Oganesono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ununoktio)
Saltu al: navigado, serĉo



Og

ununoktio

Og
118
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero ununoktio (ununoctium), Og, 118
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Ununoktio estas la provizora nomo de kemia elemento, kiu en la perioda tabelo havas la simbolon Uuo kaj la atomnumeron 118.

En 1999 esplorantoj ĉe Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis en Physical Review Letters eltrovon de la elementoj 116 (vidu ununheksio) kaj 118. La sekvan jaron, ili eldonis retiriĝon, post kiam aliaj esplorantoj ne estis povintaj ripeti la rezultojn. En junio 2002 la direktoro de la laboritorio asertis, ke la originala raporto pri la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis farita surbaze de datenoj, kiujn estis falsinta la ĉefa aŭtoro Viktorio Ninov, kiu tamen deklaris sin senkulpa.

En oktobro 2006 oni sukcesis produkti la elementon 118, pafante atomojn de kaliforniumo per kalcio-ionoj.

La nova nomo (pro s-ro Juri Oganesian kaj tio ke ĉiuj en grupo 18 finiĝas per -ono) estas oganesono (Og)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]