Isaŭra dinastio
La isaŭra dinastio, ankaŭ konata kiel siria dinastio, estis familio de imperiestroj de la Bizanca Imperio, kiu devenis de Isaŭrio en Turkio. Ĝi konsistis entute el kvin imperiestroj, ekde la regado de Leono la 3-a en 717 ĝis la puĉo kontraŭ Irena de Ateno en 802.
La imperiestroj de tiu dinastio sukcese defendis la landlimojn de la bizanca imperio kontraŭ la fortoj de la abasida Kaliflando post la unuaj islamaj teritoriaj venkoj. Ili tamen estis malpli sukcesaj en Eŭropo, precipe kontraŭ la Bulgaroj. La isaŭra periodo kongruas kun la perdo de la provinco de Raveno kaj la fino de bizanca influo en Italio kaj Vatikano.
La isaŭra dinastio estis cetere tiu de la ikonoklasma periodo de la bizanca imperio. Tiam la sinsekvaj imperiestroj malpermesis la adoradon de religiaj ikonoj kaj ordonis la detruadon de ĉiuj bildigoj de Kristo aŭ de la sanktuloj.
Listo de isaŭridaj bizancaj imperiestroj
[redakti | redakti fonton]- Leono la 3-a la Isaŭra, (675 - 741, regis 717 - 741)
- Konstanteno la 5-a Copronymus (la sterkulo), (718 - 745, regis 741)
- Artabasdo (konkura imperiestro, regis 741 - 743)
- Konstanteno la 5-a Copronymus (resurtronigita, dua reĝado 743 - 775
- Leono la 4-a, (750 - 780, regis 775 - 780)
- Konstanteno la 6-a la Blindigita, (771 - 797, regis 780 - 797)
- Ireno la Atenanino, (755 - 803, regis 797 - 802)
- Nikeforo la 1-a la Generalo Logothete, (regis 802 - 811)
- Staurakio, (regis 811)
- Mikaelo la 1-a Rhangabe, (regis 811 - 813)
- Leono la 5-a la Armena, (775 - 820, regis 813 - 820)