Saltu al enhavo

Ĝermolisto de belgaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Marguerite Algrain-Coucke[redakti | redakti fonton]

Marguerite Algrain-Coucke (naskiĝis aprilon 1878, mortis la 27-an de aŭgusto 1959), vicprezidantino de BGE antaŭ Dua Mondmilito.

B[redakti | redakti fonton]

Julien de Bakker[redakti | redakti fonton]

Julien de Bakker (mortis la 10-an de julio 1927) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Edouard Belleroche[redakti | redakti fonton]

Edouard Belleroche (mortis la 6-an de oktobro 1907) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Bruselo. Li estis vicprezidanto de Poliglota Klubo de Bruselo.

Mieke Bens[redakti | redakti fonton]

Mieke Bens estas esperantisto el Antverpeno. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Léa Bernaerts-Toussaint[redakti | redakti fonton]

Léa BERNAERTS-TOUSSAINT (naskiĝis en 1894, mortis en 1993 en la aĝo de 99 jaroj en Kempen, Belgio) estis belga esperantistino. Ŝi lernis Esperanton en 1908, en lernejo, estis plurajn jarojn UEA-delegito, kaj ankoraŭ partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson en 1987.

Armand Henri Georges Blaise[redakti | redakti fonton]

Armand Henri Georges Blaise (naskiĝis 1883?, mortis 1911) estis sekretario de la Brusela Grupo Esperantista en komenco de 20-a jarcento.

Lucien Blanjean[redakti | redakti fonton]

Lucien Blanjean estis unu el la pioniroj de Esperanto en Belgio ekde la 19-a jarcento. Kurson li donis ĵaŭdon 27-an de januaro 1898, kun 80 partoprenantoj en Bruĝo. Li gvidis kurson la ejo de l'Reĝa Ateneo de Antverpeno en oktobro 1902, okazigita de Skabeno Desguin, post kiu, en decembro lokaj esperantistoj kuniĝis por prepari propagandon kaj publikan kurson. Li kunlaboris kun revuo La belga sonorilo ekde 1904. En 1905 li estis unu el la fondantoj de la Belga Ligo Esperantista

Maria Bockholts[redakti | redakti fonton]

Maria Bockholts (mortis la 22-a de oktobro 1952) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Bruĝo. Ŝi estis edzino de Léon Van Wassenhove.

Marie Boedt-Thooris[redakti | redakti fonton]

Marie Boedt-Thooris (mortis la 28-an de februaro 1951 en Moerkerke), fratino de Yvonne Thooris, estis kabeinta belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Bruĝo.

Maurice Boeren[redakti | redakti fonton]

Maurice Boeren (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto en Antverpeno.

Tradukoj:

Max Bolsius[redakti | redakti fonton]

Max Bolsius (mortis 1948) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Arie Bouman[redakti | redakti fonton]

Arie Bouman estas iama Nacia Reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Belgio. Portretan foton de li vidu sube.

Hendrik Bouten[redakti | redakti fonton]

Hendrik Bouten (naskiĝis la 22-a de oktobro en Bumbeke; mortis la 17-an de aprilo 1923 en Willebroeck) estis unu el pioniroj de Esperanto-movado en Belgio.

Eddy van den Bosch[redakti | redakti fonton]

Eddy van den BOSCH estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2007 kaj 2009 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Freddy Bosmans[redakti | redakti fonton]

Freddy BOSMANS (naskiĝis en 1939, mortis en 1999), iama delegito pri pentrarto kaj vegetarismo en Ferrières (Belgio), aktiva en la 70-aj kaj 80-aj jaroj en rondoj ekologiismaj kaj vegetaranaj.

Jan Bovendeerd[redakti | redakti fonton]

Jan BOVENDEERD estis flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1991 kaj 1994 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

F. Boucherij[redakti | redakti fonton]

F. Boucherij estis belga esperantisto en komenco de 20-a jarcento.

Verko

    • R. Van Melckebeke. Lula kanteto (Wiegelied), flandraj paroloj de L. Boucherij, (ankaŭ kun franca kaj germana teksto) muziko de Edward Keurvels. Eld. Vlaamsche muziekhandel, Antverpeno, 1910?
Citaĵo
 Sur bela flandra teksto la famkonata orĥestestro kaj komponisto Edward Keurvels verkis muzikan perlon : simplan, ĉarman melodion ; simplan, ĉarman akompanon. Mi estas devigata reskribi la samajn vortojn, ĉar nur ili sufiĉe bone esprimas mian ideon.

Plej sukcesinta estas la esperanta traduko. Komparante la tri tradukojn (francan, germanan kaj esperantan) de la poeziaĵo de S-ro Boucherij, oni tuj konstatas, ke Esperanto plej efike atingis la celon, fari tradukon samtempe laŭvortan kaj laŭritman.

Esperantistoj, vi kantu..... la freŝan Lulan Kanteton de Keurvels, Boucher^ kaj Van Melckebeke! 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Leon Braet[redakti | redakti fonton]

Leon Braet (mortis la 25-a de februaro 1956) estis esperantisto en Nieuwpoort dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis kunorganizinto de la belga kongreso, kiu tie okazis en 1931.

Wilfrid Broeckaert[redakti | redakti fonton]

D-ro. Wilfrid BROECKAERT (naskiĝis la 30an de Januaro 1877, mortis la 15an de februaro 1948), filo de la ligvisto Jan Broeckaert, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li estis ano de Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal en Letteren (Reĝa Akademio por Nederlanda Lingvo kaj Literaturo)

Antoine Gohr-Ter Bruggen[redakti | redakti fonton]

Antoine Gohr-Ter Bruggen (naskiĝis 1883?, mortis la 20-an de januaro 1926), membro de «La Verda Stelo», Antverpeno, estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento)

C[redakti | redakti fonton]

Robert Cauwe[redakti | redakti fonton]

Robert Cauwe (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Bruĝo.

Arthur Claes[redakti | redakti fonton]

Arthur Claes estis esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Agnes Coene-Geelen[redakti | redakti fonton]

Agnes COENE-GEELEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1943 kiel Agnes Geelen) estas flandra esperantistino. Inter la jaroj 1979 kaj 2000 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenis kaj partoprenas la regionan Esperanto-agadon.

Lucien Christiaens[redakti | redakti fonton]

Lucien Christiaens (naskiĝis 1883? en Bruselo; mortis 1905 en Obenghé-Benghé) estis belga esperantisto, pioniro de Esperanto en Libera Ŝtato Kongo. Lucien Christiaens tradukis por « La Belga Sonorilo » rakonton «Kristnasko de la Ĉasisto » (Januaro 1903).

Marc Cuffez[redakti | redakti fonton]

Marc Cuffez estas esperantisto el Ostendo (naskiĝis la 4-an de junio 1964 en Diksmuide). Li esperantiĝis en 1989 kaj estis dum 30 jarojn prezidanto / sekretario de loka Klubo La Konko en Oostende. Li dum pli ol 9 jarojn estis membro de estraro de FEL. Li organizis la ILEI-Konferencon en Ostendo en 2015. Li estas sekciestro de ILEI-Belgio (ekde 2010) kaj Komitatano de BAFE ĉe IFEF (ekde 2020) [1] Komitatano de UEA. Portretan foton de li vidu sube.

D[redakti | redakti fonton]

Maurice Daems[redakti | redakti fonton]

Maurice Daems esperantiĝis en 1916[1].

Nicolas de Buyl [redakti | redakti fonton]

Nicolas de Buyl estas esperantisto el Bruselo. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperantista Brusela Grupo. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Martin Decaluwe[redakti | redakti fonton]

Martin Decaluwe estas esperantisto el Loveno. Li precipe aktivas en la loka klubo Esperanto 3000, kies prezidanto li estas (en 2018[2]). Portretan foton de li vidu sube.

Herman Deceuninck[redakti | redakti fonton]

Herman Deceuninck estas esperantisto el Halle, kiu aktivas en Vikipedio, Global Voices en Esperanto kaj la Esperanta Naturamikaro (Verdaj Vojoj).

Edgard De Coster[redakti | redakti fonton]

Edgard De Coster (naskiĝis 1910?- mortis 1956) estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis kasisto de La Verda Stelo kaj reprezentis sian grupon en la komitato de Belga Ligo. Li jam antaŭ la unua milito, aliĝis al la intertempe malaperinta Antverpena Grupo Esperantista. Li estis unu el la unuaj investintoj en Belga Esperanto-Instituto.

Louis De Hondt[redakti | redakti fonton]

Louis De Hondt (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis unu el la fondantoj de la Belga Esperanto-Instituto en 1926 en Antverpeno.

F. Delgarbo[redakti | redakti fonton]

F. Delgarbo estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li regule kontribuis al Belga Esperantisto ĉefe kiel recenzisto.

Tradukoj

Cyriel Buysse. Avino Renske. 1914; tradukis F. Delgarbo.

Maria De Ketelaere-Wouters[redakti | redakti fonton]

Maria De Ketelaere-Wouters (mortis la 20-a de marto 1938), edzino de Morris De Ketelaere, estis esperantistino en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento. Dum la vizito de Julio Baghy al klubo La Verda Stelo ŝi ricevis el la manoj de la prezidanto la bronzan medalon de 10-jara membreco.

Ivo De Keyzer[redakti | redakti fonton]

Ivo De Keyzer estas esperantisto el Bruselo. Portretan foton de li vidu sube.

Victorine De Kort[redakti | redakti fonton]

Victorine De Kort (naskiĝis 1930?, mortis 1952) estis belga esperantistino en la mezo de 20-a jarcento, ano de la grupo La Verda Stelo.

Iwan Delhez[redakti | redakti fonton]

Iwan Delhez (naskiĝis 1897?; mortis la 25-an de septembro 1938) estis esperantisto en Verviers ekde 1915. Li estis unu el sekretarioj de loka Esperanto-asocio, kiam ĝi organizis la Belgan Esperanto-Kongreson en 1925, kaj li gvidis plurajn kursojn.

Hélène Delplace[redakti | redakti fonton]

Hélène Delplace (mortis la 12-an de Aprilo 1937) estis esperantistino en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis edzino de Antoon Jozef Witteryck.

André Demarque[redakti | redakti fonton]

André Demarque estas Esperanto-aktivulo de la loka klubo Kvinfolio en Loveno-la-nova. Portretan foton de li vidu sube.

Achille De Martelaere[redakti | redakti fonton]

Achille De Martelaere esperantiĝis en 1913[3].

Bart Demeyere[redakti | redakti fonton]

Bart Demeyere estas esperantisto el Bruĝo. Li estas interalie la kreinto kaj administranto de la retbutiko de FEL kaj de la vortaro ViVo. Portretan foton de li vidu sube.

Alfred de Rechter[redakti | redakti fonton]

Alfred De Rechter (naskiĝis 1880, mortis 1928) policisto, membro jam de ĝia fondiĝo en 1911, de la Antverpena Polica Grupo Esperantista estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Pélagie Derks-Louye[redakti | redakti fonton]

Pélagie Derks-Louye esperantiĝis en 1909 [4].

Sylvain Dervaux[redakti | redakti fonton]

Sylvain Dervaux (mortis dum la Dua Mondmilito), estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento, fondinto-prezidanto de la Esperanto-Grupo en Kaprijke, post translokiĝis al Bruĝo. Edzo de Paula Dervaux-Redig. Li estis prezidanto de Bruĝa Esperanto-Grupo de 1925 ĝis 1929, post ĝia honora prezidanto.

Paula Dervaux-Redig[redakti | redakti fonton]

Paula Dervaux-Redig (mortis 1951) estis kabeinta belga esperantistino dum la unua duono de 20-a jarcento, ŝi estis edzino de Sylvain Dervaux.

Maria de Rijdt[redakti | redakti fonton]

Maria de Rijdt (mortis 1947) estis belga esperantistino en la mezo de 20-a jarcento en Antverpeno. Edzino de Hector Boffejon.

E. de Troyer[redakti | redakti fonton]

Leŭtenanto E. de Troyer estis esperantisto el Bruĝo en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Resumé de grammaire Esperanto (d'après l’ouvrage de de Beaufront). Eld. A . J. Witteryck, Brugge, 1907. 15 paĝoj, 19 x 13 cm.

Jules Derweduwen[redakti | redakti fonton]

Jules Derweduwen (naskiĝis 1889?; mortis 1958) policisto, estis esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Antverpeno. Li estis prezidanto de la polica Esperantista Grupo de Antverpeno.

Rachel Dizier[redakti | redakti fonton]

Rachel Dizier (mortis la 2-a de februaro de 1936) estis esperantistino en Bruĝo dum la unua duono de 20-a jarcento.

Richard Raikes Dodson[redakti | redakti fonton]

Richard Raikes Dodson (naskiĝis 1887?, mortis la 1-an de decembro 1932) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis membro de La Verda Stelo de Antverpeno.

Willem Dollez[redakti | redakti fonton]

Willem Dollez esperantiĝis en 1910.[5]

Valère Doumont[redakti | redakti fonton]

Valère Doumont estas valona esperantisto el Tamines. Li interalie fondis la Verdajn Skoltojn kaj estas aktiva en APE. Portretan foton de li vidu sube.

Jeanne Doutrelingne[redakti | redakti fonton]

Jeanne Doutrelingne (naskiĝis 1886?, mortis la 24-a de oktobro 1927) flegistino de la Ruĝa Kruco, estis kasistino de la Genta Esperanto-klubo «La Progreso» en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi ricevis la medalon de la Venko kaj la rememorigan medalon.

Estelle Dubois[redakti | redakti fonton]

Estelle Dubois (mortis la 24-an de majo 1952) estis esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Bruselo.

Marcel Dumont[redakti | redakti fonton]

Marcel Dumont (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Bruselo.

F[redakti | redakti fonton]

Alberto Fernandez[redakti | redakti fonton]

Alberto Fernandez, esperantisto el Gent kiu iniciatis la tradukojn kaj publikigon en Esperanton de artikoloj aperintaj en Vrede vzw. Aŭtoro de Senĝenaj dialogoj [1].

F. Achille Nestor Fichefet[redakti | redakti fonton]

F. Achille Nestor Fichefet (naskiĝis 1862?, mortis la 19-a de decembro 1929) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Oostende.

G[redakti | redakti fonton]

René Geerinek[redakti | redakti fonton]

René Geerinek (naskiĝis 1887?, mortis la 31-an de marto 1957) bankoficisto, estis esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Sint-Niklaas. Li estis prezidanto de la loka grupo ekde 1927.

Raymond Gérard[redakti | redakti fonton]

Raymond GÉRARD estas flandra esperantisto. Interalie, li inter la jaroj 1985 kaj 1988 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

Anna Goris[redakti | redakti fonton]

Anna Goris (mortis la 6-an de aprilo 1929) estis membro de esperanto-grupo de Sint-Niklaas en la unua duono de 20-a jarcento.

Robert Groverman[redakti | redakti fonton]

Robert Groverman (mortis 1951) estis belga esperantisto en Bruĝo dum la mezo de 20-a jarcento.

Eugénie Gunsburg[redakti | redakti fonton]

Eugénie Gunsburg (naskiĝis 1879?, mortis la 25-a de aŭgusto 1912) estis esperantistino en Antverpeno en la komenco de 20-a jarcento. Ŝi estis el la unuaj geesperantistoj dum la komenco de la movado.

H[redakti | redakti fonton]

Leo Heidendal[redakti | redakti fonton]

Leo Heidendal estis esperantisto en urbo Arendonk en la komenco de 20-a jarcento.

Victor Hendricx[redakti | redakti fonton]

Victor Hendricx (mortis 1947) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Bruselo. Li dediĉis grandan parton de siaj fortoj al la blindula movado.

Arthur Henraut[redakti | redakti fonton]

Arthur Henraut (1864? - 1937) estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento en Charleroi. Li ankaŭ estis delegito de UEA.

Julien Herla[redakti | redakti fonton]

Julien Herla (mortis 1913), ĵuĝisto, estis belga esperantisto en Verviers, kies loka grupo li estis unu el la fondantoj.

Bruno Hoffmann[redakti | redakti fonton]

Bruno Hoffmann (mortis 1951) estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Bruselo.

Max Horowitz[redakti | redakti fonton]

Max Horowitz (mortis la 27-a de januaro 1914) estis belga esperantisto el Antverpeno en la komenco de la 20-a jarcento. En la 8-a UK li recitis sian poemon titolitan Saluto al Krakovo.

Paul Hotterbeekx[redakti | redakti fonton]

Paul Hotterbeekx estas limburga esperantisto

J[redakti | redakti fonton]

Bertha Jacobs-Vanderstegen[redakti | redakti fonton]

Bertha Jacobs-Vanderstegen esperantiĝis en 1909 [6].

Louis Jansen[redakti | redakti fonton]

Louis Jansen (mortis septembro 1911) estis esperantisto en Antverpeno en frua 20-a jarcento. Li estis unu el la plej malnovaj membroj de la Antverpena Grupo Esperantista.

Frans Janssens (esperantisto)[redakti | redakti fonton]

Frans Janssens (naskiĝis en 1880?, mortis la 3-an de aprilo 1924), policisto, estis esperantisto en Antverpeno en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis unuaklasa vickomisaro ĉe la loka policistaro. Frans Janssens estis inter la policistoj, kiuj en 1911 lernis Esperanton por faciligi la akcepton kaj restadon de la tutmonda samideanaro, kiu vizitis tiun jaron la 7-an Universalan Kongreson. De tiu tempo li konservis sian simpation al nia afero kaj helpon al la loka movado.

Nicky Janssen[redakti | redakti fonton]

Nicky Janssen estas flandra esperantistino kaj rakontistino el Wommelgem. Ŝi interalie verkis fabelojn, rakontojn, produktis kaj reĝisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por iama infankoruso. En 2002 ŝi komencis lerni Esperanton. En Esperantio ŝi nuntempe (2018) precipe estas konata kiel prezidanto de FEL, aktivulo de la Kastelo Greziljono kaj kiel helpanto en la Esperantorenkontiĝoj PSI, Internacia Infana Kongreseto kaj NR. Portretan foton de ŝi vidu sube.

K[redakti | redakti fonton]

Rafaelle Kestens[redakti | redakti fonton]

Rafaelle Kestens (mortis 1947) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Bruselo, fratino de Mathilde Kestens.

Iwona Kocięba[redakti | redakti fonton]

Iwona KOCIĘBA estas flandra esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon. Portretan foton de ŝi vidu sube.

W. F. Kruit[redakti | redakti fonton]

W. F. Kruit (ĉu Krjit?) estis belga esperantisto en Amsterdamo, ano de unua redakcian komitaton de Laborista Esperantisto (periodaĵo) en 1934.

Verkoj:

  • Lingvo kaj Movado. Eld. Bond Van Arbeiders-Esperantisten, Amsterdamo, 19??

L[redakti | redakti fonton]

Bernard-Régis Larue[redakti | redakti fonton]

Bernard-Regis Larue estas francdevena belga esperantisto. Li estas (en 2018) prezidanto de la Esperantista Brusela Grupo.[7] Portretan foton de li vidu sube.

Reni Lecat[redakti | redakti fonton]

Reni LECAT, ankaŭ konata kiel Regina Lecat[8] (mortis la 15-an de aŭgusto 1971) estis poldevena belgino kaj membro de UEA ekde 1945. Ŝi, loĝante en Belgio, multe helpis eksterlandajn esperantistojn krom la financaj subtenoj al pluraj por-movadaj aferoj.

Nicolas Leclercq[redakti | redakti fonton]

Nicolas Leclercq (mortis la 12-a de novembro 1931) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Ano de SLPE, li estis kasiston de Esperanto-grupo en Chênée.

Bertha Ledène[redakti | redakti fonton]

Bertha Ledène estis belga esperantistino en la komenco de 20-a jarcento. Sekretariino de la Bruĝa Grupo Esperantista ekde 1908. Partoprenis de la organiza komitato de belga kongreso de esperanto en Bruĝo 1910.

Verko

  • Dramo!. Eld. Presejo A. J. Witteryck, Bruĝo, 1910, 7 pĝ (20 x 10).
Citaĵo
 Tiu ĉi amuza monologo (por sinjoro skribita ), premiita de la Belga Ligo Esperantista, sendube ĝuos grandan sukceson. Ĝi estas nepra pliriĉiĝo de la repertuaro de la esperantistaj koncertoj. Miajn plej sincerajn gratulojn al la agema kaj klera sekretariino de l’organiza komitato de la Bruĝa kongreso! 
— Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Jozef Leflot[redakti | redakti fonton]

Jozef Leflot (mortis 1936), ankaŭ konata kiel Jos Leflot, estis esperantisto en Belgio dum la komenco de 20-a jarcento.

Joseph Le Guchteneere[redakti | redakti fonton]

Joseph Le Guchteneere (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento.

Emma Longé[redakti | redakti fonton]

Emma Longé (mortis la 12-a de julio 1936) estis esperantistino en Bruĝo en la unua duono de 20-a jarcento.

M[redakti | redakti fonton]

Albert Marmenout[redakti | redakti fonton]

Albert MARMENOUT (naskiĝis en 1916, mortis la 14-an de aŭgusto 1996) estis multjara UEA-delegito en Knokke-Heist.

Albert Maertens[redakti | redakti fonton]

Albert Maertens estis belga esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko

  • Cours d'Esperanto. Eld. Buvens-Viteux, Gent, 1911 -32 paĝoj.

Junius Massau[redakti | redakti fonton]

Junius Massau (naskiĝis 1852? - mortis la 10-an de februaro 1909), inĝeniero, profesoro ĉe la Universitato de Gento ekde 1878, estis pioniro en Belgujo. Massau, kiu unue partoprenis en la Volapukista movado, estis unu el la plej malnovaj esperantistoj de Belgujo. Li ricevis en 1907 honoran membrecon de la komitato de la Belga Ligo Esperantista. Li fariĝis Idisto en 1908.

Fernand Mathieux[redakti | redakti fonton]

Fernand Mathieux esperantiĝis en 1911[9]. Li estis unu el la instruistoj de kursoj de Esperanto donitaj en "Radio-Belgique" en la 1930-jardeko.

Justinien Mertens[redakti | redakti fonton]

Justinien Mertens (mortis 1912), vicprezidanto de la Brusela Grupo, estis esperantisto en Bruselo en la komenco de 20-a jarcento. Kalkulisto en la grava hotelo Metropole ; li enkondukis Esperanton tien, tiele ke ĝi fariĝis Esperanta Entrepreno[10]. Loĝante en Forest, Brusela antaŭurbo, li starigis tie kurson, kiu okazis en la Komunuma lernejo.

Albert Moens[redakti | redakti fonton]

Albert Moens (naskiĝis 1907?, mortis la 16-a de februaro de 1935) inĝeniero, estis belga esperantisto en Bruĝo.

Fernand Moncousin[redakti | redakti fonton]

Fernand Moncousin (naskiĝis 1892?; mortis la 21-an de aŭgusto 1938), oficiro, estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Esperantisto ekde la juneco, li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la Belga Esperanto-Kongreso en Lieĝo en 1930. Post tiu periodo, li loĝis en Verviers.

Lucy Mozin[redakti | redakti fonton]

Ĝeneraledzino Lucy Mozin (mortis januaron 1940) estis belga esperantistino en Lieĝo ekde oktobro 1906 . Ŝi partoprenis la unuan Belgan Kongreson en Verviers, en 1909, interaliajn.

Octave de Muynck[redakti | redakti fonton]

Octave de Muynck (naskiĝis 1849; mortis la 27-an de marto 1924) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

N[redakti | redakti fonton]

Hendrik Nabbé[redakti | redakti fonton]

Victor Hendrik Nabbé (mortis la 16-an de oktobro 1915 en Rhumbeke), muzikisto, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Vundulportisto ĉe la 5a regimento de belga armeo, honorita per multaj naciaj ordensignoj, mortis kiel soldato dum la lastaj tagoj de la Unua Mondmilito. Lia korpo estis reenterigita en Antverpeno la 19an de novembro 1921. Li estis membro de «La Verda Stelo» de 1911.

Juliette Nachtergaele[redakti | redakti fonton]

Juliette Nachtergaele esperantiĝis en 1911[11].

J. Neerdaels[redakti | redakti fonton]

J. Neerdaels estis belga esperantisto el Haren en la komenco de 20-a jarcento. Lia nomo aperas en la Serio XXIV de la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”, kiu signifas ke li lernis la lingvon en 1903.

Verko:

  • Het zvetenschappelijk vraagstuk eener kunstmatige taal. Eld. Demarteau-Thys & Zoon, Tongeren .

Yves Nevelsteen[redakti | redakti fonton]

Yves Nevelsteen pri Komputeko

Yves Nevelsteen|Yves NEVELSTEEN estas esperantisto el Antverpeno, aktiva en Vikipedio kaj iniciatinto de diversaj aliaj projektoj kiel Komputeko

Germaine Notte[redakti | redakti fonton]

Germaine Notte (naskiĝis 1891?, mortis 1912) estis esperantistino belga en la komenco de 20-a jarcento en Charleroi.

O[redakti | redakti fonton]

Simone Obozinski[redakti | redakti fonton]

Simone Obozinski (mortis 1962) brusela esperantistino, esperantiĝis en 1912[12]. Post ŝia morto estis kreita la Fondaĵo Simone Obozinski por "helpi laŭeble la movadon en Oriento, pli speciale en Hindujo"[13].

P[redakti | redakti fonton]

Maria Paquay[redakti | redakti fonton]

Maria Paquay (naskiĝis 1909?; mortis la 30-an de junio 1927) estis belga esperantistino en Verviers dum la unua duono de 20-a jarcento.

Joseph Parotte[redakti | redakti fonton]

Monumento al Parotte

Joseph Parotte (naskiĝis 1875?, mortis la 6-a de decembro 1925), industriisto el Verviers, estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis komitatano de Belga Ligo Esperantista kaj membro-fondinta de la Verviersa grupo. Speciala komitato estis fondita en Verviers por starigi rustikan monumenton en la Altaj Marĉoj, kie li mortis.

Gaston Petitjean[redakti | redakti fonton]

Gaston Petitjean estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Ciney.

Ernest Pierre[redakti | redakti fonton]

Ernest Pierre (naskiĝis 1886?; mortis 1950) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Bruselo.

Joseph Pirnay[redakti | redakti fonton]

Joseph Pirnay estis belga esperantisto en Verviers en la komenco de 20-a jarcento.

Aron Poiseiner[redakti | redakti fonton]

Aron Poiseiner (naskiĝis 1892?, mortis la 31-a de decembro 1926) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis sekretario de Antverpena Poresperanto Propaganda Komitato (APPK) kaj de AGD, membro de UEA.

Karlo de Poortere[redakti | redakti fonton]

Karlo de Poortere, advokato, (mortis la 31-a de Julio 1912) estis belga esperantisto en Bruĝo en la komenco de 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj Esperantistoj en Bruĝo partoprenintaj de la 2-a Belga Kongreso de Esperanto.

Frederik B. Portabella[redakti | redakti fonton]

Frederik B. Portabella (mortis la 28-an de junio de 1929) estis belga esperantisto en Antverpeno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Barbara Poterucha[redakti | redakti fonton]

Barbara Poterucha (naskiĝis en 1942) estas poldevena belga esperantisto. Ŝi estas iama sekretario de la Vroclava klubo. Nuntempe (2018) ŝi loĝas en Bruselo. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Prosper Prist[redakti | redakti fonton]

Prosper Prist (mortis la 16-an de februaro 1907) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Antverpeno.

P[redakti | redakti fonton]

H. E. Palmer[redakti | redakti fonton]

H. E. Palmer estis esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto à l'usage des français. Eld. A . J . Witteryck, Brugge, 1907. 159 paĝoj.

Georgine Pierre-Gamal[redakti | redakti fonton]

Georgine Pierre-Gamal esperantiĝis en 1908[14].

R[redakti | redakti fonton]

Louis Ritschie[redakti | redakti fonton]

Louis RITSCHIE (mortis aŭguston 1951) estis belga esperantisto ekde antaŭ la Unua Mondmilito kaj ĉefoficisto de la publika instruado en Antverpeno. Li estis membro de la Lokaj Kongresaj Komitatoj por la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en 1911 kaj por la 20-a UK en 1928, ambaŭ en Antverpeno. Li estis kavaliro en la Ordeno de Leopoldo.

Vladimir Ronin[redakti | redakti fonton]

Vladimir Ronin estas rusdevena esperantisto kiu jam delonge loĝas en Antverpeno. Portretan foton de li vidu sube.

Henri J. C. Rousseeuw[redakti | redakti fonton]

Henri J. C. Rousseeuw (naskiĝis 1897?, mortis 1924) estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Antverpeno.

S[redakti | redakti fonton]

Edgar Sacré[redakti | redakti fonton]

Edgar Sacré estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko

Maŭrico Schepens[redakti | redakti fonton]

Maŭrico Schepens (naskiĝis en 1895?; mortis la 17-an de februaro 1929) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Charles Schriewer[redakti | redakti fonton]

Charles Schriewer (mortis en 1917) estis esperantisto en Neŭtra Moresneto. Pli ol tri jarojn li loĝis en Pekino, kie eklernise la ĉinan lingvon kaj fondis Esperantan grupon por ĉinoj. Reveninte Eŭropon pro la Unua mondmilito kaj soldatiginte, oni sendis lin en Germanan Orient-Afrikon kie li mortis[15].

Constant Schroeyers[redakti | redakti fonton]

Constant Schroeyers (mortis dum la Dua Mondmilito), estis belga esperantisto ekde ĉirkaŭ 1920, redaktanto de Flandra Esperantisto ekde novembro 1935 ĝis januaro 1937.

Tradukoj:

Jeanne Smits[redakti | redakti fonton]

Jeanne Smits (mortis oktobro 1911) estis esperantistino en Antverpeno en la komenco de 20-a jarcento.

Auguste Snieders[redakti | redakti fonton]

Auguste Snieders (naskiĝis 1869?, mortis la 23-an de decembro 1931) estis belga esperantisto. Publikigis O Cara Memoria en Belga Antologio (1928), ano de La Verda Stelo en Antverpeno.

Leona Solvyns[redakti | redakti fonton]

Leona Solvyns (mortis junio 1914) estis belga esperantistino en la komenco de la 20a jarcento en Muysen.

Joseph Soyeur[redakti | redakti fonton]

Joseph Soyeur (mortis la 17-a de decembro 1959) el Lieĝo, estis vicprezidanto-kasisto de Reĝa Belga Ligo Esperantista (RBLE) ekde januaro 1954. Li eniris nian movadon jam en la komenco de 20-a jarcento.

Jean-Pol Sparenberg[redakti | redakti fonton]

Jean-Pol Sparenberg estas valona esperantisto el Lobbes. Li estas prezidanto de APE (en 2018). Portretan foton de li vidu sube.

A. Stas[redakti | redakti fonton]

A. Stas estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, redaktoro de Revuo de Esperanta Psikistaro en Waltwilder par Bilsen.

André Staes[redakti | redakti fonton]

André STAES (naskiĝis la 27-an de julio 1955 en Wilrijk[16]) estas flandra esperantisto. Inter la jaroj 2009 kaj 2013 li estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno, sed jam jardekojn antaŭ tio kaj ankaŭ poste motore partoprenas la regionan Esperanto-agadon. Li estis kasisto de TEJO 1983-1984.

Elly Staes[redakti | redakti fonton]

Elly Staes, filino de Félice Staes, estis esperantistino ekde 1905 [17] en Bruselo.

Verkoj:

  • Historia skizo de Esperantista Brusela grupo, Bruselo, 1957;

Félice Staes[redakti | redakti fonton]

Félice Staes (naskiĝis 1866?, mortis la 1-a de aŭgusto 1956) estis esperantistino en Belgio en la mezo de 20-a jarcento. Ŝi estis patrino de Elly Staes.

José Starck[redakti | redakti fonton]

José Starck, blinda esperantisto.

Verkoj
  • Analizo de interrilatoj inter la blindularo kaj la diversaj socioj de la eŭropaj industriigitaj landoj. Eldonis: Brusela Libera Universitato, 1982.
  • Vojaĝo tra Orienta Afriko. Eldonis la Aŭtoro, Spa, 1983.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Analizo de interrilatoj inter la blindularo kaj la diversaj socioj de la eŭropaj industriigitaj landoj

Citaĵo
 Multajn doktorigajn tezojn oni jam verkis pri aŭ en esperanto, sed ili restas, bedaŭrinda, for de la eldona kampo.

Nun ni havas antaŭ ni Memuaron de s-ro Starck, pere de kiu li atingis la gradon de Licenciulo pri Sociaj Sciencoj. Libro densa, plenpiena je informoj pri la blindularo en diversaj eŭropaj landoj, kaj, mi kredas, unika en sia genro. Komenkas la aŭtoro priskribante la staton de la blinduloj en la antikveco kaj Bibliaj ĉapitroj, kaj venas ĝis nia tempo, kun detalaj priskriboj de la naciaj blindul-organizaĵoj, kaj statistikoj montrantaj la laborkampojn de la nevidantoj. Oni observas la singularecon de la Hispana Blindula Organizaĵo (ONCE). La tuton li studas el historia, psikologia kaj socia vidpunktoj. La stilo estas sobra kaj akademia, kiel decas al tezo universitata.

Ĉi tiu Analizo estas grava aldono al la faka esperanta literaturo, kaj ĝi espereble agos kiel pioniro en la apero de similaj universitataj verkoj en la internacia lingvo. 
— JES. Boletín n263 (maj 1984)

Pri Vojaĝo tra Orienta Afriko

Citaĵo
 Tre interesa rakonto pri vojaĝo farita de la aŭtoro en la jaro 1982-a.

Du monatojn daŭris la vojaĝo kaj José Starck, nevidanto, trapasis diversajn cirkonstancojn en afrikaj ĉefurboj kaj en kamparoj de la nigra kontinento, foje agrablajn, foje eĉ danĝerajn, sed ĉiukaze la aŭtoro priskribas ilin trafe kaj precize. La rakonto estas vigla, kaj verkita en la stilo de la grandaj vojaĝistoj kun ekzaktaj detaloj pri loko, tempo, vojaĝ-maniero, kaj ankaŭ pri vizitoj al esperantistoj en diversaj urboj. Kelkaj interesaj anekdotoj spicas la rakonton kaj permesas observi, kiel la aŭtoro akrute kaj tre klare vidas la naturon de la homo.

Resume, mallonga verko, kiun oni legas kun vera plezuro, kaj kiu sendube vekas adm iron en la leganto por la figuro de Jose Starck, kies fido en si mem kaj en esperanto povas esti ekzemplo kaj stimulo por multaj el ni. 
— Boletín n263 (maj 1984)

Griet Symoens[redakti | redakti fonton]

Griet Symoens estas esperantistino el Loveno. Ŝi estas filino de Edward Symoens, iama prezidanto de FEL kaj ILEI. Portretan foton de ŝi vidu sube.

Leon Schumacher[redakti | redakti fonton]

Leon F. Schumacher estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, kiu mortis dum militkaptiteco en Niederzwehren-Cassel (Germanujo) la 4an de majo 1915. Schumacher estis membro de la Antverpena Grupo Esperantista.

T[redakti | redakti fonton]

Margot Teaux[redakti | redakti fonton]

Margot Teaux (mortis 1952) estis esperantistino en Lieĝo dum la mezo de 20-a jarcento.

Anne Tilmont[redakti | redakti fonton]

Anne Tilmont estas esperantistino el Rebecq. Portretan foton de ŝi vidu sube.

René Timperman[redakti | redakti fonton]

René Timperman (naskiĝis 1860?; mortis en Antverpeno la 4an de novembro 1921) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li lernis Esperanton en 1911. Li propagandis ĉe la Antverpenaj rondoj laboristaj, de kies organizaĵoj li estis ankaŭ aktiva membro.

Frans Tommelein[redakti | redakti fonton]

Frans Tommelein (mortis dum la Dua Mondmilito) el Kortemark, estis belga esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Bruĝo.

Henriette Toussaint[redakti | redakti fonton]

La Verda Stelo en majo 1952; s-ino Henriette Toussaint, meze antaŭe, transdonis al la grupo membroditan flagon.

Henriette Toussaint (mortis 1955) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento en Antverpeno.

Urbain Van Troostenberghe[redakti | redakti fonton]

Urbain Van Troostenberghe (mortis la 30-an de novembro 1923) estis belga esperantisto el Bruĝo. Li estis frato de Willy Van Troostenberghe kaj ili ambaŭ mortis per akcidento per lumgaso.

Willy Van Troostenberghe[redakti | redakti fonton]

Willy Van Troostenberghe (mortis la 30-an de novembro 1923) estis belga esperantisto el Bruĝo. Li estis frato de Urban Van Troostenberghe kaj ili ambaŭ mortis per akcidento per lumgaso.

V[redakti | redakti fonton]

Georges Vanbreuse[redakti | redakti fonton]

Georges VANBREUSE (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de septembro 1988) estis multjara membro de UEA, kiu dum 20 jaroj instruis Esperanton en Verviers, Belgio.

Maria Vandenberghe[redakti | redakti fonton]

Maria Vandenberghe (naskiĝis en 1908?, mortis la 4-an de marto 1929) estis esperantistino en Kortrijk dum la unua duono de 20-a jarcento.

Yvonne Van der Veken[redakti | redakti fonton]

Yvonne Van der Veken (mortis 1960) estis belga esperantistino dum la mezo de 20-a jarcento. Ŝi estis filino de Charles Van der Veken kaj fratino de, inter aliaj, de s-inoj Coventry kaj Germaine Chomette, edziniĝintaj res­pektive al brito kaj usonano.

Clotaire Vandevelde[redakti | redakti fonton]

Clotaire Vandevelde (naskiĝis 1874?; mortis 1955) inĝeniero, estis belga esperantisto en Gento. Li esperantiĝis en 1915[18].

James Van Drunen[redakti | redakti fonton]

James Van Drunen (naskiĝis 1855?, mortis la 14 de novembro 1932), profesoro ĉe la Brusela Universitato, kie li de 1901 ĝis 1903 plenumis la oficon de rektoro, prezidinto de la Brusela Grupo Esperantista kaj de la iama Federacio de la Bruselaj Grupoj, estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li verkis librojn en la franca lingvo. En esperanto aperis lia literaturaĵo La blanka vilaĝo en Belga Antologio.

Jos van den Eynde[redakti | redakti fonton]

Jos VAN DEN EYNDE [fandenejnde] (mortis la 12-an de junio 1976 en Antverpeno, Belgio) estis belga esperantisto. Li preskaŭ dum kvindek jaroj aktivis en la Esperanto-movado, precipe loka kaj skolta.

Félicie Staes-Vandevoorde[redakti | redakti fonton]

Félicie Staes-Vandevoorde estis belga esperantistino en la komenco de 20-a jarcento, ŝi esperantiĝis en 1905[19]

Afons van de Velde[redakti | redakti fonton]

Afons van de Velde estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • La Ŝipeto, de Jacob De Vos, unuakta dramo. Eld. «Belga Esperantisto», Antwerpen, 1913. 27 paĝoj, 24 12 x 16 cm.

Maurice Vanderlinden[redakti | redakti fonton]

Maurice VANDERLINDEN (naskiĝis en 1908, mortis la 27-an de septembro 1986 en Deinze-Astene, Belgio) estis UEA-delegito en la menciita urbo.

S. Van Emden[redakti | redakti fonton]

S. Van Emden (mortis januaron 1914) estis laŭdevene belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, kiu vivis en Amsterdamo.

Willem van Griethuysen[redakti | redakti fonton]

Willem van Griethuysen, protestanta pastro, (mortis la 20-a de novembro 1914) estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Okaze de la Sepa Universala Kongreso faris Esperantan predikon en la Protestanta Preĝejo de Antwerpen .

Mathilde Van Hove[redakti | redakti fonton]

Mathilde Van Hove (1848-1906) estis unu el pioniroj de Esperanto en Belgujo. Ŝi estas edzino de Edmond Van Melckebeke (1843-1915) kaj patrino de Raymond Van Melckebeke (1877-1935), membro de la Lingva Komitato. Mathilde tradukis la rakonton Blinda Rozo de Hendrik Conscience en 1906.

Fr. Van Mael[redakti | redakti fonton]

Fr. VAN MAEL (naskiĝis la 15-an de majo 1831 - mortis la 6-an de februaro 1904) estis pioniro en Antverpeno, fundanto de la Antverpena Grupo Esperantista.

Armand Van Parys[redakti | redakti fonton]

Armand Van Parys (mortis 7-an de januaro 1960) juĝoregistristo de la pac-juĝejo en Zomergem , estis esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Jam de 1931, li estis membro de la Bruĝa Grupo kaj, kiam tiu ĉi restariĝis post la Dua Mondmilito, li anigis siajn du plej aĝajn filinojn, Isabelle kaj Yolande Van Parys al ĝi. Kiam pli poste la grupo reatingis la membronombron 100, estis Sro. A. Van Parys, kiu okupis tiun honorigan lokon.

Constant Corneel Vercruyssen[redakti | redakti fonton]

Constant Corneel Vercruyssen (naskiĝis 1909?, mortis la 23-an de aŭgusto 1925) estis belga esperantisto en Antverpeno ekde 1922. Li estis ano de Esperantista Junularo de Antverpeno.

Arthur Vermandel[redakti | redakti fonton]

Arthur Vermandel estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verkoj

  • Kort overzicht der wereldhulptaal Esperanto/Simples aperçus sur la langue internationale Esperanto. 1910. Propagandfolio, 26x22 cm.
  • Leert de wereldhulptaal Esperanto. 1911. 3 paĝoj, 12x11 cm

Edmond Van Melckebeke[redakti | redakti fonton]

Edmond Van Melckebeke (1843-1915) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Belgujo. Li estis edzo de Mathilde Van Hove (1848-1906) kaj patro de Raymond Van Melckebeke (1877-1935).

Leon van Peteghem[redakti | redakti fonton]

Leon van Peteghem (mortis la 21-a de sepetembro 1921) estis belga esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Meĥleno.

Léon Van Wassenhove[redakti | redakti fonton]

Léon Van Wassenhove estis belga esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Bruĝo. Lia edzino estis Maria Bockholts.

François Verbanck[redakti | redakti fonton]

François Verbanck estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, esperantiĝis en 1902[20].

Guillaume Vermeulen[redakti | redakti fonton]

Guillaume Vermeulen (naskiĝis 1850?, mortis la 6-a de februaro 1926), pensiumita artileria leŭt.-kolonelo, staba adjunkto, kavaliro de la Ordeno de Leopoldo, estis belga esperantisto dum la unua duono de la 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanta movado en Antverpeno, kie li estis kiel komitatano de la Antverpena Grupo Esperantista.

Jean Vermeiren[redakti | redakti fonton]

Jean VERMEIREN estis belga esperantisto (n. en 1876, m. en 1906 en Bruselo). Li estis membro de Belga Ligo Esperantista kaj de la Esperantista Sekcio de la Brusela Klubo Poliglota, kiu mortis nur 30-jaraĝa.[21]

Edouard Vertike[redakti | redakti fonton]

Edouard Vertike (mortis dum la Dua Mondmilito) estis belga esperantisto ĉe kiu okazis la kunsidoj de Bruga Grupo.

Alfons Verwimp[redakti | redakti fonton]

Alfons Verwimp (mortis la 29-an de marto 1911 en Arendonk) estis belga esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Kelkajn tagojn antaŭ sia morto li ankoraŭ petis S-ron Leo Heidendal, sekretarion de la Arendonk’a grupeto, fari paroladon pri Esperanto en la tiea sekcio de la « Davidfonds ». S-ro Venrwimp estis membro de la Belga Katolika Ligo Esperantista.

W[redakti | redakti fonton]

Dirk De Weerdt[redakti | redakti fonton]

Dirk De WEERDT estas flandra esperantisto. Interalie, li la jaroj 1988 kaj 1991 estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno.

E. Van Weyenberg[redakti | redakti fonton]

E. Van Weyenberg estis belga esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.


Verko

  • Gvidlibro por turistoj en Bruĝo. Eld. Presejo A. J. Witteryck, 1910, 32 pĝ (20 x 10 ), 34 gravuraĵoj kaj 2 mapoj.
Citaĵo
 La bonega verketo de S-ro Van Weyenberg estas tre utila gvidilo en Bruĝo : ĉiuj, kiuj ĉeestis la Bruĝan kongreson spertis tion. Ĝi estas vere lukse eldonita, kaj tio neniun mirigos : al tio nin kutimigis S-ro Witteryck. 
— Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vrede vzw en Esperanto

Global Voices en Esperanto

Naturamikoj kaj Verdaj Vojoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  2. https://www.esperanto3000.be/estraranoj.html
  3. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  4. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  5. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  6. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  7. http://www.esperantobruselo.org/drupalo/nl/content/2012/01/30/raad_van_bestuur_van_ebg
  8. Boletín n188 (nov 1971)
  9. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  10. Belga Esperantisto n042 (apr 1912)
  11. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  12. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  13. Sonorilo, 1962-4, p. 65.
  14. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  15. La Brita Esperantisto - Numero 149, Majo (1917)
  16. http://www.ejustice.just.fgov.be/tsv_pdf/2014/08/19/14157080.pdf
  17. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  18. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  19. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  20. Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
  21. La Belga Sonorilo 1906, p. 83.