Belince
Belince, hungare Belinc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Bazaj informoj
- Areo: 2 km²
- Alto super la marnivelo: 159 m
- koordinatoj: 48° 28′ 00″ N 18° 06′ 00″ O / 48.46667 °N, 18.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 00″ N 18° 06′ 00″ O / 48.46667 °N, 18.10000 °O (mapo)
- Loĝantaro: 270
- Poŝtkodo: 956 12
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Belince situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo preteriras), laŭ fervojo Nitra-Radošina. La vilaĝo kontaktiĝas kun Preseľany. Topoľčany troviĝas 12 km-ojn.
Historio
La nomo "Bullad" estis unue menciita en 1318, apartenanta al episkopejo de Nyitra. En 1828 vivis tie 109 homoj en 15 domoj. En 1835 incendio okazis. En 1910 loĝis en Belinc 254 homoj, (244 slovakoj, 6 hungaroj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Belince 268 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Cirilo kaj Metodo de 1994
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino