Literatura Mondo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
NicoRay (diskuto | kontribuoj) |
Jukka (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. |
La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. |
||
La stafeton transprenis la renoma revuo [[Norda Prismo]] eldonita inter 1955 kaj 1974 en [[Finnlando]]. |
La stafeton transprenis la renoma revuo [[Norda Prismo]] eldonita inter 1955 kaj 1974 en [[Svedio]] kaj [[Finnlando]]. |
||
Japana eldonejo |
Japana eldonejo „[[Ludovikito]]” represis, fidele al la originalo, la plenan kolekton de la Literatura Mondo. Ankaŭ tiu eldonaĵo estis tre sukcesa, tre valora. Krom tiu ĝi kolektis kaj eldonis ĉiun skribaĵojn, leterojn de Zamenhof, kaj la verkojn de li, pri li. |
||
==Libroj de la Eldonejo LM== |
==Libroj de la Eldonejo LM== |
Kiel registrite je 12:26, 21 sep. 2008
Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompoj) inter 1922 kaj 1949.
Historio
La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro Schwartz (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince Tóth, ĝis ĉeso en aprilo de 1926. La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos Bleier, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto Károly Bodó kaj redaktistoj d-ro Ferenc Szilágyi kaj Lajos Tárkony. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.
Eldonejo
En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik Adamson, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. Kiel estis menciite, granda parto de la literatura revuo, Literatura Mondo, kaj pluraj ĝiaj ceteraj valoraj eldonaĵoj estis presitaj en urbo Vác.
En 1934 la eldonejo ne povis plu funkcii pro politikaj kialoj. Ferenc Braun Esperantista presisto, komisiito de la Eldonejo Literatura Mondo alvenis en Ŝanhajon kun la celo prepari transloĝiĝon de la eldonejo al Fora Oriento, kie la antisemitismo estis tute malgrava fenomeno. Post 13 tagoj Japanio atakis Ĉinion kaj okupis ankaŭ Ŝanhajon. Braun tre malfacile fuĝis al Hongkongo, kie li ekorganizis la presadon. Kelkaj Esperanto-lingvaj eldonaĵoj jam aperis, kiam venis pliaj palgoj. La fondinto-posedanto de Literatura Mondo, la juddevena Vilmos Bleier, fuĝinta el Hungario tiun tagon mortis en Parizo, kiun la germanaj trupoj okupis ĝin. Krome kiam milita stato estiĝis inter Hungario kaj Britio, Braun iĝis ŝtatano malamika kaj la angloj ĵetis lin en koncentrejon. Kvankam la japanoj okupantaj la urbon liberigis lin, finfine la urbon reokupis la angloj. Dum la militeventoj malaperis aŭ neniiĝis ĉiuj esperantaĵoj (inter ili ekzemple la jam en foliojn presita Dekameron de Bocaccio). Tiel finiĝis la „posthistorio” de Literatura Mondo.
Posteco
La juna presisto, Bénik Gyula ellernis Esperanton, por ke li puvu bone fari tiun laboron. Poste li iĝis tie laborestro, kaj en lia zorgado estis faritaj altnivelaj, tutmonde konataj eldonaĵoj. Li fariĝis vera, „ĝis-osta esperantisto” Post la milito kaj post 1956, li reorganizis la ĉesigitan esperanto-movadon. En Vac li estis la animo de la esperanto-vivo. Organizis, instruis, paroprenis en la tutlanda esperanto-movado kiel deputito. La nunaj Vac-aj esperantistoj estas liaj disĉiploj.
La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj.
La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Svedio kaj Finnlando.
Japana eldonejo „Ludovikito” represis, fidele al la originalo, la plenan kolekton de la Literatura Mondo. Ankaŭ tiu eldonaĵo estis tre sukcesa, tre valora. Krom tiu ĝi kolektis kaj eldonis ĉiun skribaĵojn, leterojn de Zamenhof, kaj la verkojn de li, pri li.
Libroj de la Eldonejo LM
- Amo de Tooĵuuroo Kikuĉi-Ŝimomura
- Arĝenta duopo Baghy, Julio - Kalocsay, Kolomano, 1937
- Arthistorio I. Hekler, Antono, 1934
- Arthistorio II. Helker, Antono
- Auli Adamson, Hendrik, 1934
- Bakŝiŝ Newell, L. M. N., 1938
- Ĉeĥoslovaka antologio Ginz, Otto red., Kamarýt, Stan, 1935
- Cezaro Jeluŝiĉ, Mirko, trad. Rotkviĉ, Ivo, 1934
- Ĉu li? Vallienne, Henri, 1938
- Dancu, marionetoj! Baghy, Julio, 1933
- De paĝo al paĝo Totsche, Ludoviko, 1932
- Dekdu poetoj red. Kalocsay K., 1934
- El la "Verda Biblio" kaj Babilado kun Horaĉo Ŝercer Lejzerowicz, Izrael, 1935
- El la notlibro de praktika esperantisto Sturmer, Kenelm Ralph Creuzé, red.: Bleier, V., Kalocsay, K., Totsche L., 1934
- Ellermu!, Ferenc Szilágyi, p. 111, 1937
- En ekzilo Baranyai, Imre (EMBA), 1938
- Enciklopedio de Esperanto red.: Kökény, Ludoviko., 1933-1934
- Eszperantó nyelvtan, Magyarázatok Kökény Lajos: Populara lernolibro c. könyvéhez (Esperanto-gramatiko, Klarigoj al Populara lernolibro de L. Kökény) Kalocsay, K., 1948
- Eterna Bukedo Kalocsay, K., 1931
- Fine mi komprenas la radion! Aisberg, Eugene, 1934
- Homarisma laboro Sturmer, Kenelm Ralph Creuzé, 1931
- Homoj sur la Tero Engholm, Stellan, 1932
- Hungara antologio red.: Kalocsay, K.,-Baghy, Julio, 1933
- Hura! Baghy, Julio, 1930
- Infanoj en torento Engholm, Stellan, 1934
- Infero Dante Alighieri, trad.: Kalocsay, K., 1933
- Interpopola konduto Privat, Edmond, 1935
- Johano, la Brava Petőfi, Sándor, trad.: Kalocsay, K., 1923
- Johano, la Brava Petőfi, Sándor, trad.: Kalocsay, K., 1948
- Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa gvidlibro Kalocsay, K.,-Waringhien, G., 1932
- Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko Wüster, Eugen, 1936
- La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj Kalocsay, K., 1938
- La Juda Ŝtato Herzl, Theodor, trad.: Selzer, Bernhard, 1934
- La Pentroarto en la Malnova Hungarujo Genthon, István, trad.: Szilágyi, Francisko, 1932
- La simpla Esperanto Szilágyi, Francisko, 1931
- La Sorĉistino el Kastilio Asch, Salom, trad.: Lejzerowicz, Izrael, 1933
- La strato de fiŝanta kato Földes, Jolán, trad.: Halka, Ladislao - Spierer, Ladislao, 1937
- La Tragedio de l' Homo Madách, Imre, trad.: Kalocsay, K., 1924
- La tuta Esperanto Seppik, Henrik, 1938
- La verko de Chopin Mieczyslaw Biernacki, trad.: Jan Medrkiewicz, p. 26, 1938
- Leteroj al juna poeto Rilke, Rainer Maria, trad.: Münz, A., 1934
- Lingvo Stilo Formo Kalocsay, K., 1931
- Magyar eszperantó évkönyv red.: Kökény, Ludoviko, 1931
- Maria kaj la grupo Baranyai, Imre (EMBA), 1936
- Mia spektro Nikolai Kurzens, p. 64, 1938
- Mia vojaĝo en Sovetio Slonimski, Antoni, trad.: Grenkamp-Kornfeld, Salo, 1934
- Modernaj Robinzonoj en la Siberia praarbaro Schwartz, Teodoro (Soros Tivadar), 1924
- Mr. Tot aĉetas mil okulojn Fethke, Jan (Forge, Jean), 1931, 1934
- Multe pli la amo Thomson, L. E., 1936
- Parnasa Gvidlibro vd. Kiel fariĝi poeto
- Peko de Kain Ŝirjaev, I., 1933
- Plena gramatiko de Esperanto Kalocsay, K., 1935
- Plena gramatiko de Esperanto Kalocsay, K. - Waringhien, G., 1938
- Poemaro el Hungarlando Szilágyi, Francisko, 1929
- Populara lernolibro de Esperanto Kökény, Ludoviko, 1947
- Preter la Vivo Baghy, Julio, 1923, 1931
- Pri l' moderna arto Grenkamp-Kornfeld, Salo, 1933
- Rigardu la Teron Van Loon, Hendrik Willem, 1936
- Rimportretoj Kalocsay, K., 1931
- Romaj Elegioj Goethe, Johann Wolfgang von, trad.: Kalocsay, K., 1932
- Romano de San Michele Munthe, Axel, trad.: Weleminsky, Jenny, 1935
- Streĉita Kordo Kalocsay, K., 1931
- Svisa antologio red.: Baur, Arthur, trad.: Blaser, H., 1939
- Trans la Fabeloceano Szilágyi, Francisko, 1931
- Tri homoj en boato Jerome, Jerome, trad.: Klapka, Badash, G., 1934
- Tur-strato 4 Weinhengst, Hans, 1934
- Verkoj de FeZ Zamenhof, Felix, 1935
- Viktimoj Baghy, Julio, (eld.: Hungara E-Instituto 1925), 1928 1930
- Vivo de Arnaldo Mussolini, Benito, 1934
- Vojaĝo en Faremidon. Du ŝipoj Karinthy, Frederiko, 1934