Bruselo
Bruselo | |||
france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel, angle: Brussels | |||
urbo | |||
Placo Grand-Place / Grote Markt
| |||
|
|||
Deveno de nomo: broekzele, loko en la marĉo | |||
Ŝtato | Belgio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Brusela Ĉefurba Regiono | ||
Komunumoj | Franca Komunumo, Flandra Komunumo | ||
Distrikto | Bruselo - ĉefurbo | ||
Konataj lokoj | 5
| ||
Situo | Bruselo | ||
- alteco | 13 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 50′ 00″ N 04° 21′ 00″ O / 50.83333 °N, 4.35000 °O (mapo) | ||
Areo | 32,61 km² (3 261 ha) | ||
Loĝantaro | 157 673 (01.01.2010) | ||
Denseco | 4 835,11 loĝ./km² | ||
Fondo | 580 | ||
Estro | Philippe Close | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1000, 1020, 1030, 1040, 1050 | ||
Telefona antaŭkodo | 02 | ||
ISO 3166-2:BE | BE-BRU | ||
Situo enkadre de Belgio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Bruxelles – Brussel | |||
Retpaĝo: www.brucity.be | |||
Bruselo (france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La Regiono de Bruselo estas dulingva kun plimulto da francparolantoj (85–90%). Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.
Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro
Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.
Historio
La nomo Bruselo devenas de Broekzele, terpeco en la marĉo. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaĵo (latine: castrum) ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflando Bruselo ekapartenis al la grafo de Loveno.
La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn de Henriko I de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la aŭstria regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda reĝimoj.
Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulon.
En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburganoj.
En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la jaroj poste la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.
Belga ĉefurbo
En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo La mutulino de Portici (france La muette de Portici, nederlande de stomme van Portici) en la Reĝa Monteatro. Je la 21a de julio Leopoldo I de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.
La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la plukonstruadon en Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj vokitaj de la juna belga registaro por iri en la nacian administradon. Tiu registaro estis subtenata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajton. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo. Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.
En la deknaŭa jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. Sub la regado de Leopoldo I pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj hodiaŭaj parkoj, grandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj.
Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la nombre plej parolata lingvo. Kune kun tiu ĉi evoluo ankaŭ la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tio ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Kiam la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉefurba regiono.
Turismaj vidindaĵoj
- la Granda Placo kun la Urbodomo
- la Katedralo de Bruselo
- la Reĝa Monteatro
- la statuo de Manneken Pis
- la Atomium, konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de Bruselo en 1958.
Konataj bruselanoj
- Jacques Brel, kantisto
- Toots Thielemans, muzikisto
- Johan Verminnen, flandra kanzonisto
- Hergé, bildstria desegnisto kiu kreis Tinĉjon
- Constantin Meunier, skulptisto
- Eduard Douwes Dekker (Multatuli) tie verkis en la jaro 1859 la faman libron "Max Havelaar"
- Hendrik Conscience tie vivis de 1868 ĝis sia morto en 1883
- Pierre Alechinsky, artisto
- En Bruselo mortis hungara politikisto Zoltán Rónai
Bruselo kaj Esperanto
En 1907 en Bruselo ekestis la Esperantista Brusela Grupo. Ĝi daŭre ekzistas.
Antaŭ la Dua Mondmilito estis en la urbo Mondpalaco kun Esperanto-sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭgusto de 1924; ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj. En 1960 la urbo gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto.
Hodiaŭ estas 6 gastigantoj de Pasporta Servo tie.
Vidu ankaŭ
- Audrey Hepburn
- Victor Horta
- René Magritte
- Amélie Nothomb
- Marguerite Yourcenar
- Secesio
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1987
Eksteraj ligiloj
- Virtuala vizito (dulingva franca - nederlanda)
- Retejo de la loka Esperanto-grupo
|
|