Bollullos Par del Condado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Bollullos Par del Condado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Poŝtkodo 21710
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Díaz
Demografio
Loĝantaro 13,959  (2010)
Loĝdenso 279,18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 20′ N, 6° 32′ U (mapo)37.339722222222-6.5372222222222Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 37° 20′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Bollullos Par del Condado (Tero)
Bollullos Par del Condado (Tero)
DEC
Bollullos Par del Condado
Bollullos Par del Condado
Situo de Bollullos Par del Condado
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bollullos Par del Condado [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Bollullos Par del Condado [bojUjos] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Ĝi ricevas la kromnomon de "Par del Condado" (ĉe gralando) ĉar estas ĉe la Graflando de Niebla.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas bollulleros. La censita populacio en 2010 estis de 13.959 loĝantoj kaj la denseco estas de 279,18 loĝ/km².

Situo

Bollullos Par del Condado estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 131 m; je 47 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 50 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°20′23″N 6°32′14″Ok.

Ekonomio

Agrikulturo (vitaro, persikarboj kaj fragoj), kaj brutobredado. Ĉe industrio gravas la industrio pri vino kaj hegemonio de la sektoro servoj, ekzemple riparado de aŭtoj, konstruado, la industrio de nutrado, trinkaĵoj kaj tabako, gastejoj kaj industrio de ligno kaj korko.

Historio

Estas restaĵoj prahistoriaj, de romia epoko, islama ktp. La kristana konkero okazis en 1253 sub la regado de Alfonso la 10-a kun intenco integrigi ĝin al graflando de Niebla, sed finfine la familio de Medina Sidonia ekhavis la teritorion. La pesto kaj la nobela impostado ruinigis la loĝantaron kiu grandparto elmigirs al Ameriko dum la 16a jarcento. Dum la 18a jarcento la vilaĝo rekuperiĝis danke al kresko pro la vendado de vino al Ameriko. Multaj foruloj venis, inklude de francoj, kiuj setlis.

Jam ene de la provinco de Onubo, kio okazis en 1834, Bollullos havis populacion de 4.600 loĝantoj.

Vidindaĵoj

Estas kvin preĝejoj. Urbodomo de stilo novmudeĥaro.

Oni celebras multajn lokajn festojn, kiaj la 7a de decembro pri virgulino kun fajroj, la 20an de januaro kun kamparfesto de San Sebastiano, Karnavalo, la Sankta Semajno, la krucoj de majo, la festoj de Sankta Antonio kaj de Sankta Johano la 13an kaj 24an de junio, respektive, la 12an de septembro, tago de la patronino, virgulino Nuestra Señora de las Mercedes ktp.

Estas granda muzika tradicio en la vilaĝo kun multaj bandoj.

Bibliografio

  • Archivo Municipal del Ayuntamiento de Bollullos Par del Condado
  • Patrimonio Histórico. Bollullos Par del Condado. L.B.P, M.J.C.T., R.M.C.M., A.D.P., M.J.D.D., F.M.G.G., J.M.G.G., Ayuntamiento de Bollullos y Junta de Andalucía, 2003.

Eksteraj ligiloj

Notoj