Ĝermolisto de belgaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Léa Bernaerts-Toussaint)
Jump to navigation Jump to search
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B[redakti | redakti fonton]

Léa Bernaerts-Toussaint[redakti | redakti fonton]

Léa BERNAERTS-TOUSSAINT (naskiĝis en 1894, mortis en 1993 en la aĝo de 99 jaroj en Kempen, Belgio) estis belga esperantistino. Ŝi lernis Esperanton en 1908, en lernejo, estis plurajn jarojn UEA-delegito, kaj ankoraŭ partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson en 1987.

Eddy van den Bosch[redakti | redakti fonton]

Eddy van den BOSCH estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2007 kaj 2009 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Freddy Bosmans[redakti | redakti fonton]

Freddy BOSMANS (naskiĝis en 1939, mortis en 1999), iama delegito pri pentrarto kaj vegetarismo en Ferrières (Belgio), aktiva en la 70-aj kaj 80-aj jaroj en rondoj ekologiismaj kaj vegetaranaj.

Jan Bovendeerd[redakti | redakti fonton]

Jan BOVENDEERD estis flandra esperantisto. Inter alie, li la jaroj 1991 kaj 1994 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

Agnes Coene-Geelen[redakti | redakti fonton]

Agnes COENE-GEELEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1943 kiel Agnes Geelen) estas flandra esperantistino. Inter la jaroj 1979 kaj 2000 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenis kaj partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

D[redakti | redakti fonton]

Martin Decaluwe[redakti | redakti fonton]

Martin en decembro 2018

Martin Decaluwe estas esperantisto el Loveno. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperanto 3000, kies prezidanto li estas (en 2018[1]).

Arni Decorte[redakti | redakti fonton]

Arni DECORTE (naskiĝis en 1914, mortis la 17-an de decembro 1987 en Leuven en Belgio) estis dumviva membro kaj delegito de UEA, kaj tradukis-eldonis diversajn verketojn pri kapucenismo kaj religio en Esperanto.

F[redakti | redakti fonton]

Hugo Fontyn-Janssens[redakti | redakti fonton]

Hugo FONTYN-JANSSENS (en esperantlingvaj tekstoj ofte nur nomata Hugo FONTYN, naskiĝis en 1962 en Schoten) estas grafikisto kaj esperantisto vivanta en Oelegem, municipo Ranst, provinco Antverpenio de Flandrio. Ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) li komencis labori en 1987, kaj lia laboro rilatas ĉefe al grafiko, la aspekto de MONATO (enpaĝigo, serĉado de fotoj, farado de anoncoj, ktp). Krome li projektas librokovrilojn, faras aliajn grafikajn laboretojn, kaj de tempo al tempo helpas je la fina prilaborado de la eldonaĵoj de FEL.

Inter la librokovriloj faritaj de li estas inter alie tiuj de La ŝtona urbo (Anna Löwenstein), Sagao de Njal (Baldur Ragnarsson), aŭ Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger.

Eksteraj ligiloj:

G[redakti | redakti fonton]

Raymond Gérard[redakti | redakti fonton]

Raymond GÉRARD estas flandra esperantisto. Inter alie, li la jaroj 1985 kaj 1988 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

J[redakti | redakti fonton]

Nicky Janssen[redakti | redakti fonton]

Nicky en la jaro 2018

Nicky Janssen estas flandra esperantistino kaj rakontistino el Wommelgem. Ŝi interalie verkis fabelojn, rakontojn, produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por iama infankoruso. En 2002 ŝi mi komencis lerni Esperanton. En Esperantujo ŝi nuntempe (2018) precipe estas konata kiel sekretario de FEL, aktivulo de la Kastelo Greziljono kaj kiel helpanto en la Esperantorenkontiĝoj PSI, Internacia Infana Kongreseto kaj NR

K[redakti | redakti fonton]

Iwona Kocięba[redakti | redakti fonton]

Iwona KOCIĘBA estas flandra esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

L[redakti | redakti fonton]

Reni Lecat[redakti | redakti fonton]

Reni LECAT (mortis la 15-an de aŭgusto) estis poldevena belgino kaj membro de UEA ekde 1945. Ŝi, loĝante en Belgio, multe helpis eksterlandajn esperantistojn krom la financaj subtenoj al pluraj por-movadaj aferoj.

M[redakti | redakti fonton]

Albert Marmenout[redakti | redakti fonton]

Albert MARMENOUT (naskiĝis en 1916, mortis la 14-an de aŭgusto 1996) estis multjara UEA-delegito en Knokke-Heist.

R[redakti | redakti fonton]

Louis Ritschie[redakti | redakti fonton]

Louis RITSCHIE estis belga esperantisto kaj ĉefoficisto de la publika instruado en Antverpeno. Li estis membro de la Lokaj Kongresaj Komitatoj por la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en 1911 kaj por la 20-a UK en 1928, ambaŭ en Antverpeno. Li estis kavaliro en la Ordeno de Leopoldo.

S[redakti | redakti fonton]

André Staes[redakti | redakti fonton]

André STAES (naskiĝis la 27-an de julio 1955 en Wilrijk[2]) estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2009 kaj 2013 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Griet Symoens[redakti | redakti fonton]

Griet en decembro 2018

Griet Symoens estas esperantistino el Loveno. Ŝi estas filino de Edward Symoens, iama prezidanto de FEL kaj ILEI.

V[redakti | redakti fonton]

Georges Vanbreuse[redakti | redakti fonton]

Georges VANBREUSE (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de septembro 1988) estis multjara membro de UEA, kiu dum 20 jaroj instruis Esperanton en Verviers, Belgio.

Jos van den Eynde[redakti | redakti fonton]

Jos VAN DEN EYNDE [fandenejnde] (mortis la 12-an de junio 1976 en Antverpeno, Belgio) estis belga esperantisto. Li preskaŭ dum kvindek jaroj aktivis en la Esperanto-movado, precipe loka kaj skolta.

Maurice Vanderlinden[redakti | redakti fonton]

Maurice VANDERLINDEN (naskiĝis en 1908, mortis la 27-an de septembro 1986 en Deinze-Astene, Belgio) estis UEA-delegito en la menciita urbo.

W[redakti | redakti fonton]

Dirk De Weerdt[redakti | redakti fonton]

Dirk De WEERDT estas flandra esperantisto. Inter alie, li la jaroj 1988 kaj 1991 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

  1. https://www.esperanto3000.be/estraranoj.html
  2. http://www.ejustice.just.fgov.be/tsv_pdf/2014/08/19/14157080.pdf