŭlera φ funkcio
- Nombro kiu ne estas valoro de eŭlera kuna φ funkcio
- Nombro kiu multfoje estas valoro de eŭlera φ funkcio
- Nombro kiu multfoje estas valoro de eŭlera kuna φ funkcio
- Dividanta funkcio
- Funkcio de Carmichael
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Derivita logaritma funkcio de eŭlera funkcio Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine Miyata, Daisuke kaj Yamashita, Michinori
- [1] Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Nombro interprima al q en [1, n] de Olivier Bordellès
- [2][rompita ligilo] Kalkulo de ø(n) por nombroj supren ĝis 231
- Komputo de φ funkcio de Kirby Urner (2003)