Egipta pundo
Pundo | |
---|---|
Lando: | Egiptio |
Subdivido: | 100 piastroj |
ISO-4217-Code: | EGP |
valuta kurso: (31-a de marto 2005) |
1 EUR = 7,5 EGP |
La egipta pundo estas la oficiala monunuo en Egiptio. Unu pundo egalas al 100 piastroj. La ISO 4217-kodo estas EGP.
La araba nomo estas elparolata جنيه (ĝunaih, kaj egipte-arabe ginēh).
- monbiletoj: 100, 50, 20, 10, 5, 1 pundoj, 5, 10 piastroj
- moneroj (piastroj): 25, 10, 5, 2, 1 piastroj, (miliemo)
Ĉiu egipta banknoto estas dulingva kun arabaj kaj anglaj surskriboj.
Historio
En 1834 aperis arĝentaj kaj oraj moneroj, en 1836 oni eldonis la unuajn banknotojn. La pundon eldonas ekde 1899 la Nacia Banko de Egiptio.
|
|