Springfield (Ilinojso)
Springfield (pron. SPRING-fild) estas la ĉefurbo de Ilinojo, ŝtato de Usono. La urbego ankaŭ estas romkatolika diocezo kaj ĉefurbo de Kantono Sangamon.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 39° 48′ N 89° 38′ U / 39.800 °N, 89.633 °U (mapo)Koordinatoj: 39° 48′ N 89° 38′ U / 39.800 °N, 89.633 °U (mapo)
- Areo: 372 km²
- Loĝantaro: 116.250 (en 2010)
- Supermara alteco: 123 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 62701
- Telefonkodo: 217
Geografio
Springfield situas sur ebenaĵo en meza parto de Usono, en meza parto de Ilinojo, en meza parto de Sangamon.
Historio
Springfield unue estis loĝigita fare de eŭropaj amerikanoj en la 1810-aj jaroj, tiutempe Ilinojso iĝis ŝtato. La plej fama loĝanto estis Abraham Lincoln, kiu vivis en Springfield de 1837 ĝis 1861. En 1908 granda rastumulto okazis en la grandurbo, okazis linĉado de du afro-amerikanaj viroj kaj mortoj de kvar blankuloj.
Klimato
En Springfield la temperaturo averaĝe varias inter 6-17 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30, rekorde 44 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -7 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 949 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas en junio kaj ĝi malkulminas en februaro. Tornadoj trafis la urbegon en 1957 kaj 2006.
Trafiko
Springfield havas flughavenon, krome la urbego estas grava trafika nodo. El la urbego kuras gravaj aŭtovojoj kaj trajnoj al ĉiuj direktoj.
Vidindaĵoj
- diversaj historiaj ejoj ligitaj al Lincoln
- katedralo
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Villach, Aŭstrio
- Ŝablono:Flagikono Killarney, Irlando
- Ŝablono:Flagikono San Pedro, Meksiko
- Ŝablono:Flagikono Aŝikaga, Japanio
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio
|