88-a SAT-Kongreso 2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SAT-Kongreso 2015)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
88-a SAT-Kongreso 2015
Loko Nitro,  Slovakio
Ekde 8-a de aŭgusto 2015
Ĝis 15-a de aŭgusto 2015
Organizanto E@I, Sennacieca Asocio Tutmonda, Slovakia Esperanta Federacio
Oficiala retejo sat.ikso.net
← Antaŭa Sekva →
vdr
88-a SAT-Kongreso 2015

La 88-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Nitra, Slovakio, inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto 2015. Ankaŭ la 77-a Kongreso de SAT jam okazis en Slovakio, nome en 2004 en Bratislavo. Aliĝis 64 personoj.[1]

Por la 88-a SAT-Kongreso kuniĝis organizantoj de SAT, SKEF, kaj Edukado@Interreto. Surloka ĉefa organizanto estis Peter Baláž.

La kongresejo estis la universitata studenthejmo “Antona Bernoláka” en la Universitata Areo, nome Tr. A. Hlinku 38.

Listo de organizantoj[redakti | redakti fonton]

La 88n SAT-kongreson organizis:[2]

Ĝenerala programo[redakti | redakti fonton]

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj okazis ĝeneralaj kunsidoj de la asocio (malfermaj al ĉiuj kongresanoj), klerigaj prelegoj, sociaj forumoj pri aktualaj temoj, libroservo, distraj programeroj inter kiuj interkona, nacia kaj internacia vesperoj. Oni prezentis librojn ĵus eldonitajn, oni rigardis filmojn (Civitano 4, pri spionado fare de usonaj spionservoj, kaj Ni ne plu vivu kiel sklavoj pri situacio en Grekio) kaj oni festumis. Vespere okazis kulturaj programoj kaj oni organizis tri ekskursojn (vidu sube).

Okazis programeroj pri Vikipedio, Sennaciulo, Usono, Argentino, Grekio, Mezoriento, Orienta Azio, robotoj, E@I, fungoj, ŝovinismo, ktp.

Kultura programo[redakti | redakti fonton]

Dum tiu SAT-kongreso ludis kaj amuzis la kongresanaron la jenaj artistoj:

Teatraĵo RUR en sinagogo de Nitra
  • hungar-aŭstra kantisto Attila Schimmer (el Budapeŝto, profesia kantisto kaj aktoro. Li faris plurajn turneojn en Eŭropo kaj regule kantas kaj aktoras sursceneje en Vieno. Li ankaŭ havis rolon en hungara televido. Li komencis koncerti en Esperantujo en 2008 kaj kantas tradukojn de hispanaj kaj siaj hungaraj kantoj.)
  • ĉeĥa grupo Noproblem (kiu formiĝis en 2001. Unuafoje koncertis la kapelo — ankoraŭ sennoma — en majo 2003 en preĝejo en Kostelec (Ĉeĥio). Tio allogis novan muzikemulon kaj la grupo daŭre kreskis. Nuntempe la kapelo ludas ĉefe kantojn de “Spirituál kvintet”, sed foje ankaŭ trampan kaj kantri-muzikon. Ilia nomo estis fine ŝanĝita al “NOPROBLEM Kostelec na Hané” kaj la membronombro fiksiĝis je 8. La kapelo regule koncertas en la tuta regiono kaj pasintjare aperis ilia unua oficiala KD. En Esperanto ili ekis ludi nur en 2013.)
  • Aparta programero estis teatraĵo zorge de la grupo DOcela MAlé divadlo (“Tute malgranda teatro”, mallonge divadlo DOMA) aperinta en 1994 kaj ekde 2006 la ensemblon administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi hodiaŭ havas 30 membrojn aĝantajn inter 12 kaj 25 jarojn. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj. En 2013 ili preparis version en Esperanto de la teatraĵo de Karel Čapek R. U. R., kiun ili prezentis dum la SAT-kongreso 2015.

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Kongresanoj tra Nitra.

La unua duontaga ekskurso okazis piede kaj trajnete tra la urbo kaj kastelo de Nitra la 9-an de aŭgusto. Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la 9-a jarcento. La unua skriba mencio devenas el 880, kiam Nitra estis episkopejo de Grandmoravia Regno. Nitra estas urbo de eksterordinara historia graveco. Komencoj de ĝia prisetlado estas en pratempo, kiel tion pruvas la arkeologiaj trovitaĵoj sur la urbo-tereno. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝigita areo. Areo de la nuna Nitra estis grava loko de Keltoj (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de Ĝermanoj kaj fine Slavoj. Ĝi estis sidejo de unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – germanaj triboj "Kvadoj" (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando. La plej fama historia memoraĵo kaj dominanto de la urbo estas kastelo el la 11-a jarcento, en la 15-a jarcento rekonstruita kaj ankoraŭ ŝanĝata en la epoko de baroko. La kastelo estis konstruita sur la loko de la slava setlejo de la 9-a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la arkeologia departemento de SAV (Slovaka Akademio de Sciencoj) kaj de episkopo. Viziteblaj estas nur la katedralo kaj la dioceza muzeo.

Enminigotaj kongresanoj

La tuttaga ekskurso okazis la 11-an de Aŭgusto al urbo Banská Štiavnica, kiu estas historia urbo en meza Slovakio, kun tre multkultura pasinteco. Ĝi estas konata per minado de metaloj (ĉefe de arĝento), per gravaj minejaj juro, administracio kaj akademia tradicio. Oni spertis malsupreniron en subteran minejon ĉe Subĉiela Minmuzeo, kun ĉiu ekskursanto ekipita per kasko, lampo kaj mantelo. Krom tagmanĝo en pensiono oni trarigardis la Malnovan Kastelon, vizitis mineralogian ekspozicion, vendejojn kaj slovakiajn belartaĵojn. La urbo mem estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj.

La dua duontaga ekskurso okazis la 13-an de aŭgusto al urbo Topoľčianky kun multaj vidindaĵoj. La unua skrib-notita mencio pri la setlejo estas el la jaro 1293. Tamen jam en la 6-a kaj 7-a jarcento ĉi tie loĝis slavoj. La ekskurso vizitis vin-produktejon Topoľčianky kiu produktas 5 milionojn da litroj de vino jare, kaj per tio ĝi estas unu el la plej grandaj vinfarantoj en Slovakio. Alia vizitindaĵo estis burgo el la 15-a jarcento: ekde la jaro 1890 la posedaĵon aĉetis Habsburga familio, kiu posedis ĝin ĝis la disfalo de la monarkio. Jozefo Aŭgusto Habsburga tre ekŝatis la lokon, riĉigis la ekipaĵon de la burgo, grandigis la parkon, fondis la ĉevalejon kaj ĉeval-bredejon kaj la ĉasistan kastelon. Post la disfalo de monarkio la kastelon aĉetis registaro de Ĉeĥoslovakio kaj ĝi iĝis somera sidejo de prezidentoj de ČSR. Regule ĉi tie estadis ĉefe prezidento Tomáš Garrigue Masaryk. La kastelo estas nacia kultura heredaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]