Granda tektono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda tektono
Ilustraĵo pri granda tektono el 1795
Ilustraĵo pri granda tektono el 1795
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Tektono Tectona
Tectona grandis
L.f.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La granda tektono [1] (Tectona grandis) estas granda, decidua arbo kiu superregas en miksaj foliarbaroj. Ĝi havas etajn bonodorajn florojn kaj paperecajn foliojn kiuj subflanke ofte estas harplenaj. Granda tektono estas indiĝena en suda kaj sudorienta Azio, sed ĝi estas naturalizita kaj kultivita en multaj landoj, inkluzive de tiuj de Afriko kaj Karibujo. Birmo repondecas pri preskaŭ triono de la totala grand-tektona monda produktaĵo.

La angla nomo teak [tik] estas komunlingva kaj por tiu ĉi arbospecio, kaj por ties tropika ligno [2]. Ankaŭ Esperante oni uzas la terminon tektono kaj por indiki la genron Tectona, kaj por la ligno de Tectona grandis[3]. La vorto teak derivas de la tamila ( en la regiono de Dravida Nadu ) thekku [4]. Granda tektono estas menciita en la tamila literaturo de la 7-a jarcento populare konata kiel Tevaram.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Floroj, fruktoj kaj folioj de granda tektono en Kolkato, Okcidenta Bengalujo, Barato.

Tiu orientalisa specio estas granda decidua arbo kiu altas ĝis 40 metrojn, kun grizaj aŭ griz-brunaj branĉetoj. La folioj estas ovale-eliptaj al ovalaj; ili longas 15-45 cm kaj larĝas 8-23 cm, kaj estas subtenitaj de fortikaj petioloj kiuj longas 2-4 cm. La folioj estas glatrandaj [5]. Bonodoraj blankaj floroj estiĝas en panikloj kiuj longas 20-40 cm kaj larĝas 30 cm ekde junio ĝis aŭgusto. La korola tubo longas 2,5–3 mm kun obtuzaj loboj kiuj larĝas 2 mm.

La granda tektono fruktas ekde septembro ĝis decembro; la fruktoj estas globformaj kaj havas diametron de 1,2-1,8 cm [5]. La floroj estas iusense diĥogamaj (sinsekve hermafroditaj) ĉar la matureco de la anteroj antaŭiras tiu de la stigmo kaj la poleno estas liberigita ene de kelkaj horoj post malfermiĝo de la floro [6]. La floroj estas insektopolenitaj, sed okaze eblas ventopolenado [7] . Studaĵo de 1996 trovis ke en ĝia natura arealo en Tajujo, la ĉefaj polinantoj estis specioj el la abelogenro Ceratina [6].

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Floroj je Anantagiri-Montetoj, en Rangaredi-Distrikto, Andhra-Pradeŝo, Barato.

La granda tektono estas unu el tri specioj en la genro tektono. La du aliaj specioj, dahata tektono (Tectona hamiltoniana) kaj filipina tektono, estas endemiaj kun relative etaj indiĝenaj arealoj en Birmo kaj Filipinoj, respektive [8] . Granda tektono estas indiĝena en Barato, Indonezio, Malajzio, Birmo, norda Tajujo, kaj nordokcidenta Laoso .

La granda tektono troviĝas en vario de biotopoj kaj klimataj cirkonstancoj ekde aridaj areoj kun nur 500 mm da jara pluvo ĝis tre humidaj arbaroj kun pli ol 5 000 mm da jara pluvo. Tipe, tamen, la jara precipitaĵo en areoj kie vegetas granda tektono averaĝas 1 250-1 650 mm kun seka sezono de 3-5 monatoj[9].

Botanika historio[redakti | redakti fonton]

Ubejn-ponto, Amarapura, Birmo. La plej longa tektona ponto en la mondo kun longeco de 1,2 kilometroj.

La grande tektono unue estis preskribita formale de Carl Linnaeus la Plijuna en lia verko de 1782, Supplementum Plantarum [10]. En 1975, Harold Norman Moldenke publikigis novajn priskribojn de kvar formoj de tiu specio en la scienca revuo Phytologia. Moldenke priskribis ĉiun formon kiel iomete diferencan de la tipo : T. grandis f. canescens estas distingita de la tipo-materialo pro la ĉeesto de densa hararo subflanke de la folio, T. grandis f. pilosula estas distingita de la tipo-materialo pro la varia morfologio de la foliaj vejnoj, T. grandis f. punctata estas nur harkovrita je la pli grandaj vejnoj subflanke de la folio, kaj T. grandis f. tomentella estas notinda por siaj dense flavecaj haroj subflanke de la folio[11].

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Folioj de granda tektono en Palakkad, Keralao.

La tektono estas flav-bruna ligno kun bona teksturo. Ĝi estas uzita por manufakturi eksterdoman meblaron, ŝipajn ferdekojn, kaj aliajn artiklojn kie veterorezistemo estas dezirata. Ĝi estas ankaŭ uzita por haktabuloj, dominternaj plankoj, kuirejstabloj kaj kiel plakaĵo por dominternaj ornamaĵoj.

La tektono, kvankam facile prilaborebla, povas kaŭzi severan malakrigadon de tranĉiloj pro la ĉeesto de silikatoj en la ligno. La naturaj vegetalaj oleoj faris ĝin utila en elmetitaj situacioj, kaj faras ke la ligno estas rezistema al termitoj, aliaj insektoj kaj fungoj. La tektono estas daŭra eĉ sen kovraĵo kun oleo aŭ lako. Iam oni kredis ke ligno el maljunaj grand-tektonaj arboj estu pli daŭra kaj pli dura ol tektono el plantejoj. Studaĵoj montris [12] ke la planteja ligno ĝenerale havas la samajn kvalitojn kiel praarbara tektono rilate al eluziĝo, dimensia stabileco, kurbiĝado, kaj supraĵa konservado, sed estas pli sentema al koloroŝanĝado pro elmetado al ultraviola radiado.

La plimulto de la komerce rikoltita tektono estas kultivita en indoneziaj plantejoj kaj administrita de Perum Perhutani, forsta entrepreno kiu estas ŝtatopropraĵo. La primara uzo de la tektono rikoltita en Indonezio estas la produktado de eksterdoma tektona meblaro por la eksporto.

La tektono, aŭ ligno de granda tektono.

La tektona konsumo alvokas iom da medioprizorgoj kiaj la malaperon de malofta praarbara tektono. Tamen, ĝia populareco kondukis al kreskado de daŭrebla plantej-tektona produktaĵo tra la sezone sekaj tropikoj en forstaj plantaĵoj. La Arbar-stevardeca Konsilantaro (angle : Forest Stewardship Council, FSC) proponas atestadon de daŭreble kreskigitaj kaj rikoltitaj tektonaj produktoj. Hista plantopropagado de granda tektono por plantejaj celoj estas komerce vivebla.

Multo de la tektono en la mondo estas eksportita de Indonezio kaj Birmo. Estas rapid-kreskanta plantej-kreskigit-tektona merkato en Centrameriko (Kostariko) kaj Sudameriko.

Hyblaea puera, noktopapilio indiĝena en Sudorienta Azio, estas damaĝbesto kies raŭpo nutriĝas malprofite al granda tektono kaj aliaj arbospecioj en la regiono [13].

Uzado[redakti | redakti fonton]

Arboŝelo de granda tektono.

La tektono estas tre uzita en Barato por fari pordojn kaj fenestrokadrojn, meblaron, kaj kolonojn kaj trabojn en antik-tipaj domoj. Ĝi estas tre rezistema al termitaj atakoj. Matura tektono tre bone enspezigas. Ĝi estas kultivita de forstaj administracioj de pluraj ŝtatoj en arbaraj areoj.

La folioj de granda tektono estas uzitaj por prepari Pellakai gatti (jakvo-pasto), kie pasto estas metita en grand-tektona folio kaj estas vaporkuirita. Tiu tipo de uzado kutimas en la marborda distrikto de Udupi en la Tulunadu-Regiono de suda Barato. La folioj ankaŭ estas uzitaj en gudeg, manĝaĵo de juna jakvo farita en centra Javo, Indonezio; ili malhele kolorigas la manĝaĵon.

La granda tektono estas uzita kiel nutraĵplanto de la raŭpoj de la Endoclita inkludante E. aroura, E. chalybeatus, E. damor, E. gmelina, E. malabaricus, E. sericeus kaj E. signifer kaj de aliaj lepidopteroj inkludante Agrotis segetum.

La tektono estas vaste uzita por ferdekoj de ŝipoj, ĉar ĝi estas ekstreme daŭra kaj postulas tre malmulte da prizorgado. Ĉe tektono la pli molaj someraj kreskadzonoj unue erodas, tiel formante naturan kontraŭ-glitadan supraĵon. Tial disĵetado de sablo estas malutila. Uzado de modernaj purigilaj produktoj, oleoj aŭ konserviloj ne estas dezirindaj ĉar la ligno entenas naturan tekton-oleon tuj apud la blanka supraĵo. Spertuloj pri lignaj ŝipoj kutimas nur lavi la tektonon kun sala akvo, kaj rekalfatras kiam necesas. Tiu purigas la ferdekon, kaj malhelpas sekiĝadon kaj ŝrumpiĝon de la ligno. La salo helpas sorbi kaj reteni humidecon, kaj malhelpas kreskadon de ŝimoj kaj algoj. Nespertuloj ofte tro-prizorgas la tektonon, kaj draste mallongigas ĝian vivdaŭron.

La tektono ofte estas efika materialo por la fabrikado kaj de interndoma kaj de eksterdoma meblaro. La alta oleo-enhavo, mekanika rezisteco kaj densa teksturo faras ke ĝi estas speciale taŭga por eksterdomaj meblaraj aplikaĵoj. Post iom da tempo tektono povas maturiĝi arĝent-grize.

Propagado[redakti | redakti fonton]

Arbo kun junaj folioj en Kolkato, Okcidenta Bengalujo, Barato.

La granda tektono estas ĉefe seme reprodukdita. Ĝermado de la semoj ampleksas antaŭmanipuladon por forigi semoletargion estiĝantan ekde la dika perikarpo. Antaŭmanipulado enhavas alternajn malsekigadon kaj sekigadon de la semo.

La semoj estas malsekigitaj per akvo dum 12 horoj kaj tiam disetenditaj por sekiĝi en la suno dum 12 horoj. Tiu estas ripetita dum 10-14 tagoj kaj tiam la semoj estas semitaj en malprofundaj ĝermbedoj de kruda torfo kovrita de sablo. La semoj tiam ĝermas post 15 ĝis 30 tagoj [14][15].

Klona propagado de la granda tektono estas sukcese plenumita per greftado, stikado kaj mikropropagado. Dum burĝongreftado sur portantaj plantidoj estas la metodo por establi klonajn semhortojn kiu ebligas kunmeto de klonoj de superaj arboj por kuraĝigi rasmiksadon, stikaĵoj kaj mikropropagitaj plantidoj estas pli kaj pli uzitaj tra la mondo por establi klonajn plantejojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1140
  2. angle GRIN Taxonomy for Plants - Tectona.
  3. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1141
  4. angle Chambers, W. 1875. Chambers's Etymological Dictionary of the English Language. London. p. 513.
  5. 5,0 5,1 angle Tectona grandis. Flora of China 17: 16. Accessed online: 17 December 2010.
  6. 6,0 6,1 Tangmitcharoen, S. and J. N. Owens. 1996. Floral biology, pollination, pistil receptivity, and pollen tube growth of teak (Tectona grandis Linn f.). Annals of Botany, 79(3): 227-241. COI:10.1006/anbo.1996.0317
  7. Bryndum, K. and T. Hedegart. 1969. Pollination of teak (Tectona grandis Linn.f.). Silv. Genet. 18: 77-80.
  8. angle Tewari, D. N. 1992. A monograph on teak (Tectona grandis Linn.f.). International Book Distributors.
  9. angle Kaosa-ard, A. 1981. Teak its natural distribution and related factors. Nat. His. Bull. Siam. Soc., 29: 55-74.
  10. angle Granda tektono ĉe IPNI: Aŭtora registro kaj Listo de priskribitaj specioj.
  11. angle Moldenke, H. N. 1975. Notes on new and noteworthy plants. LXXVII. Phytologia, 31: 28.
  12. angle Studaĵoj pri diferencaj durlignoj en Bolivio.
  13. angle Hyblaea puera.
  14. angle Kadambi, K. (1972). Silviculture and management of Teak. Bulletin 24 School of Forestry, Stephen F. Austin State University Nacogdoches, Texas
  15. angle B. Robertson (2002) Growing Teak in the Top End of the NT. Agnote. No. G26 PDF

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]