Homforkapto
Homforkapto estas kontraŭvola kaj neleĝa forkapto de homo aŭ malliberigo de homoj kontraŭ ilia volo, sendepende por kiu celo. Eblaj celoj estas amora misuzo, elaĉeta mono aŭ ĉantaĝo. En la plej multaj landoj la punoj por homforkaptintoj estas tre altaj, sed tamen kutime malpli altaj ol tiuj por murdintoj.
Parencaj krimoj estas:
- Deportado
- Deportado estas ŝtatorganizata deviga translokigo de homoj - ekzemple: de nigruloj kiel sklavoj, de judoj fare de Nazioj, de Krime-tataroj, de indianoj al rezervejoj fare de usona registaro (en:Trail of Tears), de kamboĝanoj al devolaboro, historie: militkaptitoj al la venkinta lando por tie devolabori, piramidoj ...
Vidu: deportado - Infandelokado
- Infandelokado estas forkapto de ne-plenkreskulo: Post divorco unu el la gepatroj laŭjure rajtas prizorgi la infanon kaj la alia nur laŭokaze povas kontakti ĝin. La ne-prizorgorajta, do kutime la patro, foje "ne redonas" foje "ŝtelas" la infanon, foje eĉ transportas ĝin al eksterlando.
Vidu: Infandelokado
Spektaklaj kazoj de homforkapto
Homforkapto estas krimo okazanta evidente en ĉiuj epokoj de la homa historio kaj en ĉiuj landoj kaj socioj de la mondo. Jen nur kelkaj kazoj, kiuj fariĝis vaste konataj.
Infanoj, junuloj en longa kaptiteco
- Mary Jemison (viki-en),
1758, kaptita kiel 12-jarulino kaj vendita al Senekoj; ŝi plu vivis kiel indiana virino ĝis sia morto en 1833 - Cynthia Ann Parker (viki-en), forkaptita dufoje:
1836, kiel 9-jarulino kaptita de Komanĉoj, kun kiuj ŝi vivis 24 jarojn;
1860, ŝi estis rekaptita kaj reportita de paramilitistaj Texas Rangers - Edgardo Mortara (viki-en),
1858, Vatikano sub papo Pio la 9-a forportis la 6-jaran judan knabon de liaj gepatroj (ĉar la civila leĝaro de la Papa ŝtato tiutempe ne permesis ne-kristanojn eduki baptitajn kristanojn, kaj kiam la knabo estis severe malsana, iu domservisto baptis lin) - Edgardo poste fariĝis aŭgustena monaĥo - Charles Augustus Lindbergh Jr.,
1932, 2-jara filo de la fama piloto Charles Lindbergh, forkaptita, mortigita - Colleen Stan (viki-en)
1977—1984, kaptita de Cameron Hooker tenita dum 7 jaroj kiel sekssklavo, memliberigis sin. - Sano Fusako (viki-en),
1990—2000, 10-jara japana knabino, kaptita dum naŭ jaroj en Niigata - Sabine Dardenne (viki-en) kaj en:Laetitia Delhez,
1996, 12- kaj 14-jaraj, kidnapitaj kaj perfortitaj de seria murdisto Marc Dutroux (franca paĝo), liberigitaj la 15-an de aŭgusto 1996 en Bertrix, Belgio - Natascha Kampusch,
1998—2008, 10-jara aŭstra knabino, kaptita dum 8 jaroj ĝis sia fuĝo en 2006 - Elisabeth F., Amstetten,
1984—2008 - patro arestis kaj sklavigis propran filinon dum 24 jaroj
Politika kidnapado
Kidnapado ĉiam ankaŭ estis aplikata kiel politika "rimedo".
- Ĉiang Kai-ŝek,
1936 - gvidanto de ĉina kontraŭkomunista partio, kidnapita de militprinco en afero konata kiel Incidento de Ŝjiano - Peter Lorenz (viki-de),
1975 - germana politikisto, kidnapita kelkajn tagojn antaŭ balotoj, por kiuj li estis ĉefkandidato de sia partio (CDU). Liberigita post unu semajno interŝanĝe kontraŭ kvin arestitaj maldekstraj ekstremuloj. Lorenz gajnis la balotojn. - Hanns-Martin Schleyer (viki-de),
1977 - germana entreprenisto, kidnapita de ekstreme maldekstra Ruĝ-Armea Frakcio por interŝanĝe liberigi maldekstrulajn arestitojn, mortigita - Aldo Moro (viki-it),
1978 - iama itala Ĉefministro, mortigita du monatojn post la forkapto - James Lee Dozier (viki-it),
1981 - usona NATO-generalo en Italio kun la edzino kidnapita de Ruĝaj Brigadoj, liberigita de la polico ses semajnojn poste - Mordechai Vanunu,
1986 - israela atomfizikisto, alarmisto, kidnapita en Italio de Mossad kaj perforte revenigita al Israelo, kie li estis kondamnita pro perfido kaj spionado, kaj arestita dum 18 jaroj en prizono - Paul Vanden Boeynants (viki-fr),
1989 - belga politikisto, liberigita post unu monato kontraŭ elaĉeta mono - Ingrid Betancourt (viki-es),
2002—2008 - kolombia kandidatino de prezidanteco, forkaptita de Revolutionary Armed Forces of Colombia (FARK), liberigita en 2008. - Arjan Erkel (viki-nl),
2002 - ano de Médecins Sans Frontières, forkaptita en Ĉeĉenio, elaĉetita de la nederlanda registaro - Khaled al-Masri (viki-de),
2003 - liban-devena germano estis haltigita ĉe eniro al Makedonio, de CIA transportita al Afganio kaj tie tenita en sekreta prizono, kie li suferis torturon dum kvin monatoj.
Eksterlandaj ostaĝoj en Irako
Depost aprilo 2004, ribelantoj en Irako komencis forkapti eksterlandajn civilistojn. De tiam pli ol 200 fremduloj kaj miloj da irakanoj estis kidnapitaj, 30 eksterlandaj ostaĝoj estis mortigitaj. La motivoj por ĉi tiuj kidnapoj estas influi la fremdajn registarojn kun trupoj en Irako aŭ entreprenojn kun laboristoj tie, ĉantaĝi monon aŭ fortimigi eksterlandanojn el la landon. En 2004 ekzekutoj de kidnapitoj ofte estis filmitaj (pluraj senkapigoj) kaj disvastigataj per televido kaj interreto. Intertempe la mortigo de ostaĝoj kutime nur estas anoncita per deklaro, sed por multaj ostaĝoj mankas ĉia informo pri ilia sorto.
En somero de 2004 la usona registaro starigis Hostage Working Group in Bagdad, kiu sekvu ajnajn spurojn pri ostaĝoj en Irako, tamen ĝis hodiaŭ mankas pluaj informoj pri 21 forkaptitoj. [1]
Jen statistiko pri la viktimoj inter la eksterlandaj ostaĝoj en Irako.
Eksterlandaj ostaĝoj en Irako | ||
---|---|---|
(La ciferoj signifas: mortigitaj-liberigitaj-sorto nekonata)
|
Jena eksterlandaj virinoj estis forkaptitaj en Irako:
• Florence Aubenas (viki-fr), franca ĵurnalisto, liberigita • Jill Carroll (viki-en), franca ĵurnalisto, liberigita • Margaret Hassan (viki-en), irlanda helpisto, murdita • Marie Jeanne Ion (viki-ro), rumana ĵurnalisto, liberigita • Teresa Borcz-Khalifa (viki-pl), pola helpisto, liberigita • Hannelore Krause (viki-de), germanino edziniĝinta al irakano, kaptita kune kun sia filo Sinan, liberigita • Susanne Osthoff (viki-de), germana arkeologiisto, liberigita • Giuliana Sgrena (viki-it), itala ĵurnalisto, liberigita • Fairuz Yamulky (viki-en), kanadanino naskiĝinta en Irako, liberigita
Fontoj, notoj
- ↑ Stato= 29-a januaro 2009
La kidnapitoj sen konata sorto estas: 4 britoj, 5 usonanoj, 1 kanadano, 1 egipto, 1 germano, 2 kenjanoj, 1 Libanano, 1 palestino, 1 pakistanano kaj 4 sudafrikano.