Holiare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Holiare
Vilaĝdomo de Holiare

Holiare, hungare Gellér estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. La plej proksimaj urboj estas Veľký Meder 6, Komárno 18 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1258, tiam estis 2 vilaĝoj: Supra kaj Suba Gellér apartenantaj al fortikaĵo de Győr. Post jardeko la vilaĝoduopo apartenis al fortikaĵo de Komárom. En la 16-a jarcento la loĝantoj iĝis luteranoj. Inundoj ofte okazis, ekzemple en 1862, 1876, 1899.

En 1910 loĝis en Suba Gellér 451, en Supra Gellér 180 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 la vilaĝoj unuiĝis sub nomo de Gellér. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1971-1994 la vilaĝo administre apartenis al Bodza. En 2001 loĝis tie 424 da homoj (394 hungaroj kaj 19 slovakoj).

Vidindaĵo

  • klasikisma kalvinana preĝejo de 1786 konstruita de 3 vilaĝoj Bogya, Supre Gellér kaj Suba Gellér, en 1841 trakonstruita