Ekvatora Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekvatora Gvineo
República de Guinea Ecuatorial
République de Guinée Équatoriale
República da Guiné Equatorial
Ekvatorgvinea Respubliko
Flago de Ekvatora Gvineo

Blazono de Ekvatora Gvineo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Caminemos pisando la senda
Piediri paŝadon la vojon
Nacia devizo: Unidad, Paz, Justicia
Unité, Paix, Justice
Unidade, Paz, Justiça
Unueco, Paco, Justeco
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Malabo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
franca
portugala
Uzata(j) lingvo(j) fanga
Plej ofta(j) religio(j) romkatolikismo
Areo 28,051 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 504.000 (2005) (2017)
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Horzono +1
Interreta domajno gq
Landokodo GQ
Telefona kodo 240
Plej alta punkto Pico Basilé
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo prezidanta respubliko
Ŝtatestro Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Ĉefministro Ricardo Mangue Obama Nfubea
Nacia tago 12-a de oktobro
Sendependiĝo disde Hispanio 12-a de oktobro 1968
Ekonomio
Valuto Centrafrika franko (XAF)
MEP laŭ 2005
– suma $23.796 mlrd
– pokapa $ 12.900
vdr

Ekvatora Gvineo (es: Guinea Ecuatorial) (portugala lingvo:Guiné Equatorial) estas ŝtato en okcidenta Afriko, ĉe la Golfo de Gvineo. Krom la kontinenta parto ĉirkaŭ la rivero Muni, ĝi inkluzivas la insulojn Bioko, Anobono, kaj la insularon Elobey. Ekvatora Gvineo havas limojn kun Kameruno en la nordo kaj Gabono en la sudo kaj oriento. Spite al la nomo ĝi neniel situas sur la ekvatoro, sed iom norde de ĝi. Ekvatora Gvineo unu de la du ŝtatoj kies ĉefurbo situas sur insulo, kvankam parto de la tereno estas sur la kontinenta parto.

Ĝeneralaj informoj

Geografio

Evatora Gvieno estas unu de la plej malgrandaj ŝtatoj de afriko kaj ĝi havas surfacon de 28.051 km², el kiuj ĉ. 26.000 km² apartenas al la kontinenta landoparto Mbini. Krome diversaj insuloj apartenas al la ŝtata teritorio. La plej granda inter ili estas Bioko kun ĉ. 2.017 km². Tiun insulon oni konis ĝis 1973 sub la nomo Santa Isabel kaj Fernando Póo. Poste ĝi nomiĝis iom da tempo Macías Nguema Byogo (laŭ la tiama prezidanto Francisco Macías Nguema) Sur Bioko ankaŭ situas Malabo, la ĉefurbo de la ŝtato.

Sur la insulo vivas ĉ. 20 % de la loĝantaro de la lando. Ĉ. 300 km sudokcidente de Mbini (iom sude de la ekvatoro) situas la pli malgranda insulo Annobón. Sur ĝi vivas nur ĉ. 1 % de la loĝantaro.

Loĝantaro

  • Religioj: Katolikoj (80%), anoj de naturreligoj, protestantoj k. a.
  • Etnoj: Fang (80%), Bubi (20%, ĉefe sur Bioko)
  • Lingvoj: oficiala lingvo estas la hispana (la ununura hispanparolanta ŝtato de Afriko), krome oni parolas la portugalan, la francan kaj diversajn bantuo-lingvojn kiel ekzl. Fang kaj Bubi.

La loĝantaro nuntempe kreskas je 2.6 % jare.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ekvatora Gvineo.

Ĉ. la jaro 1500 Portugalio koloniigis la insulon Bioko kaj en 1778 estis cedita al Hispanio. En 1900 estas aneksita la kontinenta teritorio. Post la sendependiĝo, okazinta en 1968, estis du diktaturoj: Macías Nguema kaj Teodoro Obiang Nguema, kiu daŭras nuntempe.

Politiko

Interna politiko

Laŭnome Ekvatora Gvineo estas parlamenta demokratio, tamen la prezidanto havas la povon sur ĉiuj kampoj. La etna grupo Fang dominas la politikon de la lando. La ŝtatprezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo havas la oficon post la puĉo je la 3a de aŭgusto 1979. En 1987 Obiang fondis la ŝtatpartion Partido Democrático de Guinea Ecuatorial (PDGE), kiu gajnis la balotojn de 1988 kun 99,2% de la voĉoj. Obinag ricevis en balotoj de la jaro 1996 99 % de la voĉoj. La parlamento de la lando havas la nomon Cámara de Representantes del Pueblo. Ekzistas unu parlamento kun 80 seĝoj.(

Ĝis 1991 la ŝtatpartio estis la unika politika partio de la lando. Intertempe ekzistas ĉ. 20 opoziciaj partioj.

La reelekto de Obiang okazis je la 15a de decembro 2002 kun 99.5 % de la voĉoj.

La armeo konsistas el ĉ. 2500 soldatoj.

Ekstera politiko

Mapo de Ekvatora Gvineo

Ekvatora Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Ĝenerale la ŝtato havas bonajn rilatojn al la najbaraj ŝtatoj. La rilatoj al la eksa kolonia povo Hispanio ne estas bonaj. En Hispanio vivas ĉ. 40.000 personoj el Ekvatora Gvineo. La plej grava partnero en Eŭropo estas Francio. Nur tiuj du landoj havas ambasadejojn en Ekvatora Gvineo. Ĉar oni trovis nafton sur la teritorio de Ekvatora Gvineo Usono intensivigis la rilatojn kaj malfermis ambasadejon en Malabo. La iamaj bonaj kontaktoj al la eksaj socialistaj landoj ne plu estas tiom bonaj. Nun nur Ĉinio kaj Norda Koreio havas ambasadejon en la lando.

Homaj rajtoj

Ofte oni kritikas la situacion rilate al la homaj rajtoj en la lando. En 2002 post proceso kontraŭ onidiraj puĉistoj okazis torturoj. sindikatoj ne ekzistas. Radio kaj la televido estas sub la gvido de la registaro. La gazetoj „La Gaceta“, „La Opinión“ kaj „La Verdad“ aperas malregule.

Eduka politiko

Granda procentaĵo de la loĝantaro estas analfabetoj. Fakte preskaŭ ne ekzistas ŝtata lerneja sistemo. Ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj. De kelkaj jaroj estas universitato en Malabo. En Malabo kaj Bata ekzistas ankaŭ franca kaj hispana kulturcentroj.

Administra divido

Provincoj de Ekvatora Gvineo

Ekvatora Gvineo havas sep provincojn, el kiuj estas kvar sur la kontinenta parto Mbini kaj du sur la insulo Bioko:

Nr. Nomo Ĉefurbo Surfaco Loĝantoj
1 Annobón Palé 17 km² 5.008
2 Bioko Norte Malabo 776 km² 231.428
3 Bioko Sur Luba 1.241 km² 29.034
4 Centro Sur Evinayong 9.931 km² 125.856
5 Kié-Ntem Ebebiyín 3.943 km² 167.279
6 Litoral Bata 6.665 km² 298.414
7 Wele-Nzas Mongomo 5.478 km² 157.980

Ekonomio

En 1991 oni trovis ĉe la bordo de Bioko kaj antaŭ la kontinenta parto nafton. Pro tio la ekonomio kreskis grandkvante. Tamen malmulto de la enspezoj atingas la popolon. La unua komerca partnero estas Hispanio.

Kulturo

La nacia festotago estas la 12-a de oktobro.

Aliaj leĝaj festotagoj:

  • 25a de majo: Tago de Afriko
  • 5a de junio: Prezidenta Tago
  • 3a de aŭgusto: Liberiga Tago
  • 15a de aŭgusto: Tago de la Konstitucio
  • 10a de decembro: Tago de la Homaj Rajtoj

Sporto

Eric Moussambani estas naĝisto kiu konkuris en la olimpikaj someraj ludoj en 2000, kaj famiĝis pro la longa tempo kiun li uzis en la naĝado.